La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 14

Sub la altaj montoj la somero sufoke premis, la varmego pezis kiel ŝarĝo sur ĉiuj, la ĉevaloj lasis pendi la kapon, konstante la homoj soifis akvon, trinkis tro multe kaj ŝvitis abunde, tio rapide faris ilin lacaj kaj nevolemaj, grandaj nigraj birdoj soris en la ĉielspaco super ili, pendis tie kvazaŭ per ŝnuretoj kaj cirkulis atendante mortintojn, naŭzaj haladzoj venis el ĉiuj direktoj, eĉ la fajroj mavodoris, nenio efektive purigis, nek fajro nek akvo, skorpioj kun levitaj pikiloj elkrablis el inter la ŝtonoj, serpentoj malaperis kiel nigraj vipoj aŭ levis sin por ataki tiel ke oni devis ilin hakmortigi, la skeletoj de bestoj kaj homoj ofte kuŝis tiel dense sur la grundo ke necesis rajdi sur ili, ostoj kaj kranioj krakis kiel sekaj branĉoj sub la hufumoj, skelete magraj homoj forfuĝis kiel eble rapide kaj sin kaŝis kie ajn eble, foje kun la kapo en malalta arbedo aŭ kaŭre malantaŭ malgranda ŝtono, ofte la ĉifonoj defalis ilin fuĝantajn tiel ke ili plukuris preskaŭ nudaj, kaj iliaj haroj estis tiel grizaj de polvo kiel ilia haŭto, la polvo kuŝis kaj atendis ilin ĉie, profunde kiel neĝkovraĵo, mola kaj laciga, kirliĝis pro plej eta movo kaj longe ŝvebrestis en la aero antaŭ ol ĝi sin remetis ripoze, ne sufiĉis teni la lipojn kunpremitaj, la polvo malgraŭe penetris en la buŝon, en la pulmojn, ĝi sentiĝis kiel subtile jukanta lano en la brusto, la polvo ofte ankaŭ malhelpis ilin klare vidi kaj tial malpaciencigis ilin, ili devis grimpi rokojn por vidi antaŭ si, ĉirkaŭ si, kaj por scii kie ili troviĝas, urboj kiuj ĵus submetis sin denove ribelis, la popolo estis kvazaŭ blindigita kaj plenigita de freneza furiozo, necesis multa mortigado por ilin resubpremi, la kadavroj malbone brulis, la stinko de sango fariĝis repuŝe senvaria, ankaŭ infanojn ili devis mortigi por ke tiuj ne kresku fariĝante venĝontoj, eĉ la brutoj povis esti kontraŭstrebaj kaj malamikaj, ankaŭ tiujn ili devis mortigi, arbaroj fariĝis ĉiam pli maloftaj, baldaŭ ili rimarkis unuopajn arbojn, kiel orientilojn, kiel ombrodonantojn, la homoj malhelis kvazaŭ la suno ilin bruligus dum sennombraj generacioj, ilia hararo estis aspra kiel ĉevalaj krinoj kaj oleumita ĝi rebrilis blunigre, la okuloj estis strange grandaj kaj elstaraj, molaj kiel fruktoj sen ŝtonoj, nigraj kun ruĝa glimo aŭ brunaj kiel ĉe hundoj, la korpoj de la viroj estis malfortikaj kiel tiuj de ne plene kreskintaj junuloj aŭ virinoj, ili ligis striktajn ŝtofojn ĉirkaŭ la koksoj kiujn ili balancis tiel ke tio efikis alloge kaj tial forpuŝe, ili ĉiuj sin banis en akvo kiu estis griza pro malpuraĵo kaj graso, ili prenis tiun akvon super la kapon kaj ĝin elŝprucigis havinte ĝin en la buŝo, la kharasmo-princo Djelal-ed-Din kolektis novajn trupojn sed sin fortiris sen batalo, sufiĉis lin persekuti ĉiam pli distance orienten, krom rajdantojn li havis kamelojn kaj certan nombron da elefantoj, mortintaj ĉevaloj estis ofte trovataj