La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 3

La jurto de la Ĥano, la grandega regentotendo el blanka felto superturas la ĉirkaŭon simile al monteto el neĝo en la sunbrilo, staras kvazaŭ ekster la sezonoj, blindigas la rigardon kaj samtempe ĝin friskigas.

La tendorefaldoj estas suprenŝovitaj formante pintan aperturon ĉe la enirejo, altan kaj spacan kiel pordego, ili estas akrakolore ornamitaj per pentraĵoj pri bestoj kaj birdoj, floroj kaj sunoj, kaj ambaŭflanke staras elrektigite idolo el ligno, tegita per felto, kun spuroj ĉirkaŭ la buŝo de lakto kaj graso kiuj estas ofertataj al ĝi ĉiun matenon kaj vesperon.

Sur sia fosto sin levas la blanka triboflago kun enteksitaj bildoj de korvo kaj falko, ĝi sin dividas en naŭ pintojn unu super alia, ĉiu el ili ornamita per longhara blanka poefaga vosto: simbolo de forto, kaj la nombro naŭ respondas al la naŭ plej altrangaj armeestroj.

Apude staras la standardo de la Ĥano kun paro da potencaj blankaj poefagaj kornoj super kvar nigraj ĉevalvostoj: la forto unuigita kun la rapideco kaj turnita al la kvar mondodirektoj.

La triboflago estas nur unu, starigita antaŭ la regentotendo kaj en neniu alia loko, dum la standardoj estas multaj, starigitaj antaŭ la jurtoj de ĉiuj plej altrangaj subĉefoj, kie ili laŭ difinita rangordo ĉirkaŭas la grandan malferman spacon antaŭ la jurto de la Ĥano, ĉiuj turnitaj suden kvazaŭ respekte al la suno kaj eble ŝirme kontraŭ la plej severaj ventoj.

Meze sur la loko brulas du fajroj tage kaj nokte, kun gardistoj fronte, kaj ĉiu fremdulo kondukata ĝis antaŭ la Ĥano unue devas pasi inter tiuj fajroj, se tiam li havas malbonajn intencojn la flamoj ekflagros kaj lin bruligos kaj danĝeraj spiritoj kiujn li eble venigas kun si fuĝas antaŭ la puriga fajro.

Multaj homoj konstante sin movas sur la loko, rajdantoj venas aŭ malvenas, descendas aŭ eksidas sur siaj ĉevaloj, komercistoj alvenas kun siaj ŝarĝobestoj por eksponi siajn varojn, pastroj kaj monaĥoj, lamaoj kaj ŝamanoj preterpasas en siaj nekutimaj vestoj, fremdaj senditoj venas eskortite de mongolaj oficiroj kaj estas transdonataj al la Mastro de Leĝo kaj Punoj, tiu homo kiu ankaŭ responsas pri akceptaj ceremonioj kaj farendaj ritoj.

Trupo de katajaj dancistinoj en longaj, striktaj silkroboj vidiĝas elscendi el apertaj portiloj kaj fari trotetajn paŝojn direkte al la tendo de la Ĥano, sekvataj de liutludantoj kaj flutblovantoj por spektakli plezure al la regento kaj la altrangaj generaloj.

Aŭ povas okazi ke kelkaj viroj mortigitaj de fulmo nun estas portataj kun siaj posedaĵoj en procesio inter ambaŭ fajroj, ke la mortintoj kaj iliaj posedaĵoj liberiĝu el la danĝero kiu ilin kontaĝis, la restanta risko de la ĉiela fajro.

Nobelaj mongoldamoj elpaŝas siajn jurtojn, sekvataj de servistinoj kaj ornamitaj per baktago, la alta kapvesto el arboŝelo, tegita per silko kaj kronita per plumoj, garnita per glitrantaj kaj tintantaj pendaĵoj el oro kaj arĝento.

Tiuj virinoj ofte estas tre grasaj kaj sin movas anhelante, kun ŝvito sobfluanta sur la krude ŝminkitaj vizaĝoj, kaj se ili eksidas surĉevale por mallonga rajdo necesas ke ili pene estu helpataj sur la selon, kun la ĉevaldorso arkiĝanta sub la pezo.

