La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 1

Li jam revenis al Karakorum, longe atendata, longe survoje, antaŭita de mesaĝoj pri la venkoj okcidente kaj senelĉerpa fluo de militpredo.

Tiel longe kaj tiel diste for li estis ke la neeldirita demando leviĝis, ĉu li iam revenos, ĉu la militiro ne kondukos lin ĉiam pli distance for, ĝis li fine atingos trans la limojn de la mondo.

Sed nun li jam revenis, subite li estas meze inter ili kaj lia ĉeesto sin sentigas ĉie, sentiĝas kiel streĉiĝo en pafarko streĉata, sentiĝas kiel premo de forta vento, sed ankaŭ kiel freŝo de monta rivereto en la degela sezono.

Kaj multaj metas al si la neeldiritajn demandojn: ĉu li aĝiĝis, ĉu li lacas, ĉu li fariĝis pli milda, ĉu li jam satas je militoj kaj konkeroj, ĉu li nun restos en Karakorum dum iom longa tempo de paco?

Aŭ ĉu li estas neŝanĝita kaj neŝanĝebla, sen aĝo, neniam kontenta per tio kion li atingis, ĉu li post mallonge rekomencos la militon kaj ekiros por novaj konkeroj, novdirekte?

Neniu mencias lian nomon, eĉ li mem ne uzas sian nomon, estas malpermesite ĝin skribi krom per oro, li estas la Ĥano kaj tio sufiĉas, neniu lin miksas kun aliaj ĥanoj.

Ne konvenas al li lasi sin distingi per altaj nomoj kaj frapaj titoloj, li ne bezonas nomi sin tio kio li estas: Regento super ĉiuj mongoloj, anstataŭanto sur la tero de la Eterna Blua Ĉielo, mastro de la Mondo.

– • –

Kiu tempo regas en la mondo? La eruditoj de la Ĥano venintaj el ĉiuj direktoj povus lin informi pri tio, atentigante ke la tempo estas kalkulata malsame en malsamaj direktoj kaj tamen ĝi estas unu sama tempo.

Okcidente en la kristana mondo regas la jaro de la Sinjoro 1225, sed en Islamo oni nombris nur ĝis la jaro 603, oriente en Ĉinio kuras la 265a jaro de la Sung-dinastio, jam 1500 jaroj pasis de la ekkonstruo de la Granda Muro, kaj sude en Hindujo la nova sultaneco dudekjaras dum la apogeo de la Gupto-regno estas pasinta per preskaŭ 700 jaroj kaj pli ol 2500 jaroj pasis ekde la arja konkero de la lando.

Tiuj informoj tamen sciigus al la Ĥano nenion krom tio ke la mondo estas granda kaj plena de konceptoj kiuj povas validi sialoke sed estas nur miskonceptoj sub la Eterna Blua Ĉielo, kaj tion li komprenis jam longe.

Temponombrado estas tio kio malplej ŝarĝas la pensojn de la Ĥano, sufiĉas por li ke li troviĝas en sia propra tempo, la tempo de la Ĥano, kiam la plej grandaj eventoj okazas kaj sin plenumas la volo de la Ĉielo.

Iujn fojojn li eble imagas al si la tempon kvazaŭ etendiĝadon en spaco, similan al nesupervidebla ebenaĵo, kie li mem sin trovas meze, en la nuno, en tiu tago kiu ĝuste nun regas, dum cetere la tempo sin etendas sen difinita limo malantaŭen al la pasinteco de lia familio kaj antaŭen al la estonteco de liaj posteuloj.

Se li plu primeditus la tempon kiel pason li certe ĝin imagus kiel kuron super senlimaj vastoj, nerompatan rajdon surĉevale dum kiu la mondo aperas kaj estiĝas, samtempe fortiri ĝante kaj malaperante retren.

– • –

Li, la Ĥano, kiel neniu alia el sia familio spertis kiel la mondo vastiĝis: dum vastiĝis liaj konkeroj kaj penetroj ankaŭ la mondo estiĝis por li kaj senhalte kreskis.

