La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA VOLO DE L' ĈIELOAŭtoro: Artur Lundkvist |
©2023 Geo |
La Enhavo |
Ankaŭ poste la Ĥano neniam ĉesis surpriziĝi en Kataj: io estis tro granda, alio tro malgranda, sed la okulo ofte estis trompata kaj kio komence ŝajnis malgranda estis granda kaj inverse, la distancoj ne estis fidindaj, ili ofte ŝajnis sensignifaj sed erarigis per sia kundenseco, kvazaŭ grandaj regionoj estus kunpakitaj, kunfalditaj, plenigitaj ĝisekstreme, pejzaĝoj kaj urboj sin penetris reciproke, perdis sin en labirintoj kun florkovritaj muroj kaj grestegitaj remparoj kiuj sin turnis ronde unu ene en kaj post alia, tiel ke irvojo estis kvazaŭ rubando volvita en ŝnurbulon, kaj la enirejoj de la palacoj estis ŝirmataj ne de gardistoj sed de ŝildoj surpentritaj per drakoj kaj leonoj, tiel ke infanoj povus ilin renversi kaj enpenetri tien, sonoriloj sonoris feble kaj fajne kvazaŭ florkalikoj povus tinti, sed tio ne estis averto sed nur por belsono, por orela ĝuo, kaj la grandegaj gongoj de la temploj ne anstataŭis bataltamburojn, iliaj eĥiĝantaj klangoj ŝajnis esti nur por teni la diojn maldormaj, dioj kiuj ofte vere aspektis senhelpe dormemaj aŭ dormantaj kun siaj peze pendaj palpebroj, kaj se subite fajro disflamis en la mallumo kaj turnis sin en kirliĝantajn florojn, falantajn stelojn, sunojn krevantajn, tio nenion signifis, estis nur por amuzo dum iu ĝardena bankedo, lanternoj pendis arbe kaj brulis nekonsumiĝante malgraŭ ke ili estis el papero kaj svingiĝis en la vento, tutaj salonoj estis plenaj de paperrulaĵoj kiuj estis libroj, ili kolektiĝis tie dum jarmiloj kaj necesus mil homvivoj aŭ pli por ĉiujn tralegi, oni asertis ke troviĝas rakontoj tiel longaj ke multaj jaroj estus bezonaj por ilin sekvi de komenco ĝis fino, pentraĵoj estis volvitaj sammaniere kiel la libroj kaj povis komenci per urbo kaj daŭrigi per kamparo, supri al montoj, kaj ree reveni al la urbo, ĉevaloj aperis sur la ebenaĵo, tiel grandegaj ke ili povis porti dekojn da rajdantoj kaj tiel grasaj, ke ili apenaŭ aspektis kapablaj kuri, sed proksimiĝinte oni povis vidi ke ili estas el ŝtono kaj pentritaj verdaj aŭ ruĝaj, ili staradis samloke dum multaj generacioj kaj la greso kreskis sovaĝe ĉirkaŭ ili, neman ĝite, ĉie troviĝis tro multaj homoj, ili ŝajnis vagi hazarde ĉiudirekten sed tamen evidente havis siajn difinitajn celojn, ili hastadis sed de tempo al tempo tion forgesis kaj ekmeditis malĉeeste aŭ haltis en grupoj kaj interbabilis, per kvakaĉa lingvaĵo kiel birdoj, povis ankaŭ impresi kiel aŭtune kolektiĝintaj migrobirdoj, ili estis malgrandaj eble ĉar ili estis multaj kaj por ke ĉiu havu spacon por si, viroj kaj virinoj preskaŭ neniom sin distingis unuj de la aliaj, ĉiuj aspektis kiel virinoj, feblaj kaj rondetaj, la viroj kun samgrandaj mamoj kiel la virinoj, ili ankaŭ ĉiuj portis harplektojn kaj ofte ombrelojn kun pentritaj birdoj, sed la virinoj havis malgrandigitajn piedojn, kuntiritajn kiel pugnetoj kaj malfacile perireblajn, tio estis signo de belo kaj altaprezata, vera viro povis trovi la katajajn virinojn tro malgrandaj, sed kiuj ilin provis asertis ke ili havas tutsufiĉe grandajn sinojn, foje eĉ tro grandajn tiel ke ili lernis forte kunteni la femurojn kiam ili subkuŝas viron, sed ili ankaŭ volontis pluraj kune servi unu saman viron, kunagante kiel bonaj fratinoj, iliaj soldatoj estis komikaj kaj