Ĉirkaŭ ĉio moviĝanta polvas kaj fumas, kaj la muŝoj trovi ĝas ĉie, svarmas ĉirkaŭ vizaĝoj kaj bestokorpoj, ĉirkaŭ la jurtoj kaj la nutraĵoj kaj la trinkaĵoj, krablas dense kiel vivanta nigra kovrilo ĉiuloke kie io verŝiĝis, kie restas makulo de humido.

Jes, la Ĥano jam revenis al Karakorum kaj ĉiutage oni vidas lin elrajdi, for inter la vicoj de jurtoj kaj domoj, li sidas kiel kutime iom malrektiĝinte sur la ĉevalo kaj ŝajnas nenion vidi tra siaj okulfendetoj, ŝajnas malĉeesta, sinkinta en si mem, sed tio povas esti trompa impreso.

Li portas nun dum la somero leĝeran veston kun ora zono, surkape blankan feltan ĉapelon kun suprenfaldita ĉirkaŭrando kaj fasko de nigraj agloplumoj, super la oreloj kaj malsupren sur la ŝultroj pendas ruĝaj bendoj por alligi la ĉapelon kiam vento ekblovas.

Li volonte rajdas sola, kaj se iuj lin akompanas tiuj sin tenas kelkajn ĉevallongojn malantaŭ li, kondiĉe ke li ne signas al iu el ili ekrajdi apud li, silente, ĝis la Ĥano eble subite ion diras.

Supren ĉirkaŭ la ĉevalhufoj kirliĝas la fajna polvo kiu dum la seka somersezono estiĝas el la dezertosablo kaj pendas super la urbo kiel nebulo, metiĝas sur la kupolojn de la jurtoj kaj suprenfumiĝas ĉe ĉiu plej febla bloveto, sterniĝas kiel hela faruno sur ĉiujn objektojn kaj igas la aeron ŝimradi oree aŭ ruĝe.

La Ĥano devas rajdi longe por elpaŝi el la vasta urbospaco, ĝis kie la jurtojn anstataŭas stokejoj kaj bestenfermejoj, kie la akra odoro de homoj, ĉevaloj, brutoj, sterko kaj fermentanta lakto cedas al la pura aero de la dezertebeno kun strioj de sekaj odoroj el naniĝintaj dornkreskaĵoj kaj sunlezitaj vegetaĵoj.

Ofte la Ĥano haltas antaŭ la dezertgrundo kvazaŭ por enspiri pli profunde, liberigite, dum li gvatas super la ebenvasto kie la varmonebulo flimras kiel bolanta akvo, en arĝenta scintilado kiu igas ĉiujn distajn konturojn dissolviĝi, roko aŭ kelkaj rajdantoj ŝajnas ŝvebi super la grundo, grandigitaj en petole trompa maniero, kaj la Ĥano devas levi sian kapon kaj rigardon por povi vidi super si la bluviolean spacon similan al kolosa tendokupolo.

– • –

Karakorum, tio signifas La Nigra Monto, estas urbo kiel nubo sur la tero, volvita en fumoj kaj polvoj, nesupervidebla amasi ĝo de malaltaj domoj kaj nigraj aŭ blankefarbitaj feltotendoj, kun malmultaj larĝaj sablostratoj ebligantaj al rajdantoj kaj bovtirataj ĉaroj traveturi.

Tuj okcidente de la urbo Orkhon inerte fluas norden, dum la senpluva sezono kun malabunda akvo, malklare grizblanka kvazaŭ diluita per lakto kaj preskaŭ senmova, fosita kanalo gvidas tra la urbo al riverbranĉo oriente kaj estas malabunda akvodonanto, ŝirmata per severaj preskriboj.

Norde sin levas la ebenaĵo en ĉiam pli altaj ondoj, supren kontraŭ la montoj kiuj siluetigas siajn altajn krestojn kontraŭ la spaco, palbluaj pro distanco per kiu ili kaŝas valojn kun freŝaj fluoj kaj densa arbaro kiu grimpas supren laŭ la deklivoj.

Tio estas la lando inter la riveroj kiuj ekfluas sur la altebeno, kvazaŭ naskiĝintaj el la dezerto mem, kaj norden enfluas inter la montojn, tra ravinoj kaj profunde entranĉitaj riverkuŝejoj:

Selenga kaj Orkhon, Onon kaj Kerulen, riveroj kiuj tiriĝas kiel lumantaj arĝentaj vejnoj tra la sonĝoj de la nomadoj, kun nomoj kiuj sonas simile muzikon en iliaj oreloj.

