La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 12

Printempe la trupoj marŝis laŭ Amu-Darja tra la stepregiono ale al la urbo Urgenĉ, la grundo estis vastdistance malsekigita kaj marĉa pro inundoj, la ĉevaloj sinkis ĝisventre kaj malrapidis, cikonioj ekflugadis antaŭ ili klakigante siajn ruĝajn bekojn, mortiĝantaj fiŝoj baraktis en sekiĝantaj akvostrioj aŭ kuŝis mortintaj en la fango kaj stinkis, Urgenĉ situis ioman distancon okcidente de la rivero, la deklivoj ĉirkaŭe ruĝis kvazaŭ de verŝita sango pro papavoj kreskantaj en densaj tapiŝoj eĉ supren laŭ la remparoj kaj fortikaĵoj, la masonaĵoj estis el sekigita argilo armita per trunkoj, ŝtonoj ne troviĝis en la regiono kaj la soldatoj de la Ĥano ne povis kun granda efiko funkciigi siajn ĵetmaŝinojn dum la sieĝo, akvosaturitaj lignoblokoj estis mankhava anstataŭo de ŝtonoj, anstataŭe ili devis sin servi per la fajroĵetiloj kiujn la katajoj plibonigis elpafante tra la tuboj radiojn el brulanta nafto kiu abundis en la ĉirkaŭo, la nafto elfluis el la grundo kiel fontoj de nigra, gluiĝema oleo, Urgenĉ estis urbo de origino de la kharasmoj kaj plej forta fortikaĵo nordokcidente, ili sin defendis kun furiozo kiu povus egali la atakojn de la mongoloj, sed akvo ne povis estingi la fajroradiojn kiuj trabreĉis la murojn, kiuj eĉ la grundon boligis per sia varmego kaj paŝon post paŝo repelis la defendantojn, dum tiuj forĵetis siajn brulantajn ŝildojn, rulis sin surgrunde por estingi la flamojn en siaj vestoj, havis la harojn debruligitaj de sur la kapo aŭ blindaj ŝanceliĝis kun konsumitaj okuloj, la mongoloj penetris en la urbon kie la fajro preparis vojon kaj la bataloj kontinuis en la mallarĝaj stratoj, kiuj estis blokitaj al la rajdantoj tiel ke ili devis forlasi la ĉevalojn kaj batali surpiede, viro kontraŭ viro, armilo kontraŭ armilo, malrapida kaj pena penetro por la bataluloj de la Ĥano: nur post plurtaga seninterrompa lukto la restantaj defendantoj liveris sin kiel kaptitoj kaj eblis transdoni la okupitan urbon al la fajro por purigo, sed la regento kaj batalgvidanto jam sukcesis fuĝi, kio faris la Ĥanon furioza, ĉar tiu estis neniu alia ol la filo kaj sukcedanto de la mortinta ŝaho, Djelal-ed-Din, pli taŭga viro ol la patro kaj tial ankaŭ pli danĝera, la Ĥano tamen rezignis persekuti lin kaj ĉesigis siajn militajn entreprenojn dum la somero, li kaj liaj mongoloj suferis pro la varmego en la malaltejo kaj tiris sin supren al pli alte situantaj regionoj kie Amu-Darja dividis sin en du riverojn, la Ĥano tie ordonis ke granda ĉaso okazu dum iliaj ĉevalgregoj liberos paŝtiĝante, la bataluloj okupu sin per alio ol bataloj sen tamen degeneri al pigro kaj lukso, rajdistoj estis elsenditaj por elekti kaj marki la terenon por la ĉaso, kun gurtajo aŭ finpunkto elektita dekojn da mejloj for, la ĉaso estis giganta manovro en kiu la trupoj retenis siajn formaciojn kaj sian armilaron, ili estis dislokitaj laŭ la formo de luna serpo kaj metis siajn provizorajn tendarojn, ĝis la ordono de la Ĥano pri ĉaskomenco sonis en la regiono kun klakantaj trumpetsignaloj, la duoblaj vicoj de rajdantoj ekmovi ĝis, akompanataj de ĉevalportataj tamburoj kaj multaj viroj manipulantaj cimbalojn, por ke la peza tondrado kaj la akra tintado pelu ĉiujn bestojn el iliaj kaŝejoj, la rajdantofrontoj sin trapuŝis kun zorge konservita kunteno, neniu besto rajtis sin forsavi, sed ne estis permesite uzi armilojn, neniuj bestoj estu mortigitaj, nur estu pelataj antaŭen, forŝovataj per lancostangoj kaj ŝildoj, eĉ se batalulo mortus ne estis permesite ekuzi armilon, tio estus krimo kontraŭ la severaj reguloj de la ĉaso kaj granda mokindaĵo, la tereno estis malfacile penetrebla, kun densaj veproj, klifoj kaj krutaĵoj, malvarmaj fluoj kiuj torentis inter ŝtonoj aŭ sekiĝintaj rojsulkoj kun elstarantaj arboradikoj kaj perfidaj kavaĵoj, ne malofte iu timigita aŭ incitita besto sin ĵetis antaŭen por trarompi la fronton de rajdantoj, kolerega urso, lupo kun hirtigita felo, apro kun danĝeraj dentegoj, tigro kiu siblis inter malkaŝitaj dentoj, kaj tio kio ilin repelis estis ne tiom la batoj kiom la sovaĝaj vokoj, la muĝado de la tamburoj kaj la kraktintoj de la cimbaloj, la oreloj de la bestoj retrofleksis sin pro malagrablo kaj timo antaŭ tiuj sonoj, muro el fibruado kiun ili ne kapablis trairi, la noktmalhelo interrompis la ĉason, la bataluloj ekbivakis