sed neniam kameloj, ma jen kaj jen elefanton kun la gorĝo tranĉita sed kun la korpo nelezita, tio ŝajnis neklarigebla, foje refoje la trupoj de la ŝaho evidente internmilitis, mortfrapitoj estis trovataj, malgrandaj grupoj venis por aliĝi al la Ĥano, perfidintoj kiuj estis akceptitaj kaj darfis akompani la armeon, ĝis nokte dum dormo estis tranĉita la gorĝo, sed tutne ĉiuj mortintoj trovitaj estis morthakitaj, multaj estis nigramakulaj pro malsano kaj ŝvelintaj, la malsano alsaltis ankaŭ la homojn de la Ĥano, sidantaj surĉevale ili subite ekvomis aŭ falis surteren, tordis sin dolorspasme, stinkis pro sia propra elfluanta fekaĵo kaj devis lasiĝi morti aŭ restariĝinte postveni laŭ povo, ĝi ne estis bona lando, ĉio estis perfida kaj mava, regebla nur kun granda ĝeno kaj ne inda la penon, la riĉaĵo mem estis forpuŝa kun sia serpentosimila trembrilado de valorŝtonoj kaj kostaj metaloj, kun siaj palacoj el ruĝatra ŝtono kiu ŝajnis konsisti el sablo kungluita per sango, la homoj kuŝis sur la grundo kaj dormis tiel ke ne eblis ilin distingi de mortintoj, nudaj infanoj rajdis sur ŝlimgrizaj bubaloj kiuj sin movis lante kaj lasis sin timigi de nenio, bubaloj tiris ankaŭ nekovritajn ĉaretojn kun rondaj lignoplatoj por radoj, laŭte grincantaj pro sekeco, laŭ la riverbordoj amasiĝis stakoj da brutfekaĵo kiu ankaŭ flosis en la akvo, tio tamen ne malhelpis homojn baniĝi tie nek plenigi siajn akvokruĉojn tutapude, tiu lando bezonus severajn akvoleĝojn, fine al la kharasmo-regento necesis batali kiam li atingite staris kun rivero antaŭ si, ĝi nomiĝis Induso laŭ la lando kaj fluis inter altaj rokobordoj, torente kaj ŝaŭme, surprize freŝa rivero en ĉi sufoka lando, ĝi venis elfore de tiuj tre altaj montoj kiuj kelkfojojn videtiĝis tra la varmofumo, ĉifaj monteĝoj kovritaj de neĝo, senrealaj kiel ĉielaj vizioj, la kharasma armeo konsistis el kvindek mil viroj kaj ekpoziciis inter riversinuo kaj montaltaĵo kun la kruta riverborda roko dorse, ĝi sidis en sia propra kaptilo kaj devis venki aŭ nihiliĝi, nenia fuĝo eblis, se povis Djelel-ed-Din ne fidi siajn soldatojn li ja aŭtem povis kalkuli pri ilia mortangoro, la Ĥano avancis ŝirmate de la nokta obskuro kaj la atako ekiris ĉe la matena krepusko, la flankaj trupoj antaŭensturmis el ĉiu flanko dum la Ĥano sin tenis meze malantaŭe kun la standardo kaj sia gvardio el dek mil nevenkeblaj rajdsoldatoj, la maldekstran flankon haltigis la kontraŭatako de la kharasmoj kaj la montkrutaĵoj malhelpis la dekstran flankon progresi, la kharasmoj povis alsturmi la pli malfortan mezon kaj Djelal-ed-Din mem glavfrapis al si vojon ĝis la standardo por renkonti la Ĥanon en senpera lukto, sed estis repelata de la gvardio dum la Ĥano sin okupis per ĉirkaŭira atako eldekstre, liaj trupoj en senlima fortekspansio transiris la montaltaĵon, tra krutaj ravinoj, laŭ rokŝtupoj kie ĉevaloj kaj viroj falis malsupren, sed permesis al nenio sin haltigi kaj atingis post tagiĝo trans la monton kun la