La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA VOLO DE L' ĈIELOAŭtoro: Artur Lundkvist |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Rajdante, rajdante, rajdante antaŭen super la ebenaĵoj, tamburado de ĉevalhufoj kontraŭ la grundo, raslado de sekiĝinta greso, raslado de sablo, krepitado de ŝtonsplitoj, krepitado de salkrustoj, sufoka polvo, bruliga suno, suno kiu lante migras trans la ĉielo dum la rajdo kontinuas kvazaŭ sur sama loko, kuro kiu kondukas al nenie, ŝtormvento kiu senmovas, tago kiu lante sin turnas de sia komenco ĝis sia fino simile al bestokorpo kiu rostiĝas super fajro, ĉevalŝanĝo, fojon post fojo ĉevalŝanĝo, la anhelanta ŝvitdronigita rajdbesto ŝanĝita kontraŭ alia, kelkaj kurtaj interrompoj, strio da sekigita viando por maĉi aŭ kazeo por dissolvi en akvon, se akvo troviĝas, kaj konstante la akvo gustas je urino kaj la buŝo sentiĝas amara kiel absinto, rajdante, rajdante, tagon post tago, la noktoj estas ensinko en plumbopezan dormon, simile falon en senfundajn abismojn, aŭ pludaŭran rajdon en la imago, rajdadon kiu ne povas ĉesi, ne finiĝi, rajdante, rajdante, la grundo kiu preterfluas sube, oblikve fronte, malklare videtiĝanta tra la polvo, la okuloj preskaŭ fermitaj, kvazaŭ rajdi inter nuboj, rajdi en la spaco, la tero ne plu estas tero, nur etendiĝo, distanco, kaj la distancoj nenialio ol tempo pasanta, rajdante tra tago post tago, de plenluno kaj poste ĝis plenluno denove, nove kaj renove, tempo kiu povas mezuriĝi nur per distancoj kaj la distancoj per tempo, unu same nereala kiel la alia, kaj la laco, la soifo, la malsato, la turmento de la penado, tiuj ombrosimilaj akompanantoj kiuj konstante sin trovas meze inter ili, tiel ordinaraj ke ili preskaŭ fariĝis nerimarkeblaj, la plumbopezo en la membroj, la bruldoloro en la haŭto, la frotanta ŝvito, la doloro de la skeleto mem sub la karno, la volo ilin senindulge pelanta, ne kiel siblanta vipo super ili sed kiel sprono ene en ili, ĉiu penso forbalaita, nur forto kiu ilin devigas antaŭen, rajdante, rajdante, kaj post la senfino de la ebenaĵoj la turiĝantaj montoj, nigraj, karnoruĝaj aŭ blankmakulaj pro sablo aŭ neĝo, la pasejoj kun la glaciaj ventoj, la ŝvito kiu frostiĝas kaj faras la vestojn karapaco el glacio, la skeletoj de mortintaj gregoj kiel restaĵoj de arbaro, ak viroj ak ĉevaloj kiuj sangas elnaze kaj lekas en sin la sangon per la lango por ke ĝi ne perdiĝu, la ĉevaloj kiuj lamas kun vundozaj piedoj kaj postlasas sangospurojn en la neĝo, la hufoj kiuj estas volvitaj per strioj el haŭto de mortfalintaj ĉevaloj, kaj la nokto kiam bataluloj kaj ĉevaloj fosas sin en la neĝon flankon ĉe flanko, la mateno kiam ili apertas vejnojn en la femuroj de la ĉevaloj kaj trinkas de la varma sango, la salgusta soifo kiun ili estingas degeligante neĝon en la buŝo, sangotrinkantoj, neĝomanĝantoj, tiel ili venkas la montojn kaj rajdas pluen, rajdas, rajdas, rajdas: tio estas unu el la ripetaj sonĝoj de la Ĥano.
– • –
Kaj jenan sonĝon la Ĥano rakontas al sia konfidata ŝamano Kokekü:
Mi rapide rajdas super ebenaĵo, sidas antaŭenklinite sur la ĉevalo kaj vidas la grundon preterflui, urĝo estas kaj la vojo longas, aliaj rajdantoj rajdas flanke de mi kaj malantaŭ mi, mi aŭdas kaj sensas ilin ne vidante ilin.
