La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 22

La Ĥano kaj lia armeo travintras en Hsia, Erikaja estas sieĝata sed rezistas la sturmprovojn, tiam la mongoloj kontentiĝas tenante la urbon enfermita kaj lasante al la malsato plenumi sian laboron kontraŭ la enloĝantaro interne.

La Ĥano ne saniĝas sed sentas sin pli bone en la vintra klimato, ankaŭ havas la avantaĝon de ripozo dum la sieĝado, li eĉ faras provojn eksidi sur ĉevalo kaj fari kurtajn rajdojn, sed tiam la doloroj revenas kaj la febro fortiĝas, lia korpo estas ŝvelinta kaj peza, ĉiu peno fluigas de li ŝviton.

Li devas uzi sian tutan volforton por regi sian soifon kaj anstataŭe enbuŝigi manĝaĵon, kio naŭzas lin, virinoj ne plu logas lin, kontraŭe vekas en li abomenon, sed li eltenas ilian flegadon.

Multaj kuracpovaj viroj kolektiĝas ĉirkaŭ li kaj faras sian plejeblon por kuraci lian lezon, sed ili ne akordas pri tio, en kio ĝi konsistas nek kiel ĝi estu traktata, ili provas diversspecajn dekoktaĵojn, apertas vejnojn, pikas per pingloj, preskribas banojn en tre varma aŭ tre malvarma akvo, la doloro tamen restas kaj ne lasas sin forpeli.

Saman malsukceson suferas tiuj ŝamanoj kaj miraklistoj kiuj ricevas permeson provi sian kapablon pri la Ĥano, por ekzorci tiun malican spiriton kiu kroĉiĝis al lia korpo, ili bruligas aferojn kun forta odoro en la fajro antaŭ li, ili prezentas sorĉdancojn dum tamburado kaj sovaĝaj krioj, ili frotas lian korpon per vivantaj bestoj kiuj poste estas mortigitaj, sed nenio helpas.

La Ĥano ankaŭ nenion atendas de ĉiuj tiuj penoj kaj klopodoj, eĉ se li ne volas lasi ilin sen provo, li sentas ĉiam pli klare ke liaj tagoj iĝas limigitaj, ke tiu korpo kiu lin tiel bone servis kaj tiom eltenis nun jam perdis sian forton kaj trovas sin en malkomponiĝo, nur restas al li morti kiel vera mongolo, sen timo kaj lamentado.

Frue dum la vintro venas sagokuriero de okcidente kun la sciigo ke Djutji mortis pro malsano ie sur la sudrusa stepo, la Ĥano mute akceptas la mesaĝon kaj enfermas sin en sia jurto, dum tri tagoj sin montras al neniu kaj sin donas plene al sia funebro: ĝi venas al li tro forte kaj li mem konceptas ĝin kiel signon de febleco, iome hontigan kaj humiligan.

Jes, Djutji mortis, lia unuenaskito, la malhela Gasto, kiun jam de komence ĉirkaŭis duboj kaj kiu mem perceptis ilin, absorbis ilin kiel specon de duboj pri si mem, viro kiu estis spita kaj kontraŭema, ĉiam provante ion pruvi al si mem aŭ al aliaj, ho, la mavhumora kaj malfeliĉa Djutji, la sola, la morne fermita, la sufere splitmensa, timata ankaŭ de siaj propraj bataluloj, sen kapablo veki sindonon!

Djutji, la plej aĝa el la filoj de la Ĥano, ankaŭ estas la unua el ili kiu mortis, kiu antaŭpaŝis la patron al alia mondo, sed ne kiel batalulo falinta en batalo, sed mortinta pro malsano, antaŭtempe, senbrile, same kiel la patro mem mortos kiam ajn, tamen oldiĝanta, se neantaŭvidita favoro ne gracos al li morton en batalo dum la militiro.

Djutji tamen ankaŭ ne fordistis de la luktado, lia vivo longe estis kontinua militado, bataloj ondadis reen malreen, atakoj, persekutoj, ŝajnaj retretoj turnitaj en novajn atakojn, ĉiam kreskantaj konkeroj: meze dum tiuj bataloj Djutji ekmorbis kaj mortis, en porokaze starigita bivako.

Ne, la Ĥano diras al si, nenio mankas en lia gloro kiel batalulo, neniam sciigo pri malvenko venis de li, tiuj multaj kiuj lin pridubis kiel li pridubis sin mem faris tion senkaŭze, ankaŭ la Ĥano ofte sentis sin malcerta antaŭ Djutji, kiu tro rimarkeble volis paŝi proprajn padojn kaj sekvi propran volon, sen ke li aperte aŭ rekte spitis la patron, sed tamen restigis senton de nefideleco.

La Ĥano memoras kiel necesis venigi Djutji al la granda kurultajo ĉe Syr-Darja, kiel li fine alvenis, pli bonvena ol ĉiu alia, kaj kondukis kun si sian senkomparan donacon, la cent mil ĉevalojn de Kiptjak: tiam proksimis la danĝero, en la kolero de sia desreviĝo la Ĥano estis jam decidinta pagigi lin per la vivo pro lia senobeo, sed kiel pezigis tio lian koron!

