La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
LA VOLO DE L' ĈIELOAŭtoro: Artur Lundkvist |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La karajtoj estis venkitaj kaj ilia urbo Karakorum okupita senkontraŭstare, estante regento Timuĝin nun enrajdis kie li antaŭan fojon estis okaza gasto ne tirante al si grandan atenton, ĉiajn rabojn kaj damaĝojn li malpermesis, la restintajn katajojn oni konsideru mongoloj, Karakorum ne nur plu ekzistu, sed krome estu konsiderata urbo de la ĥano mem, Timuĝin ĉirkaŭrajdis la fortikaĵojn, zorge inspektis la murojn el bakita argilo, la palisarojn el dikaj cedrotrunkoj, la ĉirkaŭfosojn kun akvo alkondukita de la rivero, la pordegvolbojn kiujn eblis fermi per pezaj, fergarnitaj pordegoj, la gardistoturojn kun iliaj krenelaj suproj kaj fendoj por pafarkistoj, kun mikso de miro kaj malestimo li ĉion rigardis: tiom da peno kaj lerto uzitaj por defendopreparoj poste neuzataj, atestantaj pri timo kaj malsekuro ĉe la regento, potenco kaj forto kiuj lin perfidis! dume li mem estis certa ke li neniam fidos tiajn fortikaĵojn, ilia sekuro trompas, li nenian uzon havos de ili, sed la oldaj muroj povos resti tie atestante, kia urbo iam estis Karakorum, Timuĝin rajdis ĝis en la palaco de la grandĥano, kie lia ĉevalo preskaŭ glitfalis sur la spegule rebrilanta marmorplanko, sed la pompo ne ŝajnis al li tiel blindiga kiel pasintfoje, ĝi paliĝis kaj komencis estingiĝi, aŭ eble liaj propraj okuloj nun ĝin perceptis aliel, la orumo, la kostaj inkrustaĵoj, la artobjektoj, la tapiŝoj kiel arbarmusko profundaj kaj molaj, la gobelinoj kun siaj kolorŝimraj pejzaĝoj kaj batalscenoj, la fontanoj kiuj arte ŝprucigis siajn akvoradiojn kaj kreis sian propran muzikon el lirlanta akvo, la grasaj kaj inertaj orokarpoj buŝfaŭkante ĉe la akvosurfaco kaj defrotante oroskvamojn kontraŭ la ŝtonrandoj de la basenoj: ĉio ŝajnis al li strange indiferenta, tro virineca aŭ infaneca, nenio por bataluloj kaj regentoj, li provsidis la tronon de la Wang-Ĥano, kiu sparkis de inkrustitaj gemoj kaj ombriĝis de pavoplumoj, sed li ĝin trovis malkomforta kaj iom ridinda, li rifuzis sidi tie, eble ankaŭ nebule konceptis ke tio estas danĝera, ĝi povus tiri kun si ion el la febleco kaj misfortuno de la antaŭulo, anstataŭe li ordonis ke lia jurto estu starigita ekster la urbomuro, de tie lia potenco estu praktikata, kaj ĉirkaŭe la nova urbo kresku kaj ĉirkaŭrondu la malnovan, fariĝu granda orduo de la nomadoj, rezidejo de la venkintoj.
