La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA VOLO DE L' ĈIELOAŭtoro: Artur Lundkvist |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La juna Timuĝin restadis jam kelkan tempon ĉe la ĥano Daj-Seĉen, parte kiel batalulo kaj ĉevalprizorganto, parte kiel honorata gasto kaj estonta bofilo, kun la rapida Byrte antaŭ la okuloj: tiam venis sciigo ke lia patro kuŝas mortiĝanta post kiam li estis venenita ĉe vizito al fremda orduo, kaj Timuĝin urĝe adiaŭis, forrajdis sola kun tri ĉevaloj ne ripozante dum la longa kaj dura rajdo, nur de tempo al tempo ŝanĝante ĉevalon, sed kiam li hejmenvenis al la orduo de la tribo la ĥano estis jam mortinta, kaj Timuĝin malgraŭ sia juno prenis lokon kiel ĥano en la jurto de la patro, sidis tie sur la blanka ĉevalfelo kun la regentoklabo en sia mano, juna knabo kiu faris sian vizaĝon severa, kaj apud li sidis la patrino, la malhela Ulun kun la nigre fajrerantaj okuloj kaj la larĝaj koksopelvoj.
La malbonsorto ilin frapis dure, la morto de Jesugaj-Bagatur sekvigis katastrofon al la tribo, li ĝin kuntenis kaj vastigis ĝian potencon, tenis aliajn tribojn subigitaj kaj devigis ilin tributi dekonaĵon, granda estis lia famo kiel batalanto kaj ĥano, nun kiam li estis for la diseriĝo tuj efikis, la subigitaj triboj ribelis, multaj ankaŭ en la propra tribo rifuzis agnoski la junan Timuĝin ĥano kaj komencis foriri en diversaj direktoj, por mem serĉi paŝtejojn kaj militpredon aŭ meti sin sub ŝirmon de iu alia ĥano, sed la agoforta Ulun raptis al si la regentosignon, la standardon kun la naŭ poefagvostoj, kaj ĵetis sin sur ĉevalon, rajdis post la fortiriĝantaj aroj kaj klopodis haltigi ilin, terenplantis la standardon antaŭ ilin kaj ĵurpetis ilin reiri kun siaj tendoĉaroj kaj gregoj: kelkaj ekhezitis kaj akompanis Ulun reen al la orduo, sed la plimultaj pluiris.
Timuĝin daŭre sidis en la regentojurto, obstine okupis la lokon de la ĥano kaj rifuzis fuĝi, malgraŭ ke li komprenis ke la adversuloj volas lin forekspedi kaj nomumi iun alian ĥano, Ulun ne bezonis persvadi al li kuraĝon, ŝi iradis tie morna kaj malceda, atendante la plej malbonon.
Iam ŝi mem far Jesugaj estis forrabita de la merkitoj, la sova ĝa batalula tribo kiu venis de la tundroj kaj praarbaroj norde, nevola nuptulino kiun la ĥano devis klini kaj cedigi perforte, ĝis ŝi naskis liajn filojn kaj transiĝis al la luktema sindono de lupino, sed ankoraŭ ne la merkitoj venis por venĝi sin, sed la malamikaj kaj insidaj tajĝigutoj, gvidataj de sia ĥano Targutaj, kiu kun grandaj rajdantaroj tiriĝis al la orduo de Timuĝin, forpelis la gregojn kaj ekatakis la ĉefulan tendon, kontraŭstaro estus senŝanca, nur fuĝo eblis, Timuĝin kaj liaj tri fratoj kun iliaj plej proksimaj duonfratoj sukcesis surĉevale eskapi supren sur arbarozajn montdeklivojn, serĉante al si vojon inter rokfendegoj kaj profundaj ravinoj, inter klifoj kaj ŝtonblokoj, ĝis ili ĉe la alveno de mallumo sin kaŝis en groto, krom Timu ĝin kiu sola pluiris supren sur la monton kaj malgraŭ sia elĉerpita ĉevalo sukcesis eviti ke la persekutantoj lin atingu, sed li ne kunportis provianton kaj povis trovi nenion manĝeblan, tial la malsato baldaŭ devigis lin fari klopodon trairi la vicojn de la tajĝigutoj, tiam li estis malkaŝita kaj kaptita, kondukita ĝis antaŭ Targutaj