La kiutoj, la tribo de la Ĥano, iam venis tien el okcidente al la paŝtejoj inter Onon kaj Kerulen, kaj post kelka tempo de perfida amikeco kun la karajtoj okcidente tiuj estis venkitaj, iliaj teritorioj kaj klanoj aneksiĝis al la imperio de la Ĥano kaj ilia ĉefurbo Karakorum fariĝis la sidejo de la nova potenco.

Ĝi estis la unua urbo kiun Timuĝin kiel juna tribĉefo vidis, kaj ĝi lin surprizis, vekis lian scivolon, lian senkaŝan malestimon kaj eble eĉ kaŝitan admiron aŭ envion: tiuj en liaj okuloj senutilaj muroj kun bastionoj kaj turoj, tiuj pavimstratoj kaj malhelaj domoj kiuj ŝajnis al li mallibereje timindaj, tiuj ventblovataj silkflagoj kaj leonoj skulptitaj el ŝtono, tiuj superpompaj palacoj kaj bibliotekoj plenaj de skribaĵoj.

Nun Karakorum malpli estas enfermita urbo ol grandega, aperta orduo, la plej granda orduo en la mondo, senfina tendaro el jurtoj, kie la malnovaj urbomuroj situas forkaŝite, ruini ĝante, sen ajna signifo, ĉar Karakorum ne plu bezonas defendon kontraŭ atakantoj, nur venkitaj malamikoj troviĝas ĉiudirekte kaj neniu povas minaci la urbon dum daŭros la regado de la Ĥano.

Dum la okcidenta militkampanjo Karakorum diskreskis, tiel ke la Ĥano grandparte ne rekonas la urbon, ĝi disvastiĝis sur la ebenaĵon ĉiudirekte, kun vastegaj terenoj por staloj kaj ĉirkaŭbarejoj, staplejoj kaj magazenoj, karavanserajloj kaj metiejoj.

Militpredo kaj tributoj el konkeritaj landoj seninterrompe alfluis tien kaj amasiĝis, karavanoj ŝarĝitaj per tutmondaj produktoj kaj riĉaĵoj alvenis kaj daŭre alvenadas praktike ĉiutage, objektoj kies egalaĵojn la nomadpopolo neniam antaŭe vidis, kune kun homoj plejeble fremdspecaj, maloftaj bestoj kaj belaj birdoj.

Karakorum ne povas ne meti dubemon en la oldnomadan menson de la Ĥano, li estas malcerta antaŭ ĝi en siaj sentoj kaj sia volo, ĝi lin forpuŝas kaj duonvekas en li emon pereigi aŭ forlasi ĝin, sed ankaŭ efikas nedifinite alloge al li per io el tiuj scivolemo kaj miro kiujn li sentis antaŭ ĉio ekde siaj junaj jaroj, kompreneble kun klara kompreno pri la neceso kaj neeviteblo de tiu urbo.

– • –

Multo plaĉas al la Ĥano kiam li rajdas tra Karakorum, ĉio kion li kutimis kaj rekonas ekde antaŭe, la svarma vivo kaj forta odoro de la granda orduo, ĉio kio ankoraŭ estas nomada kaj mongola.

Sed alio al li tro fremdas, vekas lian miron kaj certan ĉagrenon, iritiĝon kian tigro povas senti antaŭ muŝo, fenomenoj kontraŭ kiuj lia instinkto sin defendas kaj pri kiuj lia prudento hezitas: ĉu ne kaŝiĝas en ili ŝtele proksimiĝanta danĝero, minacanta degenero, komenciĝanta dekadenco?

Multloke la nova riĉo kaj pompo tranĉas al li la okulojn, ankaŭ kelkaj el liaj plej fidataj viroj montras feblecon por tiaĵoj, ĉiam pli ili sin garnas kiel eksterlandaj sinjoroj, en silkaj vestoj kaj orbrodaĵoj, ornamoj ĉiaspecaj, pli simile al virinoj ol harditaj viroj kaj bataluloj.

Por ĉiuj laboroj ili ĉiam pli fidas sklavojn kaj militkaptitojn, iliaj jurtoj fariĝas ĉiam pli lukse ekipitaj, pompegaj kaj komfortaj, multaj eĉ ne plu kontentas per jurtoj sed konstruigas al si domojn, ĉiam pli altajn kaj imponajn simile tiujn eksterlandajn palacojn kiujn ili vidis, tiel ili sin fiksas loke kaj sin ligas al objektoj, tute kvazaŭ Karakorum estus urbo kiel la urboj en fremdaj landoj.

