La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 20

Malgranda kurultajo kunvenas aŭtune en Karakorum por fari la finan decidon pri la milito kontraŭ Hsia, Djutji kaj Tjagataj, la filoj de la Ĥano, plene okupiĝas en la okcidentaj landoj kaj ne bezonas sin prezenti, ankaŭ ne Boru, la filo de Mukali, kiu gvidas la militon kontraŭ la Kin-regno, partoprenas aŭtem Ogotaj kaj Tuli, la ĉefkomandanto de la armeo, kune kun nombro da ĥanoj kaj orkhonoj.

Informiĝantoj kaj senditoj diversspecaj jam aperis kaj raportas pri la situacio en Hsia, pri la daŭraj transpaŝoj kontraŭ la valida pacpakto, pri atakoj ĉe la limo kaj razioj kontraŭ karavanoj, pri jam longe mankantaj tributoj, pri perfidaj aliancoj kaj preparoj por milito sub la malnova malamiko Aŝamgambu, gigantkreska tibetano kiu estas ĉefkomandanto de la tangutoj.

Ĉion tion la Ĥano jam longe scias, sed nun solidiĝas la pruvoj kaj tiu kolero kiun la Ĥano longe retenis manifestiĝas, li ne plu hezitas konigi la decidon: la preparoj por la milito kontraŭ Hsia tuj komenciĝu kaj estu finitaj printempe, la Ĥano mem gvidos la entreprenon kaj ankoraŭfoje iros al milito fronte de siaj fidelaj mongolaj bataluloj, la venĝo plenumiĝu sen ajna cedo kaj granda predo estu hejmportata!

La decidaj vortoj estas diritaj, jubilo leviĝas ĉirkaŭ la Ĥano, komandantoj kaj ordinaraj bataluloj interpuŝiĝas en la regentojurto, vino estas enportata en pokaloj kaj ĉiuj trinkas pri la decido de la kurultajo, por la venonta milito kaj la certa venko.

Nur la Ĥano mem ne liberiĝas de certa misagordo, li klopodas fajrigi sian koleron kaj kaptiĝi de ĝi, sed ĝi estas kolero kiu ne same fortas kiel antaŭe kaj ne komplete plenigas lin, li diras al si ke temas pri ĝusta venĝo kaj sekve sankta devo, sed tamen restas ioma hezito kaj disspliteco en li.

Li sentas la pezon de sia aĝo, eble ne rekonante tion al si mem, li retropaŝas antaŭ la penado de nova militkampanjo, eble ankaŭ havas antaŭsupozon ke li ne revenos de ĉi tiu milito, sed samtempe persvadas sin ke li preferas morti en la milito ol en sia jurto ĉi tie en Karakorum, la sola kio restas al li kiel olda mongola batalulo estas fali en batalo.

– • –

La Ĥano vokas al si Je-liu kaj konsiliĝas kun li pri siaj zorgoj.

Eble mi ne revenos de la milito kontraŭ Hsia, diras la Ĥano, kaj tial ĉio devas esti ordita por la futuro antaŭ ol mi ekmarŝos.

Miaj posteuloj estu severe admonataj ke ili tenu Jassan, mian leĝon kiu kunĉenas la pasintecon de la mongoloj kun ilia futuro, kiu malpermesas ĉiujn malĝustaĵojn kaj malhelpas ĉiam degeneron, tiel ke la karaktero de batalemo ne cedu al komforta vivado kaj febliĝo.

Jassa estu recitata antaŭ ĉiu konsiliĝo, ke neniu forgesu ĝiajn ordonojn kaj tentiĝu neglekti ilin, Jassa elstarigas ke plej grave el ĉio estas ke nenia malakordo leviĝu inter miaj posteuloj, ke la regno ne splitiĝu nek la konkordo endanĝeriĝu, ke ĉiuj en interkonsiliĝo elektu plej altan ĥanon inter si kaj senrezerve submetiĝu al lia volo.

Sed nun, saĝa Je-liu, temas pri tio kiun el miaj filoj mi destinu sukcedanto, plej alta ĥano post mi, kaj mi volas aŭdi vian opinion pri miaj kvar filoj rilate al tio.

Je-liu elskuas siajn longajn, magrajn manojn el la vastaj silkmanikoj, glatumas sian longan sed maldensan barbon dum tempeto da silento, dum la Ĥano atendas lian respondon.

