La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 2

Kiel kutime la printempo venis al la altregiono kiel ŝtormo kaj inundo, venis kun ŝtormo varmega kiel spiro de besto kaj igis la grundon vapori kaj ĉiun restantan neĝon degeli, venis kun inundo de ĉiuj riveroj, rojetoj, akvofluoj en valoj kaj profundoj.

La purŝvabritan spacon plenigis kojnoformaj birdovicoj survoje norden, lorlantaj kaj trumpetantaj, la bestoj tiriĝis antaŭen en rotoj, venis el la arbaroj kaj kolektiĝis sur la ebenaĵoj, cervoj ŝajnante makulitaj de neĝo faris altajn kapriolojn, ursoj alpretis kaj frapis brutojn, la marmotoj fosis siajn kavojn entere kaj sidis tie fajfante.

La greso ŝosis preskaŭ de unu tago al la venonta, se iu ekdormonte kuŝiĝis sur ĝi ĝi ŝajnis al li pli alten kreskinta kiam li vekiĝis, brutoj kaj ĉevaloj samkiel multaj specoj de sovaĝbestoj sin paŝtis per dentoj kaj langoj, ĉiu laŭ sia specio, la ŝafinoj naskis ŝafidojn kaj rapide grasiĝis, la lakto abundis el plenaj mamoj.

La floroj elburĝonis kiel fajro en multaj koloroj, luktis inter si por spaco, alten sin pafis unu preter alian, tutaj kampoj kun ĉielbluaj narcisoj kaj violeaj hiacintoj, peonioj kaj papavoj kiuj disvolvis siajn ruĝajn kapojn en densaj amasiĝoj, flamstriaj tigrolilioj kiuj virojn atingis ĝisbruste, ranunkoloj similaj al grandegaj strilinioj el flavfandita butero, kampanuloj grandaj kiel infankapoj.

La odoroj leviĝis narkote kaj svenige, florodoro kaj poleno portiĝis per la vento foren super la dezerto, drivis antaŭen en rozeaj aŭ oroŝimraj nuboj, sovaĝaj abeloj, burdoj kaj ĉiaspecaj insektoj zumis, zumris, flimris enaere kaj surgrunde, la flava florfaruno kolektiĝis akvorande kiel oraj borderoj kaj la fiŝidaro senhalte buŝadis por ĝi, faris ringojn akvosurface, simile kiel faras pluvo de pezaj akvogutoj.

Por la nomadoj tio estis tempo de satiĝo post la vintra malsato, ili voris lakton kaj viandon, tenis bolantaj la kaldronojn kun viandmanĝaĵoj super la fajroj, ĵetis ostojn nur duone deroditajn al la hundoj, facile ridis kaj tion faris funde, kun malfermitaj buŝofaŭkoj kaj saltantaj ventroj, sed ankaŭ povis facile raptiĝi de subita kolero kaj elkrevi en perfortaĵoj.

Ili vivis kun la bestoj pli ol iam, tumultis kun siaj ĉevaloj, kurante faris suprensaltojn sur ties dorsojn, rajdis en vastaj rondoj tra la gresebeno, revenis kaj alsaltis la grundon antaŭ ol halti, la melkado postulis tempon, la viroj fajfis por la ĉevalinoj kiuj staris flankate de la ĉevalidoj dum ili estis melkataj, la brutaro remaĉadis kaj enspiris la kvietigan fumon de la subĉielaj fajroj.

Ankaŭ la kaprinoj estis melkataj, ili havis skuetiĝantajn, nigramakulajn mamojn kiuj preskaŭ treniĝis sur la grundo, la knabinetoj komencis lerni melki ilin, la ŝvelpufaj mampintoj ŝprucis preskaŭ elmeme, sed la knaboj ludis kun la ŝafoj, disgambis super ili aŭ rajdis kun suprentiritaj kruroj, penis ilin direkti tenante ilin ĉe la oreloj, aŭ instruis al la virŝafoj kornobati, staris antaŭ ili kun alturnita postaĵo kaj lasis sin alfrapi tiel ke ili ridante flugis super la grundo.