ĉefa taĉmento netuŝita, por sin ĵeti kiel lavango sur la kharasmojn, kiuj samtempe renkontis atakon de la Ĥano mem kun liaj dek mil rajdsoldatoj, la armeo de Djelal-ed-Din fendiĝis en du partojn kaj li mem kun malgranda restanta trupo premiĝis al la riverborda roko, kie troviĝis neniu ebleco krom sin ĵeti malsupren aŭ mortpafiĝi de la mongoloj, Djelal-ed-Din lastmomente spronis sian ĉevalon, elsaltigis ĝin en la abismon, lia vesto enaere dispetalis kiel blanka floro kaj sin sternis ĉirkaŭ li kiam li trafis la akvon, li eskapis la danĝerajn rokojn en la rivero kaj naĝante atingis la alian bordon kun sia ĉevalo, tie li denove surseliĝis por fuĝo en Panĝabon, la Ĥano siaparte haltigis sian ĉevalon ĉe la krutaĵo kaj vidis kiel eskapis la princo, kion ajn pensante li lasis tion okazi, ne sendis svarmon da sagoj post li kaj maltujis ordoni persekutadon, la Ĥano atingis turnpunkton, gajnis tiun venkon, kiun li alstrebis en tiu direkto, kaj sturminte la urbon Peŝavar iom pli supre apud la rivero li komencis retiri sin, eble li jam satis je konkeroj kaj eble liaj venkoj jam komencis ekgusti amare, ankaŭ Hindujo povus lin fortimigi per sia nenombrebla homsvarmego kaj neeviteblo mortigi multe pli amasege ol antaŭe, li ankaŭ ne devis sin venĝi tie, nek sin glorigi, eble ankaŭ kunmotivis la varmego kaj laco, li sentis sian aĝon kaj volis neniam reveni al tiuj regionoj, eble li trovis tion tasko por iuj el liaj posteuloj konkeri la landon trans Induso, kaj eble supervenkis lin sento pri la senfineco de la mondo, ke la konkerado ĝin neniam trovos finon, ke nenia vivo kaj nenia potenco sufiĉos, ke la tasko maleblas kaj devas lasiĝi.

– • –

Kiam la Ĥano revenis al Samarkand renkontis lin dezerteco ĉie, la kanaloj estis lasitaj al ruiniĝo, la akvo staris morta aŭ inundis, malnova ŝlimo sekiĝis sur la grundo, ŝlimo estis fiksiĝinta sur la branĉoj de la arboj, putrintaj fruktoj kuŝis en la sovaĝiĝinta greso, la pontoj ne estis rekonstruitaj, homoj laŭiris la pontoruinojn piede, portante aŭ trenante siajn ŝarĝojn, alie la transiro devis efektiviĝi en boatoj aŭ per barĝoj kiuj estis stangopuŝataj antaŭen, la vivo nur hezite revenis al la urbo, maldensa popoliĝo de metiistoj kaj malriĉaj urbanoj, kiuj cirkumpaŝadis sur stratoj ŝtopitaj per rubaĵoj kaj falintaj muroj, fajroj brulis en fulgaj anguloj sub aperta ĉielo, infanoj en ĉifonoj forkuris kiel timaj katoj kaj kaŝis sin en stratetoj kaj ruinoj, tra rompitaj muroj oni povis envidi en kortojn kie arboj ankoraŭ staris verdaj ĉirkaŭ elsekiĝintaj fontanoj kaj la tegaĵo el blua fajenco lumis kiel peco de sobfalinta ĉielo, la Ĥano enrajdis la urbon, tra la ruinigitaj kaj forlasitaj palacoj, la profanitaj moskeoj kaj haloj de erudicio, sovaĝiĝintaj katoj siblante elsaltis antaŭ li, amaso da blankaj pavoj rezidis en la salonoj kaj ŝriis kun etenditaj koloj aŭ sidis vice suprenflugintaj ĝis sur la supro de fulgomuaritaj muroj, maljunuloj ŝajnis dormi kie ili sidis klinitaj super