kaj oni devigis lin genui antaŭ tiu, la ĥano ruze ridetis kaj malestime rigardis la kaptiton, ne mortigis lin sed anstataŭe lin humiligis ĉenante lin al kango, peza ligna jugo sur la ŝultroj, kun la brakoj etenditaj kaj ligitaj per feraj katenoj, post kio li estis metita en severe gardatan jurton sur kibitko, kiu balanciĝante kaj grincante forruliĝis kune kun gregoj kaj batalularoj, li ne povis vidi eksteren sed klopodis elaŭskulti kien ili veturas, de kie venas la vento, ĉu susuras en arboj, ĉu ili veturas tra alta greso aŭ ĉu la sono de akvo indikas riverpason, li kredis ke li estas certa ke ili parte veturas tra arbaro kaj ke ili trapasis riveron kun akvo kiu atingis ĝis super la radaksoj, kaj samvespere kiam ili jam bivakis li aŭdis kiel la bataluloj foriris al ia celebrado kaj nur unu sola gardisto restis en la tendoĉaro, li kaptis la okazon, faris subitan salton kontraŭ la gardiston kaj alsvingis la kangon tiel ke tiu falis kaj restis senmova, li eliĝis el la jurto, desaltis de la ĉaro kaj sin ĵetis en arbedaron, elmetite al la lumo de la leviĝinta plenluno, poste li kuris kiompove rapide tra la arbaro kun la peza kango sur la ŝultroj kaj kun la etenditaj brakoj, kiuj frapis kontraŭ arbotrunkojn kaj riskis fiksiĝi en la veproj, li direktis sin reen al la rivero kiun ili pasis kaj ĝin ĝisvenis antaŭ ol la persekutantoj lin atingis, li paŝis en la riveron, vadis tra la zono de kanoj kaj mergis sin en la fridetan akvon, tiel ke li ripozis kun la dorso kaj la kango kontraŭ la fundo kaj tenis nur la vizaĝon super la akvosurfaco, la persekutantoj cirkumrajdis sur la bordoj kaj serĉis lin, iliaj hundoj perdis la spurojn apud la rivero kaj la bataluloj ŝajnis nedecidemaj, sed kiam Timuĝin sekvis ilin per la rigardo, nesingarde kun malfermitaj okuloj, li subite renkontis la rigardon de unu el la persekutantoj, li komprenis ke li estas malkovrita kaj ke la fuĝo al nenio utilis, sed post mallonga hezito la viro forturnis la kapon kaj pluiris kun la aliaj ne perfidante lin, Timuĝin jam povis rimarki ke la viro ne estas unu el la tajĝigutoj, sed fremdulo kiu restas inter ili, kaj pripensinte sian situacion li decidiĝis por aŭdaca provo, li reŝteliĝis en la lagron kaj sukcesis trovi tiun jurton kie la fremdulo sin tenas, malseka kaj ŝlima li trenis sin en la tendon, la viro timigite lin algapis en la malabunda lumo de la fajro, la junulo sin ĵetis antaŭ lin kaj petis lian helpon, la fremdulo kiu gastis ĉe la tajĝigutoj trafis en malfacilan situacion, li opiniis ke li ne povas elliveri la junulon, sed riskos sian propran vivon se li helpos lin, certe estis io ĉe Timuĝin kio igis lin venki sian heziton, li rompis la ferajn katenojn, dishakis la kangon kaj ĝin ĵetis sur la fajron, lasis la junulon sin kaŝi en ĉaro ŝarĝita per lano, ke li ne estu trovita se la tajĝigutoj eksuspektos kaj traserĉos la jurton, kiam la danĝero ŝajnis pasinta Timuĝin ricevis manĝi kaj trinki, antaŭ ol forkuri li dankis la viron kaj demandis lin kiu li estas, ricevis la respondon ke li nomiĝas Sorku-Ĉira kaj estas ĉasisto de la Suldu-tribo, la junulo tiam diris kun la digno de juna ĥano ke rekompenco pro lia ago ne malestos, post tio Timuĝin singarde elŝtelis sin el la jurto, trovis ĉevalon kaj forrajdis rapide de la tendaro de la tajĝigutoj.