Timuĝin mezis inter infano kaj adolto, li alterne partoprenis en ludoj kaj laboroj, rajdis la plej kontraŭstrebajn virŝafojn kaj luktis kun ili, alestis kiam la ĉevalinoj estis melkataj kaj partoprenis la batadon de la grandaj ledosakoj kun ĉevallakto por igi ĝin fermenti, kunhelpis kolekti la ekskrementojn de la brutaro en korboj kaj en la sunbrilo sekigi ilin en hejtaĵon.

Li rigardis la fekundigojn de bovinoj kaj ĉevalinoj, la naskojn de bovidoj kaj ĉevalidoj, li partoprenis tirante la elmontri ĝantajn postkrurojn kiam la nasko estis malfacila, kaptis ŝafojn kaj ilin ligis kiam la lano estis tranĉota, vadis en la inunda akvo kaj eltiris fiŝojn per maŝo aŭ digis malprofundajn akvogolfetojn kiuj poste estis ĉerpataj ĝis la fiŝoj baraktis en la malalta akvotavolo kaj povis kaptiĝi per la manoj, li lertis maŝkapti marmotojn, ŝteliĝis al iliaj terkavetoj kaj tiris la maŝon kiam kapo sin elŝovis.

Timuĝin ja estis filo de la ĥano kaj povis pli liberi ol la aliaj knaboj, li jam havis propran ĉevalon kaj forgalopis sur ĝi tra la ebenaĵo, li enspiris la preterblovantan aeron kaj levis laŭtajn vokojn pro ĝojo, neniam li erarvojis eĉ se li estis distance for de la ordua vido, eĉ ne bezonis li rimarki spurojn kaj direktojn, malgraŭe li sciis kiel reveni.

Kaj la bardoj venis, la vagantaj bardoj, rajdantaj surĉevale kun sia unukorda instrumento ĉeflanke, kaj eble restis ili surĉevale kantante siajn kantojn, dum la homoj kolektiĝis ĉirkaŭ ili, surĉevale ankaŭ tiuj, aŭ ili descendis kaj eksidis sur ŝafofelo apud aperta fajro, tiel ke povis ĉiuj ariĝi tie kaj aŭskulti ilin, aŭ ili estis invititaj en la spacan jurton de la ĥano por kanti antaŭ elektita rondo.

La monokordon ili apogis kontraŭ la grundo kaj tenis ĝin rekte supren antaŭ si, sidante kun krucitaj kruroj, la longa kolo el pala ligno aspektis kiel kolo de granda birdo kaj la ventro konsistis el pufblovitaj urinvezikoj donante obtuzan sonoron al la zumanta kordo, ili ludis kvazaŭ senzorge, ne pensante pri ĝi, dum iliaj buŝoj formis la kanton kaj iliaj okuloj rebrilis de la sento kiu ilin plenigis.

Pri la ĥanoj kaj bataluloj de la klano ili kantis, pri la sorto de la klano dum multaj generacioj, simile al ŝtuparo iranta retren kaj suben en la tempon, eble tre lontanan sed tamen tute proksiman, kun terura suno kaj eĉ pli terura fridego, kaj la riveroj estis pli profundaj kaj pli akvozaj, la paŝtejoj ne finiĝis, la greso kreskis ĝisĉiele kaj la Ĉielo estis alta kaj eterna kaj blua, sed tamen tute proksima, kaj troviĝis bataluloj kiuj kaptis stelon en la mano por sin varmigi en la vintra nokto, trovi ĝis virinoj kiuj vivis nudaj en la akvoj, kaj naskiĝis gigantinfanoj kiuj tuj enpaŝis la brulantan fajron kaj ridis inter la flamoj, nevenkeblaj dekomence.

