La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA VOLO DE L' ĈIELOAŭtoro: Artur Lundkvist |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Periferie de Karakorum troviĝas aperta spaco por ludoj, lu doj de bataluloj kaj plenkreskaj viroj, kiujn spekti ankaŭ la Ĥano ŝatas, sidante sur sia ĉevalo: tio estas konkursoj de arkpafado, rajdado kaj luktado, lancoĵetoj, hakilĵetoj kaj pilkĵetado (per peza pilko ŝtopita per ĉifonoj kaj lignosplitoj).
Precipe ĉe festoj, post multa drinkado, la ludoj violentiĝas, ofte kostas rompitajn membrojn aŭ dorsojn, dum la ridoj kaj vokoj bruas kaj senditoj de diversaj fremdaj landoj estas logitaj aŭ eĉ devigitaj partopreni, rolante komike pro embaraso kaj timo inter la furiozemaj mongoloj, sen ke la Ĥano intervenas nek ion diras, lia vizaĝo konservas decan senmovecon kaj senesprimon, sed iujfoje li glatumas la lipharojn per la reversa flanko de sia mano.
La granda fortoprovo konsistas en luktado kun urso, nigra, ne tre granda urso kun muzelingo kaj tonditaj ungoj, kiu ekstaras sur la postaj piedoj kaj per la antaŭaj ĉirkaŭprenas la luktanton, tiu siavice estas vestita en ursa felo kaj ŝirmata per fortikaj botoj kaj gantoj, pro tio la ludo ne estas tro malegaleca.
La urso certe estas pli forta ol la plej forta el la viroj, sed ĝi ne komprenas same lerte uzi siajn fortojn, ĝi ekpenas tiom ke la dentoj grincas, dum la luktanto streĉas sin nur modere por kontraŭstari ĝis li trovas la ĝustan okazon, tiam li abrupte impetas por renversi la urson sur ĝian dorson kaj ĝin reteni en tiu situo.
La rimedo de la urso estas daŭrigi la ĉirkaŭtenon ĝisekstreme, meti siajn tutajn pezon kaj forton en la prenon per la kruroj, ĝis la ripoj de la kontraŭulo krake rompiĝas aŭ la dorso discedas kun frakasa sono, akompanata de krio de la viro antaŭ ol li pendas mortinta aŭ paralizita en la ĉirkaŭpreno de la urso.
La urso kiu iujfoje estas venkita sed neniam severe lezita premiiĝas per pelvo da mielo kiam ĝi supervenkis aŭ mortigis viron.
– • –
La liutludisto Oribar ne havas piedojn, portata de virinoj li estas kondukata al la regentotendo kiam la Ĥano ordonas, li estas viro magra sen barbokresko, la ripoj strias bruston kaj dorson tiel ke lia korpo havas certan similon al muzikinstrumento.
Oribar ne estas brila kantisto, lia voĉo ne klaras nek fortas, sed li senkomparas kiel liutludanto, la manoj sin movas kiel flagrantaj birdoj kaj la tonoj sonas el la liuto kun rara profundo kaj puro.
La Ĥano volonte aŭskultas la liutludadon de Oribar, kelkfoje nur ĝi lin delektas kaj tiam li sidas pli nepenetreble absorbita en si mem ol iam, dum Oribar kaŝe rigardas lin, preta obei eĉ plej etan movon de lia mano.
Jam longe regas neeldirita akordo inter la Ĥano kaj la liutludisto, akordo kiu ankaŭ enhavas kaŝitan konflikton, kie ambaŭ havas ion pro kio la alian danki.
Oribar neniam estis batalulo kaj vera viro, li restadis inter la virinoj kaj praktikis fingroludon sur diversaj instrumentoj, sed ĉiam sentis la ŝarĝon de sia nevireco kaj sin konsolis per drinkado, ĉiutaga ebriiĝo.
Post ol la Ĥano militis kontraŭ la nigrahara popolo oriente li kiel pacosignon inter aliaj donacoj de la imperiestro de Kin akceptis kostan liuton, orumitan kaj rare belsonoran, al la Ĥano ĝi tre plaĉis kaj li kelkfoje ĝin donis al Oribar por ke tiu ĝin ludu dum horeto.