Byrte iradis hejme en la jurto de la patro kaj atendis, ŝiaj grizaj okuloj radiis de vivemo, la pintaj mamoj siluetis tra la vesto, ŝi estis tute preta akompani la junan ĥanon kiam ajn li venos por akompanigi ŝin, sed tio daŭre malfruis, Timuĝin ankoraŭ ne povis pensi pri venigi sian nuptulinon, li estis tro okupata por savi sian vivon en neegala lukto kontraŭ siaj malamikoj.
Reveninte post la fuĝo el la kaptiteco li trovis la tendejon de la familio forlasita, sen eĉ postlasita signo, nenio krom stamfita cindro kaj iom da brutfekaĵo ne utiligita, sed li trovis la spurojn de kelkaj ĉevaloj kaj sekvis ilin, fine ĝisvenis la familion, la patrinon kun la revenintaj fratoj kaj duonfratoj, la fratineto Temulun kaj kelkaj grave elĉerpitaj ĉevaloj, ili serĉis ĝis ili trovis orduon kie ili havis fidelajn partianojn kaj komencis post tio cirkumvagadi vizitante diversajn tendarojn por elpostuli la dekonaĵon de la ĥano, kiu estis nevole aŭ tute ne donata, ĉar ja Timuĝin ne havis potencon iun devigi.
Antaŭ ĉio ili nun devis transvivi per ruzo kaj sinmovado, eviti la malamikojn, rezigni pri la bonaj paŝtejoj ĉirkaŭ la riveroj kaj teni sin sur la altebeno, Timuĝin en tio sin montris ak ruza ak persista, li gajnis kreskantan respekton kaj ĉiam pli multaj lin sekvis, precipe junaj batalantoj kiuj tiriĝis al li pro liaj aŭdaco kaj agemo, li ĉiam ripete faris rapidajn atakojn kontraŭ malamikaj klanoj, ŝtelis brutarojn kaj prirabis jurtojn antaŭ la okuloj de la superforto, tuj malaperis kiel ŝtormvento kaj ne eblis kapti lin, ĉirkaŭis lin aplombo kaj gajo, bruaj laŭtaj ridoj, sovaĝaj bravaĵoj, ŝtrapacoj kalkulataj kiel nenio kaj subitaj malavaraj festenoj, sed ĉiam li prokrastis viziti Daj-Seĉen, la potencan ĥanon, kies filino lin atendis, ĉar li malvolis veni kiel helpopetanto kaj senposedulo, povra mizerulo, kaj el tiu sama motivo li ankaŭ ne turnis sin al la ĥano de la karajtoj, la eĉ pli potenca Togril, la batalfrato kaj alianculo de lia patro, kiu sidis enfortikigita en riĉaj, murĉirkaŭitaj urboj pli okcidente.
Pasis du tri jaroj antaŭ ol li pretis venigi sian nuptulinon, sentis sin sufiĉe forta kaj sukcesa, juna ĥano kiun akompanas batalfortuno, kaj tiam li venis surprize kiel kirlovento, akompanate de plurcentoj da junaj batalantoj, kun multaj ĉevaloj ŝarĝitaj per donacoj, silkaj vestoj, arĝentaj vazoj, peltaj manteloj, kostaj armiloj kaj ornamaĵoj, ĉio rabita de karavanoj en la dezerto aŭ el riĉaj jurtoj, la rajdantaro sturmis en la orduon de Daj-Seĉen, kriante kaj gestante per la armiloj kvazaŭ temus pri atako, ili estis vestitaj en tanita ledo kaj portis brustkirasojn kun timigaj bildoj en fortaj lakfarboj, ili svingis longajn lancojn kun flirtantaj ĉevalvostoj kaj ornamaj rubandoj, iliaj vizaĝoj estis ŝmiritaj per ŝafsebo kontraŭ la frosto kaj striaj pro ŝvito kaj malpuro, la hundoj ĵetis sin kontraŭ la entrudiĝantoj sed estis fortimigitaj de la kirliĝantaj ĉevalhufoj, neniu trovis tempon ekkapti la armilojn antaŭ ol la rajdantoj kun laŭta ridado jam subite ekhaltis en polvonubo antaŭ la jurto de la ĥano, Timu ĝin saltis de la ĉevalo kaj kuris al Daj-Seĉen, ĵus paŝinta el la tendaperturo, fleksis siajn genuojn antaŭ li kaj poste rapide ekstaris kaj sin ĵetis en lian brakumon.