Ili trinkas eksterlandajn vinojn kaj preferas rarajn pladojn al kumiso kaj ŝafviando, ili sin ĉirkaŭas per belaj nenifarulinoj kiuj arte staplas la harojn sur la kapo kaj sin ornamas per longaj, lakitaj ungoj, ili odoras pli forte ol printempaj florbukedoj kaj pli inklinas al rafinitaj korpaj ludoj ol generi infanojn.

La Ĥano ankaŭ vidas la kreskantan komercadon, la amasi ĝon de logaj objektoj, de pli malpli senutilaj aferoj, ĝis minacas formiĝi ververaj bazaroj samkiel fore ĉe la islamanoj, malgraŭ ke nur interŝanĝa komerco estas permesita kaj ĉia marĉandado riskigas konfiskon kaj proskripcion.

La pastroj kaj monaĥoj kaj la diversaj specoj de sanktuloj ĉiam pli multiĝas ĉar ŝirmataj dum ili mem tenas pacon inter si, eĉ, ili estas malŝarĝitaj je ĉiuj impostoj: la Ĥano rekonas ilin en la svarmo kaj kapablas ilin distingi, mornajn nestorianojn en longaj nigraj vestoj, islamanojn en vastaj turbanoj kaj ĉemizosimilaj blankaj vestoj, lamaojn en siaj altaj tibetaj ĉapeloj, katajajn buddhanojn en fajroflavaj manteloj, kun razitaj kapoj, kaj taoistojn kun siaj ĝistaliaj, maldensharaj barboj.

La diversaj sanktejoj malĉesas kreski plurloke en Karakorum, grizaj lignokirkoj de la nestorianoj kun spajro kaj kruco, moskeoj de la islamanoj kun malhelbluaj kupoloj kaj altkolaj, blankfarbitaj minaretoj, buddhotemploj kun siaj pompaj portaloj kaj orumitaj skulptaĵoj, lamaismaj monaĥejoj kun siaj rotaciantaj paperradoj kaj sonoriloj kiuj tintadas envente.

Fojon post fojo, kiam li vidas ĉiujn tiujn templojn kaj pastrojn la Ĥano vekiĝas al renova pripenso, elprovas ene en si ĉu li agas ĝuste donante al ili tiun liberon, ŝajne je la kosto de Tengri, la Eterna Blua Ĉielo, sed li tamen plue restas ĉe sia konvinko ke ĉiu kredo estu respektata, ĉiuj dioj kaj instruoj estu konsiderataj egalvaloraj, li ja ankaŭ tre bone scias ke tio estas saĝa politiko.

Li preterrajdas la multajn gastejojn kaj la vastajn karavanbivakojn, kie ĉevaloj puŝiĝas kun kameloj kaj poefagoj, kie eĉ ne mankas kelkaj elefantoj, kie homoj el ĉiuj anguloj de la mondo kolektiĝas, en siaj strangaj vestoj, en la rumorado de nekompreneblaj lingvoj: ho jes, ankaŭ tiuj fremduloj supozeble estas neeviteblaj kaj siamaniere utilaj, devas esti zorgate por ili, ili sin sentu bonvenaj ĉe la Ĥano en la plej granda imperio de la mondo.

– • –

Ĉio kio estas laboro kaj utila aktiveco en Karakorum plezurigas la Ĥanon, li ĝin observas kun intereso tamen ne montrante tion en rimarkebla maniero, eĉ ne la domkonstruado povas veki lian antipation, kvankam li restas ĉe sia opinio pri la vanteco de ĉia senmigra loĝado.

Lin delektas la vido de la sennombraj metiistoj, la metikapablaj kaj artspertaj viroj kies vivon li savis dum la militkampanjoj kaj alkondukis el diversaj direktoj, precipe de tiuj potencaj landoj kiujn li subdevigis oriente kaj okcidente, la lertaj katajoj kaj persoj, turkoj kaj araboj.