Antaŭ ĉio ĝi vastiĝis en orienta kaj okcidenta direktoj, giganta etendiĝo inter sunapero kaj sunsubiro, ĝis ambaŭ ŝajnis povi renkontiĝi kaj sin penetri reciproke: preskaŭ senfina etendiĝo sed tamen ne malsuperebla por homo moviĝanta surĉevale.

Li staris ĉe la bordo de la orienta maro, akvovasto sen fino kie homo rajdanta devas halti, kaj eble troviĝas nenio transe krom akvo, dezertaj akvovastoj kiuj fandiĝas kaj unuiĝas kun la Ĉielo.

Li penetris okcidenten distance trans dezertojn kaj montarojn, kie la grandaj akvoj denove komenciĝas kaj la mondo proksimiĝas al la fino en tiu direkto, kvankam famoj lin atingis ke aliaj landoj troviĝas ankoraŭ pli malproksime for en la direkto de la meztaga suno aŭ subiranta vespersuno.

Norde kaj sude estas la direktoj de la terura fridego kaj la terura varmego, kiuj mallogas homojn kaj ĉevalojn.

Norde li renkontis la grandajn arbarojn, la profundan neĝon kaj tiujn bestosimilajn homestaĵojn kiuj veturas helpate de hundoj kaj ne konas ĉevalojn, forpuŝan mondon sen io kio povas logi konkeranton.

Sude li atingis ĝis la nesupereblaj montaroj, sed li scias ke tiuj ne formas la finon de la mondo en tiu direkto: li mem ĉirkaŭiris la montojn kaj penetris ĝis la sunbruligitaj ebenaĵoj, sed ankoraŭ pli distance sude troviĝas nepenetreblaj veproj, senfundaj marĉoj kaj ĉiam pli neeltenebla varmego, ĝis ardas la ŝtonoj kaj bolas la akvoj, kaj la estaĵoj kiuj malgraŭ tio tamen tie vivas, estas laŭdire nigrigitaj de la suno kaj povas apenaŭ esti konsiderataj homoj.

Ankaŭ norde kaj sude (tion homoj kun raraj scioj diris al li) renkontatas fine la maro, la senfina maro kiu ĉirkaŭas la mondon kaj sin unuigas kun la Ĉielo: norde kiel glacio kiu neniam degelas, sude malaperanta inter leviĝantaj vaporoj.

– • –

La Ĥano tamen ne fidas la limojn de la mondo, trans ĉiuj tiuj landoj kiujn la plejsciantoj konas eble troviĝas aliaj, nekonataj, atendantaj: kiu scias krom sole nur la Ĉielo?

Li ja vidis la mondon kreski kaj vastiĝi ĉiam pli, ĝin vidis proprokule, ĝin spertis antaŭenklinite sur sia rapida ĉevalo, dum tagnoktoj kaj lunpasoj, tra sezono post sezono, kun la rigardo jen kontraŭ la preterfluanta grundo, jen fluganta kiel sago kontraŭ la foran horizonton.

Li malmulte fidas kion li mem ne spertis, kion aliaj diris al li, tion li ĉiam pridubis kaj ofte trovis erara: kial tio ne validus ankaŭ pri la mondo kiun li ankoraŭ ne vidis?

Kun miro li fojfoje pensas pri sia unua mondo, la mondo de infanaĝo kaj juniĝo, komence etendita nur kelkajn tagetapajn rajdojn en diversaj direktoj, ampleksanta kelkajn paŝtejojn inter la plej proksimaj riveroj, kelkajn valojn inter la montoj kaj la tendaron de la propra tribo kun ĝiaj eluzitaj nigraj jurtoj.

Poste venis la konatiĝo kun aliaj triboj, bataloj kaj predokaptoj, malvenkoj kaj fuĝoj, atakoj kaj venkoj, distance for en la dezertovastoj, en la montregionoj, inter ĉiam pli foraj kaj fremdaj popoloj, en urboj kun nemoveblaj domoj el ligno aŭ ŝtono.