Poste ekiris la festenoj kiuj daŭris dum tri tagoj kaj noktoj, ŝafoj kaj ĉevaloj estis buĉataj, viando estis seninterrompe boligata en la grandaj kaldronoj, la fajroj flamis alten, kumiso kaj rizvino estis enverŝataj, la trinkaĵoj superondetis la trinkvazojn kaj fluis malsupren laŭ la mentonoj kaj vestoj, buŝharpetoj kaj flutoj sonigis sian muzikon kaj la viroj dancis unuj ĉirkaŭ aliaj, profunde genufleksante en siaj molaj cervofelaj botoj, en la tria tago Byrte estis prete vestita en sia edziniĝa kostumo kaj atendis en la jurto, sidis kvieta kaj silenta, aŭskultante la bruon de la festeno kaj de tempo al tempo entiris profundan spiron, sidante en sia ĝispieda vesto el blanka felto kun alta baktago surkape, konusforma betulŝela ĉapeto kovrita per silko kaj glimanta de arĝentmoneroj kaj malgrandaj spegulpecoj, kun la malhelbrunaj haroj plektitaj kaj volvitaj ĉirkaŭ la verto, ŝi atendis la foriron, streĉita kaj fervora antaŭ tio kio okazos, enuanta pri tiu festeno kiu estis precipe por la viroj kaj preskaŭ ne koncernis ŝin, nur igis ŝin senti sin eksterulo, brule senpacienca nun post sia longa atendado kaj preskaŭ ofendita, sed la momento ĉiam plu sin alvenigis, kaj tuj kiam ŝi aŭdis ke la forveturo alnunas, ke la gastoj pretas eksidi la ĉevalojn, tiam ŝi elfuĝis el la jurto rapide kiel mustelo malgraŭ ke la longa vestaĵo malhelpis al ŝi kuregi kaj la tintado de la arĝentmoneroj kaj la rebriletoj en spegulpecetoj tuj perfidis kie ŝi estas, Timuĝin ekkuradis post ŝi, inter la jurtojn, inter virinoj kaj servistinoj kiuj laŭ la moro sin metis en la vojon kaj faris sian plejeblon por lin malhelpi, vokante kaj ridante, sed nenio povis haltigi la junan ĥanon, li atingis sian nuptulinon kaj ŝin kaptis, tio ne iris tro rapide nek daŭris tro longe, la ceremonio portis honoron al ambaŭ, kaj li portis la baraktantan Byrte al sia ĉevalo, ŝin levis ĝis sur la alta selo kaj svingis sin mem supren malantaŭ ŝin, tiel Timuĝin elrajdis el la orduo foren al la dezertebeno kun sia edzino, sekvate de sia kantanta kaj vokanta aro da junaj batalantoj.
– • –
Novedza kaj aplomba Timuĝin nun decidis viziti la grandĥanon Togril, venis al li konfidplene kiel adoptofilo en lian urbon Karakorum, kunportis taŭgajn donacojn kaj miris pri ĉio kion li ekvidis en tiu ĉefurbo de la karajtoj kun ĝiaj mallar ĝaj stratoj interne de la muroj, inter domoj el ruĝbakita argilo aŭ sunpaligita ligno, sed verdire li tute ne lasis sin blindumi sed sentis sin kritikema kontraŭ multo, li atente malfermadis la okulojn kaj zorge rimarkis ĉion, samtempe li zorgis ke Togril lin trovu pli naiva kaj nesperta ol tiu atendis, sufiĉe nedanĝera kaj malferma por ke la singarda maljuna ĥano permesu al si lin ekŝati.
