La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 25. La Am-Areo

image-092

“NU, ĉu ‘Hi-ha!’ estas via sola parolo?” demandis la Segĉevalo, ekzamenante Hanĉjon per siaj tuberokuloj kaj malrapide svingante la branĉon kiun li uzis kiel voston.

Ili estis en bela stalo malantaŭ la palaco de Ozma, kie la ligna Segĉevalo – plene viva – loĝis en orpanela stalo, kaj kie estis ĉambroj por la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, plenaj de molaj kusenoj sur kiuj ili povis kuŝi kaj oraj trogoj el kiuj ili manĝis.

Apud la stalo de la Segĉevalo metiĝis alia por la mulo Hanĉjo. Ĝi ne estis egale bela kiel la alia, ĉar la Segĉevalo estis la plejamata rajdbesto de Ozma; sed Hanĉjo havis aron da kusenoj kiel liton (kiujn ne bezonis la Segĉevalo ĉar li neniam dormis) kaj tioma lukso estis nekonata de la muleto tiel ke li nur staris senmove kaj rigardis siajn ĉirkaŭaĵojn kaj siajn kunulojn miroplene kaj surprizite.

La Malkuraĝa Leono, aspektante tre digna, estis etendita sur la marmora planko de la stalo, okulumante Hanĉjon trankvile kaj kritike, kaj apude kaŭris la enorma Malsata Tigro, kiu aspektis egale interesata de la nove veninta besto. La Segĉevalo, rigide staranta antaŭ Hanĉjo, ripetis sian demandon:

“Ĉu ‘Hi-ha!’ estas via sola parolo?”

Hanĉjo movis siajn orelojn embarasate.

“Mi neniam diris ion alian antaŭ nun,” li respondis; kaj li komencis tremi pro timo aŭdante sin paroli.

“Mi bone komprenas tion,” komentis la Leono, balancante sian grandan kapon. “Strangaĵoj okazas en ĉi tiu Lando Oz, same kiel ĉie aliloke. Mi kredas ke vi venis ĉi tien de la malvarma, civilizita, ekstera mondo, ĉu ne?”

“El tie, jes,” respondis Hanĉjo. “Je unu minuto mi estis ekster Oz – kaj la sekvan minuton mi estis interne de ĝi!

Tio sufiĉis por doni al mi nervoŝokon, certe vi komprenas tion; sed ke mi trovas min kapabla paroli same kiel Betinjo, tio estas mirigaĵo kiu alarmas min.”

“Estas ĉar vi estas en la Lando Oz,” diris la Segĉevalo.

image-093

“Ĉiuj bestoj parolas, en ĉi tiu favorata lando, kaj necesas agnoski ke estas pli amikeme ol muĝi vian aĉan ‘Hi-ha!’ kiun neniu komprenas.”

“Muloj tre bone komprenas,” deklaris Hanĉjo.

“Ĉu? Do mi supozas ke ekzistas aliaj muloj en via ekstera mondo,” diris la Tigro, oscedante dormeme.

“Estas multegaj en Usono,” diris Hanĉjo. “Ĉu vi estas la sola Tigro en Oz?”

“Ne,” agnoskis la Tigro, “mi havas multajn parencojn kiuj loĝas en la Ĝangala Lando; sed mi estas la sola Tigro loĝanta en la Smeralda Urbo.”

“Ekzistas ankaŭ aliaj Leonoj,” diris la Segĉevalo; “sed mi estas la sola ĉevalo, iaspeca, en ĉi tiu favorata Lando.”

“Tial ĉi tiu lando estas favorata,” diris la Tigro.

“Komprenu, amiko Hanĉjo, ke la Segĉevalo fieras ĉar liajn hufojn kovras oraj platoj, kaj ĉar nia amata Reganto, Ozma de Oz, amas rajdi sur lia dorso.”

“Betinjo rajdas sur mia dorso,” deklaris Hanĉjo fiere.

“Kiu estas Betinjo?”

“La plej kara, plej dolĉa knabino en la tuta mondo!”

La Segĉevalo kolere snufis kaj stampfis per siaj oraj piedoj. La Tigro kaŭris kaj grumblis. Malrapide la granda Leono surpiediĝis, kaj liaj haroj hirtiĝis.

“Amiko Hanĉjo,” diris li, “aŭ via juĝkapablo eraras aŭ vi volas trompi nin. La plej kara, plej dolĉa knabino en la mondo estas nia Doroteo, kaj mi batalos iun ajn – ĉu beston ĉu homon – kiu aŭdacas nei tion!”