La klano apartenis al la fama Burĉikuno-tribo, la Grizokulaj, kiuj povis respuriĝi ĝis la unuiĝo inter la Nigra Lupo kaj la Blanka Cervino, du triboj el sudo kaj el nordo kiuj interpaci ĝis kaj fariĝis potencaj sur la altebeno inter la montoj sude kaj la arbaroj norde, ili batalis kontraŭ aliaj triboj kaj kaptis abundan predon kaj forpelis ilin de la bonaj paŝtejoj, ili militis ankaŭ kontraŭ Kataj kaj hejmportis grandajn trezorojn, iliaj kestoj estis plenigitaj per kostaĵoj kaj sur la muroj de la jurtoj pendis vestoj el silko kaj la plej belaj zibelmanteloj, flanke de oraj glavoj kaj pafarkoj inkrustitaj per gemoj, kaj ilia orduo staris ĉe la bordo de Orkhon sub la ŝirmo de la monto Burkhan Khaldun, kaj tie vivis Bataĉi, la Blanka Ĥano kun la firmaj paŝoj, kaj Koritĉar-Margan la tre lerta, kaj Aŭdan kiu nomiĝis la Griza kaj similis al lupo, kaj Sali kiu nomiĝis la Kaprica ĉar lia menso estis enigme maltrankvila simile al montriveroj en la degela sezono, kaj Jeke-Nidun kun la Granda Okulo, li kiu vidis pli ol iu ajn alia, kaj la saĝa Burĝidigat-Merken kun sia belega edzino Mongolajna, kaj Torkoldaj la riĉa, la mastro super la plej grandaj gregoj, kaj Kabul ĥano kiu ensturmis en Kataj kaj tiris ilian imperiestron ĉe la barbo, bravaĵo kiun la katajoj ne povis privenĝi aliel ol igi perfidulon lin veneni, kaj jen la bardoj fine atingis ĝis Jesugaj-Bagatur, la nun reganta ĥano de la klano, la Forta, la Sentima, la mastro super la Grandmongoloj, regento super kvardek mil jurtoj kaj sennombraj gregoj de ĉevaloj kaj brutoj, nekontestebla okupanto de la lando inter la riveroj, neniam mankis kumiso en liaj sakoj kiam la vintro plej severis, neniam liaj brutoj mortmalsatis, neniam al lupoj licis libere vandali liajn gregojn, neniuj rabistoj kaj ŝtelistoj kuraĝis proksimiĝi, kaj printempe la ĉevalinoj naskis kaj riĉabundis per lakto, la ŝafinoj fruktis kaj naskis kaj la ŝafidoj dancis blankaj kiel neĝmakuloj en la alta greso, la virinoj gravedis kaj naskis kaj la vivo atingis sian flusomarkon en la jurtoj, laŭdo kaj gloro al la ĥano de la Grandmongoloj, al Jesugaj, la forta kaj fortuna!

Tiel la bardoj kantis akompanate de siaj zumantaj kordoj, kaj inter la aŭskultantoj kun brulo en la sango estis la knabo Timuĝin, la unuenaskita filo de la ĥano, kiu jam decidiĝis fari ĝi la plej granda el ĉiuj ĥanoj, fariĝi tiu kiu estos prikantata dum sennombraj generacioj.

Timuĝin estis la gvidanto kiun la pli junaj fratoj sekvis en ĉio, li estis la plej saĝa kaj la plej lerta, la plej aŭdaca kaj forta, escepte de la du jarojn pli juna Kassar kiu estis pli altkreska, pli forta kaj pli lerta pri pafarkado, sed kiu estis tre sindona al Timuĝin kaj en ĉio sin subordigis al li, ankaŭ kiam ili luktis li volonte lasis al la frato venki ne uzante ĉiujn fortojn, nur en pafarkado li montris sian superecon, lia fiero estis nomiĝi Kassar la Pafarkisto.

Timuĝin respondis per fervora admiro al la pafarka lerto de la frato kaj lin ofte demandis kiel estas ebla lia lerto, li povis trafi ĵetitan ŝtonon per sia sago, povis faligi flugantan birdon kaj trapenetri fiŝon en la akvo, tio lasta estas la plej malfacila, li klarigis, ĉar la akvo faras alian kaj pli malfacile prekalkuleblan kontraŭstaron ol la aero, eĉ se regus forta vento, la trafcerto dependas de sento kiun li havas en si kaj kiu diras al li jam en la momento antaŭ ol la sago forlasas la kordon ĉu ĝi trafos aŭ ne, tio neniam misas, kiam lia sento antaŭvidis kiun kuron faros la sago por neeviteble trafi sian celon, tiam la sago sekvos tiun kurbon kvazaŭ ĝi estus nevidebla trako en la aero, kaj ĉar li ne lasas la sagon flugi antaŭ ol li sentas ke ĝi trafos, tial ĝi senescepte atingas sian celon, krom iujn rarajn fojojn kiam lia sento hezitas kaj li tamen lasas la sagon, tiel Kassar mem klarigis sian pafarkan lerton.