Ho Ĥano, li diras, viaj filoj ĉiuj estas grandaj viroj, kuraĝaj bataluloj, kutimintaj gajni venkojn, kaj via regno sin trovus en kapablaj manoj sub ĉiu el ili.

Tial la problemo estas kiel ili plej bone povos kunlabori, kiuj povas submeti sin al unu el ili kaj kiu tiu estus en tia kazo, jen kion decidos iliaj malsamaj temperamentoj kaj karakteroj, ne nur leĝo kaj saĝo.

Djutji, via plej olda filo, ho Ĥano, havas sombran humoron, suspektemas kaj estas rankora, plej ene li malcertas pri si kaj devas konvinki sin pri sia valoro farante konstante aŭdacajn prodaĵojn, malgraŭ sia kuraĝo li ne estas ŝatata armeestro, li ne komprenas ĝuste, kiel favorigi al si siajn batalulojn, li facile ekflamas pro kolero kaj perdas la sinregon: Djutji tial ŝajnas al mi ne tre rekomendinda kiel plej alta ĥano kaj konservanto de la konkordo en la imperio.

La Ĥano kapklinas konsente kun preskaŭ fermitaj okuloj kaj Je-liu daŭrigas:

Tjagataj, via due plej olda filo, estas la plej dura kaj la malplej fleksebla, la fera volo kiu cedas pro nenio, la nesuperebla murbreĉilo kiu penetras la plej fortajn fortikaĵojn, konkerinto de multaj urboj, instrumento en ĉiu situacio fidinda, sed ĝuste lia neflekseblo ŝajnas al mi maltaŭgigi lin kiel plej altan regenton, li ne povas cedi kiam tio estas necesa kaj pli facile splitas ol unuigas.

Ogotaj, via tria filo, havas la plej grandajn pezon kaj korpan forton, li estas joviala kaj ŝercema, kolero kaj impulsoj foras de li, li ne estas dura kaj necedema instrumento kiel liaj fratoj, sed laŭ sia naturo li estas peranto kaj repaciganto, tamen li havas feblecojn kiuj povos fariĝi fatalaj por plejalta Ĥano, li tiriĝas al malmodero en ebrio kaj volupto, li povas dependiĝi de siaj deziroj, tio pezas kontraŭ li, ho Ĥano!

Tuli, via plej juna filo, estas la plej brila komandanto, la pensanta kaj plananta militisto kiu neniam perdas sinregon aŭ superrigardon, li estas la memevidenta gvidanto de la plej grandaj kaj malfacilaj kampanjoj, sed li estas tre fiera kaj malfacile sin submetas al iu, li certe estus eminenta regento, sed la konkordon li povas maltrafi.

La Ĥano rompas la parolon de la katajo, ne sen certa indigno:

Ĉu tio signifas ke vi neniun el miaj filoj trovas konvena por esti plejalta ĥano, ja ŝajnas ke vi per via prijuĝo elkludis ĉiujn?

Ne, ho Ĥano, respondas Je-liu, mia pritakso estas ĉirkaŭira kaj ĉirkaŭprena movo, kaj nun mi venas al la decida konkludo: malgraŭ certaj hezitoj la elekto laŭ mia opinio devas trafi Ogotaj, pro la kaŭzo ke li estas la sola kiun la aliaj tri fratoj povas akcepti obei kiel plejaltan ĥanon.

Ogotaj estas ŝatata de ili ĉiuj, li defias kaj ĉagrenas neniun, li estas la malplej batalema kaj ne konvenas por militaj taskoj samkiel la aliaj, tial li malplej multe mankus en la militado, kaj ankaŭ tielas ke inter li kaj la aliaj regas malplej da tensio, estas dube ĉu Djutji, Tjagataj aŭ Tuli submetus sin al iu alia el ili ol Ogotaj kaj obeus ties volon, sed kun Ogotaj tio plene eblas, tio estas mia konkludo, ho Ĥano!

La Ĥano longe sidas meditante antaŭ ol li diras:

Mi dankas al vi, vi ĉiam same saĝa Je-liu, via prijuĝo venas tre proksime al la mia kaj fortigas en mi la decidon kiun mi devas fari: Ogotaj do fariĝos plejalta ĥano, regante super la regno de tie ĉi en Karakorum, Djutji ricevos liberajn manojn finplenumi tiujn konkerojn al kiuj li jam direktas sin en la nordokcidento, Tjagataj estros en la jam konkeritaj sed malfacile regeblaj sudokcidentaj landoj, kaj Tuli penetros pluen en oriento por submeti al si la du Katajo-regnojn, Kin kaj Sung, sed ili ĉiuj estos nepre devigitaj ĉe alvoko reveni al Karakorum por kurultajo kaj la volo de Ogotaj estos la plej alta, la decida kaj la kuntena: tiel eblos regi la regnon kaj miaj filoj tenos pacon unu kun la aliaj!