“Ankaŭ mi!” minacis la Tigro, montrante du vicojn de enormaj blankaj dentoj.

“Vi ĉiuj eraras!” asertis la Segĉevalo malestime. “Neniu knabino vivanta estas komparebla kun mia mastrino, Ozma de Oz!”

Hanĉjo malrapide turnis sin ĝis liaj kalkanoj frontis la aliajn. Li diris persiste:

“Mia deklaro ne eraras, nek mi agnoskos ke povas ekzisti pli dolĉa vivanta knabino ol Betinjo Bobin. Se vi volas batali, nur provu – mi estas preta!”

Dum ili hezitis, okulumante dube la kalkanojn de Hanĉjo, gaja rido surprizis la bestojn kaj turnante siajn kapojn ili vidis tri belajn knabinojn starantajn tuj interne de la riĉe ĉizita enirejo de la stalaro. En la centro estis Ozma, ŝiaj brakoj ĉirkaŭis la taliojn de Doroteo kaj Betinjo, kiuj staris ambaŭflanke de ŝi. Ozma estis preskaŭ duonan kapon pli alta ol la aliaj du knabinoj, kiuj estis preskaŭ samgrandaj. Neobser vate, ili aŭskultis la konversacion de la bestoj, kio por malgranda Betinjo Bobin ja estis tre stranga sperto.

“Malsaĝaj bestoj!” krietis la Reganto de Oz, per milda sed riproĉa voĉo. “Kial batali por defendi nin, kiuj ĉiuj estas amantaj amikoj kaj neniel rivaloj? Respondu al mi!” ŝi pludiris, dum ili klinis la kapojn ŝafece.

“Mi rajtas esprimi mian opinion, Via Moŝto,” plendis la Leono.

“Ankaŭ la aliaj,” respondis Ozma. “Min plezurigas ke vi kaj la Malsata Tigro plej amas Doroteon, ĉar ŝi estis via unua amiko kaj akompananto. Ankaŭ min plezurigas ke mia Segĉevalo plej amas min, ĉar kune ni spertis kaj ĝojon kaj malĝojon. Hanĉjo pruvis sian fidelecon kaj lojalecon defendante sian propran mastrineton; do vi ĉiuj pravas unumaniere sed malpravas alie. Nia Lando Oz estas Am-Areo, kaj ĉi tie amikeco superas ĉian alian kvaliton.

Se vi ĉiuj ne povas esti amikoj, vi ne povas gardi nian amon.”

Ili akceptis tiun riproĉon tre humile.

“Bone,” diris la Segĉevalo, tute feliĉe. “Kunpremu hufojn, amiko Mulo.”

Hanĉjo tuŝis la hufon de la ligna ĉevalo per sia.

“Ni estu amikoj kaj kunfrotu la nazojn,” diris la Tigro.

Do Hanĉjo modeste nazfrotis kun la granda besto.

La Leono nur kapgestis kaj diris, kaŭrante antaŭ la mulo:

“Ĉiu amiko de amiko de nia amata Reganto estas amiko de la Malkuraĝa Leono. Mi kredas ke tio inkluzivas vin. Se iam vi bezonos helpon aŭ konsilon, amiko Hanĉjo, petu de mi.”

“Nun, tiel devas esti,” diris Ozma, al kiu tre plaĉis vidi ilin plene reamikiĝintaj. Ŝi turnis sin al siaj akompanantoj: “Venu, karuloj, ni rekomencu promeni.”

Dum ili forturnis sin Betinjo demandis mirante:

“Ĉu ĉiuj bestoj en Oz parolas kiel ni?”

“Preskaŭ ĉiuj,” respondis Doroteo. “Estas flava Kokino ĉi tie, kaj ŝi povas paroli, ankaŭ ŝiaj kokidoj; kaj estas Palruĝa Katido supre en mia ĉambro kiu tre bele parolas.

Sed mi havas malgrandan vilan nigran hundon nomitan Toto, kiu delonge estas kun mi en Oz, kaj lia sola parolo ĉiam estas nur ‘Boj! Boj!’”

“Ĉu vi scias la kialon?” demandis Ozma.

“Nu, li estas Kansasa besto, do mi s’pozas ke li diferencas de la febestoj,” respondis Doroteo.

“Ankaŭ Hanĉjo ne estas febesto, ne pli ol Toto,” diris Ozma, “sed tuj kiam li eniris la sorĉon de nia felando li trovis sin kapabla paroli. Estis same pri Vilĉinjo, la flava Kokino kiun vi kunportis iam. La sama sorĉo trafis Toton, mi certigas al vi; sed li estas saĝa hundeto kaj kvankam li komprenas ĉion diratan al li li preferas ne paroli.”