Pri la tria frato, Katĉiun, tiu estis tro juna kaj tro infaneca por vere konsideriĝi, kaj la plej juna, Temugu, ankoraŭ treni ĝis ĉe la patrinaj jupoj, dum la fratineto Temulun nutriĝante kuŝis ĉe la mamoj de la patrino, sed troviĝis ankaŭ multaj duonfratoj kaj la plej respektataj inter ili estis Bektar, Belgutej kaj Targutaj, ili tamen ne estis samrangaj kun Timuĝin kaj ties fratoj, ne heredontoj de la ĥano, tamen kun favoraj eblecoj maturiĝi ĝis potencaj viroj en la klano kaj brilaj komandantoj inter la bataluloj.

Timuĝin kaj Kassar tumultis kun la duonfratoj en sovaĝaj ludoj kaj petoloj, en konkuroj kaj luktoj, regis tensio inter ili sed ankaŭ sindonemo, ĝis nun ankoraŭ ne malamo nek vere pripotenca lukto, Timuĝin frue komprenis ke li saĝe agus gajnante la duonfratojn por si ne forpuŝante ilin, li klopodis montri justecon kontraŭ ili samtempe perceptigante al ili sian fortan volon, sed li ankaŭ rimarkis kiel ilia patrino kuraĝigis ilian troaplombon kaj en tio ŝi havis apogon de la ŝamano Tebtengi.

La aliaj duonfratoj estis malpli reputataj, preskaŭ ekster kalkulado, ĉar malgraŭ ke Jesugaj patris ankaŭ ilin iliaj patrinoj pli malalte rangis kiel edzinoj aŭ kromedzinoj, tial la statuso de tiuj duonfratoj estis malcerta kaj tute ne respektata, ili ne malofte montris mornan kaj neprekalkuleblan karakteron, malicon kaj insidemon, ili volonte helpis sin per ruzo kaj trompaj trukoj, kaj pro tio ili estis punataj per batado kaj elpeliteco de la ceteraj Jesugaj-filoj, kaj foje kiam ili kune fiŝkaptis, Timuĝin malkovris neordinare grandan kaj grandiozan fiŝon kiu staris en malprofunda akvo kun etenditaj orobrilaj naĝiloj kaj korale ruĝaj brankoj kiuj moviĝis ĉe ĉiu spiro, Timuĝin mallaŭte fajfante ŝtelpaŝis tra la akvo kun la koro forte batanta pro ekscito, li etendis sian vergon kun la maŝo kaj mallevis ĝin tre singarde antaŭ la fiŝo, tiris ĝin malantaŭen ĉirkaŭ la kapo kaj la brankoj, ektiris kaj sentis la inerton, la baraktantan pezon de la fiŝo kiam ĝi arkfluge traaeris, sed la fiŝo elglitis la maŝon kaj falis sur la greson, kaj antaŭ ol Timuĝin ĝin atingis la insida duonfrato Ossgin salte sin ĵetis sur ĝin, kaptis ĝin per ambaŭ manoj kaj forkuregis kun ĝi akre kaj triumfe kriante ke la fiŝo estas lia, la fiŝo apartenas al li! kaj Timuĝin tiam kaptis violenta kolerego pelanta la sangon for de lia vizaĝo kaj tremiganta liajn membrojn, li ekkuris post la fiŝoŝtelinto Ossgin kun la vergo en sia mano, lin ĉasis tra la greso kaj vokis al li ke li lasu la fiŝon, sed Ossgin kuris ĝis li anhelante falis, ĉiam plu kun la fiŝo en siaj manoj, forte premata al sia brusto, sammomente Timuĝin lin ĝisatingis kaj komencis lin senbride bati per la vergo, ĝin rompis meze kaj kontinuis batadi per la pli dika parto, batadis, batadis ĝis Ossgin kuŝis tie senmova kun sango fluanta el la buŝo kaj la fiŝo disŝirita sur la sino, Timuĝin tiam tuj ĉesis kaj foriris ne returnante sin, pli malfrue kelkaj el la aliaj duonfratoj venis dirante ke Ossgin mortis, Timuĝin nenion respondis sed iris rekte al la patro, trovis Jesugaj en ties jurto, genuis antaŭ li kaj diris: Mi mortbatis Ossgin! kaj la ĥano malsereniĝis pro kolero kaj elkriis: Vi fratmortiginto, kial vi ĝin faris? kaj Timuĝin respondis: Li ŝtelis mian fiŝon kaj vi instruis min ke ŝtelistoj estu punataj! kaj Jesugaj aŭskultis kiel la tuto okazis kaj regajnis sian trankvilon, poste li diris: La ekkoleremo vi heredis de mi, mia filo, vi devas lerni ĝin bridi, alie ĝi kaŭzos vian malfortunon, sed nun foriru kaj ni ne plu parolos pri la afero!

