La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 5

Ekster Karakorum disvastas la dezerto, la arda altebeno, foriĝanta en preskaŭ nerimarkeblaj ondoj, kelkloke rompita de ŝtonoza ravino aŭ disaj ŝtonblokoj.

La sablo kuŝas en strioj kaj linioj, konstante ŝanĝiĝanta kaj migranta, suprenŝiriĝas pro ventopuŝoj kaj leviĝas kirle aŭ bloviĝas raslante super la grundo, subite kaj kviete remetante sin en helflavajn striojn aŭ pale rozeajn amasetojn, ofte kun enŝovoj de nigra sablo farbanta la ebenaĵon tigrostria, aŭ ĝi povas aperi leoparde makula pro nuboombroj, nigraj preskaŭ kiel tuĉo.

Tuj kiam la Ĥano venis ekster Karakorum kaj vidas la dezertovaston antaŭ si li viviĝas kaj galopigas la ĉevalon, li spertas la eternan ĝojon rajdi, senti la ĉevalon sub si kaj ĉirkaŭpremi la vivantan korpon inter siaj femuroj, kvazaŭ fariĝante parto de la besto sur kiu li rajdas, dum li sensas la ventotiron ĉirkaŭ si kaj antaŭensturmas senobstakle, havante nur la ebenaĵon antaŭ si kaj la spacon super si.

La urbo, tiu giganta orduo, baldaŭ estas kvazaŭ glutita de la grundo, forviŝita, sensignifa, kaj la Ĥano estas libera kiel fluganta birdo, sen aĝo, sola kun si mem kaj sia ĉevalo, aŭ eble kun kelke da akompanantoj malantaŭ si.

La tero vastiĝas senlima ĉirkaŭ li kaj apartenas al li kiel ĝi ĉiam apartenis al ĉiu rajdanta nomado, super li volbiĝas la Eterna Blua Ĉielo kun kiu li estas alianca kaj de kiu li lasas sin gvidi, tiu senfino kie la suno flamas kiel vivdonanto, origino de ĉiuj fajroj, aŭ kie la nuboj turas pli gigante ol ajnaj urboj en la mondo, aŭ kie la steloj flamas kiel popolo migranta en la mallumo kun siaj torĉoj.

La ĉagrenoj forlasas la Ĥanon, la pensoj mergiĝas en la profundon ene en li, li plilongigas la rajdon ne rimarkante la pason de la tempo, kaj se li distance vidas karavanon, rampantan antaŭen kiel milpiedulo sub longa strio el polvo simila al hela fumo, tiam li forvojas de ĝi, sed eble rajdas ĝis proksime al kelkaj kibitkoj, al unu aŭ kelkaj familioj estantaj survoje kun siaj jurtoj sur bovoĉaroj por transmoviĝi al iu nova loko.

Se li renkontas kelkajn virojn celantajn kapti libervagajn ĉevalojn, tiam li ne povas ne interesate observi iliajn farojn, ili venas galopante en la ĉevalaron kaj etendas antaŭ si siajn longajn stangojn kun ŝnurmaŝo ĉe la pinto, kaj la Ĥano scias ĝuste aprezi iliajn lerton kaj forton kiam ili dum plej ebla rapido metas la maŝon super la kapon de ĉevalo, renverstiras ĝin kaj alrapidas por sekurigi la kapton.

Kelkfoje li ĝisvenas kelkajn jurtojn, eble okaze starigitajn sur la ebenaĵo, aŭ malgrandan orduon kiu ekloĝis tie, kaj distance li vidas la jurtojn blanke palajn kiel vesponestoj aŭ nigrajn kiel ŝtonblokoj, subtilaj strioj de blua fumo suprenkirliĝas tra la fumaperturoj kaj puŝeto de la fumo atingas liajn naztruojn, akra kaj ekscita en la dezertaero.

Se li tiam alrajdas li eble estas rekonita kiel la Ĥano aŭ eble ne, sed la gastamo samas, simpla kaj senhezita, li deseliĝas kaj eniras jurton por ripozi dum kelkioma tempo, aŭ li restas sidanta sur la ĉevalo kaj virino alvenas kaj regalas al li bovleton kun kumiso aŭ nigra teo kun aldonita ranca butero, alia virino venas kun malgranda ligna pleto kun fromaĝkubetoj, kiujn li unu post alia fingropinte pinĉoprenas kaj levas al la buŝo, kaj eble alpaŝas oldulo kun fluto el kano aŭ osto, prenas ĝin per siaj malhelaj, sulkaj manoj kaj ekblovas melodion, krudan kaj klaran kiel verda junko en fluanta akvo.