Tiam falas kapo kvazaŭ dehakita dum la kuro, ruliĝas antaŭ mi kaj sub la hufojn de mia ĉevalo, mi nur atingas vidi ke ĝi estas neordinare granda, minimume duoble pli granda ol ordinara kapo, kaj la sango fluas el la detranĉita gorĝo, la lango sin movas en la aperta buŝo kaj la okuloj premiĝas el siaj kavoj.
Mi ĵetas rigardon al la rajdanto apud mi: estas li kiu perdis la kapon, sed li rajdas pluen kvazaŭ li nenion rimarkis, la sango torentas el la dehakita kolo kaj fluas longstrie malsupren laŭ la korpo, ankaŭ malsupren sur la ĉevalo.
Mi retrorigardas al la ceteraj rajdantoj kaj ili ĉiuj estas sen kapoj, kolhakitaj dumrajde, nerimarkite, de nevidebla malamiko, sen voko aŭ sono, kaj ĉiuj rajdas pluen kvazaŭ nenio okazis, flanke de mi, malantaŭ mi.
Mi levas la manon kaj palpe esploras pri mia propra kapo ĉu ĝi situas ĝustaloke, kio okazis al la aliaj tamen ne okazis al mi, sed mi ne povas ne mirdemandi kiel finiĝos ĉi tiu rajdo: ĉu mi luktos sola kiam ni atingos la celon aŭ ĉu tiuj bataluloj sen kapoj tamen batalos?
Kiam mi nun rigardas antaŭen mi trovas ke la ebenaĵo ne estas malplena kiel antaŭe, ni rajdas antaŭen inter amasoj da ŝtonoj kaj restaĵoj el muroj fulgitaj de fajro, inter arboj kiuj staras ne nur senfoliaj kiel dumvintre sed blanknudaj, skeletsimilaj.
Ni venas al rivero kie la akvo estas nigra kaj morta, ni rajdas tra ĝi kaj la akvo atingas la ĉevalojn apenaŭ ĝis la ventro, sed ili tamen nur pene faras al si vojon kvazaŭ ili paŝus en ŝlimo kaj en la nigra akvo ili agitas sangokolorajn vorticojn.
Tuj poste ni proksimiĝas al urbo, miaj senkapaj bataluloj ĉiam plu min sekvas, kaj la sango nun ĉesis flui el iliaj dehakitaj koloj, koaguliĝis en malhelan tegaĵon, kvazaŭ la vundoj estus ŝmiritaj per gudro.
La urbo vidiĝas ĉiam pli granda kaj potenca, solide fortikigita per muroj kaj turoj, mi ne scias ĉu ĝi estas malamika aŭ ne, ĉu ni konkeru ĝin aŭ nur enrajdu ĝin, neniuj homoj vidiĝas, la pordegoj estas apertaj kaj neniu nin haltigas.
Evidente la urbo jam estas konkerita kaj neniu travivis tie, tio tamen ne okazis antaŭ longe ĉar ĉie sur la stratoj kuŝas mortintoj, kelkloke amasigitaj unuj sur aliaj, kolektiĝintaj en kunŝovaĵojn el korpoj ĉe la domomuroj.
Kun sono kiel de zumanta kordinstrumento svarmoj el grandaj muŝoj ekflugas dum mi rajdas antaŭen kaj mi sentas la dolĉetan, naŭzan fetoron de putranta karno, nekovritaj kadavroj: elmontro de la morto al kiu malfacilas kutimiĝi.
Mi nun ankaŭ rimarkas ke mi moviĝas sola tra la urbo, miaj bataluloj sen kapoj nerimarkite min forlasis, postlasiĝis, sed mi mem ne pensas ke mi returnu min, mi estas plene okupita krei vojon por mi tra la stratoj, la ĉevalo paŝas kun malfacilo inter la korpoj aŭ trans ilin, paŝas sur torakoj kiuj krakas frakase, sur ventroj kiuj malpufiĝas kaj eligas ĝemojn aŭ siblajn sonojn.
Mi trafas arojn da vulturoj kaj korvoj kiuj manĝas de la kadavroj, ili ŝiras per la bekoj en tripoj kaj karnoĉifonoj, estas tro pezaj por ekflugi aŭ tro avidaj por forlasi sian predon, ili flugilflagras kaj saltas ĉirkaŭ la ĉevalo kun siblantaj bekoj, en fetoro kiu fariĝas ĉiam pli abomena.
