La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 18

En siaj noktaj sonĝoj la Ĥano ofte marŝas kun sia armeo tra plej senindulga dezertregiono: la aero flimras pro varmego antaŭ ili simile al fluanta akvo aŭ sin etendas foren kiel bluantaj lagoj, kiuj tamen restas neatingeblaj, vanuas dum oni sin proksimigas, neĝkronitaj montĉenoj desegniĝas pintmalsupren kvazaŭ ili ripozus sternitaj sur siaj dorsoj el neĝo kaj turnus la malhelajn ventrojn ĉielen, rokoj alsupras kiel altaj pordoj aŭ kolosaj statuoj, nigraj kvazaŭ de fulgo aŭ fajrere blankaj de salo, sed ankaŭ alta greso elkreskas sur la ebenaĵo antaŭ ili, lumas plejfreŝe verde kaj vidiĝas movi sin en la vento ondante sub la ventotiroj, hela aŭ malhela: greso tiel tenta ke la ĉevaloj ripete trompiĝas, la Ĥano kaj liaj bataluloj tamen ne lasas sin trompi aŭ perpleksi, ili scias ke tio estas ludo de la malignaj aerspiritoj por veki falsajn esperojn kaj disrompi la forton de rezisto: la dezerto tamen restas dezerto kaj neniaj mirakloj okazas.

Kiam ili alvenas realajn lagojn ankaŭ tiuj montriĝas trompaj, blindige blankaj de salo aŭ ŝtoniĝintaj en vitratrajn surfacojn, la ĉevaloj antaŭenpaŝas tra kraketantaj salhaldoj kaj se akvo troviĝas ĝi estas peza kaj rigida pro salo, netrinkebla: kvazaŭ la Soifo mem fariĝus io forpuŝe konkreta, ankoraŭ aliaj akvoj povas ŝimri per fortaj koloroj simile al enormaj dissternitaj pavovostoj, sed nur pro veneno kaj putro ili lumas, moke kaj timige, simile specon de inflamaj vundoj fluaj de puso, ankaŭ la rokoj povas esti timigaj, ĉifitaj kiel praoldegaj viza ĝoj, plenaj de klivoj post la alternoj inter frido kaj varmego, foje ruĝaj kiel ardanta fero, ruĝestriaj kvazaŭ priverŝitaj per sango, aŭ verdaj kvazaŭ ŝtoniĝinta vegetaĵo, foje dornozaj kiel dornoveproj, suprenturante kiel arbaroj el lancoj.

Ne, neniaj mirakloj okazas en la dezerto, sed tamen estas iujfoje trovata la malplej antaŭvidebla: iutage en la soifdezerto kiam bataluloj kaj ĉevaloj anhelas, elĉerpitaj ĝislime, subite kuntiriĝas nigra nubo, la fulmoj preskaŭ seninterrompe tranĉas tra la densiĝanta tenebro kaj hajleroj grandaj kiel birdovoj komencas fali, alte ili resaltas sur la grundo kaj tondras kiel pretersturmanta ĉevalgrego, la viroj ŝirmas siajn kapojn per la ŝildoj kaj kaŭras sube dum la ĉevaloj ekkuŝas kapinterkrure, ŝriante pro la doloro kiam la hajleroj ilin trafas kiel pluvo de ŝtonoj elĉiele, sed poste la dezerto kuŝas kovrita de hajlerokumuloj, la viroj povas ilin kolekti kaj lasi degeli, tiel ili havas akvon por sensoifigi homojn kaj ĉevalojn: puran kaj klaran akvon sen ajna gusto de ĉielo aŭ tero.

Aŭ alian fojon kiam la malsato ilin severe atakas kaj ili movi ĝas tra montara pasejo kie ĉio estas nur nigraj rokoj kaj sablo, sen eĉ verda tigo aŭ arbedo, sen spuro de io vivanta: tiam subite la hundoj komencas hurli kaj fosi en la sablo, rifuzas forlasi la lokon kiam la rajdantoj pasas, la Ĥano mem rimarkas kaj signas halton, kelkaj viroj komencas fosi en la sablo kie la hundoj hurlas pro fervoro, ĉirkaŭmakzele salivŝaŭmaj pro espero, kaj sub tavolo da ŝirmanta sablo ili trovas gregon de ĉevaloj, denskaŭre unuj apud aliaj, evidente frostmortintaj dum ŝtormo kaj superŝutitaj de sablo; ili ĉiam plu estas frostaj kaj duraj kiel ligno, sed desfrostite la viando estas freŝa kaj nutra kvazaŭ ĝi estus ĵusbuĉita.

– • –

Dum unu el siaj rajdoj sur la dezertebeno la Ĥano haltas apud iuj sekiĝintaj tamarikoj kiuj kreskas apud kelkaj rokoj, li deĉevaliĝas kaj eksidas tie kelktempe, absorbiĝinte en pensoj.

Li kolektas salivon en la buŝo kaj kraĉas inter la rokojn, veziketo el salivo fiksiĝas sur ŝtonbloko kaj nekutime glimas, kiel guto el hidrargo.

