La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOLO DE L' ĈIELO

Aŭtoro: Artur Lundkvist

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 11

Je-liu, la erudicia katajo, estis alta kaj magra viro, kun maldensa blanka barbo kiu atingis ĝistalie, li jam estis iom aĝa homo sen ke la aĝo ŝajnis efiki sur lin, lia voĉo havis profundan bronzan klangon kiu surprizis kaj ŝajnis veni de iu alia ol li, li estis vestita en ĝisplanda silka vesto sen brodaĵoj kaj la larĝaj manikoj pendis ĝis super liaj manoj en kataja maniero.

Li estis tute neimpresita de la elmontroj far la ŝamanoj, lia kapablo antaŭvidi kaj interpreti diversspecajn signojn superis ilian kapablon kaj li sciis multon kion ili malsciis, ankaŭ ne la famaj mongolaj armeestroj kaj bataluloj imponis lin, kaj tiun fanfaronan aroganton kiun ili tiel volonte montris al li, li renkontis kun frida indiferento.

La Ĥano zorge aŭskultis kion diris Je-liu kaj impresiĝis de lia klara argumentado, la mongolaj komandantoj volis igi la Ĥanon permesi al ili ekstermi la plimulton de la loĝantaro en la kataja regiono kaj transformi ĝin en paŝtejojn por la gregoj, sed Je-liu turnis sin kontraŭ ilin kaj montris al la Ĥano per siaj kalkuladoj kiel pli profite estus konservi la loĝantaron, meti sur ĝin impostojn kaj utiligi la produktojn de la lando.

La Ĥano lasis sin konvinki, li havis la kapablon vastigi siajn pensmanierojn dum lia kono pri la mondo vastiĝis, li lasis al Je-liu starigi organizon en Karakorum por prizorgi la efektivigon de ĝenerala impostado kaj enpostenigis kreskantan nombron da katajaj, uiguraj kaj mahometanaj skribistoj en sian servon.

La konsiloj de Je-liu eĉ ludis rolon por la maniero de la Ĥano estontece vastigi kaj firmigi sian regadon, en kiu la taktikaj paŝoj proksime kunefikis kun la militaj, tiel estis sendita negranda armeo sub komandanto Djebe, nomata la Sago pro sia rapideco kaj agoforto, por rebati konkeronton kiu de okcidente provis penetri en Karakataj, kaj ĉe tio estis gajnita la favoro de la islama loĝantaro per la religia toleremo kiu estis gardata ene de la mongolregno, la gvidanto de la invadantoj estis venkita kaj senkapigita, post kio la regno de la Ĥano etendis sin ĝis la montĉenoj de Pamir kaj la valoj de Syr-Darja.

Iom pli frue ol la mongolregno de la Ĥano la Kharasmoregno estiĝis pli okcidente, sub turkaj regentoj, kiuj de la persa nukleo vastigis la regnon ĝis ampleksi grandajn partojn de Afganistano kaj norda Hindujo, Korasan kaj Transoksianio, diste norde de la Aral-lago kaj ĝis la Kaspia Maro, dum ĝi samtempe minacadis la Kalifejon en Bagdado okcidente kaj pretendis esti la plej elstara probatalanto de Islamo.

La regento de la kharasmoj estis tiutempe la ŝaho Allaeddin Muhammed, aroganta kaj vanta viro, rafinece ĝuavida, kun gusto por ĝis dekadenco rafinita kulturo, intrigema kaj ruza politikisto, sed samtempe aŭdaca batalulo, kiu volonte sin nomis la nuda glavo de Islamo.

La multaj urboj de la Kharasmo-regno preskaŭ ĉiuj estis oazaj urboj en la valoj, arte akvumitaj, superpompe florantaj, nestoj de blindiga lukso, erudicio kaj arto: Samarkand, Bukhara kaj Gurganj ĉe Amu-Darja, Otrar kaj Jand ĉe Syr-Darja, Merv, Balkh, Nishapur kaj Herat proksime al pli sudaj riverbranĉoj.