Fine mi atingas ĝardenon kaj enrajdas tra la altaj, orumitaj kradpordoj, la odoro de rozoj penetras en la fetoron de kadavroj, ruĝaj rozoj kreskas tie en densaj veproj, sed pli proksime rigardante ilin mi vidas ke gutas sango kaj rampas vermoj.
Malantaŭ la ĝardeno altas palaco kiu devas aparteni al la regento mem, la pordovolboj el marmoro levas sin kiel malpezaj brodaĵoj, la kupoloj lumas en bluverdo kiel pavbrustoj, mallarĝaj turoj etendas sin supren kiel blankaj membroj.
Sed ĝuste kiam mi proksimiĝas aro da birdoj leviĝas per peza flugo, vulturoj kaj korvoj kiuj flugilfrape ekflugas ĉirkaŭ la palaco, eksidas ĉie, sur kupoloj, kreneloj kaj turoj, obskurigas ĝian pompon, kovras ĝin per nigraj birdokorpoj.
Kaj el unu el la pordegoj venas kapo ruliĝanta kontraŭ min, ege pli granda ol ajna homkapo, la kapo de la kolhakita regento, ankoraŭ viva, demone ridanta kun blankfajreraj dentoj.
Tiam mi vekiĝas, strange ekscitita kaj sentas la kadavrofetoron kiel mavan guston en la buŝo – Kion vi opinias pri tiu sonĝo, diras la Ĥano sin turnante al la ŝamano, ĉu vi vidas iun sekretan signifon en ĝi aŭ ĉu vi kredas ke ĝi estiĝis nur el stomaksukoj kiuj levis sin ĝis en la buŝon?
La ŝamano respondas: Eble la sonĝo venas de la Ĉielo, ho Ĥano, kaj devas esti komprenata kiel signo!
La Ĥano: Parolu, ŝamano, diru kion vi pensas!
La ŝamano: Eble ĝi estas signo de tio ke la ekvilibro inter vivantoj kaj mortintoj estas ŝancelita, tial vi trovas vin ĉirkaŭata de bataluloj kun dehakitaj kapoj, tial la urbo estas plena de fetoraj kadavroj, tial troviĝas sango en la rivero kaj en la rozoj, tial la kadavrovoraj birdoj regas ĉie.
La Ĥano: Tio do indikus ke mi mortigis tro multajn, ke la Ĉielo turnis sian volon for de tiu eksceso en mortigoj, ĉu tion vi celas, ŝamano?
La ŝamano: Neniu kredas ke vi timas la mortintojn, ho Ĥano, neniu kredas ke la mortintoj havas potencon super vi, kaj via sonĝo ja eĉ ne havas timon sed enuon, abomenon, fetoron de morto!
La Ĥano: Sed kion mi faru al homoj krom mortigi ilin, kiam ili estas tro multaj kaj ne volas submeti sin, ne volas sekvi miajn leĝojn, kaj kion mi faru kun mia propra popolo se ne lasi ilin militi, lasi ilin mortigi kaj mortiĝi, kiel alie ili povus vivi kune kaj obei la leĝojn en mia imperio?
La ŝamano: Vi sekvas la volon de la Ĉielo, ho Ĥano, la vivantoj ne tro multiĝu, sed ankaŭ la mortintoj ne estu tro multaj, ekzistas ekvilibro gardenda kaj via sonĝo parolas ĝuste pri tiu ekvilibro.
La Ĥano: Ĉu tio estas ĉio kion vi povas diri al mi, ŝamano?
La ŝamano: Tio estas ĉio, ho Ĥano, sed ĝi certe valoras primediton.
– • –
La Ĥano ĉasas en maldensa arbaro kun altaj, rektaj trunkoj, la sunlumo falas makule sur la grundon simile al tapiŝo kun artisma desegno.
La Ĥano trovas sin antaŭ la aliaj ĉasistoj, li retenas la ĉevalon kaj ĉirkaŭrigardas, plaĉata de tiu arbaro kiu estas aperta sed ĉirkaŭas, tamen ne sufoke enfermante.