Kaj Timuĝin vidis virinon rajdi sola tra la greso, li rajdis post ŝi kaj ekflankis apud ŝi, ŝi okulangule lin rigardis kaj ridis, ŝiaj ruĝaj vangoj kaj sanaj dentoj diris al li ke ŝi estas tute juna, kaj li demandis kien ŝi vojas kaj kial ŝi rajdas sola, kaj la virino kun sincera malkaŝo diris: Mi survojas fiŝkapti, mia edzo estis batalulo kiu estis mortigita kaj ĝis nun neniu alia min alprenis al si! kaj ŝi priparolis ke ŝi havas propran jurton kaj proprajn ĉevalojn, sed infanojn ŝi ankoraŭ ne atingis naski, tiel mallongan tempon ŝi estis edzino, ŝi nomiĝas Djuma kaj bone scias kiu estas Timuĝin, malgraŭ ke li kompreneble neniam rimarkis ŝin, kaj Timuĝin diris ke li ŝin akompanos kaj fiŝkaptos kun ŝi se ŝi volas, kaj ŝi respondis ke li bonvolu tion fari, ŝi jam trovis bonan lokon kien neniuj aliaj kutimas veni, kaj ili rajdis unu apud la alia tra la greso kiu svingiĝis kontraŭ la ventrojn de la ĉevaloj, ili ankaŭ ne ĉirkaŭvojis pro la altaj strioj el floroj kiuj sendis siajn ruĝajn, flavajn kaj bluajn rebrilojn kontraŭ iliajn vizaĝojn, Timuĝin neniam estis timida antaŭ virinoj, li malkaŝe rigardis al ili en la okulojn kaj sentis nenian konfuziĝon, li sciis al kio ili utilas sed ankoraŭ neniun elprovis laŭ la maniero de viroj, tio okazos iam en la futuro, kaj nun li akompanis Djuma, la junan virinon kiu trofrue perdis sian edzon, ili alvenis al valeto kaj jen ĝi estis: akvofluo kiu glitris en la greso, ne vera rojo, nur unu el tiuj okazaj fluoj kiuj ekestis dum la printempo kaj troviĝis tie dum mallonge ĝis ili denove sekiĝos, sed tre verŝajne povus tie troviĝi fiŝoj, fiŝoj kiujn obsedis la emo sekvi ĉiujn fluajn akvojn kontraŭflue, tute ĝis ili plaŭdante pelis sin antaŭen en tiel malabunda akvo ke la dorso elpintis superakve kaj nepris al ili renaĝi, ili descendis la ĉevalojn kaj ĉe iliaj piedoj la akvofluo faris apertaĵon tra la greso, Djuma kunportis neniajn rimedojn por la fiŝkaptado krom oblonga korbo de maldensa plekto, Timuĝin scivolis kiamaniere ŝi fiŝkaptos kaj ŝi donis al li longan rigardon, ak enigman ak petolan, ŝi senceremonie komencis sin malvesti, ne hezitis, ŝi jam havis viron kaj ne estas knabino, kaj tie ŝi staris nuda en la greso, paŝis en la akvon kun la korbo en la mano kaj montris al Timuĝin kiel ŝi kutimas fiŝkapti, ŝi ekkuŝis en la akvofluo tiel ke ŝia korpo digis ĝin, krom unuflanke kie ŝi tenis la korbon tiel ke la akvo trairis ĝin, kaj la fiŝoj venis, baraktis kontraŭ ŝia korpo kaj serĉis vojon laŭ ĝi, tiel ili trafis en la korbon kaj ŝi rapide ilin kaptis unu post la alia, rompis al ili la kolon kaj ilin ĵetis sur la greson, Djuma fieris pri tiu maniero de fiŝkaptado kiun ŝi eltrovis, ŝi rigardis al Timuĝin kaj