La mondo nur kreskis kaj vastiĝis, ĝi ŝajnis ne havi finon: oni bezonis nur penetri antaŭen kaj ĝin submeti al si, necesis nur viroj kaj ĉevaloj, kaj volo kiu kunigis la disajn tribojn kaj kondukis ilin al venko: volo kiu plenumas la volon de la Ĉielo kaj kiun tial nenio povas rezisti.

– • –

La tasko kreskis kun la mondo, li mem kreskis kun la tasko, nenio lin retenis, la neimageble granda lin ne fortimigis sed lin ekscitis pluen, lin pelis antaŭen.

Nenio restis simila al si, ankaŭ ne li mem, li povis sin retrovi tia kia li iam estis nur per la peno de memoro, simila al estuleto aŭ idolo forkaŝita profunde en li mem.

Kaj samtempe, dum la mondo sin vastigis en la tempo, en la tempo de lia propra vivo samkiel en la tempo de la mondo: lia vivo komencis enhavi pli kaj pli, ĝi sin etendis ĉiam pli malantaŭen, kvazaŭ sin alligis al kaj daŭrigis la vivon de antaŭaj generacioj, kun tiuj ĥanoj kiujn la memoro de la tribo konservis kaj kiuj estis malklare konataj laŭ agoj kaj famoj.

En la pasinteco videtiĝis je malpreciza distanco la legendo de origino pri la lupo de la montoj sude kiu unuiĝis kun la cervino de la arbaroj norde: la Nigramakula Lupo kaj la Blanka Cervino, simboloj de ĉefulinfanoj kiuj unuigis malsamajn tribojn al unu potenco.

Sed la Ĥano grade trovis ke la vivo de la mongoloj estas sentempa kaj senspura kompare kun la vivo de multaj aliaj popoloj, ĝi estis kiel vento super la dezertostepo, kun ĉiuj spuroj forviŝitaj, kun nur tago aldonita al tago, jaro al jaro, popolo sen historio.

Nenion daŭran ĝi postlasis, neniajn urbojn, neniajn enskribojn aŭ bildojn, ne daŭrantan tombon nek eĉ ŝtonon kun spuro de homa mano: nur la gresojn kiuj kreskis kaj poste forvelkis, la neĝon kiu sin sternis kaj poste fordegelis, cindron post fajroj kaj piedspurojn de ĉevaloj kiujn forbalais la sablo.

Li trovis ke eĉ kiam ĉiuj mongoloj kolektiĝis sub lia regado ĝi tamen ne estas la plej granda popolo en la mondo, ne, ĝi estas unu el la plej malgrandaj kaj plej malriĉaj, ĝi povis leviĝi al povo kaj potenco nur per la volo de la Ĉielo, per tio ke ĝi estis elektita de la Ĉielo.

En ĉiuj direktoj krom norde troviĝis popoloj kiuj estis sennombraj simile al sableroj aŭ grestigoj, ili sin enfortikigis per altaj muroj kaj iliaj urboj estis kolosegaj, brilaj de riĉo kaj pompo.

Tiuj estis popoloj kiuj posedis historion, iliaj monumentoj kaj kronikoj sin etendis longe malantaŭen, longe trans homomemoron kaj migrolegendojn, jes, trans la ekzistantaj regnoj kaj popoloj troviĝis atestaĵoj pri eĉ pli malnovaj regnoj kaj gentoj, sinkintaj en la teron, tavolitaj unu sur aliajn.

La tempospaco malantaŭen aperis pli grandega ol la penso povus ampleksi, kaj kial do la tempospaco antaŭen ne povus esti same aŭ eĉ pli ampleksa?

Tamen li aŭdis famojn ke tiuj fremdaj popoloj ofte opiniis la tempon estanta antaŭ sia fino kaj proksima la pereon de la mondo: tia estus la volo ĉe iliaj dioj, kaj iliaj saĝuloj instruis ke la fino povas alveni en kiu ajn tago aŭ horo.