ne facile konsiderindaj serioze, aspektis kvazaŭ ili estus promenontaj kun siaj sandaloj kaj ombreloj, siaj mallongaj grasaj membroj kaj faldozaj silkĉemizoj, ili faris terurajn grimacojn kiujn ili ŝajne ekzercis, kvazaŭ temus pri timigo al infanoj, kaj ofte ili havis eĉ ne po unu ĉevalon sed malrapide sin movadis piede, ili ankaŭ facile estis timigataj de ĉevaloj kvazaŭ ili ne havus kutimon pri tiuj sed timis ilin kiel sovaĝbestojn, tiel ke ili ofte ĵetis siajn armilojn kaj fuĝis, sed metitaj viro kontraŭ viro ili luktis ne malbone kaj bone sciis kiel morti, la soldatoj havis ne pli grandan reputacion ol ke ili devis cedi vojon al viroj en longaj vestoj kaj al virinoj en portseĝoj, kantistoj kun kastritvoĉoj estis multe pli aprezataj, la potenco ofte troviĝis ĉe viroj kiuj aspektis mildaj kaj senfortaj, fragilaj, kun longa maldensa barbo, kaj kun tiel longaj kaj larĝaj manikoj ke ili malfacile povis trovi siajn proprajn manojn, ilia nobleco montriĝis ĝuste en tio ke ĉiam ili estis okupataj levi la manojn antaŭ si kaj reskui la manikojn, viroj kiujn trafis la leĝa severo estis punataj per tio ke ili estis eksponitaj nudaj en bambuaj kaĝoj, kie kiu ajn volanto povus aliri kaj ilin piki per pintaj bastonoj aŭ kraĉi al ili en la vizaĝon, insulta humiligo kiu devas esti pli terura ol mortpuno, multaj okupiĝis pretigante strangajn objektojn, skatolojn kiuj lokiĝis ene en skatoloj, tajlitajn bildojn en vicoj kie ili ĉiam plu malgrandiĝadis, fine fariĝis tiel malgrandaj ke oni apenaŭ povis ilin distingi per la okuloj sed tamen perfekte similaj al la pli grandaj, kaj kiel malo al la malgrandaj objektoj troviĝis la superhome grandaj, dioj kaj grandsinjoroj skulptitaj el grandegaj arbotrunkoj kaj klarkolore pentritaj, kuŝantaj sanktuloj longaj je dek ĉevallongoj, blindige orumitaj, kaj leonoj fanditaj el bronzo aŭ fero kun kapoj kiuj estis multoble pli grandaj ol la korpoj, larĝe ridantaj kun homsimilaj dentoj, aŭ furiozantaj drakoj kiuj ŝajnis pretaj disŝiri sin mem per siaj sennombraj brakoj, siaj dornoj kaj krifoj kaj elŝoviĝantaj ruĝaj langoj, tute sendanĝeraj monstroj kiuj malgraŭ sia grandeco ŝajnis faritaj por amuzi infanojn, samkiel la sanktaj temploj faris infanecan impreson de ŝercaj troigoj kun siaj grimacantaj bataluloj aŭ dioj kun grandaj ventroj kaj juvelornamitaj umbilikoj, jen timigado kiel komikaĵo, ŝajnkruela kaj ŝajndanĝera por konfuzi simplajn estaĵojn aŭ fortimigi spiritojn kiuj evidente estis taksataj same naivaj kiel homoj, la basenoj estis iaspecaj speguloj por la pigruloj kun ties pentritaj boatoj kaj klingantaj instrumentoj, la akvolilioj tie flosis kiel densaj tapiŝoj, blankaj aŭ ruĝaj sur la tuĉe nigra akvo, la orkarpoj estis braklongaj kaj grasaj, ili sin inerte movis kaj lasis sin glatumi sur la dorso de gracilaj, blankaj fingroj kiuj neniam tenis armilon nek eĉ melkis ĉevalinon aŭ bovinon, pontoj altarke volbis, ruĝlakitaj, kaj ŝajnis ne destinitaj por surirado, ili estis tro malvastaj kaj tro krutaj ak por rajdantoj ak por ĉaroj, blankaj vermoj estis nutrataj per folioj kiel malgrandaj brutetoj, ĝis ili enŝpinis sin en silka fadeno kiu dissolviĝis kiam ili mortis en bolanta akvo kaj estis eltirata de virinoj kaj infanoj kun ŝvelintaj manoj, ruĝaj kaj vundozaj kiel viandbuloj, dolĉa vino estis varmigata super fajro kaj trinkata el bovletoj tiel malgrandaj ke oni apenaŭ povis teni