Kaj mezfunebre pro la morto de Djutji la Ĥano samtempe spertas iaspecan faciliĝon: la danĝero pro tiu ĉagrena filo pasis, ne plu tiu povos sin turni kontraŭ la patro kaj lin vundi en liaj sentoj, perfidi lian patran amon, kaj lia ĉeesto ne plu minacas la konkordon inter la filoj kiuj sukcedos lin, estos nun pli simple kaj pli facile.

En la kvara tago la Ĥano reapertas sian jurton kaj elpaŝas kvazaŭ nenio okazus, li informas pri sia decido meti la filon Batu de Djutji en ties lokon, kun ĉiuj rajtoj kiel plej superan komandanton super la nordokcidentaj partoj de la imperio.

– • –

La Ĥano kuŝas en sia jurto kaj subite rimarkas ke ĝi travideblas, la lumo penetras kvazaŭ la dika feltaĵo estus nur diafana vualo, ĝi eĉ ne obstaklas al la birdoj kiuj nun rekte traflugas ĝin, kaj la birdoj ridas preskaŭ home, provoke, moke, li vidas iliajn longajn langojn en la apertaj bekoj kiel ruĝajn flamojn, la rido lin turmentas, tranĉas en lin tiel ke li turnas sin sur la kuŝejo, sed li ne kapablas ekstari, kuŝas tie kvazaŭ katenita, eĉ ne povante iun alvoki, la birdoj malĉese flugadas tra la tendo ridante ĉiam pli insolente, kaj post la birdoj kun flamlangaj bekoj venas noktobirdoj kaj rabobirdoj, nigraj kun taŭzita plumaro aŭ duonnuda korpo, kaj anstataŭ birdokapo ili havas malgrandajn ŝrumpintajn homkapojn, kurbajn nazojn, elstarajn okulojn, longajn buŝojn kiuj fendiĝas en trompa, raŭke klukanta rido, ili venas lante flugantaj per kurbigitaj flugiloj, flagre eksidas kvazaŭ en nevidebla arbo, ĉirkaŭkrifas nevideblajn branĉojn, sidadas tie kaj ridas, klinas sin antaŭen kaj ridas kvazaŭ ili vomus, multiĝas pli kaj pli, giganta arbobranĉaro plenfarĉita de birdoj, kaj ili suprenvenas rampante ĉirkaŭ li, birdoj kiuj grimpas simile al lacertoj, scendas kaj pendas oblikve aŭ kapmalsupren, ridante per siaj abomenaj vizaĝetoj, sulkozaj kiel fetoj, nefinitaj kvazaŭ elprenitaj el la utero pretempe, nude ruĝaj kvazaŭ senhaŭtigitaj aŭ brogitaj, sed kiam kulminas la neeltenivo la birdoj pro io timiĝas kaj komencas forfuĝi, flugilfrapas kaj forflugas ŝrik-ridante, oldulinaĉe, en naŭza fetoro de putra karno, kaj nun li aŭdas tamburadon kontraŭ la grundo, obtuza tamburado kiu rapide fortiĝas, duriĝas, kvazaŭ de sennombraj ĉevalhufoj kontraŭ sekiĝinta grundo, tamburado kiu pli kaj pli eksimilas ridon, antaŭen ruliĝantajn kaskadojn de ŝtonsimile bruanta rido, kaj subite la ĉevalgregoj estas super li, uraganas super li kiel ŝtormo el korpoj kaj kruroj kaj hufoj, kun flirtantaj krinoj kaj vostoj kiuj sparkas kiel fajroj, jes, kiuj baldaŭ fajriĝas kaj diskrevas en longaj flamoj, la jurto lin protektas ne pli ol ŝirita araneaĵo, kaj nun li vidas la disfenditajn muzelojn de la ĉevaloj kiuj tiel alproksimas ke la salivŝaŭmo disgutas super lia vizaĝo, kaj el la buŝegoj eltorentas la rido, henosimilaj ĉevalridoj kiuj intensiĝas al ferocaj blekoj, samtempe koleraj kaj mokantaj, kaj sammomente la ĉevalkapoj fariĝis virinkapoj kun grandaj, vastapertaj buŝoj kiuj retondre ridas, kun akraj dentoj aŭ kun maldensaj dentostumpoj en ruĝaj palatoj, ridas tirate, kelkfoje preskaŭ vitrotinte, forrule kvazaŭ amasoj da enormaj vitroperloj, kaj nun estas kapoj kiuj ruliĝadas sur la grundo, forturbantaj kiel velkaj folioj, sed kavece krakante pro siaj interpuŝiĝoj, ankaŭ ili ridantaj kun sangaj dentoj kaj langoj, kun nigraj truoj por buŝoj, putrintaj kaj konsumitaj, sed ankoraŭ nehaltigeble ridantaj, kapoj kiuj vivas postmorte kaj ridas je ĉio, je li, la Ĥano, je la potenco kaj regado, je la militoj kaj bataloj, je la hororoj kaj teruroj, je la vivo kaj morto, je ĉio, ĉio, ĉio, nenio alia ol rido ĉie, ridado kvazaŭ ŝtormo tra la mondo, dezertiga, forbalaa, kaj la ridoj transiĝas en fajron kiu ridas, dancantajn flamojn kiuj ridas, saltas pro ridado kaj faras longajn kapriolojn, antaŭenflugas super la mondo, venas ŝtorme super la ebenaĵoj, superpasas la montojn, eltrinkas lagojn kaj riverojn, konsumas kaj karbigas arbarojn en urĝo, postlasas brulantajn urbojn ĉiudirekte, gregoj el ĉevaloj kaj brutoj kuregas antaŭen brulante, kunfalas kaj nigriĝas, ŝtonblokoj brulas ardante kaj fendiĝas, la jurtoj brulas kaj estingiĝas kiel kandeloj aŭ sobvelkas nigriĝante kiel floroj, fajro kiu ridas la lastan ridon, flamoj en ridanta danco super la mondo –