Ĝuste tiam li vidas beston ekkuri inter la arboj, ĝi estas kolore klarruĝa, pleje similas al cervo sed estas granda kiel ĉevalo, kaj sur la frunto ĝi havas unu solan kornon, rekte elstaran kiel lanco.
Estas besto tia kian neniam antaŭe vidis la Ĥano, kaj li hezitas dum momento ĝin ĉasi, sed poste lia emo fariĝas tro forta, li devas predigi tiun rimarkindan beston kaj ĝin pli proksime esplori.
Li pelas sian ĉevalon kaj ekĉasas la beston, ne estas malfacile ĝin postsekvi kiam ĝi videtiĝas inter la arbotrunkoj, ruĝflimra kiel flirtanta flago, ŝajnas ke ĝi ankoraŭ ne rimarkas ke ĝi estas ĉasata kaj ne plirapidas.
Sed la Ĥano malkovras ke li tamen ne atingas ĝin, kiom ajn li penigas la ĉevalon la distanco restas sama, lia fervoro ankoraŭ pli kreskas, li firme decidiĝis ke li atingu tiun beston.
Tiam la besto komencas ŝanĝi la direkton kvazaŭ por lin erarigi, ĝi ĉiam pli cedas flanken, ĝis li ĝin persekutas en la kontraŭa direkto kompare kun antaŭe, li eĉ rimarkas ke la besto lin kondukas ĉirkaŭe en vasta cirklo kaj daŭrigas tion, kvazaŭ ĝi ludante rondkuradas lin.
La Ĥano provas transversi la kurdirekton de la besto sed ĝi tamen ne cedas de sia kurvojo kaj li ne venas rimarkeble pli proksime, la besto mokas lin kaj li komprenas ke li ne povos atingi ĝin, tamen li ne povas persvadi sin lasi la persekuton.
Tiam okazas strange ke la besto haltas, sin turnas kaj atendas lin, kun la kapo alte levita kaj la sola korno ŝoviĝanta supren kiel glimanta lanco.
La Ĥano retenas la ĉevalon kaj lante proksimiĝas, zorge observante la beston, kiu siaparte fikse rigardas lin per grandaj, malhelaj okuloj kaj forte radianta rigardo.
Ĝi montras nenian timon, nek signon de malamikeco aŭ pretecon por atako, la Ĥano tiom surpriziĝas ke ankaŭ ne li siaparte decidiĝas ekuzi la pafarkon aŭ la lancon.
Kiam li venis jam tute proksime li haltas kaj la besto klinas la kapon kvazaŭ ĝi salutus lin, poste ĝi diras per voĉo kiu ne similas al voĉo de homo sed tamen estas belsonora kaj klara:
Kial vi min persekutas, ho Ĥano, mi nenion faris kontraŭ vi kaj vi ne havas kaŭzon provi mortigi min, vi kredas ke via potenco permesas al vi mortigi ĉion kaj ĉiujn laŭ via plaĉo, sed en tio vi malpravas!
La besto lin rigardas kiel egalulo, fiere sed ne provoke, kaj la Ĥano trovas nenion strangan en tio ke li respondas al la besto:
Mi neniam vidis vian egalulon, ĉu vi estas besto aŭ dia estaĵo, ĉu vi igis min persekuti vin por diri al mi ion gravan, tiam parolu kaj mi ne mortigos vin!
La besto: Vi ne povas min mortigi, tiel diste eĉ ne via potenco etendiĝas, nek iam vi povos min atingi kiam mi fuĝas, tion mi jam montris al vi, kaj kion mi havas por diri al vi tio konsistas en tio kion vi nun spertas, mi aperas sub multaj nomoj sed neniu el ili estas propre la mia: mi estas la neatingebla!
La Ĥano: La neatingeblan mi ĉasis dum mia tuta vivo kaj mi atingis ĝin fojon post fojo kaj per tio faris ĝin la atingita, kiel mi povas scii ke vi vere estas la neatingebla kaj ne nur kredas esti aŭ nomas vin tia?
La besto: Ho Ĥano, vi ne havas sufiĉan potencon, ne sufiĉan forton kaj ankaŭ ne sufiĉan tempon por min atingi, ĉu vi ankoraŭ ne komprenas ke la mondo estas tro granda kaj la vivo tro multvaria por ke via volo sola povu regi super ĉio kaj atingi al ĉio!