La Ĥano tre domaĝis la belegan instrumenton kaj komprenigis al Oribar ke kostos al li la vivon se la liuto iamaniere difektiĝos, li ankaŭ ne havis permeson ĝin preni el la regentojurto.
Sed Oribar estis kaptita de tia avido por la mirinda liuto ke li ne povis kontraŭstari la tenton unu fojon ĝin kunporti, sen ke iu ajn ŝajnis rimarki.
Li estis jam iom ebria, kaj dum li ludis por si mem per la liuto, enfermita en sia propra jurto, li drinkis eĉ pli, ĉar ju pli malsobra li fariĝis des pli bone li ludis aŭ opiniis ludi.
Li tiom raviĝis de sia propra muziko, li pleniĝis de tia feliĉo ke li ne povis sin teni ene en la jurto, li stumbladis eksteren por ludi sub la nokta ĉielo, por la luno kaj la steloj.
Li faris dancopaŝojn por si mem laŭ la muziko kaj sin sentis feliĉega, sed subite li falstumblis kaj falis vizaĝantaŭe, kun la liuto en ĉirkaŭbrako, kaj li aŭdis frakasan sonon, restis kuŝanta simile al mortinto kie li falis kaj ne povis tute kompreni la misfortunon kiu okazis.
Venonttage li ŝteliris pala kaj tremanta en la jurton de la Ĥano kun la ruinigita liuto en siaj manoj, sin ĵetis antaŭ la regenton kaj ploris pli senhonte ol virino.
Violenta kolero kaptis la Ĥanon, kaj li diris kun mallaŭta voĉo inter la dentoj: La ora liuto ne havis egalaĵon, nun vi pagos per via vivo ĉar vi ĝin ruinigis!
Oribar despere petis por sia vivo kaj kulpigis sian ebriecon, li amis la orumitan liuton super ĉio kaj ne povis kontraŭstari la tenton ĝin kunporti por ludi por si mem.
La Ĥano regajnis sian ekvilibron kaj diris: Pro tio vi pagu per viaj manoj kiuj prenis la liuton, tiel ke vi povos nek ludi plu nek porti drinkaĵon al via buŝo!
Sed Oribar petis same malespere por siaj manoj kiel por sia vivo, li povos rezigni drinkadon, sed kiel li povos elteni ne ludante, kaj tiam la Ĥano respondis ke li anstataŭe oferu siajn piedojn, ĉar ĉiukaze li tre malbone staras sur ili kaj ne bezonas ilin por ludi.
Tiel fariĝis, la piedoj de Oribar estis dehakitaj, li vojaĝis kun la virinoj en ĉaro, ne plu povis rajdi sur ĉevalo, li estis portata de virinoj inter sia propra jurto kaj aliaj, povis nur rampante sin movi sur la grundo, sed ludi kaj drinki li povis pli bone ol iam.
– • –
Sorĉisto venas el norde, akompanata de du luphundoj, li estas vestita en krude stinkanta felo kaj havas nigrajn, grasbrilajn harojn kiuj pendas ĝis sur la vangoj, kaj liaj okuloj glimas kiel inkrustaĵoj el spegulvitro.
La hirtharaj hundoj sin premas dense al li, ĉirkaŭrigardas per flamaj okuloj kaj montras siajn akrajn dentojn ĉiudirekte, tamen neniun atakas.
La sorĉisto estas kondukata inter la fajroj sur la aperta spaco antaŭ la regenta tendo, li etendas disfingre la manojn kontraŭ la flamoj kaj ili kvazaŭ recedas kiam li pasas, la hundoj kaŭrante lin sekvas sen eĉ iom bruliĝi.
La sorĉisto postulas alpaŝon ĝis antaŭ la Ĥano por montri siajn artifikojn, li asertas ke ili sufiĉe rimarkindas ankaŭ por la plej granda el ĉiuj regentoj, kaj li akceptas la riskon perdi sian vivon se li malplaĉos al la Ĥano.
La artifikoj aŭtem ne povas esti elfaritaj ene en la regentojurto, tio devas okazi ekstere sur la grundo kaj post sunsubiro.
La Ĥano sin montras neatendite degna kaj ekĉeestas societe kun siaj ĉefuloj, ili eksidas sur la dismetitaj benkoj kaj la sorĉisto salutas la Ĥanon per genuiĝo ĝisgrunde, la hundoj ĉe lia flanko montras siajn blankajn dentvicojn.