La Wang-Ĥano Togril kaj lia malaminda filo jam fuĝadis kun tia hasto kaj timego ke la plej rapidaj persekutantoj de Timuĝin ne atingis ilin, ili malaperis okcidenten inter fremdaj popoloj kaj nur longe poste venis la famo ke ili estis mortigitaj de turka gento, kiu boligis puraj iliajn kraniojn, ilin garnis per arĝento kaj turnis ilin en trinkpokalojn, sed precipe kontraŭ la perfida Djamuga Timuĝin volis sin venĝi, tiu viro el lia propra klano kaj kreskinta en sama orduo kiel edukfrato, li kiu proklamis sin grandĥano kaj alianciĝis kun la malamikoj de Timuĝin, ekservis ĉe Togril por delogi la maljunan regenton kaj turni ties amikecon por Timuĝin en malamon, venkita li nun estis, frapita ĝisgrunde, kaj kiel hundo li estu rekondukata al sia mastro kiun li provis mordi, Timuĝin sendis siajn plej rapidajn kaj sindonajn komandantojn post li, tiujn kiuj estis nomataj la Furiozaj Pluvegoj kaj jam estis timataj en tuta Gobio, kaj Timuĝin mem sidis kiel regento en Karakorum kaj atendis sian malamikon, la Furiozaj Pluvegoj ne trompis liajn esperojn, sed ĉasis kaj kaptis Djamuga, kondukis lin ĝis antaŭ Timuĝin kaj devigis lin sur la genuojn kun lia rompita pafarko ĉirkaŭ la kolo, sed lia spito tamen ne estis rompita, li fiere kaj malame rigardis al Timuĝin, kiu lin demandis: Kion vi atendas nun, vi kiu perfidis min kaj volis min mortigi? kaj dure li respondis:
Nenion alian ol morton, la plej kruelan morton kiun vi povas eltrovi! ĉe tio Timuĝin kapjesis kaj poste aldonis kiel mokan gracon: Sed neniu devu aŭdi vin krii kaj lamentadi, kaj via sango ne verŝiĝu sur la grundon! Malgraŭ ĉio vi mortu kiel ĉefulo! kaj Timuĝin ordonis venigi unu el la grandaj ledosakoj en kiuj oni vipis ĉevallakton en kumison, li metigis Djamuga en la sakon, igis ŝnurligi ĝin fortike kaj pendigi ĝin en vipadotresto, poste kelkaj el la bataluloj enmanigis krudajn klabojn kaj per ĉiuj fortoj batis la ledosakon, ĝis nenio moviĝas en ĝi kaj la korpo ne plu montras reziston sed sentiĝas kiel mola pasto sub la klaboj, kaj nenia sono penetris tra la sako, nek eĉ guto da sango, Timuĝin post tio ordonis ke la sako kun sia enhavo estu enterigita laŭ mongola maniero, sed la mortinto, ĉar perfidulo, ne estu honorata per la armiloj de batalulo apud si, ankaŭ ne per ĉevalo ripozanta ĉe sia flanko: en la regno de mortintoj li moviĝu piede kaj senarmile simile al almozulo.
– • –
Timuĝin nun fine sukcesis en sia strebo unuigi ĉiujn tribojn kaj gentojn en orienta Gobio sub sian potencon, kaj en la jaro 1206 de la kristanaro, kiu estis la jaro de la Tigro en la tria dekdujara ciklo en la vivo de Timuĝin, li estis proklamita Ĝingis Ĥano aŭ reganto de ĉiuj mongoloj, elektita de la Eterna Blua Ĉielo por realigi ĝian volon sur la tero, kun kurultajo aŭ granda asembleo de ĥanoj sub si.
Timuĝin kiu per tio ĉesis esti Timuĝin kaj fariĝis la Ĥano super ĉiuj ĥanoj estis tiam supoze tridektrijara, sperta kaj prezorgema batalulo kiu frue lernis ke batalojn oni gajnas ne per violenta sturmado kaj sovaĝa furiozo, sed per planado kaj ekipiteco, taktiko kaj strategio, kaj kiel Ĥano de ĉiuj mongoloj li devas ĝisekstreme apliki tiun scion por konservi sian batalforton kaj firmigi sian potencon.
Kio antaŭe estis loze kuntenataj rajdistohordoj devis kunfor ĝiĝi en plane formitajn armeojn, kie malpli grandaj unuoj konsistigis pli grandajn, memdecidajn ĝis certa limo sed trans ĝi absolute suborditajn sub la komuna agado, sub la sola volo kiu eliris de la Ĥano kaj penetris tra la tuta vico de komandantoj ĝis ĉiu unuopa batalulo.
La dekuma sistemo estis konsekvence uzata en tiu organizaĵo: la plej malgranda unuo estis arbano je dek viroj, la pli granda ĝeguno je cent, post tio mingano je mil kaj fine timeno je dekmil, ĉiu formacio sub sia komandanto ĝis la plej altrangaj nojonoj kaj orkhonoj.