malfermitaj Koranoj grandaj kiel ŝutroj kaj rande nigrigitaj de brulo, la oraj turoj kaj la spacbluaj kupoloj staris skvame destegitaj kaj fendiĝintaj kvazaŭ ili aĝiĝis centojn da jaroj dum tiu kurta tempo, kaj korvoj cirkumflugadis inter ili, raŭke grakantaj kaj mavaŭguraj, pordegoj el artaj ferforĝaĵoj kuŝis ŝovitaj flanken, vandoj el vuale aĵura marmoro faŭkis per malhelaj truoj, rathordoj malaperis intense raslante en la angulojn, el la pompo de la haloj restis nenio krom mizeraj spuroj, stumpigitaj ornamoj, disĵetitaj splitoj, kaj ĉe la vido de ĉiom da tiu dezertiĝo kaptis la Ĥanon deprimo, morniĝanta humoro, li subite komprenis kiel fragila kaj mortema estas ĉio kreita de homoj, regnoj kaj urboj estas ne pli ol araneaĵoj kiujn forbalaas la vento, riĉeco kaj pompo malaperas rapide kiel akvo fluas en la teron, ankaŭ la grandegaj homamasoj forbloviĝas kaj vanuas kiel forkirliĝanta sablo, la nura daŭraĵo estas la greso sur la grundo kiu estiĝas nove kaj renove, kaj la sola eterna estas la Blua Ĉielo supre, iris do la Ĥano por renkonti la popolon kiu kolektiĝis, ĉiuj tiuj mizeraj travivintoj, senhejmuloj kaj rifuĝintoj, kiuj venis por sin ĵeti antaŭ lin, teruritaj kaj senhavaj, dependaj de lia volo por sia vivo, kaj ili kunportis donacetojn kiujn ili metis antaŭ lin, la lastan ornamaĵon kiu restis al ili aŭ kelkajn belajn fruktojn, raran birdon, aŭ eĉ fiŝojn kiujn ili ĵus kaptis en la rivero, kaj la Ĥano rigardis kun bonvolo tiujn simplajn donacojn, li surpaŝis ŝtuparon kaj parolis al la popolo, klarigis al ili ke ilia urbo same kiel multaj aliaj urboj renkontis sian sorton sekve de la orgojlo kaj malprudento de ilia regento, ili ribelis kontraŭ la volo de la Ĉielo kaj la Ĥano estis tiu rimedo al kiu estis konsentite okupi la Kharasmo-regnon, forpeli la ŝahon kaj liajn sukcedontojn, kaj pro tio la popolo devis suferi kun siaj mastroj ĝis ĉiu kontraŭstaro estis rompita, sed nun nova epoko jam komenciĝis, ili ĉiuj eniris la regnon de la Ĥano kaj li konsideras ilin siaj infanoj, ĉiuj kiuj estis sen perfido ne plu devas timi, iliaj urboj estos rekonstruitaj, iliaj landoj denove floros, viroj el iliaj propraj vicoj estos elektitaj estri laŭ la justa kaj neatencebla leĝo de la Ĥano, parolo kiu ne igis la homamason laŭte jubili, sed male klini sin kiel la greso pro la vento kaj lante susuri pro komenciĝanta espero, kaj la Ĥano elrajdis el Samarkand, for de tiu urbo por ĉiam, kaj li lasis alvokon disiri per siaj plej rapidaj kurieroj ĉiudirekten: kolektiĝo al kurultajo, renkontiĝo kaj interkonsiliĝo inter ĉiuj ĥanoj kaj orkhonoj en lia imperio, la lokon li difinis kiam li rajdis orienten laŭ Syr-Darja, la rivero kiu tiris sian verdozonon tra la lando, ĉiuspecaj birdoj tie ekflagris amase, sovaĝbestoj multspecaj fuĝis antaŭ la rajdantoj, la greso kelkloke estis tiel alta ke ĝi atingis ĝis super la ventro de la ĉevaloj, la aero estis milda sed freŝa, la valo havis abundan spacon por dekmiloj da jurtoj, por