Preskaŭ ĉiutage la Ĥano elsorbas rekreiĝon kaj novan forton el siaj rajdoj for de Karakorum, eksteren sur la dezertebenon, enen en la liberan mondon de la nomadoj kiu ĉiam konstante restas sama sub la Eterna Blua Ĉielo.

– • –

La Ĥano jam antaŭ longe elkomprenis ke pensoj kaj agoj naski ĝas unu el la aliaj, prenkaptas unu aliajn kaj sin ŝanĝas reciproke: la penso plilongigas sin en faron, la faro pluetendas sin per siaj efikoj kiel nova penso.

Pensoj kiuj konduku al venontaj agoj povas esprimiĝi en vortoj kaj atingi daŭron per skribo, tial la skribarto ne estas nur senutila kaj vanta.

Tio estas la opinio de la Ĥano, malgraŭ ke li mem ne povas legi nek skribi, li repuŝiĝas antaŭ tiuj lertoj preskaŭ kiel antaŭ magiaj artoj, li ankaŭ trovas tian okupon subnivela al sia digno kiel regento, li estas la batalulo kiu konkeras la mondon kaj ĝin regas aŭtokrate, aliaj povas registri liajn agojn kaj la pensojn kiuj sin unuigas kun la agoj.

Pensoj povas meti fundamenton igante agojn daŭri, povas kontribui farante la konkeritan kaj atingitan daŭrema, povas esti skribataj per vortoj kaj fariĝi leĝoj kiuj konservas siajn forton kaj validon distance preter la vivo de unuopulo.

Jen kio okupas la Ĥanon pli ol eble ĉio alia: stariginte la regon de la mongoloj en la mondo la restanta farendaĵo nun antaŭ ĉio estas zorgi pri ĝia daŭro, perhelpe de pensoj kaj vortoj etendi sin en la venontecon kaj konservi la imperion kontraŭ degenero kaj diseriĝo.

Dum vivo da bataloj la Ĥano lernis fidi nur sin mem, neniam tute fidi aliajn, ne fratojn nek filojn, ne la plej fidelajn kunbatalantojn nek la plej sindonajn sekvantojn: ĉiuj havas feblaĵojn, ĉiuj havas deviajn volojn kaj ĉiuj povas perfidi.

Nur unu volo povas regi, tiu volo kiu elkreskas el li mem sed estas pli ol li mem, volo kiu harmonias kun la volo de la Ĉielo, tiu Ĉielvolo kiun aliaj ol li tiel facile povus misinterpreti, metante sian propran volon en ties lokon.

La volo de la Ĉielo, tia kiel li sola ĝin konas, tial devas esti formulita en klaraj pensoj kaj neambiguaj vortoj, dum ankoraŭ estas tempo, kaj kiu scias kiel longe lia tempo daŭros?

La Ĥano ne kutimas nombri siajn jarojn kaj certe neniu alia aŭdacas memorigi pri ili, li scias aŭ kredas ke li scias ke li naskiĝis en la jaro de la Porko, ene de la dekdujara bestociklo, sed kiomfoje la jaro de la Porko revenis dum lia vivo, pri tio li ne plene certas: probable li sin trovas ĉe la fino de la kvina jarciklo, sed eble de la sesa.

Tio ne multe lin koncernas, ĉar li diras al si ke nenia aĝo estas fiksita kaj neŝancelebla, homoj kiuj vivis same longe kiel li tamen ne estas samaj laŭ aĝo, ĝi devas esti kalkulata de la direkto de la restantaj jaroj kaj sekve neniu konas sian veran aĝon, li mem sin konstante sentas submetita al la ŝanĝoj de la aĝo, foje li ŝajnas al si ankoraŭ juna kaj plena de forto, alifoje li sentas la pezon de la jaroj kaj la malkreskon de la forto.

Sed nemortema li eĉ dum momento ne kredas sin, eĉ ne lia senlima potenco atingas tion ke ĝi ampleksas ankaŭ la propran vivon, kaj ke neniu alia konas sekreton kiu povas konservi la vivon, tion li zorge certigis al si.