Tio kaptas la atenton de la Ĥano, li sin klinas antaŭen kaj rigardas la kraĉvezikon, komence ŝajnas al li kvazaŭ li enrigardus vivantan okulon, kie li renkontus rigardon kiu ion esprimus, li nur ne povas difini kion.

Poste la kraĉveziko sin ĉiam pli grandigas kaj li vidas ke ĝi estas plena de moviĝo, simile malgrandajn vivoformojn kiuj orbitas unuj ĉirkaŭ aliaj, tre rapide, eligante glimantan flagron kiu preskaŭ blindigas la rigardon.

Samtempe li enrigardas profundon similan al fonto en kiun falas forta lumo, kaj ĉio tie ene rotacias kiel akvovortico dum samtempe la etaj moviĝadoj unuj ene en aliaj daŭradas.

La vido impresas la Ĥanon per sento de vertiĝo kvazaŭ li falus suben en tiun kirlan profundon kaj malaperus tie, li perceptas tion kiel allogon kaj minacon, li devas sin fortiri per subita ekmovo, tiel ke tuj vidiĝas nenio alia ol ordinara kraĉveziketo.

Tiam lia atento fiksiĝas al rokaĵo antaŭ li, ĝi komencas flimri kvazaŭ vidata tra varmonebulo, ĝi perdas siajn densecon kaj nepenetreblon, solviĝas kaj tralumiĝas ĉiam pli.

La rokaĵo similas al glitranta akvo, kuntenata de nevideblaj muroj aŭ neperceptebla forto, sed samtempe ĝi ĉiam pli sendensi ĝas, ŝajnas konsisti el nur malgrandaj, ŝvebantaj partikuloj aŭ el svarmo da ekstreme malgrandaj insektoj.

Al la Ĥano estiĝas la koncepto ke li povus pasi tra la roko kaj ĝi ne obstaklus pli ol akvo aŭ nebulo.

Li ne aparte surpriziĝas pro la penso, estas kvazaŭ li ĉiam scius ke la objektoj penetreblas, kaj tuj kiam oni vere ekkomprenas tion ili ĉesas rezisti.

Estas nur iaspeca forgeso kiu malheligas kaj ŝtonigas la mondon, donas al ĝi ĝiajn mortajn barojn kaj kontraŭojn ĉie, tio estas scikompreno kiun la homo perdis kaj tio devigas lin batali kaj strebi por penetri antaŭen, supervenki la obstrukcojn.

Tiel ŝajnas al la Ĥano dum li longe sidas absorbite en sia travivaĵo, ĝis li kvazaŭ vekiĝas, la rokaĵo jam fermis sin, la tamarikoj staras tie kiel antaŭe kaj en ilia loboza ombro atendas la ĉevalo.

Poste la Ĥano demandas al Je-liu pri ties opinio: Ĉu la firmaj objektoj, ankaŭ la plej pezaj kaj plej duraj, propre estas kunmetitaj kaj penetreblaj?

Je-liu respondas: Jam longe troviĝas tia penso, ho Ĥano, ke nenio vere estas tia kia la homo perceptas ĝin, sed io tute alia, por nia percepto nekonata kaj neatingebla.

Roko eble nur ĝis certa limo sin distingas de akvo aŭ aero en sia denso, eble ĝi konsistas el partikuloj tiel etaj ke la okulo ne kapablas ilin percepti, la rezisto konsistas en ilia kunteneco kaj ilia nombro estas pli granda ol tiu de la sableroj en la dezerto.

Ankaŭ aero kaj akvo devas konsisti el tiaj partikuletoj, nur malpli densaj kaj tial sen tiel granda rezisto, sed kiajn denson kaj pezon ili tamen posedas rimarkiĝas kiam la aero moviĝegas kiel forta vento aŭ kiam la akvo portas ŝipojn pli pezajn ol domoj.

La Ĥano: Ĉu do povus esti tiel ke la mezuro de la homo validas nur interne de lia propra mondo kaj ekster ĝi povas troviĝi aliaj mondoj kiujn ni ne konas kaj ne povas atingi?

Je-liu: Ho Ĥano, tiel pensi certe estas vera saĝo, povas trovi ĝi mondo de senfine grandaj mezuroj en kiu ni estas parto ne perceptante ĝin, kaj povas troviĝi senfine eta mondo kiu estas parto de ni sen ke ni kapablas ĝin percepti.

La Ĥano: La mondo de la homo do povus esti tre eta aŭ tre granda kompare kun tiuj aliaj mondoj, tio estas tre eta kaj tre granda samtempe, ekstreme limigita kaj preskaŭ senfina samtempe?

Je-liu: Tiel povas esti, ho Ĥano.

– • –

La Ĥano igas alvoki faman tibetan miraklofaranton, la viro estas tre altkreska, neniu en la regentojurto lin atingas pli ol ĝis mezbruste, lia ĝispieda vesto estas pompa kaj lumas kiel peco da sunbrilo en flavo kaj ruĝo, kun enteksitaj drakoj kaj stelfiguroj.