ilin fingropinĉe, oni ilin malplenigis kiel birdo trinkas kun levita beko, unu post unu, sen pli da prokrasto ol ke la dolĉa gusto retenis sin en la buŝo, tiel milda ke la ebrio venis kiel surprizo, birdojn por manĝi oni bredis en malvastaj kaĝoj por ke ili sufiĉe grasiĝu, ankaŭ hundoj estis grasigataj en kaĝoj kaj estis manĝataj rostitaj, kun kapo kaj vosto, sed senhaŭtigitaj, kun delikatgusta orbruna krusto, kaj rotojn da porkoj oni tenis en kortoj kie ili sin rulis en ŝlimo kaj ekskrementoj, ilia viando estis tiel grasa ke ĝi fandiĝis enbuŝe sed poste bruligis la gorĝon, artaj pavilonoj kie vivis neniu elstaris inter svarmoj da malaltaj kabanoj kun malheliĝinta pajlotegmento, la homoj kiuj prilaboris la teron iris mem kun malgrandaj pajlotegmentoj surkape, ili tretadis en akvo kaj ŝlimo kun nudaj piedoj kaj kruroj, tiuj blankaj grajnetoj kiujn ili tiel volonte manĝis kreskis en akvo kaj estis kolektataj en amasetojn similajn al restantaj neĝamasoj ĉirkaŭ la kortoj, ĉie ili devigis la grundon kaj la arbojn porti rikoltojn kaj fruktojn, tiuj tro multaj homoj vivis sole por estigi nutraĵojn por si mem kaj inter si, ili ankaŭ ĉiam estis okupataj portadi ĉion imageblan, unuope aŭ pluraj kune, kun longaj stangoj sur la ŝultroj, tiel ili portadis korbojn kun fruktoj kaj sakojn kun greno aŭ rizo, vinon en felsakoj, buĉitajn bestokorpojn kaj vivantajn animalojn kun kunligitaj kruroj, faskojn da birdoj, vazojn kun orfiŝoj en akvo kaj vazojn kun nur akvo, ŝarĝojn el branĉoj kaj verdaj kreskaĵoj, kaj multaj portis inter si malgrandajn dometojn en kiuj sidis unu aŭ pluraj homoj, ŝirmataj per sobpendanta ŝtofo, viroj kiuj portadis kun preskaŭ nudaj, ŝvitbrilaj korpoj kaj razitaj kapoj, virinoj kiuj portadis kun nudigitaj torsoj kaj balanciĝantaj mamoj, fojfoje kun la ventro ŝvelinta de feto naski ĝonta, la pejzaĝo mem estis elformita por portistoj, konstruita aŭ elfosita far homaj manoj kun terasoj el agroj unuj super aliaj kaj ŝtuparoj en la grundo kie la portistoj sor- aŭ sobtretadis kun siaj ŝarĝoj de tio kio estis rikoltita supre aŭ sube, kun la fumoj de la kabanoj sinuantaj supren kiel longaj ŝnuroj de teraso al teraso, sed aliloke la grundo estis eltrivita, tro malalta kaj tial minacata de inundoj kiuj ŝanĝis la pejzaĝon en malprofundajn lagojn kie homoj sin transportis en plataj boatoj aŭ pene vadis sinkintaj ĝiskokse, la riveroj tie fluis alte kiel la ŝvelintaj vejnoj sur la mano de oldulo, ili estis tenataj en siaj fosaĵoj per terdigoj, pri kies konstanta fortikigado multaj okupis sin por ke la akvo ne trabreĉu, jes, ĝi estis lando kiu facile brulis kaj same facile inundiĝis de akvo, komence la fajro darfis furiozi kaj bruladis tiel disten kien povus okulo vidi, kampoj kaj rikoltoj, arboj kaj brutoj, vilaĝoj kaj eĉ homoj kiuj fuĝantaj renkontis la fajron kaj komencis bruli, poste la riverdigoj estis malfermitaj kaj la akvo venis, la inundo estingis la fajrojn kaj dronigis la ruinojn, ĝis nur nigriĝintaj arbokronoj elturis kaj la muroj de unu aŭ alia granda konstruaĵo, eĉ ne la boatoj sur riveroj kaj kanaloj eskapis, ili sendistinge brulis, malaltaj sed alte ŝarĝitaj aŭ elrektigitaj kiel potencaj domoj, kaj antaŭenflosis kiel vagantaj fajroj sur la akvo, antaŭ ol ili estingiĝis en fumo kaj vaporo, Kataj do estis rimarkinda lando kiu ĉiam vekis la miron de la Ĥano, tiom por malkovri tie kaj tiom por neniigi.