Li scias ke li ĉiam pli sin proksimigas al la nombrolimo de siaj tagoj kaj li faras al si neniajn falsajn imagojn, ŝamanojn kaj ĉarlatanojn kiuj klopodas kredigi al li ion alian li ne aprezas: mongolo scias kiel renkonti la morton, ajne kiam alvenas ĝi.

Jam longe la Ĥano estis okupata elpensi kaj elformi sian leĝaron Jassa, tiel ke la morto ne surprizu lin kun tiu parto de lia vivago neplenumita, kun tiu grandega heredaĵo kiu estas la mongola imperio neŝirmata kontraŭ la disblovo far la ventoj.

– • –

La Ĥano estas la unua regento inter la mongoloj kiu rompis la potencon de la ŝamanoj, tiel ke neniu plu staros inter li kaj la Ĉielo: ĝi estis unu el liaj pli gravaj venkoj, kiu faris lin Ĥano super aliaj ĥanoj.

La ŝamanoj anstataŭis pastrojn inter la mongoloj kaj grande influis la popolon, ilin oni pli timis ol iajn mondajn monarkojn, ĉar ili potencis super la spiritoj, tiuj misteraj fortoj kiuj ĉirkaŭas la homon ĉiuflanke.

La ŝamanoj vivis en proksima ligiteco kun Möngke Kökö

Tengri, tio estas la Eterna Blua Ĉielo, kaj interpretis ties volon, ili tamburis kaj dancis ĝis violenta ekstazo ilin ekposedis kaj la spirito parolis el ilia buŝo, ili vidis futurajn eventojn en la flamoj aŭ braĝoj de fajro, en intestoj de ŝafoj, en flugo de birdoj, en fasko de bastonetoj ĵetitaj sur la grundon.

Revelaciojn ili ricevis en sonĝoj kaj voĉoj parolis al ili el la vento, multajn sekretajn aferojn ili konis kaj scipovis rimarkindajn artojn, haltigis sangofluojn per rigardo, kuracis febrojn kaj aliajn malsanojn per mansurmeto aŭ per sekretaj trinkaĵoj.

Ĉiuj blinde kredis la ŝamanojn kaj neniu aŭdacis kontesti ilin, la potenco de ĥanoj komenciĝis kie ilia potenco ĉesis, ili eĉ ne evitis submini la potencpozicion de la ĥanoj kaj vastigi sian propran, en lukto kaŝita sed malgraŭ tio ne malpli amara.

La Ĥano frue komprenis ke nur unu volo devas regi, lia propra en alianco kun la Ĉielo, kaj ke maleblas por li dividi la potencon kun ajniu ŝamano se li atingu kion li alstrebas.

Kiu plej multe lin kontraŭis estis la potenca Tebtengi, majstro de ruzaj intrigoj kiu havis multajn partianojn eĉ inter la plej proksimuloj de la tiame juna ĥano, el kiuj lia stifpatro Munlik kaj ties sep filoj apartenis al la apogantoj de la ŝamano.

La regentovolo de Timuĝin ĉiam alpuŝiĝis kontraŭ tiuj obstakloj, kiuj konsistis el la aŭguroj kaj antaŭdiroj de Tebtengi, la ŝamano enpaŝis inter lin kaj la Ĉielon por nuligi liajn farojn, haltigi lin sur lia vojo fariĝi la regento de ĉiuj mongoloj.

Tebtengi ĉirkaŭe moviĝadis atakante la fraton de Timuĝin, la grandan pafarkiston Kassar, kaj lasis al siaj viroj severe draŝi tiun, post kio Kassar plendis ĉe Timuĝin, kiu tamen ne volis aperte agi kontraŭ la ŝamano.

Pro tio Kassar kolera retiris sin al sia tendejo, kaj Tebtengi aperis ĉe la ĥano kaj klarigis ruze ke li havis revelacion: estis al li rivelite ke Kassar alstrebas fariĝi ĥano kaj se Timuĝin ne likvidos tiun fraton lia imperio baldaŭ ekapartenos al tiu.

La vortoj de la ŝamano impresis la ĥanon kaj vekis lian suspekton kontraŭ Kassar, li ekiris kun kelkaj batalantoj por kaptopreni la fraton, sed Ulun, lia akrevida patrino lin postkuris en ĉaro kaj envenis la jurton de Kassar ĝuste kiam Timuĝin minace alfrontis la genuantan fraton.