Timuĝin ne petis helpon, nur forrajdis kun la redonacoj kiujn li ricevis kaj kunportis siajn impresojn, siajn sekretajn pensojn: Togril certe estas supermezure riĉa kun signifa potenco, avara kaj ruza, sed ankaŭ pigra kaj komfortema, maljuna vulpo kiu nenion riskus sen plani en ĉio nur sian propran avantaĝon, kaj lia urbo al Timuĝin pli malplaĉis ol allogis, enfermita kaj sufoka kun siaj domoj kaj fortikaĵoj, kun sensenca superabundo, ekscesoj kaj malvirtoj, febligitaj viroj ornamitaj preskaŭ kiel iliaj putinaj virinoj kaj ĉirkaŭataj de artefarita bonodoro, kun akvo malŝparata por senutilaj ĝardenoj kaj floramasoj, kun muroj eble nepenetreblaj sed kredeble venkeblaj alimaniere.
Timuĝin revenis al sia orduo kaj atendis en fido, sed sur la altebeno kaj en la rivervaloj regis malkvieto, diversaj triboj denove ekbatalis reciproke kaj subite la teruraj merkitoj venis el norde, ili estis tiel ruzaj kaj rapidaj ke ili fulmatakis la junan ĥanon en lia orduo, ensturmis tie meznokte, hojlante pli terure ol lupoj sur siaj ĉevaloj, ĵetis brulantajn torĉojn en la jurtojn kaj morthakis tiujn kiuj elvenis, Timuĝin sukcesis eskapi, ĵetis sin sur ĉevalon kaj malaperis en la mallumon sur la ebenaĵo, dum la orduo malantaŭ li brulis kaj la ululoj de tiuj kiuj mortigis kaj de tiuj kiuj estis mortigataj daŭris sonante en liaj oreloj, en la sekva tago li kolektis siajn transvivantajn batalulojn ĉirkaŭ si kaj kiam ili revenis al la orduo ili trovis la malamikojn for sed la pli multajn jurtojn bruligitaj aŭ prirabitaj, multajn homojn mortintaj kaj kelkajn el la virinoj forkondukitaj, inter ili ankaŭ Byrte, la juna edzino de la ĥano kiun li tiel ĵuse alvenigis.
Nun Timuĝin denove direktis sin al Togril en Karakorum kaj petis pri ties apogo por ataki la merkitojn, kio estis en la intereso de la grandĥano mem ĉar la merkitoj povus sin turni ankaŭ kontraŭ lin, li tial disponigis negrandan armeon por plifortigi la mongolan batalantaron, la merkitoj estis persekutataj sub la gvido de Timuĝin kaj estis surprize atakitaj en sia tendaro en nokto kun lunlumo, granda konfuzo ekestis, la konfuzvekitaj merkitoj devis lukti surpiede dum la atakantoj alsturmis surĉevale, algalopis inter la jurtoj, ŝrikadis harstarige, mortpikis per la lancoj, hakis per la glavoj, lasis pluvi la sagojn, la venko nepris jam dekomence kaj Timuĝin precipe serĉis Byrte, cirkumkure sin ĵetis per sia ĉevalo inter la tendojn kaj vokis ŝian nomon fojon post fojo, ĝis ŝi aŭdis ĝin kaj elkuregis el jurto, li rapide levis ŝin sur la ĉevalon kaj forgalopis el la bataltumulto kun ŝi.
– • –
Krom esti rabekspedicio, la atako de la merkitoj kontraŭ la orduo de Timuĝin estis planita virinrabo, rankora sinvenĝo pro tiu virino kiun lia patro rabis de la merkitoj kaj faris sia edzino, okazis eĉ ke Byrte estis donita al tiu sama viro kiu perdis Ulun antaŭ jardekoj, kaj nun Byrte montriĝis graveda per sia unua infano, kiu povus esti de Timuĝin sed same povus esti de la alia viro, la junaj geedzoj neniam priparolis tion unu kun la alia, sed la dubo alestis, ĉe Timuĝin kaj eble ĉe Byrte mem, la neeldirita daŭris starante inter ili, sed estis repuŝata de ilia reciproka fiero, kiam filo naskiĝis tamen lin bonvenigis Timuĝin kaj li neniam suferis pro la dubo pri sia origino, sed li ricevis la nomon Djutji kiu signifas Gasto.