Je-liu riverencas antaŭ la Ĥano, liaj manoj denove malaperis en la vastajn manikojn kaj li nenion aldonas.

– • –

Dum la preparoj por la nova milito kaj atende al la printempo la vintra periodo nun venas, kun violentaj neĝoŝtormoj super la altebeno kaj severa, ĉiopenetra malvarmego.

La ŝtormo fajfas kaj siblas tra Karakorum, traskuas jurtojn kaj domojn, ŝajnas eĉ la grundon mem tremigi, furiozas tagojn kaj noktojn, malheligas la taglumon per kirliĝanta neĝo kiun la rigardo ne povas penetri, enskurĝas neĝon en ĉiujn fendojn kaj kavaĵojn, amasigas haldojn altaj ankaŭ ene en la dense konstruita urbo.

Kiam la spaco puriĝas venas la fridokvietaj, serenaj tagoj kiam la jurtoj staras tie kvazaŭ gisitaj el fero, kiam la fumoj el la aperturoj scendas rekte supren simile altajn, sveltajn arbotrunkojn antaŭ ol ili larĝigas siajn kronojn el fumo kiuj koloriĝas kuproruĝaj de la oblikva sunbrilo, dum la lignodomoj staras blankbrile vilaj de frosto kaj fridofendoj elkrevas kun akraj knaloj.

Inter jurtoj kaj domoj iras stretaj padoj en la neĝo, elfositaj simile al ravinoj kun vertikalaj flankoj, ne malofte havante plenan viralton, kaj ĉirkaŭ homoj kiuj moviĝas tie ŝvebas la spiro kiel palblua fumo kaj refraktas la sunradiojn tiel ke etaj pluvarkoj desegniĝas antaŭ ili.

Vespere difuziĝas rozea ruĝiĝo super la neĝo kaj transiĝas en la ombro en malhele violean koloron, la spaco fariĝas vitre verda kaj fragila kvazaŭ krio povus ĝin fendi, la mallumo igas la mondon moliĝi iom simile al felto, sed tuj ĝi traboriĝas de steloj akraj kiel lancoj.

Kiam la arkta lumo ekflamas la mongoloj horortremas kaj deturnas la vizaĝon por maldevi vidi ĝin kiam ili venas el la jurtoj por ĵeti sian akvon sur la neĝon aŭ alion elfari, ili pensas ke la Ĉielo koleras aŭ batalas kontraŭ danĝeraj potencoj, tiaj kiaj leviĝas el la arbaroj norde.

La arkta brilo similas al radioj el glacio kaj fajro, nenatura, timiga kunligiĝo de flamoj kaj frido, atestante pri malhoma mondo kie la sango estas gelinta kaj paliĝinta kiel neĝo, kie eĉ ne haron eblas fleksi sen ke ĝi rompiĝas kiel frostiĝinta tigo.

Kaj foje estas kvazaŭ la ĉielventro mem malfermiĝus, ĝiaj intestoj sinuas unuj ĉirkaŭ aliaj en terurplena ludo aŭ lukto, kaj la ŝamanoj elpaŝas por sekvi tiujn interŝirojn kaj luktojn en la spaco, esperante povi interpreti iliajn signifojn kaj ellegi venontajn eventojn el ili.

Simile al ŝamano la Ĥano havas kuraĝon eliri en la arktluman nokton kaj renkonti la vidon de la glaciigaj fajroflamoj kun suprenturnita vizaĝo; kion iu homo eltenas vidi tion ankaŭ li eltenas kaj li repuŝas la antikvan mongolan teruron, ĉar kion ajn tiuj bataloj de la lumflamoj en la Ĉielo povas signifi ili neniam laŭscie damaĝis ajnan homon, kaj malgraŭ sia minaceco ili neniam sin sinkigas ĝis sur la tero por ĝin konsumi en glacifrida fajro.

