La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 6. Vilulo Vokas Veni

image-025

LA subitalveninto estis kuriozaspekta viro, vestita per vestoj tiom vilaj ke unue Betinjo supozis lin ia besto. Sed la fremdulo finis sian falon sidante kaj tiam la knabino konstatis ke li ja estas homo. Li tenis pomon en la mano, kiun evidente li manĝadis dum sia falo, kaj tiom malmulte li skuiĝis aŭ konfuziĝis per la akcidento ke li plu manĝis tiun pomon dum li trankvile ĉirkaŭrigardis.

“Jadi!” kriis Betinjo, proksimiĝante al li. “Kiu vi estas, kaj el kie vi venis?”

“Mi? Ho, mi estas Vilulo,” diris li, denove mordante sian pomon. “Mi rapidis viziti. Bonvolu pardoni la malatendon.”

“Nu, mi s’pozas ke vi ne kulpas pri la rapido,” diris Betinjo.

“Ne. Mi grimpis pomarbon, ekstere; branĉo rompiĝis kaj – jen mi.”

Parolante la Vilulo finis sian pomon, donis la kernon al Hanĉjo – kiu avide manĝis ĝin – kaj stariĝis por ĝentile riverenci al Betinjo kaj la Rozoj.

La Reĝan Ĝardeniston preskaŭ timfrenezigis la bruo de la rompiĝanta vitro kaj la falo de la vila fremdulo en la laŭbon de Rozoj, sed nun li rigardetis el malantaŭ arbusto kaj kriis per sia grinca voĉo:

“Vi rompas la Leĝon! Vi rompas la Leĝon!”

Vilulo fiksrigardis lin solene.

“Ĉu la vitro estas la Leĝo en ĉi tiu lando?” li demandis.

“Rompi la vitron signifas rompi la Leĝon,” grincis la Ĝardenisto, kolere. “Ankaŭ, entrudiĝi en iun parton de la Regno de Rozoj signifas rompi la Leĝon.”

“Kiel vi scias tion?” demandis Vilulo.

“Nu, estas skribite en libro,” diris la Ĝardenisto, antaŭen venante kaj prenante libreton el sia poŝo. “Paĝo dek tri. Jen: ‘Se fremdulo eniras la Regnon de Rozoj la Reganto tuj kondamnu kaj mortigu lin.’ Do, komprenu, fremduloj,” li pludiris triumfe, “vi ĉiuj devas morti, via horo alvenis!”

Sed nun Hanĉjo ekpartoprenis. Li jam kaŝe retrenpaŝadis cele la Reĝan Ĝardeniston, kiun li malamis, kaj nun la kalkanoj de la mulo elĵetiĝis kaj batis la ventron de la vireto. Li duobliĝis kiel la litero “U” kaj flugis el la pordo tiom rapide – eĉ ne tuŝante la teron – ke li estis for antaŭ ol Betinjo povis palpebrumi.

Sed la mulatako timigis la knabinon.

“Venu,” ŝi flustris, proksimiĝante al la Vilulo kaj prenante lian manon; “ni iru aliloken. Oni nepre mortigos nin se ni restos ĉi tie!”

“Ne maltrankvilu, kara,” respondis Vilulo, karesante la kapon de la infano. “Mi nenion timas, ne dum mi havas la Amo-Magneton*.”

“La Amo-Magneton? Kio estas tio?” demandis Betinjo.

“Ĝi estas ĉarma sorĉilo kiu kaptas la koron de ĉiu rigardanto,” estis la respondo. “La Amo-Magneto antaŭe pendis super la portiko de la Smeralda Urbo, en la Lando Oz; sed kiam mi komencis ĉi tiun veturon nia amata Regantino, Ozma de Oz, permesis ke mi kunprenu ĝin.”

“Ho!” kriis Betinjo, fiksrigardante lin; “ĉu vere vi estas el la mirinda Lando Oz?”

“Jes. Ĉu vi jam estis tie, kara?”

“Ne; sed mi aŭdis pri ĝi. Kaj ĉu vi konas Princinon Ozman?”

“Jes ja, tre bone.”

“Kaj – kaj Princinon Doroteon?”

“Doroteo estas malnova amiko mia,” deklaris Vilulo.

“Jadi!” kriis Betinjo. “Kaj kial vi foriris el tiu belega lando Oz?”

“Mi havis taskon,” diris Vilulo, aspektante malfeliĉa kaj solena. “Mi serĉas mian karan frateton.”

“Ho! Ĉu li perdiĝis?” demandis Betinjo, sentante bedaŭron por la kompatindulo.

“Antaŭ dek jaroj,” respondis Vilulo, kiu elprenis poŝtukon kaj viŝis larmon de sia okulo. “Mi nur lastatempe trovis tiun fakton, kiam mi vidis ĝin menciita en la magia Arkivo-Libro de la Sorĉistino Glinda, en la Lando Oz. Do nun mi serĉas lin.”

“Kie li perdiĝis?” demandis la knabino simpatie.

“En Kolorado, kie mi loĝis antaŭ ol iri al Oz. Fraĉjo estis ministo, kaj forsis oron el mino. Unu tagon li eniris sian minon kaj neniam elvenis. Oni serĉis lin, sed li ne estis tie. Plene malaperis,” Vilulo finis mizere.