Ili fandas feron kaj aliajn metalojn, ili forĝas armilojn kaj laborilojn, martelas oron kaj arĝenton, preparas lanon kaj teksas ŝtofojn, stamfas feltojn kaj preparas felojn, farbas kaj tanas, tordas ŝnurojn kaj kudras tendojn, tajlas botojn el bovhaŭtoj kaj ankaŭ ŝildojn, maŝkirasojn, nukŝirmilojn kaj helmojn, ĉarpentas kibitkojn, la grandajn jurtoportajn ĉarojn kun pluraj paroj da masivaj lignoradoj, kaj malpezajn duradajn ĉaretojn por veturigi idolojn kaj valoraĵojn.

Li vidas kiel novaj jurtoj estas konstruataj kaj la urbo seninterrompe kreskas, kiel la muroj el branĉplektaĵoj estas elrektigitaj ĝis pli ol viralteco, kiel la kupolo estas formata el longaj, fleksitaj ĉevronetoj kaj kiel la dika, durstamfita felto, traŝmirita per graso por ĝin akvorezistigi, estas sternata super la lignoskeleto simile la haŭton sur bestokorpo.

La planko estas stamfata dura kun pajlo aŭ sekiĝinta greso, antaŭ ol ĝi estas kovrita per tapiŝoj aŭ feloj kaj feltoj, la fajrujo meze estas metata per ŝtonoj kaj gruztavolo, la fumaperturo en la plafono estas formata per fera ringo kiu kuntenas la branĉoframon kaj kunkudritajn feltopecojn, sur la fajrujo estas metita la granda kuirkaldrono sur sia tripiedo, la kaldrono kiu kaptos fajrerojn per sia fulga ventro kaj ebligas ke vetero kaj gravaj eventoj estos tie legataj anticipe.

Ĉirkaŭ la muroj estas fiksitaj kaprokornoj en konvena alto: tie estos pendigitaj vestoj apud pafarkoj kaj sagujoj, manĝovazoj kaj sekigitaj viandpecoj, dum maldekstre en la jurto la grandaj argilkruĉoj staras formetite kun siaj provizoj kaj la tinoj el elkavitaj arbotrunkoj plenigitaj per lakto aŭ kumiso.

Tia ekde antikve estas la jurto de la mongolo, tiel ĝi daŭre estas elrektigata kaj ekipata, kaj ĉiufoje kiam la Ĥano vidas tion ĝi donas al li sekurigan senton, same kiam li vidas la ongoton, la feltidolon, kiu estas pendigita super la lito por supervidi laboron kaj ripozon, aŭ kiam li vidas homojn elpaŝi el la jurtoj por verŝi sian trinkaĵoferon al la suno, la vento kaj la mondodirektoj: tiel la mondo tamen daŭras spit al ĉiuj ŝanĝoj!

La Ĥano antaŭenrajdas inter budoj kaj magazenoj, kie fojno kaj pajlo, milio kaj rizo estas tenataj en grandaj provizoj, aŭ inter staploj de arbotrunkoj kaj ferbloketoj, haŭtoj kaj lanpakoj, aŭ inter tendoaltaj krestoj de amasiĝinta sterko, kiu konsistigas la precipan hejtaĵon kaj nutras la fajrojn en ĉiuj jurtoj kaj domoj de la urbo.

Kaj jen la kanalo kun alkuplitaj akvocisternoj, tegitaj kvazaŭ de sulketaj palpebroj el pale ŝimverdaj membranoj, kaj tie sobmergitaj kuvoj kun farblikvaĵoj, forte lumantaj en la okulojn, kaj sekigtrestoj kun ĵus farbitaj ŝtofoj kiuj ondiĝas och frapiĝas en la vento simile al tiuj veloj kiujn li vidis sur la akvovojoj de Kataj, jen lanamasoj el kiuj estos preparata felto, jen disstreĉitaj haŭtoj de ĉiaspecaj bestoj, de krispaj ĉeval- kaj bovofeloj ĝis denshare rebrilaj aŭ distufe radiantaj peltaĵoj.

Aldoniĝas al tio ĉiuj sonoj kaj odoroj fandiĝantaj en unu solan densiĝintan perceptaĵon de la vivo en la orduo: odoroj de diversaj specoj de bestoj, de ekskremento kaj urino, de intestoj elŝirataj kaj de novbuĉita viando, de brulanta peĉo kaj lako, de lignokarbo kaj fulgo el la forĝejoj, de sekigitaj vegetaĵoj, staplitaj lignospecoj kaj taniloj, kaj la sonoj de la laboro de metiistoj, ĉio kio klingas, klangas, grincas, gruntas, kaj la vokoj de homoj, henoj de ĉevaloj kaj muĝoj de brutoj, kontrastante al la fono de la urba rumoro, la lorlo el la granda orduo kvazaŭ el iu enorma formikstako.