Sed por li, la Ĥano, tiu parolo ne validis, li estis certa ke li sin trovas en la mezo de la mondo kaj tempo, certa ke lia imperio longe restos, laŭ la volo de la Eterna Blua Ĉielo.

– • –

Nun li jam revenis kaj enrajdas Karakorum fronte de sia armeo kaj sia nesupervidebla akompanantaro el sklavoj kaj militkaptitoj, metiistoj kaj instruituloj, transportkaravanoj kaj ĉevalgregoj.

Li rajdas kelkpaŝe antaŭ la aliaj komandantoj, liaj elektitaj ĥanoj kaj orkhonoj, li sidas sur sia blanka batalĉevalo kun suprentiritaj genuoj kaj altaj piedingoj, senmova, iom kuntiri ĝinte, en la soleco de regento, nepenetrebla kiel ĉiam.

Li ne rigardas flanken, ŝajnas nekonscia ke li enrajdas sian propran ĉefurbon, venkanto senkompara, renkontata de homamasoj en densa interpremo jam kie la unuaj jurtoj staras dise ĉe la dezertrando.

Kvieto kaj silento regas kie li rajdas, la polvo suprenkirliĝas ĉirkaŭ la ĉevalhufoj kaj ŝvebas kiel nubo malantaŭ ili, sed en la homamaso neniu sin movas kaj nenia voko aŭdiĝas, la plej proksimaj genuas kaj klinas sin kontraŭ la tero, ĉies vizaĝo estas sobturnita pro respektego, neniu lin rigardas preterpasantan, nur perceptas lian potencan ĉeeston.

Iu eble aŭdacas per kaŝrigardo kapti lian vidon, tiam eble ankaŭ kuraĝas pensi ke la Ĥano ŝajnas laca kaj oldiĝinta, ne montras signojn de ĝojo pro la reveno nek ŝajnas eĉ rimarki ke li nun denove renkontas sian popolon en sia propra urbo Karakorum post tiel longa tempo.

La korpo ŝajnas peza, la ŝultroj klinitaj kvazaŭ sub ŝarĝo, la ruĝbrunaj haroj estas arĝentostriaj, la mentonbarbo kaj la sobklinitaj lipharoj same, la vangoj elvolbas tiel ke la vizaĝo larĝiĝis, fariĝis tiel larĝa kiel longa, preskaŭ kvadrata, kaj la okuloj ensinkis en profundajn faltojn en la sulkodensa haŭto.

Kiam li lante forlasas la ĉevaldorson por iri al la granda blanka regentotendo oni povas rimarki ke li lamas, iom trenas unu piedon, lia malnova koksvundo ĉiam pli sin memorigas.

– • –

La Ĥano eniras la tendon kaj kaptas per unu rigardo ke ĉio estas neŝanĝita tie, kiel li atendis: la silka subŝtofo rebriletas en rapidaj muariĝoj sub venteto, la arĝenta tablo staras provizita ĉe la enirejo, sur la fajrostablo meze en la tendo brulas fajreto el dornaj branĉetoj, klara kaj preskaŭ senfuma, ne por varmigo sed por lumigo, kiel vivsigno kaj puriga forto.

La Ĥano iras al la podieto apud la fajro, kie liaj piedoj merĝas en la maloftaj, densharaj feloj kiuj ĝin kovras, kaj li eksidas sur la basa, larĝa benko, krucas la krurojn sub si kaj apogas la manojn sur la femuroj, duone en pozo de rajdanto eĉ nun kiam li ekripozas post la vojaĝo.

Liaj komandantoj kaj aliaj elstaraj viroj sekvas lin en la jurton, unu post alia, post deca atendo, kaj eksidas sur la ĉirkaŭaj benkoj, ĉiu laŭ siaj rango kaj digno, ĉiuj silentaj, atendante parolon de la Ĥano.

Sed tio malfruas, li sidas profundiĝante en pensoj, senmova, kun la okuloj kaŝitaj en la profundaj haŭtfaltoj kaj la arĝentoringoj en la oreloj de tempo al tempo ekglimantaj, li povus ŝajni dormanta se li ne havus la sidan pozicion, kaj tamen verŝajne nenio eskapas lian atenton, la ordinara afero ja estas ke li ĉion vidas kvazaŭ rimarkante nenion.