La Ĥano subite koleriĝas pro tiu parolo, kaptas la pafarkon kaj pafas sagon kontraŭ la besto, sed malgraŭ la mallonga distanco la sago forcedas en sia flugo kaj ne trafas, li provas per nova sago, sed ĝi same ne trafas.
La besto: Vi vidas ke tio estas vana, viaj sagoj ne povas min atingi, nun reiru kaj ne plu ĉasu min, ho Ĥano, ĉar se vi daŭrigos, tio kondukos nur al via propra misfortuno!
La besto iom klinas la kapon kvazaŭ adiaŭante, sin turnas per rapida moviĝo kaj haste malaperas inter la arboj, la Ĥano tie sidas kaj rigardas longe post kiam ĝi jam malaperis, ĝis li komencas rajdi revoje.
– • –
La Ĥano trovas sin sur la pinto de alta roko, li povas stari aŭ sidi tie sed apenaŭ fari paŝon, estas nur kvazaŭ malvasta platformo aŭ suprenlevita trono tie supre.
Kiam li rigardas malsupren la roko ŝajnas vertikala en ĉiuj direktoj, sin levas kiel kolono en la spaco, alte super la suba mondo, neniu ebleco ŝajnas ekzisti por movi sin for de tie, kiel li venis tien estas demando kiu ne sin prezentas.
Strange ke li ne sentas vertiĝon antaŭ la profundoj ĉirkaŭ si, estas kvazaŭ li jam kutimus je sia situo tie supre, ĝi ankaŭ ne tre ĝenas lin krom tiel ke ĝi absurde limigas liajn eblecojn de moviĝo.
Li povas vidi diste super la mondo, fore li distingas aliajn altojn kaj rokpintojn, sed neniu tamen ŝajnas komparebla kun la lia.
Ebenaĵoj kaj dezertvastoj etendas sin foren tiel diste kiel atingas lia rigardo, kun strioj de arbaro ie tie, kun lagoj kiel enkrustitaj pecoj el vitro kaj riveroj kiel mallarĝaj serpentantaj fadenoj, blankaj kvazaŭ el lakto.
Sur la vastoj malrapide tiriĝas malhelaj makuloj simile al ombroj de nuboj, povas esti gregoj aŭ homgrupoj, eble rajdantaroj, ili preskaŭ nenion signifas je tiu distanco, moviĝas tiel malrapide ke daŭras tutajn tagojn malkovri iliajn moviĝojn.
Plej fore la mondo malaperas en lumanta brilo kiu devas veni de la maro, la granda akvo kiu ĉion ampleksas per sia senfineco: tiel la Ĥano perceptas ĝin.
Super si li havas la orbitantan sunon, la nubojn kiuj amasi ĝas aŭ dissolviĝas, la grandega spaco kiu ankaŭ estas la Eterna Blua Ĉielo.
Estas egale al kiu direkto li sin turnas, li vidas unu saman mondon, kaj ĝi ŝajnas havi la formon de renversita pelvo kie li meze sidas levite sur sia roko.
Tie li do sidas kaj vidas la mondon sub si, kvazaŭ regante ĝin sed ne povante interveni en ion ajn, ne povante tuŝi alion ol la rokon sur kiu li sidas, ne povante sin formovi.
Li sin trovas meze de ĉio kaj tamen eksterece pro sia altleviteco, tio estas potenco kiu samtempe estas senpotenco, kaj tujsubite kaptas lin intensa kolero, li salte leviĝas en furiozo, sed devas tuj poste sin ekregi por restigi sin sur la rokpinto.
Li povas nur furiozi, bati ĉirkaŭ si, krii en la malplenon sen ke eĉ eĥo lin respondas, ĝis li subite perceptas la ridindon en sia situo, sidiĝas kaj mallaŭte ridas ĉe si mem.
Fine li pensas ke li sidas bone tiel kiel li sidas, neniel verŝajnas ke iu povas ĝislevi sin tien kaj minaci lian pozicion, la mondon li havas sub si kaj ja tamen ne eblas ion fari pri ĝi.