Dekomence regis tensio inter Byrte kaj Ulun, la juna edzino montris volon kiu ne volonte sin klinis sub tiu de la bopatrino, Ulun ne volis rezigni pri io el sia influo sur la filon kaj Byrte siaflanke ne prokrastis provi realigi sian potencon super la edzo, ĉiu el ili volis turni lin kontraŭ la alian, nun la pozicio de Byrte estis eĉ fortigita pro ŝia forrabo, ŝi fariĝis eĉ pli valora por Timuĝin post kiam li perdis kaj reprenis ŝin, objekto de lia kreskinta fiero kiel viro kaj kiel batalulo, ĉar ke ŝi alapartenis aliulon per forto ne malpliigis lian senton por ŝi, male, kaj Byrte revenis ne nur kiel estonta patrino sed kiel pli sperta virino, kiu eltoleris superforton kaj suferis ne ruiniĝante, ŝi per tio gajnis kreskintan respekton ĉe Ulun, kiu krome sin sentis malklare kunkulpa pri ŝia sorto, tial ke ŝi mem estis tiu forrabita virino je kiu Byrte estus venĝaĵo kaj kiun ŝi anstataŭus.
Timuĝin daŭre staris inter la edzino kaj la patrino, roko kontraŭ kiu ambaŭ martelis kiel ondoj, ne movante lin sed tamen iom post iom efikante sur lin, kelkfoje unuigante siajn virinvolojn kontraŭ li, kelkfoje efikante en kontraŭaj direktoj, ambaŭ saĝaj kaj klarpensaj, akrigitaj per sia reciproka malfido kaj sia malfido kontraŭ ĉio kio povus delogi la junan ĥanon, trompi lin aŭ enluli lin en sekurecon, kaj ĉiam future, ankaŭ estante la potenca Ĥano, li neniam ĉesis aŭskulti ilin ambaŭ, pensi pri iliaj konsiloj kaj eble pesi ilin unu kontraŭ la alia, honori tiujn du plej gravajn virinojn en lia vivo kaj meti ilin antaŭ ĉiuj aliaj, samtempe eble je fojoj fuĝante for de ilia roda volforto, ilia obstine altruda virinregemo, kaj spirante pli libere dum siaj multaj kaj longaj militkampanjoj.
Timuĝin sekurigis sian regadon super la diversaj mongolaj klanoj, ŝirmite okcidente de la alianco kun Togril, sed en konstanta batalpreteco kontraŭ tajĝigutoj kaj tataroj kiuj alpuŝiĝis el oriente en la regiono inter Onon kaj Kerulen, daŭrigo de la oldmalnova lukto inter la nomadoj pri la paŝtejoj en la rivervaloj kaj laŭ la akvofluoj.
Aŭtuniĝis iujare kiam Timuĝin survojis al novaj paŝtejoj en vallongejo, li rajdis fronte de dek tri mil bone ekipitaj bataluloj kaj longaj vicoj de kibitkoj ŝarĝitaj per jurtoj kaj sekvataj de brutgregoj kiuj drivis kvazaŭ malhelaj nuboj super gresriĉaj deklivoj, la juna ĥano komencis senti sin false sekura en sia forto kaj jam vidis sian vivcelon antaŭ si: unuigi ĉiujn mongolojn sub sia rego kaj certigi sian rajton pri tiu parto de la altebeno kaj la rivervaloj kiujn li konas.
Tiam subite revenis kelkaj elsenditaj gvatantoj sur anhelantaj ĉevaloj kaj sciigis al la ĥano ke malamika armeo aperis kaj proksimiĝas kun granda rapido, tio estas tajĝigutoj gvidataj de Targutaj, la malnova malamiko kaj kaptinto de Timuĝin, kaj ilia nombro estis taksata je tridek mil, Timuĝin povus fuĝi kun siaj batalantoj kaj eskapi sur freŝe ripozintaj ĉevaloj, sed li ne povus preni kun si la tendoĉarojn, la familiojn kaj la gregojn, la posedaĵojn kaj ekzistorimedojn de la klano, kaj rajdi kontraŭ la malamikojn kaj renkonti ilin batale alportus certan malvenkon, estis nenia tempo por pripensado aŭ konsiliĝo, Timuĝin agis rapide kaj klarvide, kun sia aparta kapablo tuj koncentri ĝi kaj akrigi sin plej ekstreme, li signalis al siaj bataluloj kaj al siaj ceteraj homoj per trumpetsonoj kaj levitaj standardoj, la kibitkoj estis metitaj tiel ke ili formis vastan, apertan kvadraton kaj tien la gregoj estis kunpelataj, virinoj kaj knaboj armitaj per pafarkoj devis loki sin en la jurtoj sur la ĉaroj aŭ en ŝirmo malantaŭ ili, dum la rajdantoj ekpostenis inter la arbarkovritaj deklivoj kaj la kvadrato formita per la kibitkoj, kie ili sin formis en taĉmentojn, ĉiu kun cent rajdantoj en linio kaj dek vicoj unuj post la aliaj, tiel ke la tuta batalantaro nombris dek tri formaciojn de po mil viroj.