trupoj kaj ĉevalgregoj, ili komencis kolektiĝi tien el ĉiuj anguloj de la mondo, la brilaj armeestroj, la famaj batalantoj, la jam longe fidelaj bataluloj de la Ĥano, liaj propraj gloraj filoj kaj parencoj, la subĥanoj super foraj triboj kaj limregionoj, senditoj kaj sciabundaj viroj de Katajo kaj Koreio, Tibeto kaj Karakataj, Mezopotamio kaj la regionoj ĉirkaŭ la Nigra kaj Kaspia maroj, arbaro el standardoj, flagoj kaj vimploj, grandegaj vicoj de kibitkoj kiuj venis super altebenaĵoj kaj montpasejoj, kun ruĝpentritaj radoj kaj silksubŝtofitaj jurtoj, la tirbovoj havis orumitajn kornojn aŭ estis ornamitaj per buntaj rubandoj, la ĉevaloj reglimis kiel speguloj kaj portis arĝentgarnitajn selojn, la ĉefuloj kaj la armeestroj venis en orbroditaj vestoj, en zibelmanteloj kaj lupfelaj manteloj, kun silkĉemizoj sube kaj gemoj kiuj sparkis ĉirkaŭ la kolo kaj sur la fingroj, akompanataj de laktoblankaj kameloj de Korasan, duonsovaĝaj ĉevalgregoj de la montvaloj, poefagaj bovoj de Tibeto kun ruĝaj okuloj kaj feloj kiuj pendis ĉirkaŭ ili simile al longharaj, treniĝantaj ŝaloj kaj la larĝaj brustoj anhelantaj pro la tro densa aero de la malaltejo, la kurultaja tendo altis super la svarmo kun sia grandega blanka kupolo, duoblaj fajroj brulis antaŭ la enirejo suda kiel preskribis la ritualo, sed la sentineloj permesis al ĉiuj eniri, certaj ke neniu senrajtulo aŭdacos pasi, sennombraj ĉarŝarĝoj kun donacoj estis alkondukataj kaj malŝarĝataj ekstere, trezoroj de ĉiuj konkeritaj landoj, kostaĵoj kaj rimarkindaĵoj, tutnudaj ebonenigraj junuloj, sveltaj kaj oblikvokulaj junulinoj de suda Azio, gracilaj hindinoj kun perloj en la nazloboj kaj ruĝa marko sur la frunto, linkosimilaj junaj virinoj de la montoj, persaj kaj arabaj princinoj kaj kortegaj damoj kun glacie fiera teniĝo kaj longaj, pintaj, forte pentritaj ungoj, katajinoj kun vizaĝoj kvazaŭ fajlitaj el eburo, trotetante per piedoj kiuj similis al ĉevalhufetoj en siaj silkaj ŝuoj, amorantinoj kaj kromedzinoj kaj sklavinoj en abundo por ĉiuj, dancistinoj kaj liutludantinoj kaj akrobataj serpentohomoj, kiuj vringis sin ĉirkaŭ si mem tiel ke kapo kaj postaĵo ŝajnis ŝanĝi lokojn, sangaj viandpecoj flamis sur rostostangoj aŭ estis kuirataj en kaldronoj, vinoj de diversaj koloroj estis trinkataj el sparkantaj pokaloj, la Ĥano sidis en sia altigiteco sur la ortrono de la detronigita ŝaho Muhammed kun lia krono kaj sceptro ĉe siaj piedoj, kaj ĉiufoje, kiam li levis la pokalon la jubilo eksplodis ĉirkaŭ li, sed kiam li fine ordonis silenton per manmovo kaj komencis paroli, li eldiris pripensitajn kaj seriozajn vortojn, nur pretere li menciis kiel ion memevidentan siajn venkojn en la militentrepreno finita post tri jaroj da bataloj, nun gravas konservi la fruktojn de la venko kaj konfirmi la regadon en la konkeritaj regionoj, nur absoluta obeo al lia leĝo Jassa povos konservi la unuecon kaj igi ilin venki ĉiujn tentojn kaj danĝerojn, li ne plu mem povos gvidi ĉiujn militojn