Ulun disŝiris siajn vestojn kaj nudigis siajn mamojn, parolis kolere al ambaŭ siaj filoj kaj admonis kiel patrino ilin teni pacon reciproke, Timuĝin silente aŭskultis ŝiajn riproĉojn kaj subite kvietiĝis, ekkomprenis ke li agis el timo kaj permesis al si esti trompita de la ŝamano, li hontis kaj forlasis la tendon.

Tebtengi aŭtem per tio ne kontentiĝis, sed kontinuis ofendi Temugu, la plej junan fraton de la ĥano, kaj devigis lin genui antaŭ li, la ŝamano, kaj honori lian potencon.

Tiam Timuĝin lasis liberaj la manojn de Temugu kontraŭ la ŝamano kaj aranĝis tiel ke ili renkontiĝis en la regentojurto dum la stifpatro Munlik kaj ties filoj ankaŭ troviĝis tie, tiam Temugu ekluktis kontraŭ la ŝamano kaj komencis mezuri siajn fortojn kontraŭ tiu, sen tio ke la aliaj kuraĝis interveni.

Timuĝin malsereniĝis kaj vokis al la luktantoj ke ili tuj elpaŝu la jurton, ekstere atendis tri fortaj viroj kiuj kaptoprenis la ŝamanon, rompis al li la dorson kaj lin ĵetis sur la grundon inter la ĉaroradoj: jen kuŝis morta la timiga Tebtengi.

Munlik kaj liaj filoj nun siavice volis ataki la junan ĥanon kaj mortigi lin, sed tiu per tioma forto ordonis al ili cedi kaj lasi lin elpaŝi la jurton ke ili nevole obeis kaj lasis lin eskapi.

Timuĝin movigis sian regentotendon ĝis super la kadavro kaj ŝnurligis la aperturon, la kadavro estis levita dum la nokto tra la fumaperturo kaj forigita, en la mateno la malplena tendo estis montrata al la ekscititaj homoj kaj Timuĝin klarigis ke Tebtengi kontraŭis la volon de la Ĉielo, kaj tial la spiritoj prenis lian vivon kaj forigis lian korpon.

Post tiu decida paŝo al sendivida potenco, al unu sola nespliti ĝanta volo, la juna ĥano neniam plu permesis al ŝamano ricevi pli ol suborditan influon.

– • –

Propre la Ĥano ankaŭ fariĝis la plej alta ŝamano, malgraŭ ke li rezignis pri revelacioj kaj profetaĵoj, li lasis la serveman ŝamanon Kokekü proklami lin mem anstataŭanto de Tengri surtere, apoteozi lin Bogdo, sendito de la Ĉielo, enkorpigita diaĵo.

Sed kion la Ĥano kredas kaj kion li ne kredas, tion li eble eĉ mem ne precize scias, sed certe li dividas la malnovan mongolan koncepton pri la potenco de la Ĉielo, eble ankaŭ pri la ĉieaj ĉeesto kaj intervenoj de la spiritoj.

Kiu aŭ kio do estas Tengri, la Ĉielo, la Eterna Blua Ĉielo: giganta diaĵo aŭ nedifinita potenco priservata de amaj feinojedzinoj, kies maluloj estas la malicaj naturspiritoj, gvidataj de la fajrodemono Ebliss?

La Ĥano kiu konsideras ĉiujn aliajn diojn egalaj, ĉu li esceptas Tengri kiel apartan dion de la mongoloj, ĉu li gloraltigas Tengri super ĉiuj dioj samkiel Tengri gloraltigis la mongolojn super ĉiuj aliaj gentoj, ĉu la mongoloj estas elektitaj de la Ĉielo ĉar ili ĝin adoras aŭ ĉu ili adoras la Ĉielon ĉar tiu elektis ilin?

Neniu scias kion la Ĥano plej interne pensas pri tiuj aferoj, kion li siaparte kredas aŭ kion li honoras nur ostente antaŭ la popolo, li ja ne kiel la ŝamanoj povas meti sin en ekstazon kaj paroli per la lango de la Ĉielo, li ne povas vidi ĝian volon en fajro aŭ flugado de birdoj, eĉ ne en la sonĝoj de la nokto: al li nur eblas rigardi en sin mem kaj tie elserĉi la plejinternan volon de la Ĉielo.