La Ĥano rimarkas nubformaciojn kiuj similas al urboj en la spaco, blankaj, alte turantaj, kun potence volbantaj kupoloj kaj krenelaj mursuproj, urboj tiaj kiajn li multfoje vidis surtere similantajn al sobiĝintaj nubamasoj.
Ili tamen enspiras al li strangan maltrankvilon, ili tro similas al urboj kaj malfacilas ilin konsideri nur kiel nubformojn, ili ŝajnas konstruitaj sur nevideblaj terasoj aŭ levitaj en la aeron, ŝvebantaj aŭ pendantaj tie, malgraŭ ke ili donas impreson de granda pezo.
La Ĥano trovas ke li rajdante sur sia ĉevalo rapidege proksimi ĝas al unu el tiuj urboj en la spaco, aŭ eble ankaŭ ĝi vojas ale al li simile al drivanta nubo, kaj ŝajnas al li ke li jam veturas sub ĝin kiel tra giganta, malhele faŭkanta pordo.
Li nun povas distinge sensi la enorman pezon de la ŝtonamasoj de la urbo super si, kaj li aŭdas ekmuĝon kiel de tondro aŭ implodego de monto, supermezure peza tondro kiu forruli ĝas samtempe en kontraŭaj direktoj.
La Ĥano sentas heziton, havas duonintencon reiri kaj forrajdi de tiu minaco en la spaco, sed lia volo levas sin kontraŭ ĝi, spitema kolero ekregas lin: la Ĥano permesas al nenio timigi sin kaj neniam cedas!
Ĝuste tiam la urbo en la spaco komencas fendiĝi kun potencaj krakegoj, fendoj ekdisas zigzage kiel nigraj fulmoj, profundaj abismoj sin malfermas kaj la urbo komencas disfalegi.
Blokoj kvazaŭ formitaj el ŝtoniĝinta neĝo falas unuj sur aliajn kaj ruliĝas foren sur la grundo diversdirekte, la turoj kaj la muroj ŝanceliĝas kaj falas, strange malrapide, kvazaŭ hezitante ĝis la fino, la kupoloj apertas sin kaj kliviĝas en apartajn pecojn, staras tie faŭkante antaŭ ol ili falas.
La grundo violente tremas kaj fendiĝas siavice, longaj fendoj rapidaj kiel vipofrapoj apertas sin antaŭ la Ĥano, apud li, ĉirkaŭ li, kaj timigas la ĉevalon fari subitajn saltojn por ilin eviti.
Tiel la spacurbo disfalas ĉirkaŭe, ĝis ĉio fariĝas kvieta kaj sole leviĝas kvazaŭ blanka nebulo super la ruinoj, neniu estulo vidiĝas, ne vivantoj nek mortintoj, estas kvazaŭ ĝi estus forlasita, neloĝata urbo.
Kaj la Ĥano sin trovas nevundita meze de la detruo, eĉ ne estas ĵetita de la ĉevalo, ne trafita de plej malgranda fragmento, kaj li antaŭenrajdas inter la amasiĝoj de kunfalintaj blankaj muramasoj, kiuj pli similas al ŝtoniĝinta neĝo ol al ŝtono.
Li sentas glacian malvarmon disemani de la blankaj ruinoj kaj komencas fridotremi pro malvarmo, feliĉe li kunportas la duoblan peltmantelon kaj ĝin surtiras.
– • –
La Ĥano vekiĝas pro stranga, balanciĝanta moviĝo, li estas en sia jurto, sia regentotendo, sed neniu venas kiam li vokas, li pensas ke devas esti violenta ŝtormo kiu igas la jurton moviĝi tiel, aŭ eble ne, la jurto estas metita sur kibitko kiu evidente antaŭenruliĝas sur malebena grundo.
Li stariĝas por vidi kie li estas, kaj nun li perceptas sonon kiel de plaŭdanta akvo, pensas ke tio devas esti tiu sono kiu estiĝas kiam la kibitko antaŭentiriĝas tra alta greso, se ne temas pri travadejo en rivero.
Kiam li malfermas la jurton kaj eliras li certe jes staras sur la platformo de kibitko kaj antaŭ si li havas du vicojn de blankaj bovoj, kun dek bestoj en ĉiu vico kiel decas al regento vojaĝanta.