Eĉ ne unu virino videblas en la regentotendo, la horo de viroj regas, silento kune post la hejmenveno; la virinoj ne sin altrudas ĉe la mongoloj, ili havas siajn proprajn jurtojn kaj vivas sian vivon aparte kun infanoj kaj hejmlaboroj.

La Ĥano havas multajn edzinojn kaj eĉ pli da virinoj kiuj lin apartenas ne havante statuson de edzino, sed el ĉiuj nur Byrte libere rajtas eniri lian regentotendon, Byrte kiu estas lia unua edzino kaj la plej altranga.

Post deca tempopaso ja ĝuste Byrte enpaŝas tra la tendaperturo, stretokulas al la fajro kaj iras rekte al sia edzo kaj mastro, klinetas la kapon antaŭ li kaj lin rigardas sen ke iu el ili ŝanĝas sian vizaĝesprimon aŭ eldiras vorton.

Byrte eksidas sur la podio, maldekstre de li, kaj sidas tie kun interkrucaj kruroj, silenta kaj senmova kiel la Ĥano kaj la ceteraj viroj, super ŝi samkiel super li pendas malgranda idolo, nigra kaj ruĝa, pretigita el felto, kaj iom svingiĝas pro nerimarkeblaj ventotiroj.

Kiam la Ĥano fine ekparolas li faras tion en sia kutima malrapida maniero, pensante, vortŝpare, peze pesante: li ordonas tritagan festadon por ĉiuj, por hejmuloj samkiel por revenantoj, kaj nur en la kvara tago li komencos akcepti tiujn senditojn, kurierojn, pastrojn, komercistojn kaj aliajn kiuj atendis lian hejmrevenon kaj deziras aŭdiencon ĉe li.

La vortoj de la Ĥano estas sekvataj de ioma silento, kvazaŭ por ke ili restu tie interne kaj penetru ĉiujn, antaŭ ol la homoj kuniĝintaj en la jurto voĉigas sian aklamon kaj post manmovo de la Ĥano ekstaras, moviĝas, prenas por si fruktojn, viandon, trinkaĵojn, kiuj estas dismetitaj sur la arĝenta tablo.

Diskrevas do la festado kaj ĉia silentado ĉesas, ĉia solena digno forbalaiĝas de la orduo de la Ĥano, en lia urbo Karakorum.

Ŝafoj kaj bovobrutoj estas multnombre buĉataj, fajroj flamas inter la jurtoj kaj interne de la domoj, la trinkaĵoj fluadas, la fortfermentinta kumiso, la importitaj rizvino kaj uvovino.

La voĉoj laŭtiĝas per krioj kaj kantoj, laŭtaj ridoj eĥiĝas, la viroj dancas kaj luktas, ĉirkaŭstumblas, vomas kaj plenigas sin per manĝaĵo kaj trinkaĵo denove, tiras unu alies orelojn kredante ke tio helpos al ili enventrigi eĉ pli, renversiĝas kaj restas dorme kuŝantaj surgrunde, poste ili denove ekstumbladas kaj daŭrigas la diboĉadon.

Ĉio estas tiel kiel konvenas en vera mongola ĝojfesto kiam superabundo kaj supermezuro regas en ĉio, kiam nenia retenemo estas deca kaj nenia sinbrido postulatas de iu.

Sed la Ĥano mem partoprenas nur la plej necesan por honori la feston kaj ĝustamaniere inaŭguri ĝin per sia ĉeesto, ne kiel antaŭe li trovas plezuron en la superabundo, pensas ke li havas nek tempon nek fortojn por fordisipi en ebrioj kaj plezuroj, multo lin okupas kaj ne emas forlasi liajn pensojn.