kaj entreprenojn, sed ili devas esti plenumataj laŭ lia volo kiu ankaŭ estas la volo de la Ĉielo, kaj li alvenigis filojn kaj ĥanojn, armeestrojn kaj senditojn, por direkti siajn vortojn al ili unu post alia, liaj tri pli junaj filoj staris tie flanko ĉe flanko, imponaspektaj, fieraj, plenaj de forto kaj potenco, sed la pli aĝa ankoraŭ ne alvenis, la morna kaj malhela Djutji kun la necerta origino, la Gasto kun siaj memduboj kaj sia obstina sentimo, laŭdire lia veno estis prokrastita pro la bataloj diste okcidente sur la rusaj stepoj, kaj la Ĥanon nun kaptis subita malfido kaj kreskanta kolero, li prenis la foreston de la filo kiel intencan malobeon kaj spiton, deklaris ke la alvoko al kurultajo validas pli ol iu ajn milito kaj egalas ordonon kiu devas esti senkondiĉe obeata, Djutji igis perdota sian vivon per sia malĉeesto kaj la Ĥano ordonis ke li estu mortigita, sammomente alvenis sagokuriero kun la informo ke Djutji subite malsaniĝis kaj tial ne povis sin prezenti, la Ĥano heziteme nuligis sian ordonon kaj sendis la tre konfidatan orkhonon Subutaj por esplori la aferon, la kurultajo daŭradis, raportoj estis diritaj de komandantoj de diversaj regionoj, la orkhono Djebe kun Subutaj estis komisiita kapti la fuĝantan ŝahon Muhammed kaj poste daŭrigi per konkerekspedicioj ĉirkaŭ la Kaspia Maro, tra la Aralaj stepoj ĝis Ukrainio kaj Krim, kie Djutji kunigu sin kun ili en la penetro enen en Ruslando, el oriente Mukali en Kataj sendis anstataŭanton kaj mem falis je tiu sama tempo en la bataloj tie fore, la Ĥano destinis lian filon Boru lia anstataŭanto por daŭrigi la militon kontraŭ la Kin-regno sude de Huangho, informoj enkuris pri ribelo kaj perfido en Hsia apogata de la suda Sung-regno, kio montris ke la ĉeesto oriente de la Ĥano mem fariĝis ĉiam pli urĝa kaj jam venis la tempo ekmarŝi reen al Karakorum, antaŭ ol la kurultajo finiĝis tamen fine Djutji venis societe kun Subutaj, la perdita filo genuis antaŭ la Ĥano kiu levis lin kaj metis siajn brakojn ĉirkaŭ li, profunde kontenta pro lia submetiĝo kaj lia kunportita donaco de cent mil bonegaj ĉevaloj de Kiptjak, li nun rigardis ĉiujn kolektiĝintajn filojn: flanke de Djutji la nekontraŭstarebla dura konkeranto Tjagataj, la memfida kaj joviala Ogotaj kun sia febleco por vino kaj virinoj, la klara kaj aŭdaca Tuli, nomata la Spegulo, kiu malgraŭ tio ke li estis la plej juna tamen rangis kiel la plej alta estro de la armeo, kaj la Ĥano sin turnis al ili por disdividi la taskojn inter ili post certe longa kaj zorga konsiderado de sia elekto: Djutji reiru okcidenten por daŭrigi la batalojn ĉirkaŭ Volgo, Tjagataj iru suden por defendi la konkeritan Kharasman regnon, Ogotaj responsu pri la dezertebenoj de okcidenta Gobio kaj la ordo inter ties batalemaj triboj, dum Tuli akompanu la ĉefan armeon orienten, per tio la plej gravaj decidoj estis faritaj kaj la plej granda kurultajo de la Ĥano estis finita per kromaj festenoj, antaŭ ol ĉiuj ekmarŝis diversdirekte.

