La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 16

Unu el la plej altrangaj ŝamanoj alpaŝas ĝis antaŭ la Ĥano kaj plendas: Ĉu vi scias, ho Ĥano, ke la ŝamanoj de vi kaj de ĉiuj veraj mongoloj estas ĉiam pli forpuŝataj de fremdaj instruoj kaj ĉiaspecaj herezoj?

Ni ŝamanoj ja tamen estas la solaj kiuj gardas la kontakton kun la Eterna Blua Ĉielo, tial neniuj pastroj aŭ predikantoj de ajna speco povas nin anstataŭi, niaj revelacioj kaj interpretoj de signoj estas la solaj kiuj povas klarigi la volon de la Ĉielo kaj doni la ĝustan gvidon por ĉia agado.

Sed nun kun ĉiam pli insolentaj pretendoj tiuj fremduloj aperas kun siaj misdoktrinoj kaj distordas la menson de la popolo, nin ŝamanojn ĝuste tiuj trompistoj brulmarkas kiel trompistojn, ili nomas niajn el praoldaj tempoj hereditajn metodojn kaj konojn superstiĉo aŭ sorĉado, ili venas kun siaj propraj dioj kiuj estas nur mortaj idoloj kaj ne potencaj, nevideblaj, ĉieĉeestaj spiritoj kiel tiuj kiujn ni magias kaj subigas.

Ili disrompas la oldan kredon de la mongoloj kaj provas ĝin anstataŭigi per novaj, fremdaj elpensoj, kaj la sekvo estas ke multaj ŝanceliĝas kaj ne scias al kio sin tenadi, kelkaj eĉ priridas niajn magiojn kaj revelaciojn, esprimas sin moke kaj rifuze pri ili.

Tio ne povos daŭri sen tio ke la vivfundamento de la mongoloj ŝanceliĝos, tia senkredo kaj misvago minacas nian popolon en ĝia plejinterna esenco, apertas la vojon al disfalo kaj degenero, al kio vi, ho Ĥano, ne povas rilati indiferente, via interveno kontraŭ la fremdaj misdoktrinoj estas necesa, kaj en la nomo de ĉiuj ŝamanoj mi vin admonas ke vi ekzilu aŭ ekzekutu iliajn predikantojn.

Aŭskultinte la longan paroladon de la ŝamano la Ĥano respondas nure: Mia promeso al la fremduloj ke ili libere rajtu praktiki siajn religiojn firmas, kaj mi riproĉas vin, ho ŝamano, ke vi mem ne sufiĉe firmas en via fido je la Eterna Blua Ĉielo kaj je la forto de ĝia volo!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.