Fine, plej rande en la periferio, la staloj kaj la brutfermejoj komenciĝas, travintrejoj kaj kolektejoj por la ĉevaloj kun la brulstampitaj markoj de la Ĥano aŭ de la klano sur la lumbo, enfermejoj por la gregoj el brutoj, kaproj kaj ŝafoj, kunpuŝitaj ventro ĉe ventro interne de vastaj terenoj, en la vaporo de siaj fekaĵoj kaj la suprenfumanta polvo, en nuboj de obtuze zumantaj muŝoj.

Tie seninterrompe estas melkataj ĉevalinoj, kaprinoj kaj bovinoj, laŭ malnova ordo tiel dividite ke nur viroj melkas la ĉevalinojn, nur virinoj la kaprinojn kaj bovinojn, sub supervido de elrektigitaj idoloj kiuj ĉiam ricevas gustumi iom el la lakto kaj responsas pri tio ke ĝi sin tenu freŝa en la ledositeloj kaj lignotinoj.

Vira laboro ankaŭ estas per dikaj bastonoj bati la pendigitajn ledosakojn kun ĉevalinlakto, por akceli la fermentadon kaj ŝanĝi ĝin en kumison, dum la virinoj zorgas pri la bovinkaj kaprinlakto por prepari el ĝi buteron kaj kazeon.

Daŭre por la Ĥano estas ĝuo enspiri la acidetan odoron ĉirkaŭ tiuj laboroj: tiam li scias ke li estas proksima al la praolda kaj daŭrema en la malnova vivmaniero de la mongoloj.

– • –

Sed ankaŭ la ŝanĝojn li vidas, ilin perceptas preskaŭ de tago al tago, novajn morojn kaj kutimojn kiuj enpenetras, tiom da elementoj de fremduloj kaj fremdaj aferoj:

Malsanoj estas kuracataj per ardigitaj pingloj profunde enpikitaj en la korpon, tumoroj estas fortranĉitaj per tranĉilo kaj forĵetitaj al la atendantaj hundoj, ĝemeloj ne plu estas mortigitaj en sekreto per maŝo ĉirkaŭ la kolo, kiel io honta kaj danĝera, sed tio estas turnita en ceremonion kun spektantoj.

Ŝamanoj ne plu fortiriĝas por ekzorci malbonajn spiritojn el forlasitaj tendumejoj, skribistoj akceptas la karavanojn kaj kontrolas la enstokadon de la varoj en la magazenoj, virĉevalidoj ne plu estas kastritaj de sia posedanto sed de iu malhelhaŭta fremdulo kun virinmanoj, multaj estas ebriaj kiam la lano de la ŝafoj estas tondata kaj donas al la bestoj sangantajn vundojn.

Viando ĉiam pli ofte estas rostata sur ŝtonoj aŭ ferplatoj hejtitaj en la fajro, majstroforĝisto malŝparas sian tempon forĝante birdojn el fero pli grandajn ol agloj, nanoj estas indulgitaj por esti uzataj por specialaj komisioj en militoj, viro ektrovis manĝeblan rezinon de arbo kaj ĝin disdonadas inter la infanoj.

Anstataŭ virinoj kiuj kudras felbotojn per ostaj kudriloj viroj komencis fari tiun saman laboron per kudriloj el metalo, nur iuj unuopuloj ankoraŭ estas lertaj en la arto tajli fiŝkaptajn hokojn el ostoj, diversspecaj ludoj per globetoj, kubetoj aŭ kartoj fariĝas ĉiam pli popularaj kaj devas pli malpli frue esti malpermesitaj.

Konkoj el la maro fariĝis ŝatataj, iras de mano al mano por ke oni aŭskultu la ondomuĝeton en ili, kaj oni miras pri tio same kiel pri la informo ke bestetoj vivis en la konkoj kaj ilin estigis.

Plejparte olduloj sin okupas per surgluado de stirplumoj al sagoj, la plumoj venas de anasoj kaj estas moligitaj per mergado en oleo, ĉiam malpli multaj faras al si ĝenon iri en la kanejojn por kolekti birdovojn por manĝoj, sed ankoraŭ okazas ke iu venas rajdante kun rabita virino antaŭ si sur la ĉevalo, li ŝin trenas en sian jurton kaj multaj aŭskultas por ŝiaj krioj aŭ ŝia silento.