“Jadi!” krietis Doroteo. “Mi tute ne s’pektis ke Toto trompas min.” Ŝi tiris malgrandan arĝentan fajfilon el poŝo kaj sonigis akran noton per ĝi. Post momento ili aŭdis la sonon de rapidantaj paŝetoj, kaj vila nigra hundo kuradis al ili sur la vojo.

image-094

Doroteo surgenuiĝis antaŭ li kaj skuante fingron ĝuste super lia nazo ŝi diris:

“Toto, mi ĉiam ame traktis vin, ĉu ne?”

Toto rigardis ŝin per siaj brilantaj nigraj okuloj kaj svingis sian voston.

“Boj! Boj!” li diris, kaj Betinjo tuj sciis ke tio signifas jes, ankaŭ Doroteo kaj Ozma sciis tion, ĉar ne eblis miskompreni la tonon de la voĉo de Toto.

“Tio estas hunda respondo,” diris Doroteo. “Ĉu plaĉus al vi, Toto, se mi dirus al vi nur la parolon ‘boj, boj’?”

La voston Toto nun svingegis, sed li silentis plu.

“Vere, Doroteo,” diris Betinjo, “li povas paroli per sia bojo kaj sia vosto same bone kiel ni. Ĉu vi ne komprenas tian hundolingvaĵon?”

“Certe mi komprenas,” respondis Doroteo. “Sed Toto devas fariĝi pli konversaciema. Jen, sinjoro!” ŝi pludiris, parolante al la hundo, “mi ĵus unuafoje sciiĝis ke vi povas paroli vortojn – kiam vi volas. Ĉu vi volas, Toto?”

“Vuf!” diris Toto, kaj tio signifis “ne”.

“Eĉ nur unusolan vorton, Toto, por pruvi ke vi estas egale bona kiel ĉiu alia besto en Oz?”

“Vuf!”

“Nur unu vorton, Toto – post tio vi povos forkuri.”

Li rigardis ŝin rigide dum momento.

“Bone. Mi forkuras!” li diris, kaj forkuris rapide kiel sago.

Doroteo kunfrapis siajn manojn pro ĝojo, dum Betinjo kaj Ozma ambaŭ ridegis pro ŝia plezuro kaj la sukceso de la eksperimento. Brak’-en-brake ili forpromenis tra la belaj ĝardenoj de la palaco, kie grandiozaj floroj abunde kreskas kaj fontoj sendas siajn arĝentajn akverojn en la altan aeron. Kaj post nelonge, dum ili ĉirkaŭiris angulon, ili trovis Vilulon kaj lian fraton, kiuj sidis kune sur ora benko.

La duo levis sin respektoplene kiam la Reganto de Oz proksimiĝis al ili.

“Ĉu vi ĝuas nian Landon Oz?” Ozma demandis al la fremdulo.

“Mi estas tre feliĉa ĉi tie, Via Moŝto,” respondis la frato de Vilulo. “Kaj mi tre dankas vin pro via permeso ke mi loĝu en ĉi tiu plaĉega loko.”

“Danku Viĉjon pro tio,” diris Ozma. “Ĉar vi estas lia frato, mi bonvenigis vin.”

“Kiam vi pli bone konos Fraĉjon,” diris Vilulo fervore, “vi ĝojos ke li fariĝis unu el viaj lojalaj regatoj. Mi nur nun mem ekkonas lin, kaj mi trovas multon admirindan en lia karaktero.”

Forlasinte la fratojn Ozma kaj la knabino daŭrigis sian promenadon. Baldaŭ Betinjo ekkrietis:

“La frato de Viĉjo ne povus esti egale feliĉa en Oz kiel mi. Ĉu vi scias, Doroteo, mi ne kredis ke knabino povas tiel ĝue loĝi – ie ajn – kiel ĉi tie nun?”

“Mi scias,” respondis Doroteo. “Ankaŭ mi tre ofte sentas tion.”

“Estus bonege,” pludiris Betinjo, reveme, “se ĉiu knabineto en la mondo povus loĝi en la Lando Oz; kaj ankaŭ ĉiu knabeto!”

Ozma ridis aŭdinte tion.

“Estas bonfortune por ni, Betinjo, ke via deziro ne estas plenumebla,” diris ŝi, “ĉar tiu giganta armeo da knabinoj kaj knaboj estus tiom amasa ke ni devus foriri.”

“Jes,” konsentis Betinjo, post iom da pripensado. “Mi supozas ke tio estas vera.”

image-095

image-001image-002


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.