La solidareco interne de dekvira arbano estis ekstreme severa kaj konsistigis la bazon de la forto kaj fidindo de la tuta armeo: ili respondecis per sia vivo unu por la alia, neniu vundito estis forlasenda, neniu rajtis cedi aŭ fuĝi antaŭ ol la standardo estis fortirita, nenia rabado licis antaŭ ol signalo venis.
La militoperacoj estis gvidataj de la standardoj per aparta signalsistemo kaj krom tio de trumpetsignaloj, por ke malbona videbleco aŭ surdiga bruo ne malhelpu ke la ordonoj estu perceptataj, sagoj kun fajfantaj kapoj estis depafataj por montri la vojon dum atakoj, grandaj tamburoj el bronzo kaj ledo alsonadis kun tondraj ritmoj kaj la ĉevaloj ekkuris kun kirla rapideco kiu estis nomata luposaltoj.
La nombro de la ĉevaloj estis multoble pli granda ol tiu de la batalantoj, ĉiu kunmovis tri aŭ kvar aŭ ankoraŭ pli da ĉevaloj rezerve aŭ por ŝanĝo dum la longaj kaj penaj rajdomarŝoj, ili kutime estis malaltaj kaj hirtaj sed nekredeble fortaj kaj eltenemaj, ekipitaj per brustoŝirmo el ledo, kaj la duonlonga vosto finiĝis per ligaĵo.
La bataluloj sidis kun supren tiritaj genuoj, en seloj kiuj atingis alten kaj estis arte ornamitaj, ili portis maŝkirasojn el fera plektaĵo kun nekovritaj kubutoj kaj kun longaj ledogantoj sen fingrumoj, pli tarde post la milito kontraŭ Kataj ili estis provizitaj per subkirasaj ĉemizoj el kruda silko kiujn la sagokapoj ne povis penetri, pro kio ili estis facile eltireblaj el la vundoj.
Surpiede ili portis malaltajn botojn el felto aŭ felo, surkape helmojn el lakita ledo, rondajn kaj formitajn kiel jurtoj, kun supra pinto kie malgranda ruĝa vimplo flagradis, kaj ĉirkaŭ la kolo ili havis ŝirmon el felto kiu kovris la mentonon kaj la orelojn kaj plue la nukon.
En la armilaro estis lanco kaj lazo, mallonga glavo aŭ kurba sabro, unu aŭ du pafarkoj kaj sagingo, malpezaj sagoj por longaj distancoj, pli pezaj kaj pli penetraj por pli kurtaj, krom tio kelkiam ĵetlanco kaj batalhakilo.
Al la vintra ekipaĵo apartenis feltaj ŝtrumpoj kiujn oni surtiris super la botojn kaj duobla peltmantelo kun harflankoj interne kaj ekstere, la provianto kunportata de ĉiu batalulo konsistis el sunsekigita viando, kazeo kiu fariĝis ŝtondura kaj estis solvenda en varma akvo, butero el boligita ĉevallakto kiu premiĝis en ledosakojn kaj neniam ranciĝis.
– • –
Afero ne malplej grava estis la organizo de informiĝado, kiu ĉiam pli estis vastigata, kun fiksaj interligaj stacioj kiuj provizis la rajdmesaĝistojn per novaj ĉevaloj dum ili moviĝis senpaŭze tagojn kaj noktojn, kun la korpo dure vindita kontraŭ la streĉa peno, kaj sonigante etajn sonorilojn por preatentigi ĉiujn ke ili venas: oni vidis la similecon inter ilia rapideco kaj tiun de la sagoj kaj oni nomis ilin sagokurieroj.
La leĝon de la Ĥano mem, Jassa, li komencis enkonduki kaj ĝi iom post iom ĉiam pli perfektiĝis, fundamenta leĝokolekto kie la volo de la Ĥano mem, lia sperto kaj saĝo unuiĝis kun la plej bonaj tribomoroj, la vivkapabla mongola tradicio.