– • –

La Ĥano denove konsiliĝas kun Je-liu kaj diras: Vi sciu, saĝa katajo, ke la milito kiu nun venas ne donas al mi saman ĝojon kiel ĝi pli frue farus, tamen ĝi estas justa kaj neevitebla, kaj ankaŭ ne troviĝas dubo pri la fino, la Ĉielo volas ĉi tiun militon kaj ĝin postulas, kio do estas tio, kio tamen al mi malplaĉas iamaniere?

Je-liu respondas: Mi ĝin komprenas tiel, ke tio dependas de maturiĝinta sperto, profundiĝinta scio, ho Ĥano!

La Ĥano: Vi ne diras ”oldiĝo” kaj ”fridiĝanta sango”, vi interpretas mian strangan heziton kiel signon de saĝo kaj sinrego, sed eble ĝi nur dependas de tio ke mi tenis min en kvieto tro longe, ekkutimis al la paco kaj komforto ĉi tie en Karakorum, tiaĵoj ne utilas al olda batalulo.

Aŭ ĉu vi volas diri ke mi jam komencis pridubi eĉ mian strebon mem, la militon kiel la naturan vivoformon de la mongoloj, la militon kiel rimedon konservi kaj vastigi la imperion, la eblecon penetri ankoraŭ pli foren kaj konkeri ankoraŭ pli de la mondo, ĉu tiel vi pensas?

Je-liu: Ĉar vi ĝin diras, ho Ĥano, mi konfesas ke ĝuste tion mi pensas, sed ĝi eble estas tio kion ankaŭ vi mem pensas, kion vi komencas diveni kiel la veron malantaŭ ĉiuj brilaj venkoj, malantaŭ ĉia grandiozo kaj riĉeco kiujn la milito alportis, jes, kion vi plejinterne komencas demandi vin estas, ĉu ĉi tio povas kontinui, ĉu ĉiam al viaj filoj kaj nepoj troviĝos novaj landoj kiujn vandali kaj prirabi, ĉu ili ne fine devas prirezigni la militon kiel precipan rimedon kaj anstataŭe plivalorigi la pacan agadon, la kultivadon, la laboron, la komercadon!

La Ĥano: Vi estas aŭdaca dirante tion, katajo, kaj eble vi pravas ke tiu tempo alvenos, sed ĝi ankoraŭ ne venis, eble tio estas problemo kiun miaj nepoj aŭ iliaj filoj devos alfronti, sed mia mondo ne povas kaj ne devas ŝanĝiĝi, mi vivos kaj mortos kiel vera mongola batalisto!

Je-liu: Kaj tamen, ho Ĥano, la mondo kontinue ŝanĝiĝas kaj la ŝanĝiĝojn ne eblas haltigi, vi mem kontribuis al ili pli ol iu alia, estas kvazaŭ malfiksi ŝtonon supre sur monto, ĝi ruliĝas suben kaj tiras kun si aliajn ŝtonojn kreskante al lavango kiun nenio povas haltigi.

La Ĥano: Mi alstrebis unuigi ĉiujn mongolojn kaj enigi ilin en potencan regnon, mi poste vastigis mian strebon tiel ke ĝi koncernas ĉiujn parencajn gentojn, eĉ tiujn pli forajn popolojn kiuj volis submeti sin al la imperio kaj parti en ĝi, tiel mi kreis unuecon kaj konkordon en granda parto de la mondo, tio alportis potencon kaj forton, obeon sub justaj leĝoj, sub Jassa, kaj eblecon de florado kaj kresko.

Je-liu: Tio certe jes estas granda faro, ho Ĥano, sed pripensu ke ĝi ankaŭ postulis grandegan prezon, ĝi kostis al sennombraj el viaj mongoloj kaj ceteraj soldatoj la vivon, viaj armeoj trasuferis nekredeblajn mizerojn kaj ŝtrapacojn, kaj tamen tio estas neniaĵo kompare al tio kion ĝi kostis al la venkitaj popoloj, sennombrajn vivojn, neimageblajn suferojn, ruinigitajn urbojn, vandalitajn landojn!

La Ĥano: Vi scias sambone kiel mi ke tia estas la kuro de la mondo, se miaj soldatoj mortis aŭ penis ĝisekstreme, ili ankaŭ spertis la feliĉon batali kaj morti kiel veraj mongoloj, senti sin fieraj kaj nevenkeblaj, hejmportante venkojn kaj predojn sensimilajn.