Li komencas montrante al la Ĥano du rimarkindajn objektojn: unu estas ronda globo, la alia estas vitra kaliko kun arĝentea likvaĵo, la globo estas blankegriza kaj aspektas tute modesta, sed kiam la Ĥano ĝin prenas en la mano ĝi estas tiel malpeza ke li perpleksiĝas, jes, senpeza preskaŭ kiel se ĝi estus el plumoj.

La tibetano admonas la Ĥanon provi fendi la globon per sia glavo, sed kiam la Ĥano direktas hakon kontraŭ ĝin fajreras ĉirkaŭ la eĝo, la glavo resaltas kaj eĉ plej eta noĉo ne vidiĝas sur la globo.

Kio estas tio kio ne havas pezon kaj pli duras ol ŝtalo, demandas la Ĥano kaj la tibetano respondas: Tio estas stelmaterio ho Ĥano, tiu globo falis de la ĉielo kiel falstelo, tiel malpezaj kaj samtempe tiel duraj la steloj devas esti por sin teni ŝvebantaj kaj por ne eluziĝi!

La vitra kaliko kun la likvaĵo male surprizas per sia pezo, por ĝin levi necesas fortoj de viro, kaj tamen ĝi estas likva fluido, duone travidebla, la tibetano verŝas kelkajn gutojn da ĝi sur la polmon de la Ĥano kaj ili havas pezon kiel grandaj plumbobuloj.

La Ĥano demandas kio ĝi estas kaj la tibetano respondas:

Tio estas la pezfluido kiu troviĝas en la interno de la tero, estas ĝi kiu tenas la mondon en ĝia loko kaj igas la ĉielon rondorbiti ĝin, mi mem kun granda peno suprenlevis ĝin el la interno de vulkano.

Kaj al kio uzeblas tiuj rimarkindaj aferoj demandas la Ĥano kaj la tibetano respondas: Al nenio, ho Ĥano, ilia tasko nur estas riveli al ni la nekonatan!

Poste la tibetano antaŭ la Ĥano faras elmontron de sia kapablo levi sin de la grundo kaj sin teni libere ŝvebanta en la aero.

Li ne etendas sin supren nek faras movojn per la brakoj por imiti leviĝantan birdon, li nur staras tie malstreĉiĝinte kun fermitaj okuloj kaj atendas, poste li malrapide suprentiras la krurojn sub si kaj restas sidanta en la aero kvazaŭ sur nevidebla seĝo.

La Ĥano signas al batalulo ke tiu svingu sian glavon sub la ŝvebanto, sed la glavo renkontas nenion, la tibetano netuŝite restas sidanta en la aero.

La Ĥano estas kontenta kaj kapklinas, tiu miraklofaranto estas kapabla kaj ne malestiminda, sed ankoraŭ restas lia plej eminenta prezento: li sin metos en dormon, igos la spiriton forlasi la korpon kaj sin transporti tre disten, por poste denove reveni kaj per la vekiĝinta viro prirakonti kion ĝi vidis.

La Ĥano diras: La ĝusteco de tio kion via spirito spertos estu kontrolata, tial ĝi elserĉu Boru, la filon de Mukali, fore en la Kin-regno kaj post la reveno ĝi povu priskribi la ringon kiun li portas sur sia maldekstra mano!

La tibetano nenion obĵetas kontraŭ tiu postulo, li nur rimarkigas ke la Kin-regno estas granda kaj multa tempo povos pasi antaŭ ol lia spirito trovos la filon de Mukali tie, li tial petas permeson ripeti la provon se ĝi ne sukcesos unuafoje.

Li kuŝiĝas kaj endormigas sin, kuŝas tie senmova kaj spiras preskaŭ nerimarkeble, la Ĥano kaj ties homoj lin observas tre atente, pasas horoj kaj la viro neniajn signojn montras de vekiĝo.

Kiam tio finfine okazas estas tute kvazaŭ li vekiĝus el ordinara dormo, li frotas al si la okulojn, ĉirkaŭrigardas, eksidas kaj diras: Eble tio daŭris longan tempon, mi mem ne scias, sed se jes, la vojaĝo mem ne postulis tempon sed la serĉado de la filo de Mukali en la vasta Kin-regno!

Kaj la ringo, diras la Ĥano, ĉu vi vidis la ringon kaj ĉu vi povas ĝin priskribi?

La tibetano priskribas la ringon sur la maldekstra mano de Boru kaj la Ĥano kapklinas: ĝi estas la ringo kiun li mem donis al la filo de Mukali kaj pri kiu li scias ke tiu ĝin portos ĝis sia morto, dubo ne estas, kaj la tibetano jam konvinkis la Ĥanon pri sia rimarkinda kapablo.

La Ĥano diras: Vi estas lerta miraklofaranto, tibetano, sed kiel kuriero vi ne povas servi ĉar vi ne povas kunporti mesa ĝon, ne buŝan nek skriban, sekve via artaĵo estas senutila, vi tamen ne estas trompisto kaj vi darfas reiri al via lando sen perdi la vivon!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.