Jassa severis sed alstrebis justecon, la ordono de obeado rangis unua, la obeo de infanoj sub la gepatroj, tiu de edzino sub la edzo, de unuopuloj sub ĉefuloj kaj komandantoj, de ĉiuj finlaste sub la Ĥano.
Mortpunoj oftis: pro ŝtelo kaj adulto, pro sodomio kaj spionado, pro nigra magio kaj falsa atestado, pro nepermesita rabado kaj malpurigo de akvo, perforto inter mongoloj estis kondamnita kaj la inklino al drinkado hontstampita, ebrio trifoje monate estis opiniate sufiĉa kaj estis konsiderata home neevitebla.
Troa amasigo de propraĵoj estis kondamnita same kiel ĉiaspecaj avido kaj voremo, tiujn kiuj posedis multon Jassa devontigis dividi kun tiuj kiuj suferis mankon, ĉia marĉandado estis malpermesita kaj la komercado ricevis la formon de interŝanĝo, maniero doni kaj ricevi donacojn.
Konkeritaj regionoj estis bone traktataj se la loĝantaro ne sin montris malamika, sed en tiaj kazoj ĉiuj viroj en la reganta tavolo estis mortigitaj, la bataluloj estis alprenitaj al la armeo se ili sin tenis lojalaj, lertaj metiistoj samkiel eruditoj, pastroj kaj artistoj estis indulgitaj kaj prenitaj en servon, la plej belaj virinoj estis edzinigitaj al bataluloj, aliaj fariĝis sklavinoj, senhejmaj infanoj estis prizorgataj kaj adoptitaj.
Venkitaj gentoj enorditaj en la mongolimperio estis protektataj de Jassa kaj havis samajn rajtojn kiel aliaj, kun plena libereco praktiki sian religion, tiel longe kiel ili ne klopodis subpremi aliajn religiojn: per tio la Ĥano fariĝis protektanto de religia toleremo kaj kontraŭanto de la fanatikuloj.
La potenco de la Ĥano ampleksis ilin ĉiujn kaj ilin unuigis sub lian regon, formis unu grandegan klanon kiu subportis la nevenkeblajn rajdistarmeojn, kaj militfarado estis la plej grava tasko kaj la bazo de la regno, kun konstantaj konkeroj kiel enkonstruita premiso, paco restis neimagebla kaj malebla.
Mallongaj ripozperiodoj dum la vintra sezono estis uzataj por ĉasado, ĉasado por bataluloj samampleksa kiel malgranda militekspedicio, danĝera kaj ŝtrapaca, kun eblecoj por la partoprenantoj gajni predon kaj gloron, la armilaro tamen pro sekureco estis tre leĝera, la pli pezaj armiloj devis resti en la provizejoj pri kiuj respondecis la komandantoj kaj estis disdonitaj nur ĉe ekmarŝo militen.
– • –
La armeoj de la Ĥano sin distingis precipe per siaj nekredeble rapidaj moviĝoj, per sia kapablo surprizi kaj ĉirkaŭi kaj sia violento en la atakoj, eltenema furiozo kiu samtempe ŝajnis zorge prikalkulita kaj utiligata, krom tio per aŭdaca memstareco ĉe ĉiu batalulo en kuneco kun neriproĉebla kunagado inter ĉiuj, tamen tiuj kvalitoj ne estis gajnitaj per unu fojo sed konstrui ĝis poiome, ĉiam pli perfektiĝis konekse kun novaj spertoj dum unu longdaŭra milito post alia, komence en sudo, poste en oriento kaj okcidento.
Jam kiam Timuĝin elektiĝis granda Ĥano li klare vidis la celon de la venonta grandsignifa militentrepreno: ĝi sin direktos al Kataj, tiu kolosa lando oriente kiu pli poste estis nomata Ĉinio, ĉar tie pli fruaj mongolĥanoj suferis malvenkojn kaj humiliĝis, tie ankaŭ la predo estis plej alloga kaj venko nekompareble plej glora, sed tio estis milito kiu postulis longdaŭrajn preparojn kaj sekurigon de la limoj en aliaj direktoj, pluraj armeoj estis senditaj en diversaj direktoj por vastigi kaj certigi la limregionojn, subpremi ĉiujn malamikaĵojn kaj ribeltendencojn kaj eldevigi tributojn, la plej granda el tiuj entreprenoj estis gvidata de la Ĥano mem kape de forta armeo, kaj ĝi celis la regnon Hsia en la sudo, nomatan rabistoregno, loko de nomadaj tangutoj el Tibeto.