Kaj la venkitoj, ili nur portis la konsekvencojn de sia malamikeco, ili submetiĝis al la dura leĝo de la milito, mi rompis ilian reziston, kaj tio ne eblus sen perdo de multaj vivoj, nihiligo de multaj urboj, dezertigo de vastaj landpartoj, sed ĉu io el tio okazus sen la apogo de la volo de la Ĉielo?

Je-liu: Ho Ĥano. Kiu fine povas distingi inter la volo de la Ĉielo kaj la sukceso de fortulo, kiom longe la fortulon akompanas fortuno tiom longe akompanas lin la volo de la Ĉielo, sed tuj kiam lin renkontas malprospero la Ĉielo sin turnas for de li, kiu do povas diri kie komenciĝas unu kaj finiĝas la alia?

La Ĥano: Vi aludas ke la volo de la Ĉielo envere ne estas alia ol mia propra, sed tio ja estas levi dubojn kontraŭ la Ĉielo kaj blasfemi kontraŭ ĝi!

Je-liu: Tute ne, ho Ĥano, ĉar via volo estas la volo de la Ĉielo tiel longe dum vi servas la Ĉielon kiel ĝia instrumento, kio ajn okazas ja estas la volo de la Ĉielo, sed se vi maladekvatas kiel ĝia instrumento kaj misagas, tiam tuj sin turnas la favoro de la Ĉielo for de vi.

La leĝo de la ŝanĝiĝoj mem estas la leĝo de la Ĉielo, neniu kaj nenio ĝin eskapas, el tio sekvas ke kiom ajn penopostulaj estas konkeroj de regnoj kaj submetoj de gentoj, la konservado de la novaj imperioj kaj la regado de iliaj gentoj estas eĉ pli postulaj, potenco kaj timo ne sufiĉas, morto kaj perforto fiaskas, la sola kio en la daŭro de la tempo donas sukceson estas kontentigi la vivbezonojn de la gentoj, tiaj kiaj ili elkreskas sub la donitaj cirkonstancoj kaj per tio igi ilian internan volon strebi samdirekte kun via propra.

La Ĥano: Sed la potenco povas supervenki per nihiligo, la morto povas venki tutajn popolojn per ilia ekstermo!

Je-liu: Tio tamen neniam longe estas la volo de la Ĉielo, la pendolo baldaŭ retrosvingiĝas, la gentoj denove leviĝas kaj denove starigas reziston, kiun en la daŭro ne eblas supervenki, la milito ne povas daŭri nur por si, esti sia propra celo, tiam ĝi sin turnas kontraŭ siaj praktikantoj kaj konsumas sin mem, la vera tasko de la milito estas nur konservi kaj fortigi la pacon.

La Ĥano: Jen vi parolas kiel vera katajo, kvankam vi tiel longe vivis inter mongoloj!

Je-liu: Kataj ĉiam faris militojn, sed samtempe ĉiam havis pacon, unu ne elkludis la alian sed prekondiĉis ĝin, modera militado ĉe la limoj aŭ ankoraŭ pli prefere ekster la limoj, kaj paco kiu floris interne en la granda regno, tia estas la arto de la sukcesa ekvilibro kiu pli ol io alia servas la volon de la Ĉielo.

La Ĥano: Eble tio validas por katajoj, sed ĉu tio estas por mongoloj?

Je-liu: La mongoloj renversis tiun ekvilibron sed starigis novan, alio ne eblis, kaj tiam validas sama leĝo!

La Ĥano: Sed la mongoloj neniam povos fariĝi kiel la katajoj, ili estas rajdgento, nomadoj, bataluloj, ili ne povas vivi en urboj kaj kultivi teron kaj labori per diversaj metioj, tio estas kontraŭ ilia libera naturo, tio signifus ilin sklavigi kaj disrompi, tiam ili prefere luktos ĝisfine kaj mortfalos kiel veraj bataluloj!

Je-liu: Ĉiuj gentoj ne bezonas vivi same, multaj ne povas vivi kiel mongoloj, ili ne estas nomadoj kaj ne batalpovaj sammaniere, ili volas vivi en urboj kaj vilaĝoj, malnomadaj sur la tero kiun ili kultivas kaj fidelaj al siaj taskoj kiel metiistoj, laboristoj, oficistoj, erudiciuloj, komercistoj, kaj la tasko de la mongoloj inter ili povus esti fari la neeviteblajn militojn por konservi la pacon, per justaj leĝoj kaj saĝa regado konservi la unuecon en la granda imperio, tiel ke agado kaj akceptebla bonstato troviĝus por ĉiuj, kune kun mezuro da saĝa kompreno kaj vivarto.