– • –

La Ĥano tamen en rimarkinda maniero prokrastis la reiron al Karakorum, restis en montvaloj somere kaj aranĝis ĉasojn en la arbaroj vintre, ŝajnis kvazaŭ li malvolus reveni por ektrakti la atendantajn taskojn, la daŭrigotan organizadon de la mongolimperio kaj la militentreprenojn kontraŭ Hsia kaj la du Kataj-regnoj kiuj baldaŭ devas efektiviĝi.

Dume li serĉis konsilojn kaj apogon de erudiciuloj, profundi ĝis en diversaj problemoj en alia maniero ol antaŭe, fariĝis inklina al fundaj interparoloj kaj diskutoj, dediĉis sin al pripensado kaj superrigardo post la multa kaj violenta okazado, sed ankaŭ kun sia kutima efikeco zorgis pri la plukonstruado de la karavanvojoj, de la kuriera servo kaj pri la progresanta transportado de militpredo, tributoj kaj komercaĵoj orienten ale al Karakorum, al la nuklelando de la mongolimperio.

Eble la malrapida marŝo reen por la Ĥano signifis la idealan nomadvivon kaj li adheris al ĝi kiel eble plej longe, antaŭsentante ke ĝi estas la lasta moratorio antaŭ ol la regtaskoj denove urĝos post la hejmreveno, jes, antaŭ ol la aĝiĝo grave sentiĝos kaj la ĝojo de la sensoj obtuziĝos, siaparte li jam fariĝis pli modera rilate ĝuojn, li kontraŭstaris la allogon de ebriigaj trinkaĵoj kaj inter ĉiuj belaj virinoj li sin tenis precipe al sia akompana favoratino, la merkitino Khulan, kiu havis sian propran grandioze ekipitan jurton tiratan sur kibitko de dek paroj da laktoblankaj bovoj.

Renkontis lin dum la reiro la nepoj Hulagu kaj Kubilaj, kiuj tiam havis dekunu kaj naŭ jarojn de aĝo, ili estis filoj de Tuli kiu estis alte en favoro ĉe li kaj li trovis ilin nekutime viglamensaj kaj lernemaj, donis al li grandan plezuron paroli kun ili, li instruis ilin arkpafi kaj batalludi, rakontis al ili pri siaj travivaĵoj kaj ŝanĝiĝis de severa Ĥano al joviala avo.

Dum la lasta granda vintra ĉaso okazis al la Ĥano io kio profunde lin impresis, li hazarde sin trovis antaŭ la aliaj dum la persekuto de apro kaj subite la besto atakis, la ĉevalo ektimis kaj deĵetis sian rajdanton, la Ĥano sin trovis kuŝanta sur la grundo sen armilo en atingo kaj rigardis al la apro, li estis senhelpa kaj perdita, atendis nur ke la furioza besto sin alĵetos kaj lin traboros per siaj dentegoj, sed nenio okazis, la besto staris tie kvazaŭ ĝi estus ŝtoniĝinta, kvazaŭ subigita per la rigardo de la Ĥano aŭ perpleksita de ties situo sur la grundo, ĝis ĝi kun elsnufo skuis sian kapon kaj retiris sin en la veprojn.

La Ĥano vidis tion kiel signon de la Ĉielo, memorigon pri tio ke lia tempo baldaŭ estos finita, sed ne ĝuste ankoraŭ, al li estis permesita mallonga moratorio por sekurigi sian imperion kaj prepari sin antaŭ sia propra fino.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.