Hsia situis en la Ordos-dezerto, daŭrigo de Gobio, kaj estis ĉirkaŭata de altaj montoj sude kaj oriente, kun la ĉefurbo Erikaja aŭ Chungsing potence fortikigita kaj ŝirmata de kanalsistemo, kie la akvo de la Huang-ho-rivero trafluadis kaj igis la urbon ak malfacile sieĝebla ak malpli difektebla de la efikoj de sieĝo.
Hsia renkontis la Ĥanon per supernombro da rajdantoj kaj piedsoldatoj, sed la mongoloj kaŭzis al ĝi vicon de malvenkoj dum rapidaj atakoj, rabis kaj bruligis, ebenigis urbojn ĝisgrunde, mortigis aŭ forpelis la homojn, tamen sen decida venko, nova armeo de kvindek mil soldatoj malhelpis dum du monatoj la rajdantojn de la Ĥano ĝisatingi la ĉefurbon, kaj tiam la Ĥano ekpraktikis militruzon kiun li ankaŭ poste ofte uzis: li ŝajnigis fuĝon kaj logis la malamikojn el ties fortikaĵoj, ilin atakis el embusko kaj ilin mortigis, post tio Erikaja estis sieĝata, sed la mongoloj ne havis forton supervenki la fortikaĵojn el muroj kaj kanaloj, la sturmatakoj ĉiam estis repuŝataj kun rimarkeblaj perdoj, rapideco kaj furiozo de la mongolaj rajdistoj ne povis helpi ilin antaŭ masivaj muroj kaj profundaj akvoduktoj, la Ĥano eltrovis konstrui baraĵon trans Huang-ho, sub la urbo tiel ke la akvo altiĝis en la kanaloj kaj enondis la stratojn, penetris domojn kaj provizejojn, kie ĝi kaŭzis grandan dama ĝon, kuntrenis malsaton kaj malsanojn, sen ke la kontraŭstaro tamen rompiĝis.
Post longa sieĝo la baraĵo tamen rompiĝis, kaj la Ĥano kaptigis multajn katojn kiuj estis elpelitaj el siaj restejoj dum la inundo, oni ligis al iliaj vostoj brulantajn torĉojn antaŭ ol ili estis liberlasitaj kaj ili tiam tuj rifuĝis al la nun ree sekiĝintaj irejoj kaj enrampejoj, pro kio incendioj okazis multloke en la urbo, pliigis la konfuzon kaj kontribuis al la rompo de la defendovolo, la tangutoj kapitulacis, la plej altranga komandanto estis translasita kiel kaptito kaj la reĝo alianciĝis kun la Ĥano, kio sigeliĝis per tio ke unu el la reĝaj princinoj estis sendita kiel edzino al la venkinto, kaj la urbo estis esceptita de detruo pro malavaraj tributoj.
Samtempe ribelo eksplodis fore okcidente, en la regno Karakataj aŭ Nigra Kataj, kiu sin trovis en ruiniĝado sub kataja dinastio, la loĝantaro ĉefe konsistis el uiguraj turkoj, kiuj alprenis katajan kulturon kaj buddhanan religion, la du vasal reĝoj Biŝbalik kaj Almalik jam ribelis kontraŭ la regento en la ĉefurbo Balasaghun sude de Balkhaŝ-lago kaj proklamis sian aliĝon al Ĝingis Ĥano, kiu tuj alsendis armeon kaj enordigis la regionon en sian imperion: per tio li neprevideble vastigis kaj fortigis la limlandon okcidente, kaj en la jaro de la Ŝafo interne la mongolan dekdujaran ciklon, jaro 1211 de la kristanaro, la Ĥano estis preta por atako orienten kontraŭ Kataj, lia ĝis tiam senkompare plej granda militentrepreno.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.