Sed ne estas alta greso tio kion travadas la bovoj, ĝi estas akvo, tamen verda preskaŭ kiel greso, kaj la bovoj estas mergitaj ĝis la dorso en tiu akvo, kaj la kibitko flosas en la akvo tiel ke nur la plejsupra parto de la radoj vidiĝas.
Kaj kiam li levas la rigardon li anstataŭ ondanta gresebeno vidas akvovaston kiu ondas, senfine en ĉiuj direktoj!
La Ĥano perpleksiĝas kiam li komprenas kion li vidas: li devas troviĝi sur la maro, sur la senlimaj akvoj trans la firma tero de la mondo, sola kun la maro kaj la Eterna Blua Ĉielo.
Sola, ĉar neniu krom li troviĝas tie, neniu en la jurto nek sur la platformo, neniu pelas la bovojn kaj la bovoj moviĝas ne pli ol la ondoj movas ilin, lulante ilin unu kontraŭ aliaj en lanta ritmo, kie ili flosas en la maro kaj eble jam estas mortaj.
Nenio estas por vidi krom akvo, akvo, senfinaj akvovastoj kun ondoj kiuj sekvas unu aliajn sen rompo, ondoj kiuj lavas la dorsojn de la bovoj kaj la flankojn de la kibitko.
Kaj jen supre la Ĉielo kiu unuigas sin kun la maro ĉiudirekte simile al enorma tendokupolo, la Eterna Blua Ĉielo, la sola al kiu li nun povas sin turni, alvoki el sia soleco, por provi esplori ĝian volon.
Sed kiom ajn li penas per tuta sia kapablo li trovas nenian respondon, estas kvazaŭ la Ĉielo ne troviĝus tie super la maro, nur estus malpleno, malĉeesto, kaj li desiluziite komprenas ke la Ĉielo ne havas volon, alion ne havas ol teruran, senfinan neniecon, kaj li estas lasita sola kun si mem, balanciĝante kun sia jurto kaj sia tendoĉaro tie sur la maro.
La Ĥano vidas du grandegajn serpentojn kiuj meandras ĉirkaŭ unu la alia, la korpoj estas dikaj preskaŭ kiel tiu de plenkreskinta viro, kvadratitaj kiel teksita ŝtofo, glitaj kaj tamen sekaj tiel ke ili grincas unu kontraŭ alia, artikas simile al kirasoj el ŝtalaj skvamoj kaj ruliĝe movas siajn ringoformajn muskolojn.
La serpentoj estas tiel dense kunvolvitaj ke ili ŝajnas kiel unu sola implikita nodo, malgraŭ ke ĝi ne agrafas sin mem sed lante glitas, ŝoviĝas, ŝanĝiĝas, sen ke oni certe povas distingi la volvojn kiuj apartenas al unu aŭ al la alia korpo.
Ili movas sin en ondoj, kurbiĝas kiel potencaj arboradikoj, volvas sin ĉirkaŭ unu alia, duone sin denove rektigas, la plataj kapoj premas sin kontraŭ la grundon, kvazaŭ sin kaŝas antaŭ la kontraŭulo, dum la malgrandaj okuloj nigre fajreras kaj la fendhavaj langoj ludas.
Subite unu el la serpentoj faras rapidan movon per la kapo kaj mordas la alian voste, sukcesas kapti ĝin kaj komencas ĝin gluti, laboras intense per la kolmuskoloj kaj sekrecias brilantan mukon por glitrimedo, la faŭko enorme malfermiĝas, la okuloj elpremiĝas el siaj kavoj pro la penego.
La alia serpento tuj respondas per sama movo kaj komencas siavice vori la voston de la adversulo, la korpoj duone elsinuas el sia strikte streĉita nodo, nun la serpentoj precipe okupas sin glutante plejeble multe da unu alia, ili ĉiam pli premas sin antaŭen, ĉirkaŭas ĉiam pli unu alies korpon, kvazaŭ en nesubpremebla strebo kuniĝi, fandiĝi al unu sola serpento.
La Ĥano havas la serpentojn tute antaŭ si kaj ne povas fortiri la rigardon de ili, ili estigas en li intensan abomenon kaj samtempe tremigan deziron vidi kio okazas, la serpentoj ŝajnas pelataj de fanatika volo neniigi unu alian, penas nelacigeble engluti unu alian, en malamega avido kiu devas finiĝi per mempereigo.