– • –

En la printempo Erikaja daŭre estas enfermita kaj obstine rezistas, tamen la Ĥano ne ĝisatendas la malvenkon de la urbo sed komencas movi la ĉefparton de la armeo suden, ale al la rivervalo ĉirkaŭ supra Weiho.

Tio estas la limregiono kie Hsia- Kin- kaj Sung-regnoj renkonti ĝas kaj de tie eblas al la armeoj de la Ĥano ŝoviĝi antaŭen diversdirekte, Hsia estas konsiderata jam venkita kaj nun necesas praktiki premon kontraŭ Sung por havigi al si senobstaklan tramarŝon kontraŭ Honan, la plej sudokcidentan provincon de Kin, kaj elmeti la Kin-regnon al vasta ĉirkaŭferma operaco.

Sed antaŭ ol tiu plano povas efektiviĝi venas mesaĝo de la reĝo de Hsia kun peto pri paco, la malsato kaj la fortiĝanta somervarmego fine rompis la kontraŭstaron en la sieĝata ĉefurbo, la Ĥano tuj faras pactraktaton kiu signifas ke Erikaja estu transdonata senkondiĉe kaj ke la reĝo mem post ne pli ol monato troviĝu ĉe la Ĥano por deklari sian submetiĝon.

Dume la malsano de la Ĥano pligraviĝas, la somervarmego kontribuas al kresko de la turmentoj kaj febro, li komprenas ke la fino nun proksimas kaj li kunvokas la plej altajn komandantojn kun Tuli ĉe la kapo, duonkuŝe kun la vizaĝo kiel trivita sed ankoraŭ netravidebla masko li akceptas ilin kaj sciigas per malmultaj vortoj sian findecidon: Ogotaj lin sukcedu kiel plej alta ĥano de la mongolimperio, sed Byrte regadu ĝis kiam kurultajo povos kunveni kaj elekti lin laŭ la postuloj de la leĝo.

La Ĥano plue decidas ke la perfida reĝo de Hsia estu ekzekutita kiam li alvenos al la lagro, lia popolo estu sklavoj kaj la ĉefurbo Erikaja estu nivelita ĝis la grundo, la forpaso de la Ĥano estu sekreta ĝis kiam tio estos plenumita, por ke la kontraŭstaro de la malamiko ne ekflamu denove.

La milito kontraŭ la Kin-regno daŭru senrompe, ĝis la totala konkero kaj submeto de la lando, Tuli puŝu sin tra Honan kaj renkontu la armeojn de Boru venantajn de norde en frakasa ĉirkaŭpinĉa movo, post tio estos tempo decidi kiel agi kontraŭ la Sung-regno sude, plej grave estas ke la malamikoj de la Ĥano ne estu regalataj per spirpaŭzo pro lia forpaso.

Tuli genuas antaŭ la mortanta Ĥano, kiu etendas sian manon al li kaj konfirmas sian pli fruan decidon ke Tuli regu super ĉiuj landoj oriente, la jam konkeritajn kaj tiujn kiuj restas por konkero, dum Tjagataj responsu pri la regado de la okcidentaj landoj, sed ambaŭ devas obei al Ogataj estanta plej alta ĥano kaj submetiĝi al lia volo, en ĉio sekvi la ordonojn de Jassa kaj eviti internajn kverelojn, ĉiujn malakordojn kiuj povas konduki al dissplitiĝo de la regno.

La zorgo pri la konservo de la imperio malĉesas okupi la Ĥanon ĝislaste, sed la mortlukton li elbatalas sola inter kelkaj servistinoj, ene en la fermita jurto, kaj nenia eksteraĵo heroldas lian morton, neniaj vekrioj, neniaj ceremonioj, nenia mallevo de standardoj aŭ militsignoj.

Lia korpo estas metita en orumita ĉerko el fero kiu zorge hermetiĝas kaj pluroble da gardistoj postenas antaŭ la jurto tagojn kaj noktojn.

Estas aŭgusto en la jaro de la Porko, tiu bestosigno en kiu la Ĥano naskiĝis kvin dekdujarajn ciklojn pli frue, la kristanaro tiam skribas Anno Domini 1227.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.