Li elserĉas Byrte en ŝia jurto, la servistinoj estas forsenditaj kaj ili eksidas unu apud la alia, solaj kune la unuan fojon post lia reveno, ili turnas la vizaĝon unu kontraŭ la alia kaj mildeco sterniĝas sur la trajtoj, lumas el la okulfendetoj de la Ĥano, kaj lia malhele tanita, profunde sulkita vizaĝo perdas iom da sia nepenetreblo.

Kiam li rompas la silenton, li tion faras por diri al ŝi ke ŝi bone zorgis pri la orduo dum lia forestado, ŝi tenis bonan ordon, evitigis malpacon kaj kverelon, li estas pri tio tre kontenta.

Byrte respondas ke ŝi jam longe scias sian pozicion kaj sian respondecon kiel khatuno, unua edzino de la Ĥano, ŝi faris tion kio endas al ŝi kaj la Ĉielo estis kun ŝi same kiel kun li, ŝia mastro.

Li rimarkas nenian subtonon de amaro aŭ riproĉo en ŝiaj vortoj, ŝi estas tro fiera por plu montri ion tian, ŝi mencias nenion pri tio ke la jaroj dum kiuj li forestis estis longaj aŭ pezaj, ankaŭ nenion aludas pri tio ke li longe prokrastis la hejmvenon, pli longe ol povus ŝajni necesa, ŝi tute ne aludas al la merkitino al kiu licis akompani lin dum la tuta kampanjo, eĉ malpli al la aliaj virinoj pri kiuj ŝi eble aŭdis famojn.

Ne, tiu tempo pasis dum kiu ŝi suferis pro malatento tiurilate, nun sufiĉas al ŝi esti khatuno, kun tiuj potenco kaj pozicio kiuj apartenas al ŝi.

Li povas vidi ke ŝi malmulte oldiĝis dum tiuj jaroj, nur fariĝis iom pli osteca, dura, simile arbon kiu kreskas dezertrande, la haŭto striktas super la vangostoj kaj subtile sulkiĝas ĉirkaŭ la buŝo, sed ŝiaj okuloj samas kiel dum la juneco, grizaj kiel granito, akraj kaj klaraj en la rigardo: okuloj kiujn li ĉiam iom timis kaj kies rigardon li foje malfacile renkontis.

– • –

La Ĥano prenas la manon de Byrte kaj ŝin kondukas al la dormloko, ili sin etendas unu apud la alia sur la molaj feloj, kaj tiel ili ripozas kune sen tio ke unu montras deziron por la alia; nenion necesas diri, ĉar ambaŭ scias ke tiu maniero de kuneco jam pasis por ili.

Dum ili silente ripozas la Ĥano repensas pri ilia longa vivo kune, bildoj emerĝas el la pasinteco kaj kvazaŭ profundigas la ripozon, donas al li nur nun klaran senton de hejmveno, kaj eble Byrte repensas sammaniere, tiel ke ili sen vortoj unui ĝas en siaj memoroj.

Byrte estis la infanedzino de la junula tempo, li longe ŝin atendis antaŭ ol li povis ŝin konduki al la jurto de sia orduo, ili dividis mankojn kaj danĝerojn antaŭ ol li sekurigis siajn regon kaj potencon kiel ĥano, sen ŝanceliĝo ŝi lin flankis kaj naskis al li kvar filojn, nun ĉiuj gloraj viroj kaj grandaj armeestroj, nomumitaj Orluk-agloj, imperiestraj princoj, heredontoj de la mongolimperio.

Dura kaj luktokapabla edzino ŝi estis, la frua brilo kaj ludemo ŝin forlasis, sed ne la volforto, ne la akreco de penso kaj lango: ŝi parolis kun li kiam neniu alia kuraĝis kaj ne malofte konvinkis lin pri la saĝeco de sia opinio.

Kiam li nun rigardas suben en la klarajn profundojn de la memoro li vidas sin mem kiel knabon, li jam kapablis rajdi ĉevalon kaj depafi sagon sambone kiel multaj maturuloj, li estis ekkolerema kiel taŭrido, sed tamen tuja al reekvilibro, inklinis subite fridigi sian varmegon kaj pensi klare, samkiel ardanta fero estas mergita en akvon kaj ĉe tio hardiĝas.