La Ĥano: Via saĝo kiel ĉiam estas laŭdinda, Je-liu, kaj mi volonte vidus ke miaj posteuloj povus atingi ion tian kian vi anticipas, mia tempo baldaŭ finiĝos kaj mi povas nur meti la fundamenton al la estonta regno, mi faris ĝin miamaniere kaj devas tiel daŭrigi.

Nun venas la milito kontraŭ Hsia, kaj neniaj duboj aŭ hezitoj min detenos ĝin konduki ĝis ĝia fino, sed trans Hsia situas la grandaj katajaj regnoj, Kin daŭre ankoraŭ ne estas definitive venkita, kaj se Sung nun militas kontraŭ Kin same kiel niaj soldatoj sub Boru, tio tamen ne malhelpas ke ni post mallonge devas ataki Sung, por ĝin konkeri kaj apartenigi al nia imperio, laŭ nia penso ke nur unu volo povas regi sur la tero kiel en la Ĉielo, sed tio estos la afero de miaj posteuloj kaj tiun tagon mi ne vidos.

La Ĥano profundiĝas en pensojn, faras signon al Je-liu ke la interparolo finiĝis, ke li volas esti sola.

Por siaj posteuloj la Ĥano lasas skribi:

Jeno validas por miaj filoj, nepoj kaj ties posteuloj tiel longe kiel restos la mongola imperio:

Neniam forgesu ke vi estas de mia sango, estas via devo al mi fari por vi mem honoron.

Neniam verŝu reciproke vian sangon, lasu al nenia skismo kaj malkonkordo sin trudi inter vin.

La imperio devas resti unu kaj nedividita por ke batalo ne leviĝu inter ĝiaj malsamaj partoj kaj por ke ĝi ne pro tio fariĝu viktimo de siaj malamikoj.

Sole nur unu volo povas regi, sed ĝi povas esti realigata de pluraj kiuj en klara kompreno pri ĝia celo sin submetos al ĝi.

Milito estas kaj restos la precipa tasko, ke la imperio konservi ĝu kontraŭ eksteraj kaj internaj malamikoj, vastiĝu kaj fortikiĝu.

La limoj neniam estas donitaj kaj finitaj tiel longe kiel trovi ĝos mondo ekster ili.

La tasko de la obeodevaj gentoj estas sekvi la volon de la regento kaj plenumi ĉiujn tiujn laborojn kaj praktiki tiujn lertojn kiuj estas utilaj por la imperio.

Sub tiu kondiĉo ili ĝuu plenan justecon kaj ĉiujn tiujn privilegiojn kiujn alportas la imperio.

Militado prizorgos ke neniu popolo kreskos tro forta kaj fariĝos danĝero por si mem kaj por aliaj.

Militado ankaŭ prizorgos ke la viroj restos viroj kaj la virinoj virinoj.

Senmodero en ĝuoj aŭ vivado punas sin mem kaj saĝulo ilin evitas.

Sekvu la allogojn kaj provu la ĝuojn ĝis certa limo, sed ne lasu ilin preni potencon super vi.

Ĝuoj strebas rabi al viro lian liberon, ne submetu vin al ilia sklaveco sed forŝiru vin en bona tempo.

Sed ankaŭ ne lasu la allogojn amasiĝi kaj fariĝi tro potencaj, neniu rivero povas esti digita tiel ke ĝi ne serĉos al si elfluon.

Ankaŭ la rezisto kontraŭ ĝuoj povas fariĝi sklaveco, la fortulo ne bezonas submetiĝi al tio.

Ekzistas ekvilibro inter maloj kiu ne povas multe ŝanceliĝi sen ke oni falas.

La kolero havas taskon ĉe viro, sed la bridado de la kolero havas same grandan taskon.

Se tempo sufiĉa restas, lasu al ĉiu decido maturiĝi kaj la volo sereniĝi, neniu forta ŝtormo estiĝas tuje.

Viro ne devas afliktiĝi pro tio kion li faris, tio lin malfortigas kaj servas al nenio, sed li povas turni sian malkontenton kiel purigan koleron kontraŭ sin mem ĉar li ne sufiĉe klare vidis.

Aŭtenta viro restas simpla kaj justa en sia interno, li rigardas sin mem kiel se li estus iu alia.

Regento devas esti malpenetrebla kiel roko kaj ĉirkaŭanta kiel akvo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.