La Ĥano signas al li komenci, tino enhavanta fumante varmegan sangon alportiĝas kaj la hundoj ĝin fervore lekadas, poste la sorĉisto bruligas fajron sur la grundo, kaj ĝi brulas kun rare verdebluaj flamoj.
La sorĉisto ekkaŭras antaŭ la hundoj, rigardas gape al iliaj flaveflamaj okuloj kaj rapidritme batadas tambureton inter la genuoj, la hundoj iom ĝemas kaj rampante ekkuŝas sur la grundo.
Poste ili ekstaras rigidkrure, la haroj hirtas sur iliaj dorsoj, la sorĉisto tamburas ĉiam pli sovaĝe kaj raŭke vokas funde en la gorĝo, la hundoj proksimiĝas al la bluverda fajro kaj lante enpaŝas la flamojn.
La hundoj aspektas ekflami kaj bruli, kun flavruĝaj flamoj inter la bluverdaj, kaj iliaj korpoj inkandeskas kiel fero en fajro, dum ili sin tordas, sin movas, transformiĝas, ŝvelas.
Kaj nune ne plu hundoj sed monstroj kreskas kaj transformi ĝas antaŭ ĉies okuloj, turniĝas en flamantajn leonojn kun kolosaj kapoj kaj disantaj buŝfaŭkoj, ili sin turnas unu kontraŭ alia kaj komencas lukti, unu alian disŝiri.
Tiam unu leono transformiĝas en potencan serpenton kiu sinuas ĉirkaŭ la alian por ĝin dispremi, sed tiu siavice turniĝas en drakon kun dorna korpo kaj multparaj kruroj kaj piedoj kun longaj ungegoj.
La monstrobestoj daŭrigas sian ferocan lukton unu kontraŭ la alia sen ke iu ŝajnas kapabli venki la alian, anstataŭ disŝiriĝi aŭ rimarkeble vundiĝi ili nur ŝanĝas formon, kvazaŭ ili posedus sennombrajn vivojn en kiujn ili povus fuĝi.
La sorĉisto staras antaŭenklinite kaj algapas ilin, tamburadas seninterrompe kaj intermite ekvokas, la ŝvito fluas en rojetoj suben de lia malhela vizaĝo.
Ĉiuj streĉe spektadas la montradon, dum silento kaj senmovo, kaj se iu ĵetas rigardon al la vizaĝo de la Ĥano li povas nenion malĉifri el ĝia sfinkseco.
Kiam la monstrobestoj en la fajro jam turniĝis en timigegajn monstrojn kiajn povis antaŭe vidi neniu krom eble en sonĝo, la sorĉisto transiras fine al lantiĝanta tamburado kaj la flamoj komencas malkreski.
Dum la fajro estingiĝas la hundoj reprenas sian formon, ili kaŭre alglitas al sia mastro, iliaj feloj aspektas eĉ ne iom bruligitaj.
La sorĉisto fleksas siajn genuojn antaŭ la Ĥano, kies vizaĝo malsereniĝis, kaj nur post mavaŭgura silento li diras al la sorĉisto:
Vi bone scias ke sorĉado estas prohibita en Jassa kaj tamen vi kuraĝas veni antaŭ min kiel sorĉisto!
La viro respondas: Ho granda Ĥano, tio ne estas sorĉado, nur arto kiun mi volis montri al vi kaj priesperis, ke vi en ĝi trovu plezuron!
Sed la Ĥano severmalmilde decidas: Tio ne estas arto kion vi montras sed potenco, danĝera kaj demona potenco! Vi estu pelata el mia regno kaj viaj hundoj estu mortigitaj!
Post tio la Ĥano ekstaras kaj eniras la regentotendon, forlasante la sorĉiston al sia verdikto.
– • –
Jen estas la sanktaj ĉevaloj kiuj elektiĝas ĉe sia naskiĝo far la ŝamanoj, sen ke estas klarigite kial kaj pro kiuj motivoj, eble la tempopunkto decidas, la konjunkcio de steloj aŭ renkonto de ventoj, eble la maniero mem de naskiĝo aŭ iu signo sur la novnaskita ĉevalido, perfekta stelo sur la frunto aŭ rimarkinda desegno sur la felo.