Li nomiĝis Timuĝin, tio estis lia frua nomo en la tempo antaŭ ol li fariĝis la Ĥano kaj ricevis la timigan regentonomon, kaj lia patro estis Jesugaj, kun alnomo Bagatur, La Forta, ĉefo super la grizokulaj kiutoj kaj respektata en sia regiono.

Venis do la okazo kiam licis al li rajdi for kun la patro, armita kiel batalulo, finfine forlibera de paŝtado de ŝafoj kaj brutoj kune kun infanoj, nun li vidos la mondon ekster la propraj paŝtejoj, la kutimaj someraj kaj vintraj lokoj.

Tagojn kaj noktojn ili rajdis super la dezertovastoj kaj renkontis karavanojn de katajaj komercistoj, virine febligitaj viroj kiuj plenigis la knabon per malestimo, tiaj homoj kiuj vivas en urboj, enfermitaj kaj timantaj.

Poste ili envenis inter la arbarkovritajn montdeklivojn ĉirkaŭ la rivero Onon kaj li unuafoje vidis akvon kiu torentis antaŭen, muĝante, kun forta violento, kaj arbojn kiuj tiom altis ke ili ŝajnis atingi ĝis inter la nuboj.

Apud lago, klara kiel spegulo, ili alvenis al la plej granda orduo kiun li iam vidis, kun sennombraj jurtoj kaj grasaj fumoj, kaj multaj rajdantoj venis kontraŭ ilin akompanataj de bojantaj hundoj – li nete memoras la hundojn ĉar hundoj ekde lia infanaĝo kreis en li abomenon, preskaŭ timon.

Ili estis kondukataj al la ĥano, la ĉefulo Daj-Seĉen de la khungiro-tribo, nomata La Saĝa, fama kiel batalanto sed eĉ pli fama pro sia saĝo kaj klarvido, kaj tiu akceptis Jesugaj kiel proksiman amikon kaj fraton, montris ankaŭ al Timuĝin tiun atenton kiu ŝuldiĝas al juna batalulo kaj ĉefulido.

En la jurto troviĝis ankaŭ filino de la ĥano, knabino ankoraŭ sen signoj de ekmamoj, sed malkaŝe sincera kaj glitre vivmova kiel fiŝo en sunbrila akvo, tiel ke ŝi lumis en la okulojn de la junulo kaj tuj sin plaĉigis al li.

La knabino nomiĝis Byrte, La Grizokula, kaj baldaŭ al Timu ĝin estis klare ke ĝuste ŝin li deziras, ŝi estos lia nuptulino kiam venos la tempo.

Li sin turnis al sia patro kun sia deziro kaj ĝi ne estis malbone akceptita, la patro nur tion obĵetis ke la knabino ankoraŭ estas tre juna, sed post kelke da jaroj ŝi supozeble estos bela kaj taŭga junulino, kiu povos melki bovinojn kaj tani felojn, tio estos en konvena tempo kiam la filo efektive estos edzmatura.

Kaj Jesugaj parolis kun Daj-Seĉen, kiun kontentigis la svato, li rigardis Timuĝin kun aprezo, rimarkis kaj ekŝatis liajn verdegrizajn katokulojn kaj tiun klaran lumon kiu eliris de lia vizaĝo, same liajn rektajn ŝultrojn kaj graciajn membrojn, kaj li diris ke en sonĝo li vidis blankan aglon kiu portis la sunon kaj la lunon en siaj krifoj, tio aŭguris bonon, kaj li kredis ke Timuĝin kaj Byrte oportunos unu al la alia, samtempe la amikeco ankoraŭ pli firmiĝos inter iliaj klanoj.

La estonta geedziĝo estis prikonsentita kaj celebrata per festenadoj, poste Jesugaj ekiris hejmen kaj Timuĝin restis sola por servi al Daj-Seĉen la Saĝa, aŭskulti lin kaj lerni ĉion kion estonta batalulo kaj regento bezonas, dum li volonte per rigardo sekvis la rapidan Byrte.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.