La malamika armeo antaŭensturmis kontraŭ ilin en pli leĝeraj formacioj, ĉiu taĉmento estis profunda nur kvin liniojn kaj la unuaj du linioj estis bone ŝirmataj per kirasoj kaj helmoj, la unuaj el ferladoj aŭ plektitaj feraj ĉenoj, la aliaj el durlakita ledo, kaj armitaj per rondaj, facile manovreblaj ŝildoj kaj longaj lancoj kun kvastoj el ĉevalkrinoj, tiuj antaŭaj linioj subite forcedis ĵus antaŭ la batalkontakto kaj tralasis la tri malantaŭajn liniojn, kiuj konsistis el pli leĝere armitaj, pli movaj rajdantoj, kiuj antaŭengalopis por depafi siajn sagojn kaj ĵeti siajn mallongajn lancojn, antaŭ ol ili rapide ĉirkaŭturniĝis kaj retrorajdis, tiel preparante vojon por la pli pezaj rajdistlinioj.
Sed la pafarkistoj de Timuĝin en la dek liniojn profundaj formacioj renkontis la atakantojn per mortigaj sagoskualoj de pafarkoj fortikigitaj per kornaj garnaĵoj kaj estis mem ŝirmataj de rajdistlinioj kun levitaj ŝirmiloj kaj ledokovritaj ĉevaloj, poste tiuj trabreĉis kun granda pezo, dense kuntenaj ak flankdirekte ak profunde, flanke ŝirmataj de la arbardeklivoj kaj la fortikaĵo el ĉaroj, la kunteno kaj forto en la atako de la formacioj de Timuĝin disŝiris la multe pli nombrajn sed pli maldensajn rajdistotaĉmentojn, ĝis la ripetaj atakoj transiris en densluktojn kun kriegoj kaj sovaĝa furiozo, kie la bataluloj atakis unu aliajn per lancoj kaj kurbaj sabroj, puŝis la adversulojn el la selo aŭ ilin sobtiris per ĵetitaj ŝnurmaŝoj, dum seninterrompa zumado de sagoj kiuj enfrapiĝis en best- kaj homkorpojn kun duraj batoj kaj stridaj sonoj de vibrantaj sagotigoj, la luktoj ondis antaŭen kaj reen kun nefebliĝanta furiozo ĝis la vespera krepuskiĝo, kiam Targutaj ordonis retiriĝon kaj fuĝis kun sia restanta armeo, lasante preskaŭ ses mil falintojn, kun sepdek el siaj plej gravaj ĉefuloj kaptitaj.
Per tio Timuĝin gajnis sian unuan grandan venkon, kaj li ordonis bivaki sur la loko, fari fajrojn kaj prepari la viandon de mortintaj ĉevaloj, la kaptitaj ĉefuloj estis kondukitaj antaŭ lin kaj devis genui kiel signo de sia submetiĝo, Timuĝin hezitis en la elekto inter mortigi ilin aŭ preni ilin en sian servon, meze en la triumfo li estis iom desrevita pro tio ke Targutaj mem ne troviĝas inter la kaptitoj, ne spertas la honton sidi humiligata kun kango sur la ŝultroj.