Jes, li enrigardas sin mem kiel en profundan fonton kie la lumo poiome vanuas en la mallumon, li tie vidas siajn imagojn estiĝi kvazaŭ el malrapida kirlmoviĝo kaj klariĝi al bildoj, kiuj siavice transŝanĝiĝas en pensojn, komence palpaj, difuzaj, ĝis ili poiome prenas ĉiam pli firman formon, fariĝas volo, decido, ago.

Tio estas imagoj kiuj estas inspiritaj en li de la Ĉielo sed kiuj tamen estiĝas en li, elaperas el liaj internaj profundoj kaj prenas lin sub sian potencon, li tamen devas esti vigla kaj zorge atenti ĉiun videteblan komprenon, por ke nenio eskapu lin kaj la volo de la Ĉielo ne estu misinterpretata.

Li estas la instrumento kaj portas la respondecon de instrumento, la Ĉielo neniam malpravas kaj la Ĥano kiu estas ĝia interpretanto devas ne fari erarojn, kiuj povus disigi lin de la volo de la Ĉielo kaj konduki al malvenkoj.

Antaŭ malfacilaj decidoj, precipe en premaj situacioj, la Ĥano kutimis retiri sin kaj rajdi sola sur la ebenaĵon aŭ eĉ prefere sur monton, la plej altan en la regiono, por kiel eble plej proksimiĝi al la Ĉielo, kaj tie li genuis kun la zono ĵetita super la ŝultron kaj la vizaĝo suprenturnita, tie li longe rigardis supren en la spacon, en la senfinan Ĉielon, kaj alvokis ĝin per laŭta voĉo: Tengri, Tengri! Aŭskultu vian servanton, iluminu min pri via volo, gvidu min sur la vojo kaj estu kun mi!

Asistu vian Ĥanon kiel vi ĉiam faris kaj donu al li parton de via nesupervenkebla potenco!

Tie sur la altaĵo li restis, ne ĉesis apelacii al la Ĉielo, ĝis li sentis sin certa pri ĝia volo kaj ĝia helpo en sia entrepreno, ĝis li povis klare vidi la ĝustajn vojon kaj agon.

– • –

La fulmotondroj kutimas veni subite kiel atako, nigraj nuboj tiriĝas antaŭ la sunon, mallumo, kvazaŭ duone estus nokto, vastiĝas super la ebenaĵo, kirloventoj suprenŝiras altajn kolonojn el polvo kaj sablo, alterne de mortosimila kvieto, preme peza senmoveco.

Arĝenta glitrado kiel de malseka fiŝreto tiriĝas super la grundo, la objektoj ricevas akrajn konturojn kiel glimantaj tranĉileĝoj, dornoveproj kaj sekiĝintaj tamarikoj ektremas kvazaŭ ili luktus kun nevideblaj malamikoj, flava lumo elfalas el la spaco kiel malsano, brutoj arkigas la dorson kaj cirkumtretadas, scias neniuloken alvoji.

Servas al nenio forrajdi plenrapide, la fivetero baldaŭ atingas ĉiujn kiuj moviĝas sur la altebeno, troviĝas nenia ŝirmo kiun oni povus serĉi kaj se oni trovas ion similan al ŝirmejo ĝi baldaŭ estas sentata kaptilo, plej bone oni renkontas la fiveteron kuŝiĝante plate surgrunde, kiel eble plej malalte, sed tiel kuŝi ŝajnas tamen ne malalte sed elmetite, senŝirmigite.

Kiam la Ĥano tiel estas surprizita de fulmotondro li renkontas tion kiel elprovon de la Ĉielo, kiel forlasitecon de la Ĉielo, mallumon kiu leviĝas el iu suba mondo kaj trastriiĝas de koleraj fulmoj, minacon kiun neniu povas kontraŭbatali, nur elteni, nenion similan al batalo potenco kontraŭ potenco, sed atakon kie nenia defendo eblas, kie forto, kuraĝo, furiozo nenion signifas.

Ankaŭ la Ĥano, la reganto de la mondo, estas devigita descendi de sia ĉevalo kiel ĉiuj aliaj kaj kuŝiĝi sur la grundo simile al mortinto, sternita kun la vizaĝo kontraŭ la grundo, distance de la ĉevalo, kiu sekvas la ekzemplon de sia mastro kaj ankaŭ kuŝiĝas kun la kapo etendita antaŭen, dum tremoj tiriĝas tra la haŭto kvazaŭ ĝi malvarmus.