La Ĥano de la mongoloj komence provis establi bonajn rilatojn kaj pactraktaton kun la Kharasmo-regno, li sendis al la ŝaho skribaĵon en kiu li tiun salutis, deklaris ke li bone konas ties potencon kaj ties disvastan regnon, kaj lin nomis iom dusence sia plej amata filo, finis menciante siajn proprajn konkerojn, sian militan forton kaj esprimante sian deziron ke ambaŭ landoj vivu pace unu kun la alia.

La ŝaho ion protektan kaj kaŝe ofendan trovis en la skribaĵo, li faris ŝajnpakton kaj ĝisatendis okazon ĝin rompi, la Ĥano sendis riĉe ŝarĝitan karavanon al Kharasm, sed ĝi estis haltigita en Otrar kaj elrabita, post kio ĝiaj kvarcentkvindek karavananoj estis ekzekutitaj.

La Ĥano nun sendis tri senditojn al la ŝaho postulante punadon de la kulpantoj, sed la ŝaho rifuzis kaj atencis la senditojn, la Ĥano tiam tuj sin preparis por milito kontraŭ la Kharasmo-regno, li serĉis gvidon ĉe la Eterna Blua Ĉielo kaj trovis ke ĝia volo koincidas kun lia propra: ne povas esti du sunoj sur la ĉiela firmamento, li diris, nek du regentoj sur la tero!

Al la ŝaho de Kharasm li sendis la kurtan mesaĝon: Vi elektis militon. Kio nun okazos, ĝi okazos kaj kiel ĝi finiĝos, scias sole nur la Ĉielo.

– • –

Triajare post la reveno de Kataj la Ĥano ekkampanjis en la nova milito, printempe li kunvokigis ĉiujn siajn batalfortojn en valon en okcidenta Gobio, malgranda armeo estis sendita sudokcidenten por transiri la altajn montpasejojn, dum la ĉefarmeo sin tiris antaŭen en pli nordokcidenta direkto super Altaj, venkante la plej malfacilajn naturobstaklojn: pezaj militmaŝinoj estis kuntransportataj dismuntite en partojn kaj ŝarĝitaj sur poefagoj kaj kameloj, trabopontoj estis konstruataj super riverravinoj kaj abismoj, vojoj estis farataj tra alie nepenetreblaj arbarveproj kaj ŝtonaj interkrutaĵoj.

Somere la Ĥano staris ĉe supra Irtysj kun la ebenaĵo direkte al Aral antaŭ si, li havis armeon de centkvindek mil rajdsoldatoj kaj dekmil katajaj specialistoj, kiuj prizorgu sieĝomaŝinojn kaj fajroĵetilojn, kaj tiu armeo nun marŝis tra la dezertostepo rekte kontraŭ la forte fortikigitan urbon Otrar ĉe Syr-Darja, kiu estis sieĝata de trupo kaj falis nur post ses monatoj, dum la ĉefarmeo sub komando de la Ĥano plumarŝis direkte al Bukhara kaj Samarkand.

La ŝaho de Kharasm estis ŝanceliĝa kaj hezita en siaj decidoj, li ne tute fidis siajn bunte kunmetitajn trupojn kaj tenis ilin dislokitaj, enkvartire en la fortikigitaj urboj, kiujn li opiniis nekonkereblaj, dum la lando cetere estis lasita sen defendo, la ŝaho ankaŭ ne havis klaran koncepton pri tio kie la mongoloj atakos kaj li movis sin nervoze inter diversaj urboj, dum li samtempe en sia sinbloviteco subtaksis la adversulon en danĝera maniero.

– • –

Bukhara kaj Samarkand falis kun timiga rapido ĉe la atako de la mongoloj, la muroj certe ne povis esti sturmitaj kiom ajn ili estis premataj per sieĝaj maŝinoj kaj mortmaltimaj rajdatakoj, sed la trupoj samkiel la loĝantaro en tiuj urboj estis forte dissplitita en sia defendovolo kaj nur manke lojalaj al la ŝaho, la turka garnizono en Bukhara elbreĉis kaj lasis la urbon okupi la mongoloj, kiuj mortigis aŭ forpelis la loĝantaron, bruligis kaj rabis, dum en Samarkand la loĝantoj elmarŝis kaj estis mortigitaj, post kio la enfermita garnizono estis devigita kapitulaci kaj la urbo estis detruita.