– • –
La alianco inter Timuĝin kaj la karajto-ĥano Togril konfirmi ĝis, kaj la mongolaj rajdantoj nun batalis ĉe la flanko de la karajtoj por rebati ripetajn atakojn de okcidentaj triboj, kiuj ĝis tiam estis nekonataj al Timuĝin, kaj li daŭrigis ĉiam pli tiri al si junajn aŭdacajn komandantojn kaj batalulojn, dum liaj scioj pri militarto ĉiam kreskis.
Grandan sukceson li atingis kiam prosperis al li persvadi Togril partopreni kun armeo en atako kontraŭ la tataroj oriente ĉe Kerulen, kie ili en tiu tempo sin trovis en milito kontraŭ kataja armeo, sendita de la Ora Imperiestro de Kin, la norda parto de Kataj, la tataroj trafis inter la katajojn kaj la trupojn gvidatajn de Timuĝin, subite ili trovis sin ĉirkaŭitaj kaj suferis teruran malvenkon, pri kiu la kataja generalo honoris sin, sed kiu tamen kondukis al tio ke Togril estis nomumita Wang-Ĥano, aŭ Princo super la ĥanoj, kaj Timuĝin ricevis la titolon Komandanto kontraŭ la ribelantoj kaj krom tio lulilon el arĝento kiel donacon.
Tiu sukceso plurflanke vekis envion kaj timon pro la kreskanta potenco de Timuĝin, multaj triboj pretis sin turni kontraŭ lin por ne fali sub lian regon, kaj lia antaŭa sekvanto Djamuga ekgvidis ilin, la filo de Togril mem subfosis la pozicion de la juna mongolĥano inter la karajtoj, la olda Wang-Ĥano ŝanceliĝis en malplaĉa nedecidemo, trompo kaj perfido ŝvebis ĉie en la aero, kaj iutage kiam Timuĝin troviĝis en granda ĉaso kun kelkmiloj da siaj bataluloj, ne malproksime de la regionoj de la karajtoj, li eksciis de iuj paŝtistoj ke batalantaro sub la gvido de Djamuga estas survoje, celante surprize supervenki lin kaj rabi al li la vivon, rapidtuje kun siaj ĉevaloj li forlasis la tendejon sed restigis la jurtojn kaj lasis bruli la fajrojn, kaj kiam Djamuga atakis li trovis nur forlasitan tendovilaĝon kaj devis ekpersekuti, kaj ĉe tio Timuĝin ekhavis la avantaĝon povi elekti terenon lin favorantan por renkonti la alsturmon de la karajtoj, fariĝis despera lukto por la tre subnombraj fortoj de Timuĝin, ĝis la filo de Togril estis vundita en la vango kaj la karajtoj provizore retiris sin, interrompo kiun Timuĝin tamen tuj povis eluzi por forfuĝi de tie kun siaj batalantoj kaj eskapi en la arbarojn sur la deklivoj de la Khingan-monto, por poste klopodi atingi la ĉeftendaron de la mongoloj ĉe la lago Baljuna, nordoriente de Onon.
Estis printempo kaj Timuĝin restis kun siaj homoj kaj siaj gregoj en la gresozaj regionoj ĉirkaŭ Baljuna, li plifortigis sian armeon per ĉiuj rimedoj, ĝis li en la aŭtuno estis preparita por la granda atako kontraŭ la karajtoj kaj ties aliancanoj, nerimarkite li kondukis siajn trupojn ĝis Orkhon kaj ĉirkaŭis la tendejon de la malamikoj, atakis surprize el ĉiuj flankoj samtempe kaj daŭrigis la buĉadon seninterrompe dum tri tagoj kaj noktoj: tiam la kontraŭstaro rompiĝis, la trupoj kapitulacis, la Wang-Ĥano kaj lia filo fuĝis, ankaŭ Djamuga estis venkita kaj senpardone persekutata, la ĥanoj kaj ĉefuloj de la merkitoj kaj najmanoj estis kaptitaj kaj mortigitaj.
Tio estis la turno super ĉiuj turnoj en la kariero de Timuĝin, la potenco de la karajtoj estis rompita, iliaj urboj kaj paŝtejoj kuŝis malfermaj por la konkerado de la mongoloj, la juna ĥano rapide proksimiĝis al la celo unuigi ĉiujn mongolojn kaj ĉiujn gentojn sur la altebeno sub unu solan regon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.