ridis, ruĝvanga pro fervoro, mansvingis al li kun baraktanta fiŝo en la mano kaj vokis al li ke ankaŭ li malvestu sin kaj helpu al ŝi fiŝkapti, Timuĝin estis ekstarinta tie rigardante iom surprizite, ne aparte pripensante ŝian nudecon, li sufiĉe sciis pri tio kiel virinoj aspektas sub la vestoj, sed nun ekplaĉis al li ekkuŝi en la akvo same kiel Djuma kaj partopreni en la fiŝkaptado, li sin malvestis kaj glitis en la akvon apud ŝin, ĝi estis agrable frideta, ne tre malvarma, kaj la fluo tiklis la haŭton, li sentis la fiŝojn tuŝeti lian korpon, per rapidegaj, glataj tikoj kaj tuŝoj, aŭ en longaj strioj kiam la akvo premas ilin kontraŭ lin, li helpis al Djuma peli fiŝojn en la korbon kaj kapti ilin per la manoj, kelkfoje iliaj kaptoj ĉirkaŭ sama fiŝo renkontiĝis kaj kiam ambaŭ klopodis teni ĝin okazis ke ĝi forglitis de ili kaj forrapidis, tiam ili meze de la fervoro ridis kaj rigardis unu la alian, li sentis ŝiajn membrojn kontraŭ siaj propraj, fridetaj kaj glataj en la akvo, fiŝoj venis inter iliajn korpojn kaj subite ekbaraktis, tio tiel amuze tiklis ke ili denove devis ridi, kaj Timuĝin komencis provi kapti fiŝojn kiuj englitis inter ilin, li baris al ili la vojon per sia korpo premita kontraŭ la ŝia kaj palpis por la fiŝoj per la manoj, inter ŝiaj mamoj, inter ŝiaj femuroj, estis ak ludo ak maniero kapti fiŝojn, volonte Djuma kunludis kaj multe ridis, Timuĝin trovis ne nur fiŝojn sed ankaŭ ŝian korpon per la manoj, kaj baldaŭ li ne plu kaptis fiŝojn sed ŝiajn membrojn, ŝiajn firmajn femurojn, ŝian pli molan ventron, ŝiajn glatajn, forglitajn mamojn, kaj tio fajrigis lian sangon alimaniere ol la fiŝkaptfervoro, donis al li senton en la korpo kiu estis nova kaj tamen rekonebla, intuita aŭ duonspertita jam antaŭe, subite li ŝin ĉirkaŭbrakis kaj levis ŝin el la akvo, ŝin portis kelkajn paŝojn for en la greso kaj sinkis sur ŝin, iliaj korpoj premiĝis malsekaj kaj fridetaj unu kontraŭ la alia, ĝis la ardo ekflamis kie ili unu la alian tuŝis kaj li sentis ke li ŝin penetras ne aparte klopodante tion, lia pulsanta duro serĉis por si tion kiel sendoloriĝon, kiu tamen ne mildigis sed intensigis la tensian senton, ŝia mola-raspeta interno ak lin alsuĉis al si ak lin klopodis forpuŝi de si, tio estis iaspeca lukto kie ili estis ak kontraŭ ak kun unu la alia, ĝis venis la ellasiĝo ilin unuiganta, tiel perplekse kiel neeviteble, kaj poste Timuĝin rememoris tiun horon kiel difuzan sed allogan unuiĝon de akvofrideto kaj pulsanta ardo, de baraktantaj fiŝoj kaj raspa greso, de glataj membroj kiuj kvazaŭ miksiĝis kun la mukozaj korpoj de la fiŝoj, en la leĝera susuro de la vento en la greso sub la Eterna Blua Ĉielo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.