La Ĥano kondukis la militon kontraŭ la Kin-regno dum kvin jaroj, retiriĝis antaŭ la vintro kaj revenis printempe, ĉiufoje kun renovigitaj fortoj kiuj siavice renkontis novajn katajajn armeojn, fortaj fortikaĵoj kaj urboj estis okupitaj, reperdiĝis al la katajoj kaj estis rekonkeritaj, fojon post fojo, kaj grandaj partoj de la lando estis vandalitaj ĝis nur aroj da korvoj grakis super ruinamasoj kaj dezertigitaj kampoj.
Sed daŭre la ĉefurbo Chung-tu nevenkeblis, ĝiaj fortikaĵoj rezistis ĉiujn atakojn, ĉiun sieĝon, kaj obstine rifuzis la proponojn de la Ĥano pri traktadoj, interne de la muroj tamen fatalis antagonismoj, la imperiestro Wai Wang estis ekzekutita de la plejalta armeestro Chichung, kiu poste mem estis murdita, pluraj altrangaj generaloj perfidis kaj transiris al la mongoloj.
En sia kolero pro la obstina kontraŭstaro la Ĥano dezertigis ĉiam pli grandajn partojn de la lando, ekstermis la popolon, mortigis la brutojn, bruligis la kampojn kun rikoltoj kaj ĉio alia, lasis la kanalojn ruiniĝi kaj la riverojn trabreĉi siajn digojn, revenis kun tri armeoj en vastaj ĉirkaŭprenaj operacoj, tute ĝis Huang-ho kaj ĝis la marbordo, ale al Koreio.
La Ĥano turnis katajojn kontraŭ katajojn, devigis ilin konstrui por li ĉiuspecajn sieĝomaŝinojn kaj enmeti ilin en la batalojn, ŝtonĵetajn katapultojn, gigantajn arbalestojn kiuj estis streĉataj de pluraj paroj da bovoj, fajrosputajn tubojn kun siaj radioj el brulanta nafto, kaj ĉie dum la sturmatakoj tiuj katajoj devis lukti por sia vivo inter atakantoj kaj atakatoj.
Fine la nova imperiestro Huan-tsung akceptis trakti pri paco je la kondiĉoj de la Ĥano, li transdonis unu el la filinoj de Wai Wang kune kun abundaj donacoj de oro kaj silko, de ĉevaloj kaj gejunuloj, sed kiam la mongoloj jam retiriĝis la imperiestro hastis translokiĝi al la suda ĉefurbo Ta-liang trans Huang-ho, ago de sekurigo kiun multaj katajoj komprenis kiel poltronecon kaj perfidan rezignon pri la nordaj partoj de la regno.
Malfido invadis la Ĥanon pro la manovro de la imperiestro kaj li preparis sin por ankoraŭfoje enmarŝi en Kin, li venis fronte de mongola armeo pli granda ol iam kaj resieĝis Chung-tu, kiu tiel plene izoliĝis disde la ĉirkaŭanta lando ke la malsato devigis la katajojn malfermi la pordojn de la urbo antaŭ ĝiaj sieĝantoj, sinrezigno al kiu kontribuis la foresto kaj supozata perfido de la imperiestro.
La mongoloj ĉifoje terure sin venĝis pro la longa kontraŭstaro kaj malsincera pactraktado, ili amasigis la kadavrojn surstrate, predis kaj bruligis, ĉion frakasis ĝisgrunde, kaj ĉiuj iliaj soldatoj ricevis sian parton de la grandega militpredo, la Ĥano mem reportis kun si al Karakorum inter alie grandan nombron da eminentaj eruditoj, artistoj kaj specialistoj, kaj inter ili li aparte fiksis sian atenton al viro de nobla familio, Je-liu, kiu posedis grandan scion en tiel disaj kampoj kiel medicino kaj astronomio, matematiko kaj administrado, eĉ estis liaj digno kaj fiero tiaj ke li tuj gajnis la fidon de la Ĥano kaj ricevis altan postenon kiel ties konsilisto.
La Kin-regno sub la imperiestro Huan-tsung reduktiĝis al la regiono sude de Huang-ho kie ĝi rebatis plurajn invad- kaj ribelprovojn, fortikigis la novan ĉefurbon kaj rifuzis sin submeti al la regado de la mongoloj, samtempe ĝi daŭre kaj konstante konfliktis kun sia suda najbaro, la Sung-regno.
Nun la Ĥano regis la tutan nordan katajan regionon kaj li taskis al armeo sub la armeestro Mukali daŭrigi la militon, dum li mem kun la ceteraj trupoj reiris al Karakorum, en la jaro 1216 de la kristanaro, la jaro de la Rato en la mongola kalendaro kaj la kvardeknaŭa vivojaro de la Ĥano.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.