Same okazis al la ceteraj urboj en Kharasm, la Ĥano prezentis al ili sian ultimaton: nenio estu detruita kaj la vivoj de la loĝantaro estu ŝparitaj se ili libervole sin transdonos kaj submetos al lia regado, ĉar tia estas la volo de la Ĉielo kaj se oni ĝin spitas la sekvoj estos teruraj, sed la aplombaj urboj fidis sian forton kaj rezistis, eltenis pli malpli longajn sieĝojn, tamen unu post alia cedis antaŭ la senindulgaj mongoloj kaj estis nivelitaj ĝisgrunde.

Ĝuste tiu rezisto kontraŭ la volo de la Ĉielo kaj lia propra potenco faris la Ĥanon malamanto de urboj, detruanto senkompara de urboj, konkeranto kiu sin gloris disrompante la urbojn pro ties provoka orgojlo kaj ekstermante ilian pompon, postlasante nenion krom ŝtonamasoj kaj skeletoj, kie greso povos kreski kaj luphordoj povos denove hurli.

La abunda predo estis forportata per senfinaj karavanoj orienten tra la dezertebenoj, centmiloj da kaptitoj estis pelitaj samdirekte, por sklaviĝi aŭ fariĝi utilaj kiel metiistoj kaj specialistoj ene de la senĉese kreskanta mongolimperio, sed la palacoj estis detruitaj, la bibliotekoj bruligitaj, la hortoj dezertigitaj, la irigaciaj instaloj disfrapitaj, tiel ke la urboj estis inunditaj aŭ aridigitaj tiom ke la dezerta sablo enbloviĝis kaj kovris ilin.

La Ĥano trovis ĉie tro multe da homoj, multe pli ol li povis imagi: homoj kiuj mortmalestime rezistis aŭ terurite fuĝis, plendis kaj lamentis en rezigno, konstante baris la vojojn, neregeblaj kaj nefideblaj, homamasoj pri kiuj li ne tute sciis kion fari, li povis nur meti ilin antaŭ la elekto inter senkondiĉa submetiĝo aŭ morto, kaj li baldaŭ malkovris ke la mortintoj estas multe pli fideblaj ol tiuj kiuj sin submetis, la mortintoj signifis pacon kaj trankvilon kaj kreskantan greson, la transvivantoj estis avidaj kaj perfidaj, inklinaj al ribeloj, kaj kontraŭstaris lian potencon diversmaniere.

La kolero de la Ĥano tute aparte validis por la ŝaho Muhammed, kiu perfidis siajn interkonsentojn, montris sin trompa kaj malestima, kiu oferis urbon post urbo en senŝanca kontraŭstaro kaj malgraŭ sia prifanfaronata kuraĝo nur fuĝis de loko al loko ne partoprenante en la defendo: sentaŭga regento kaj malestiminda adversulo, kiu meritis nenion krom esti ĉasata kiel besto kaj mortigita.

La Ĥano apartigis iujn el siaj plej reputataj armeestroj kiuj kun sia trupoforto ekmarŝis por ĉasi la ŝahon, persekuti lin kroze-kruce tra lia propra regno, frakasis ĉian kontraŭstaron en sia vojo, okupis aŭ ĉirkaŭiris la urbojn, ĝis la ŝaho estis nur terurita fuĝanto ĉasata sur insulon en la Kaspia Maro, kie li mizeraĉe mortis, sola kaj paŭpera.

La plej aĝa filo de la ŝaho, Djelal-ed-Din, sukcedis lin kaj tuj sin taŭgigis kiel elstara stratego, li revekis la reziston kontraŭ la mongoloj kun novigita forto, sed la trupoj plu estis kunigitaj de tro antagonismaj elementoj, lia kontraŭbatalo nur longigis la militon kaj amarigis ĝin, tiel ke la brilaj urboj Herat, Merv kaj Balkh kune kun la fama Bamijan de la buddhanoj renkontis tiun saman faton kiun havis ĉiuj aliaj, dum buĉado de milionoj da homoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.