Simioj vekas atenton kaj logas al rido ĉar ili imitas homojn, inter la katajoj estas dirate ke iliaj cerboj estas bongustaj se manĝataj vivaj, fariĝis necese ke virinoj kiuj ploras kaj plendas tro longe post iu morto estu punataj per certa nombro da vipofrapoj, daŭre okazas ke marmotoj estas kaptitaj por esti kuiritaj en sia haŭto kaj senfeligataj dum la manĝado.

Ne pokaj travivis rompinte la spinon kaj estas paralizitaj tiel ke ili devas esti portataj de virinoj el kaj en la jurtojn, malsanuloj dormas inter bestoj por saniĝi nun kiel antaŭe, sed ĉevaloj kiuj perdis unu okulon ne plu estas mortigitaj sed estas transigitaj al la trajno, el hundoj kiuj bojas dum la dormo ĉiam malpli ofte la koro estas ŝirita de ŝamano por ke riveliĝu iliaj sekretoj.

Ĉiam pli da virinoj lasas la ungojn kreski tro longaj, tio atestas pri kreskanta nenifarado kaj pigro, multaj ankaŭ ne kontenti ĝas je sia natura odoro sed aspergas sur sin odorantan akvon el malgrandaj flakonoj, fremduloj venas el ĉiuj direktoj kaj kredas ke ili povas foriri laŭ sia plaĉo, al ĉiuj estas preparataj ripozloko kaj nutraĵo sed ili devas havi permeson por pluiri.

La ŝtormo forŝovegas la tegmenton de kelkaj domoj, aspektas sufiĉe komike kaj estas malfacile ne ridi pri tio, tute alia afero estas kiam jurto estas ŝirita de la grundo kaj forturbas dum la perpleksita familio volvas sin en felojn kaj tapiŝojn por tiujn restigi, sed estas rulata en ilin de la vento kaj forporti ĝas super la grundo.

Iu venas kun ŝtoniĝintaj dezertrozoj kaj montras ilin, laŭ la koloro ili estas kiel ekskremento kaj sen belo kaj ili sentiĝas pezaj kaj aspraj por la mano, al kio do ili servu, estas parolate pri arboj el fero kiuj nigradas sen folioj tra la jaro, samkiel estas asertate ke troviĝas montoj el metalo kaj montoj kiuj sangas ĉiumonate kiel virinoj.

Kuras famoj pri fremdaj virinoj kiuj havas la kutimon manpremi la testikojn de la viroj tiel ke la semo elŝprucas trofrue, kelkaj el la fremdulvirinoj asertas ke la viroj fetoras el la buŝo kiel rabobestoj, sed ĉu ili allogiĝas de tio aŭ forpuŝiĝas ŝajnas malcerte, okazas ĉiam pli ofte ke la virinoj ne portas siajn mamojn nature platigitaj sed nenature levitaj de la vesto aŭ de apartaj vindoj, tiel ke aspektas kvazaŭ ili havus pli da lakto ol ili vere havas.

Ofte okazas nuntempe ke batalulo devas esti mortigita ĉar lia armilo rustiĝis aŭ estas malzorgita alimaniere, kelkaj viroj kiuj vidis la maron ŝajnas neniam povi ĝin forgesi sed pludaŭre parolas kaj sonĝas pri la granda akvo, pri ĝia potenco kaj senfino, io kio facile povas veki maltrankvilon je nenia utilo.

Rajdanto persekutata de vespoj vekas ridon kiam li klopodas rajdi for de ili, tio similas al batalo kontraŭ nevidebla malamiko, la kamelpelistoj estas malestimataj de la rajdistoj, sed la kameloj mem malestimas ĉiujn same kaj aspektas kvazaŭ ili intencus kraĉi sur ilin, tiuj estas bestoj al kiuj malfacilas kutimiĝi por tiu kiu ĉiam kutimis vivi inter ĉevaloj.

Ĉiujn tiaĵojn la Ĥano rimarkas kiam li pasas, nerimarkite de la plej multaj, en sia simpla rajdvesto, kun la ĉapelo sobtirita sur la frunton, malrektiĝinte sur sia ĉevalo, sen videbla fiero kaj sen regentosignoj, ĉiam pensante, meditante, planante en si mem.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.