Unufoje elektitaj tiuj ĉevaloj estas objektoj de timema prizorgado, ne licas ilin rajdi, ne permesatas ilin surmeti per selo aŭ bridrimenoj, ne puni nek eĉ forpeli: ili devas resti liberaj kaj netuŝitaj en ĉio, se ili forkuras tio estas malbonŝance, sed ili ne estu kaptitaj, nur libervole ili akompanas en bataloj kaj militoj, se ili tiam vundiĝas aŭ estas mortigitaj estas malfavore, alie ili alportas prosperon kaj fortunon.
Ŝtelistoj aŭ rabistoj kiuj eble pro mispaŝo forkondukas la sanktajn ĉevalojn renkontas severan faton, ili senindulge estas persekutataj kaj ĉasataj, mortigitaj tuj post atingo, aŭ renkontas la punon alimaniere se ili eskapas.
La spiritoj rajdas tiujn ĉevalojn, la spiritoj kiuj troviĝas ĉie, vojaĝas nevideblaj kie homoj vojaĝas, la spiritoj kiuj povas esti bonmensaj kaj feliĉgeneraj, sed ankaŭ facile povas ofendi ĝi kaj turniĝi malicintencaj, malamikaj.
Eble la Ĥano mem dividas tiun kredon pri la sanktaj ĉevaloj apartenaj al la spiritoj, li respektas ilin kaj ne intervenas kontraŭ la elektoj far la ŝamanoj de tiaj ĉevaloj, eble li zorgas ke ne estu tro multaj da ili.
– • –
Piede de la monto Burkhan Khaldun troviĝas fonto, ĝi estis konata al la mongoloj ĉiam, ĝi netuŝite fluadas eĉ en la plej varmegaj someroj kaj neniam frostiĝas dum la vintroj, ĝi ankaŭ posedas la rimarkindan kvaliton ke ĝia akvo sin tenas malvarma dum la someroj kaj varma dum la vintroj.
Ĉiujare komence de la vintra malvarmo ĉevalo estas oferita al la fonto, blanka ĉevalo sen ajna makulo, kaj la sango verŝi ĝu en la fonton, kiu koloriĝas ruĝa dum mallonga tempeto, ĝi sorbas la sangon kaj poste ĝi estas tiel klara aŭ eĉ pli klara ol antaŭe.
Ĝi estas fonto sen fundo, ĝia radiko el akvo enatingas la internon de la tero, eble tute ĝis la senfinaj akvoj sur kiuj flosas la tero, kaj sobrigardante en ĝin oni vidas nur sin mem kaj la mondon ĉirkaŭe, etige spegulataj en la profundo, ĝis oni ombras per la mano super la okuloj kaj distingas la ruĝecajn flankojn kiel kolosan gorĝon abismantan krutmalsupren.
Ekde antikve estas malpermesite provi mezuri la profundon de la fonto, tio estus alpaŝi ĝian sekreton tro proksimen kaj neniu scias kio tiam okazus, sed se iu ĝin farus li estus punmortigita, kio aŭtem neniam devis okazi.
Ĉevaloj kaj brutoj ne rajtas trinki ĉe la fonto, tio estus malpurigo ĝin kaj la bestoj mortus pro la malvarma akvo, eĉ homoj devas singarde trinki de ĝi, lante, klinite super la fonto, kun la lipoj al la akvo: en la plej varmegaj tagoj ĝi longe poste malvarmigas la ventron, sed en la vintra malvarmo ĝi varmigas.
Iu aŭ alia kiu tro avide trinkis el la akvo de la fonto malsani ĝis, eĉ mortis, ĉar frapis lin severa kramfo: tia estas la puno pro senrespekto kaj hasta avido.
La Ĥano mem dum sia tuta vivo fojon post fojo revenis al tiu fonto piede de la monto Burkhan Khaldun, li scias kiel trinki el ĝi en la ĝusta maniero kaj ĉiam ĉerpas novan forton el ĝia akvo.
– • –
Estas nun, dum ĉi tiu tempo de paco kaj atendo en Karakorum, ke sonĝoj pli kaj pli ĝenas la Ĥanon, la nokto ne donas al li veran ripozon, li ĵetiĝas kaj vokas dum la dormo, spiras pene kaj subite vekiĝas malseka pro ŝvito kun forte batanta koro, sonĝo kiun li ĵus mezis ne emas lin forlasi, ĝi ŝajnas al li saturita per sekreta signifo kaj gluiĝas en lia memoro.
