La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 10

Ĉi tiu estas unu el la ofte revenantaj kaj plej maltrankvi ligaj sonĝoj de la Ĥano:

Li sin trovas meze de batalo kiu ondas antaŭen reen sen atingi decidiĝon, la sagoj stridas kaj strias la aeron kiel pluvo, la polvo leviĝas en densaj nuboj ĉirkaŭ la atakantaj rajdantoj, ĉevaloj baŭmas unu kontraŭ alia, bataluloj estas enga ĝitaj en violenta lukto, ŝrias kun apertaj buŝoj aŭ nudigas forte kunmorditajn dentojn, multaj ĵetiĝas teren, kapoj forruli ĝas en torento da sango aŭ pendas duone dehakitaj de la kolo.

Tio estas vidoj bonekonataj al la Ĥano, nenio aparta distingas la batalojn de la sonĝo ab tiuj de la realo, li ne sentas timon, teruriĝas de nenio, sed male estas plena de la kutima raviĝo pro la batalo, de intensiĝo de ĉiuj fortoj, speco de frida varmego, bridata feroco, stato en kiu la tempo kvazaŭ vastigas sin, ĉiu momento fariĝas neordinare palpebla kaj travidebla, portata de volo kiu kunestas en ĉiu moviĝo, sed dum ĉiu momento estas strange vastigita kaj daŭra, la tempo en sia tuteco iras tre rapide, estas kvazaŭ la suno sin movus salte sur la ĉielo, la tago apenaŭ atingis la meztagan altecon antaŭ ol ĝi rapide sinkas vesperen, la malhelo baldaŭ falos kaj la bataloj ĉesos, tiam li ekvidas unu el la armeestroj de la malamiko veni al si kontraŭen, evidente la plej eminenta el ili, unu kiu opinias sin lia egalulo, kaj subite frapas lin la penso ke li mem estas tiu kiu venas renkonte al li mem, li sin rekonas tute kaj trae, kvazaŭ li vidus spegulaĵon de si mem: la Ĥano atakas la Ĥanon, kaj tio lin plenigas per timo kian li neniam antaŭe sentis, li staras antaŭ la sola kiu vere povas egalmezuri kun li, la sola kiun li ne povas venki, ĉar se li venkus tio signifus ke li venkus sin mem, kaj se la alia venkus tio signifus samon!

Eble ĝuste tiu maleblo lin paralizas, inokulas al li tiun timon stari antaŭ si mem, la fortoj lin forlasas, liaj membroj plumbiĝas, li apenaŭ povas levi la glavon kaj eĉ malpli apliki decidan frapon, li estas senŝirma antaŭ la alia, senhelpa kiel infaneto, kaj povas nur atendi la mortigan baton direktotan al si, neniu sin enmiksas aŭ intervenas, ambaŭ troviĝas aparte kvazaŭ longdiste de la cetera batalo, sed tiam li rimarkas ke la alia havas saman malfacilaĵon kiel li, estas same senforta kaj senhelpa, nur malfacile povas levi la glavon, liaj frapoj apenaŭ perceptiĝas kontraŭ la ŝirmilo kiun li tenas antaŭ si, kaj tiel ili luktas unu kontraŭ la alia, ĉiam pli lante, kun ĉiam plia peno, kvazaŭ ili estus mergitaj en tenacan ŝlimon aŭ trasaturitaj de strange peziganta akvo, iliaj hakoj kaj frapoj ne atingas aŭ ne penetras, ili povus same efike lukti per molaj vergoj kiel per akraeĝaj glavoj, estas lukto kiu ne povas decidiĝi, kiu povos daŭri eterne, sen ke unu povos venki la alian aŭ eĉ kaŭzi al li rimarkeblan lezon —

La Ĥano vekiĝas ŝvitumita kaj anhelanta el la sonĝo, daŭre sentas kvazaŭ la korpo estus plumbepeza kaj paralizita, sed tamen trovas ke li kapablas sin movi, kapablas eksidi, leviĝi el la lito, voki la gardiston.

Kaj li sendas por Je-liu, ne eviteblas ke li estas ĝenata meznokte, por tio konsilisto de la Ĥano estu preparita kaj Je-liu ŝajnas la sola kun kiu li povos paroli pri tiu sonĝo.

Je-liu venas kaj riverencas laŭ sia ĝentile kataja maniero, kun la manoj en la longaj manikoj krucitaj sur la brusto, ne montrante ajnan signon de surprizo pro horo kaj sen ajna spuro de tio ke li ĵus dormis.

La Ĥano rakontas la sonĝon, zorge, kun ĉiuj detaloj, Je-liu atente aŭskultas, kaj kiam la Ĥano finis ambaŭ sidas silentaj dum tempeto, poste la Ĥano diras:

Kion vi opinias ke ĉi sonĝo signifas, saĝa Je-liu, kial ĝi min ekscitas tiel forte, kial mi sentas tian timon renkonti min mem, kial mi paraliziĝas kaj perdas mian forton?

Je-liu: Ĉu licas al mi kontraŭdemandi, ho Ĥano: ĉu vi neniam en via sonĝo dubas ĉu vi vin mem renkontas, kaj ne iun alian kiu vin similas sed ne estas vi?

La Ĥano: Ne, tiu penso neniam venas al mi, mi scias ke li estas mi mem tuj kiam mi vidas min venanta kontraŭ min, ĝuste tio estas timiga kaj paraliza, se estus iu alia kiu nur similus al mi mi tuj atakus kaj venkus lin.

Je-liu: Tio do povas signifi ke vi timas neniun alian ol vin mem, nur vi mem povas minaci vin mem kaj paralizi viajn fortojn, nur vi mem povas turni vin kontraŭ vin mem kaj supervenki vin.

La Ĥano: Sed kion tio signifas, kiel mi povus turni min kontraŭ min mem, mi ja ne povas dividi min en du personojn kiuj ambaŭ estas mi kaj kontraŭluktas unu la alian?

Je-liu: Tio povas esti la lingvaĵo de la sonĝo por diri al vi ke hezito vin minacas, ke du kontraŭaj voloj komencas movi sin interne de vi, ke via vivago kaj viaj faroj deglitas de vi en du malsamaj direktoj.

La Ĥano enpense glatumas per la mano la frunton, sed nenion diras, kaj Je-liu daŭrigas:

Sed la sonĝo ankaŭ povas signifi ion alian: ke vi sentas proksimiĝi la tempon kiam vi devos translasi vian potencon en aliajn manojn, ke ĉagrenas vin tio, kiel tio iros, ke vi timas ke la potenco, kiun vi translasos, turnos sin kontraŭ tion, kion vi kreis kaj neniigos ĝin.

La Ĥano denove glatumas la frunton sed plue silentas, kaj Je-liu reparolas:

Tamen la sonĝo povas koncerni eĉ ion alian, mi hezitas diri tion, ho Ĥano, sed tio estus ke vi timas ke iu alia estiĝos aliloke kiu povos sin kompari kun vi, kiu estas al vi simila aŭ tiel egala en ĉio ke vi ne povos venki lin.

La Ĥano meditas la vortojn de Je-liu, silenta kaj senmova, poste li ektremas kvazaŭ li malvarmus, skuas sin kaj ekrigardas al la katajo per longa, serĉa rigardo, poste li ordonas vinon kaj malplenigas pokalon, alordonas sian ĉevalon kaj elrajdas sola en la meznokto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.