kaj ĉendis fajrojn kun interspacoj de nura ŝtonĵeto, gardistoj sin konstante movis inter la fajroj, la viroj dormis skipe kaj alternis je difinitaj horoj, la silento estis konservata kaj la bestoj tiom sin proksimigis kiom ilia timego antaŭ la fajroj permesis, iliaj okuloj flamis kaj ardis en la obskuro kie ili sin movis maltrankvile, hurlante, murmurante, graŭlante, tiel la ĉaso daŭris tagojn kaj noktojn, tra la somero, dum kvar monatoj, dum la frontoj de rajdantoj sin movis antaŭen lante sed senindulge kaj ĉiam pli sin fermis en ĉirkaŭmovo kiu formos cirklon kun la difinita finpunkto meze, la bestoj ĉiam pli kunpremiĝis de ĉiuj flankoj kaj fariĝis ĉiam pli malfacile ilin forpeli, ili jam divenis la enfermitecon, la danĝeron kiu sin proksimigis ĉiam pli, ili unuj aliajn ĉasis kaj mortigis nur kiam la malsato fariĝis tro turmenta, ili preskaŭ tute perdis sian reciprokan timon, cervoj kaj kapreoloj cirkumkuris inter tigroj kaj leopardoj, lupoj kaj leporoj glitis tra la veproj kune, la fremda odoro de homo ĉiam ilin atingis kaj enspiris al ili profundan maltrankvilon, liaj vokoj kaj bruo tenis ilian timon viva, la frontoj de la ĉasantoj densiĝis, duobliĝis, kaj fariĝis pli maleble ol iam trapenetri ilin, la bestoj ĉirkaŭvagis en io kio jam estis kaptiteco kaj atendis sian faton, tamen ankoraŭ ne subigitaj sed pretaj por unu lasta lukto, en furiozo kiu kondukos al morto aŭ libero, fine la gurtajo estis atingita, la ĉirkaŭrondiĝo plenumita kaj stringita ekstreme, la bataluloj ekhaltis kaj atendis la signalon de la Ĥano, li dum la tuta pelĉaso cirkumrajdis inter ili, sekvis la farojn de la komandantoj kaj viroj, distance aŭ tute proksime, ofte ilin surprizante, observante ĉion, enmemorigante ĉion, muta kaj minaca sen interveni en ion ajn, estis la Ĥano kiu komencis la kulminacion de la ĉaso kiel preskribis la moro, li preterrajdis ĉiujn aliajn, rajdis sola inter la bestojn, kun glavo kaj pafarko ĉemane atingeblaj, li elserĉis kelkajn el la plej danĝeraj bestioj, urson kiu levis sin sur la postaj piedoj kaj nudigis la dentojn, tigron kiu kaŭriĝis saltprepare, fortikan apron kiu renkontis lin en la atako, la Ĥano streĉis sian arkon kaj sendis siajn siblantajn sagojn kontraŭ unu besto post la alia, faligis ilin aŭ vundis ilin, persekutis la vunditajn kiuj provis eskapi, atingis ilin kaj frapis ilin per la glavo, post kiam li sufiĉe montris sian kuraĝon kaj sian lerton la Ĥano retiris sin kaj lasis al la aliaj daŭrigi la mortigadon de la bestoj, li okupis lokon sur altaĵo proksime, daŭre sidante sur sia ĉevalo, por de tie supervidi tion kio okazis, kiel la bataluloj ĵetis sin antaŭen kaj faligis ĉiujn bestojn kiuj krucas ilian vojon, per sagoj, per lancpikoj, per glavfrapoj, dum la blekegoj kaj hurloj de la bestoj miksiĝis kun la mallongaj vokoj de la viroj, la tamburoj kaj cimbaloj nun silentis, furiozantaj bestoj atakis kaj renversis ĉasistojn sur la grundon, ruliĝis kun ili en mortiga manbatalo, sen ke unu venus helpe al alia kiel la bataluloj faris en realaj bataloj, tio estus insulto kontraŭ la atakito, lia gloro postulis ke li mem venku en la lukto kontraŭ la bestoj aŭ lasu sin vundi, mavtrakti, eble ĝismorte, nur kiam la tago proksimiĝis al sia fino kaj la ĉefparto de la ĉirkaŭitaj bestoj estis mortigitaj estis tempo por unu el la junaj nepoj turni sin al la Ĥano kaj peti lin donaci al la restantaj bestoj ilian liberon rekompence pro ilia kuraĝa lukto, la Ĥano konsentis kaj la ĉaso estis ĉesigita per resonantaj trumpetfanfaroj, la predo estis kolektita, ŝarĝita sur ĉevaldorsoj kaj kondukata al la tendaro, poste ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la Ĥano kiu sidis en sia malfermita tendo kaj sciigis ilin pri siaj impresoj de la ĉaso, kritikis mispaŝojn, mallaŭdis mankojn, esprimis sin aprobe pri aparte kuraĝaj aŭ lertaj bravaĵoj, deklaris fine ke la plezuro de la ĉaso nun pasis, la somervarmo jam cedis kaj la veraj bataloj denove komenciĝos, ankoraŭ restas la tasko kapti la filon de la ŝaho kaj subpremi la restantan kontraŭstaron en la Kharasmoregno, kaj la bataluloj estis en plej bona humoro antaŭ la perspektivo de novaj bataloj kaj venkoj, kun raboj kaj ĉiaspeca predo, ili estis fortigitaj anstataŭ lacaj de la longa ĉaso kaj la gregoj de elripozintaj, bone nutritaj ĉevaloj atendis ilin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.