Baldaŭ ili tie kuŝas preskaŭ senmovaj, nur unuopaj glutotikoj iras kiel kramfo tra ili, ili glitas ankoraŭ iom unu en la alian, la korpoj kuŝas malstreĉaj aŭ streĉiĝas denove sen ke la serpentoj propre plu povas forte reaktivi, la elpremiĝantaj okuloj jam ĉesis fajreri, duonestingitaj.
La serpentoj evidente ne povas dekroĉiĝi, ili unuiĝis en unu solan korpon kiu formas fermitan ringon, ankoraŭ iom kurbanta kaj sinuanta, malrapide mortiĝanta en tiu reciproka pleniĝado, ĉies duono de la du korpoj glutita de la alia, kun la buŝegoj kunĉenitaj kvazaŭ per ia buko meze.
Poste daŭras longe antaŭ ol la Ĥano povas liberigi sin de la hanta impreso de la serpentoj kun ĝia truda kaj tamen strange kaŝita signifo.
– • –
La Ĥano trovas sin kuŝante sternita sur la altebeno, tiu ebenlando kiun li tiel bone konas kaj trarajdis sennombrajn fojojn, sed nun la ĉielspaco sinkigis sin malsupren super la grundo tiel malalte ke li ne povas ekstari kaj iri, eĉ ne antaŭenklinite, apenaŭ rampante, kaj eĉ malpli li povus rajdi se li havus ĉevalon.
La spaco super li ne estas la blua ĉielo, nek malalte ŝvebantaj nuboj, ĝi pli similas al alia ebengrundo, sed subenturnita, kun spuroj de bruligita greso kaj strioj el sablo, kiuj tamen ne malfiksiĝas kaj falas, sed reste tenas sin sur la subenturnita grundo.
Kiam la Ĥano ĉirkaŭrigardas li vidas ke estas same en ĉiuj direktoj, sama malalta distanco inter la suba kaj la supra ebeno, sama mallarĝa aperturo ale al la horizonto, kiu enlumas per streta strio de klara taglumo.
Li povas movi sin antaŭen nur krablante, pene rampante kiel serpento aŭ lacerto, aŭ per speco de naĝaj moviĝoj kiel fiŝo aŭ akvoanimalo, tio iras lante kaj estas tre ĝene, moviĝinte kelkan distancon li devas ripozi kaj elspiregi.
Li ankaŭ ne povas rimarki ke li ien ĝisvenas, ĉie aspektas same, li ne scias kiun direkton li elektu, kio troviĝas antaŭ li aŭ malantaŭ li, eble li sin movas cirkle kaj revenas samloken ne sciante tion.
Eĉ se li scius sian celon kaj povus direkti sin al ĝi eble daŭrus multajn jarojn antaŭ ol li ĝin atingus, eble vivdaŭron, aŭ eble necesus pluraj vivoj.
Li sambone povas resti kie li estas, sterni sin kaj ripozi, spiri kiom eblas, kaj atendi.
Sed kion li atendu, kio do povas okazi tie en la malvasta spaceto inter la ebenlandoj kiuj estas turnitaj unu al la alia: ĉu ili eble interproksimiĝos ankoraŭ pli kaj malrapide frakasos lin inter si, aŭ ĉu ili male malfermiĝos pli kaj pli tiel ke li povos stariĝi, ekstarinte sin movi, eble fine trovi ĉevalon kaj forrajdi?
Fariĝas tamen neelteneble por la Ĥano nur kuŝi senmove, eĉ se li turnas sian vizaĝon al la grundo kaj klopodas forgesi la alian grundon dense super si.
Li devas daŭrigi la krabladon antaŭen, kiel ajn pena kaj senkonsola tio estas, tiam li almenaŭ estas okupata de io kaj pleniĝas de la peno, ne seninterrompe pensas pri sia situacio.
Kiam la Ĥano vekiĝas estas sufoke en la jurto kiel antaŭ tondroŝtormo kaj li kun peno spiras, li salte leviĝas kaj ĵetas sin el la tendo, elen sub nudan ĉielon por kapti aeron, spacon, liberiĝon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.