Ne malofte vekiĝas en li nerezistebla bezono rakonti la sonĝon al iu, tuj aŭ en la posta tago, por tiel ĝin samtempe pli bone reteni ak pli facile liberigi sin de ĝi, sed li ne sendas por skribisto, li ne volas ke la sonĝo estu notita, ĉar tio povus fari ĝin tro reala kaj doni al ĝi pligrandigitan signifon, pliigitan potencon, kaj eble tiaj skribitaj sonĝoj ankaŭ povas esti misuzataj iel aŭ aliel.
Anstatŭe li sendas por iu kiu nur aŭskultas kion li rakontas pri sia sonĝo, iu al kiu sin konfidi, iu kiun li tiakaze fidas, fojfoje la saĝan katajon Je-liu kiun li alvokas meznokte, por ricevi lian helpon ekspliki la sonĝon aŭ por iagrade forigi la mirindon, minacon aŭ timon en ĝi.
Fojfojojn li sin turnas al iu el siaj plej fidataj ŝamanoj, alifojojn li preferas sin konfidi al virinoj, eble al la inteligenta Byrte aŭ al la rava Khulan, sed neniam al iu el la filoj aŭ al la lertspertaj armeestroj, kiom ajn li taksas ilin ili apartenas al alia plano kaj siajn sonĝojn li ne volus ellasi al ili.
La Ĥano neniam antaŭe estis trafita de sonĝoj de tia forto kaj persisto, li demandas al Je-liu de kio ĝi povas dependi, ĉu ĝi estas signo de aĝo, ĉu tiuj sonĝoj ion apartan signifas, ĉu ili eble aŭguras aŭ avertas pri io grava kio okazos, aŭ ĉu simple ilin kaŭzas la nenature paca vivo tie en Karakorum.
Je-liu respondas ke la sonĝoj povas havi ĉiujn tiujn kaŭzojn samfoje aŭ certajn el ili malsamfoje, li opinias saĝe observi ilin kaj provi ekspliki ilian kaŝan lingvaĵon, iuj eble estas pure okazaj kaj al ili mankas profunda signifo, pri aliaj povas fakti male.
Sed kiel estiĝas la sonĝoj, demandas la Ĥano, de kie ili venas, ĉu ili sobsendiĝas de la Ĉielo mem aŭ ĉu ilin inspiras anstataŭe la disvagaj demonoj, mavovolaj spiritoj, aŭ ĉu ili originas el la interno de la homo mem, el liaj memoroj, aŭ ĉu ili eĉ venas de la intestoj?
Plie, opinias Je-liu, povas esti unu kaj alia, sonĝoj povas havi tute malsamajn originojn kaj instigojn, ilin oni devas provi elserĉi aparte en ĉiu kazo, sonĝojn oni nur ne kredu ke ili estas kiaj ili ŝajnas esti, ili estas plenaj de mistifikantaj kontraŭoj kaj trompaj transformiĝoj, ili ŝatas kaŝi sian veran sencon aŭ havi plurajn signifojn samtempe.
La Ĥano: Ĉu la sonĝojn oni povas kompari kun iaspeca malsano, simile la febron kiu hantas onin per teruraj halucinoj, kaj se tiel, ĉu ekzistas iu kuracilo kontraŭ ili, ĉu oni iel aŭ aliel povas eskapi la sonĝojn?
Je-liu: Ekzistas ja rimedoj por doni pli profundan dormon, sed tio ne necese efikas al la sonĝoj, eble ili pli estas signo de sano ol malsanaĵo, ili estas ellaso de io, interna agado kiu certe estas grava, eble necesa.
La Ĥano komprenas la diritan tiel ke ne estus saĝe eviti la sonĝojn eĉ se tio eblus, kaj li konkludas ke liaj nunaj sonĝoj rilatas al ŝanĝiĝoj ene de li mem, li nun komencis primediti aŭ eĉ pridubi multon, kio pli frue estis memevidenta al li, la violenta agado forfluis, almenaŭ por kurta tempo, kaj anstataŭe la ekzamenaj pensoj venis, preskaŭ kiel alŝteliĝanta dubo pri lia propra vivago, pri la senco en ĉio kion li faris.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.