La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 23

La reĝo de Hsia ĉeestiĝas kun sia akompanantaro en la lagro de la mongoloj, la akcepto estas ceremonia sed la vizitantoj ne estas kondukataj al la blanka jurto de la Ĥano kun la levita standardo, sed al alia, ornamita por festeno.

La gastoj sidiĝas ĉe primetitaj tabloj, la solena etoso komencas leĝeriĝi kiam ili malplenigas la unuajn pokalojn atendante la Ĥanon, sed tiam la mongolaj komandantoj ĉiuj samtempe elingas siajn glavojn kaj morthakas la Hsia-reĝon kaj lian tutan akompanantaron, tiel kiel decidis la Ĥano antaŭmorte.

Poste la ekmarŝo plenumiĝas haste, la reiro al Karakorum, kun la mortinta regento en sia ĉerko ripozanta en la jurto kiu estas ŝarĝita sur kibitko, la gvardio de la Ĥano ĝin akompanas sub komando de Tuli, dum la cetero de la armeo estas lasita daŭrigi la batalojn sub vickomandanto.

La procesio moviĝas silente, kun mejlovasta fronto, kaj la bataluloj senindulge mortigas ĉion kio aperas sur ilia vojo, homojn kaj bestojn, krom tio ili nivelas ĉiujn konstruojn al la grundo, dezertigas kaj bruligas la kampojn: tio estas esprimo de funebro kaj donas korfaciliĝon al la bataluloj, samtempe tio gloras la Ĥanon, pro la kredo ke ĉiuj mortigitaj dum lia funebra procesio lin akompanos mortregnen por tie lin servi.

Nur kiam la procesio jam elpasis el la malamikaj landoj kaj atingis la proprajn dezertregionojn la sagokurieroj dissendi ĝas ĉiudirekte por anonci la morton de la Ĥano, la funebrokantoj komenciĝas, la mortotamburoj ektondras, tiel la marŝo pluiĝas ale al Karakorum.

Funebrantaj homamasoj kolektiĝas laŭ la vojo kaj aliĝas al la procesio, rajdantaroj elvenas el Karakorum kaj descendas de la ĉevaloj por sin ĵeti algrunde kie la ĉaro de la mortinto pasas, urborande la ĉerko estas levita de la kibitko kaj portata surŝultre de la bataluloj, la veplendoj supervoĉas la batadon sur la tamburoj, ĉie homoj sin ĵetas al la polvo, vestoj kaj peltoj kaj matoj ĉiaspecaj estas sternataj surgrunde kie la procesio tiriĝas kun la ĉerko glimanta de oro en la suno.

Byrte kun Ogotaj ĉe sia flanko akceptas la mortinton sidante en la regentjurto, la ĉerko metiĝas antaŭ ili kaj ili ekgenuas apud ĝi, poste apertiĝas la fermaĵo kaj vico da oldaj kunbatalantoj pasas por ĵeti sian lastan rigardon al la mortinta regento.

Ree la ĉerko portiĝas el Karakorum kaj estas ŝarĝita sur kibitko, la mortprocesio ekiras supren laŭ la rivervalo, kie la Ĥano estu entombigita en tiu bosko de larikoj, kiun li mem elektis por si.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.