La fulmotondro antaŭenruliĝas super la ebenaĵo kiel falegantaj montoj, tondroj kiuj sekvas unu aliajn seninterrompe, en ondoj kiuj rompiĝas unu super alia, krakegoj kiuj tremigas la grundon kaj kvazaŭ falas foren kiel rompiĝantaj turoj, dum la fulmoj tratranĉas el ĉiuj direktoj, plantas siajn blindigajn flamojn simile arbojn ronde ĉirkaŭe, disfendas ĉielon kaj teron, branĉiĝas kiel flagrantaj radikoj, lekas kiel ardigitaj serpentolangoj ankaŭ supren el la grundo.

La pluvo venas kiel duraj vipobatoj el akvo, glacie malvarma, ne dividite en gutojn sed ŝprucante en radioj, falante kvazaŭ en formo de kuntenataj akvoflakoj, sobfluante kiel de rompiĝintaj digoj, ĝis akvo stamfas en akvo kiun la tero ne kapablas gluti, akvo kiu disvastiĝas kiel grajne disŝirata surfaco sur la grundo, gargariĝas en unu direkto kaj baldaŭ revenas en alia, povante nenien vojadi.

Sed la akvolavango ne ĉesigas la fulmojn sed anstataŭe ekscitas ilin, pelas ilin antaŭen en furioza lukto inter akvo kaj fajro, la fulmoj flugas kiel navedoj el fajro tra la kruda varpo de pluvo kaj postlasas striojn el blanka vaporo, traklivas la surgrundan akvon per rapidaj tranĉoj kiuj fumas bluviolee.

Dornoveproj ekkrakas kaj staras dum momento traarditaj antaŭ ol ili nigriĝas en la pluvo, tamarikoj falas kvazaŭ trafitaj de gigantaj hakiloj kaj ekbrulas per alta flamo, kaj kiam estas multaj rajdantoj en unu grupo kaj la ĉevaloj kuŝas dense sur la grundo, unu sola fulmo povas salti kiel fulmrapida fiŝo el blindiga lumo de unu ĉevalo al alia, ilin ĉiujn mortigi en unu sama momento kaj bruligi ilin en nigran karbon aŭ nur paralizi ilin tiel ke ili kuŝas tie baraktante kaj tikante sur la grundo, ŝrias sensaĝe kaj baraktas por ekstari.

Ankaŭ la plej bonaj batalĉevaloj facile ekpanikas dum la fulmotondro, eble ekstariĝas ĉe fulmofrapo kaj forpanikas sur la ebenaĵo, pelataj de la fivetero diversdirekte, baŭmas kaj returniĝas, glimadas kiel malheliĝinta arĝento kun siaj tramalsekigitaj korpoj kaj disŝprucigas akvon ĉirkaŭ si, ĝis fulmo ilin trabalaas kun sia fajrofalĉilo kaj ilin rikoltas kiel tigojn, kie ili faladas en longa vico, tumultas super unu aliaj, mortintoj kaj vivantoj kune.

Vanuante same subite kiel veninte la fulmotondro ĉesas, la mallumo apertiĝas, la fulmoj forpaliĝas, blindiga lumo subenbalaas el la spaco, la lastaj pezaj pluvogutoj plaŭdante falas en la akvon kiu inundas la grundon, la travivintoj levas la kapon, ekstaras kun akvo defluanta, moviĝas en ŝmacantaj vestoj, enspiras la freŝigan aeron kie strioj de la akra odoro de bruligita karno ankoraŭ daŭras.

La sunbrilo igas vestojn kaj korpojn vapori kvazaŭ ili brulus, la akvo estas trinkata de la grundo kiu komencas sekiĝi en palblua nebulaĵo, post kelkaj horoj restas nenia spuro de la akvoinundo krom kelkaj sulkoj en la sablo, la homoj denove vojaĝas, rajdas siajn travivintajn ĉevalojn, plenaj de nova fido, senzorge fajfas.

La granda Ĥano dum mallonga tempo estis ne pli supera ol iu ajn alia mortalo, elmetita al la kolero de la Ĉielo kiel ĉiuj aliaj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.