“Jadi! Kio do okazis al li?” ŝi demandis.

“Nur unu klarigo eblas,” respondis Vilulo, prenante novan pomon el sia poŝo kaj manĝante por kvietigi sian maltrankvilecon. “La Reĝo de la Knomoj verŝajne prenis lin.”

“La Reĝo de la Knomoj! Kiu li estas?”

“Nu, kelkfoje li nomiĝas la Metal-Monarko, sed lia vera nomo estas Rugedo. Loĝas en iu subtera kaverno. Pretendas posedi ĉiujn metalojn kaŝitajn en la tero. Ne demandu al mi la kialon.”

“Kial?”

“Ĉar mi ne scias. Sed tiu Rugedo ekkoleregas se iu fosas oron el la tero, kaj private mi opinias ke li kaptis Fraĉjon kaj portis lin al sia subtera regno. Ne – ne demandu la kialon. Mi vidas ke vi volegas demandi pri la kialo. Sed mi ne scias.”

“Sed – jadi! – sekve vi neniam trovos vian perditan fraton!” kriis la knabino.

“Eble ne; sed mi devas provi,” respondis Vilulo. “Ĝis nun mi vagadis sen trovi lin, sed tio pruvas nur ke li ne estas kie mi serĉis. Mi nun serĉas la kaŝitan enirejon de la subtera kaverno de la terura Metal-Monarko.”

“Nu,” diris Betinjo dubeme, “ŝajnas al mi ke se vi ja sukcesos iri tien la Metal-Monarko ankaŭ kaptos vin.”

“Absurde!” respondis Vilulo, senzorge. “Ne forgesu la Amo-Magneton.”

“Kion pri ĝi?” ŝi demandis.

“Kiam la feroca Metal-Monarko vidos la Amo-Magneton, li ekamos min elkore kaj faros kion ajn mi petos.”

“Ĝi devas esti vere mirinda,” diris Betinjo, respektoplene.

“Jes,” certigis la viro. “Ĉu mi montru ĝin al vi?”

“Ho, jes!” ŝi kriis; do Vilulo serĉis en sia vila poŝo kaj eltiris malgrandan arĝentan magneton, kun huffera formo.

Tuj kiam Betinjo vidis ĝin ŝi komencis ami la Vilulon pli ol antaŭe. Hanĉjo ankaŭ vidis la Magneton kaj paŝetis al Vilulo por froti sian kapon ameme sur la genuo de la viro.

Sed ilin interrompis la Reĝa Ĝardenisto, kiu puŝis sian kapon en la forcejon kaj kriis kolere:

“Vi ĉiuj estas mortokondamnitaj! Via sola oportuno eskapi estas foriri tuj.”

Tio alarmis malgrandan Betinjon, sed la Vilulo nur skuis la Magneton direkte al la Ĝardenisto. Ĉi tiu, vidante ĝin, antaŭenkuris kaj ĵetis sin al la piedoj de la Vilulo, murmurante per mieldolĉaj vortoj:

“Ho, kara, kara viro! Kiom mi amas vin! Ĉiu vilaĵo kaj ero kiu ornamas vin estas kara por mi – mia tuta havaĵo apartenas al vi! Sed jadi! foriru antaŭ ol vi plene mortos.”

“Mi ne mortos,” deklaris la Vilulo.

“Vi devos. Laŭ la Leĝo,” kriis la Ĝardenisto, komencante plori per veraj larmoj. “Rompas mian koron diri al vi tiun malplaĉan informon, sed la Leĝo diras ke ĉiuj fremduloj estas kondamnendaj fare de la Reganto kaj devos plene morti.”

“Ankoraŭ neniu Reganto kondamnis nin,” diris Betinjo.

“Kompreneble ne,” pludiris Vilulo. “Ni ankoraŭ eĉ ne vidis la Reganton de la Regno de Rozoj.”

“Nu, verdire,” diris la Ĝardenisto, per perplekstono, “ni ne havas veran Reganton, ĝuste nun. Komprenu ke ĉiuj niaj Regantoj kreskas sur arbustoj en la Reĝaj Ĝardenoj, kaj la lasta melduis kaj velkis tro frue. Do ni devis planti lin, kaj nuntempe neniu kreskas sur la Reĝaj Arbustoj kaj sufiĉe maturiĝis por ke ni pluku lin.”

“Kiel vi scias?” demandis Betinjo.

“Nu, mi estas la Reĝa Ĝardenisto. Multaj reĝuloj kreskas, mi agnoskas tion; sed ĝuste nun ili ĉiuj estas verdaj. Ĝis unu maturiĝos, mi devas mem regi la Regnon de Rozoj, kaj obeigi ĝian Leĝojn. Tial, kvankam mi amegas vin, Vilulo, mi devos mortigi vin.”

“Atendu momenton,” petegis Betinjo. “Mi volas vidi tiujn Reĝajn Ĝardenojn antaŭ ol morti.”

“Ankaŭ mi,” pludiris Vilulo. “Konduku nin tien, Ĝardenisto.”

“Ho, mi ne povas fari tion,” obĵetis la Ĝardenisto. Sed Vilulo denove montris al li la Amo-Magneton kaj post unu rigardeto la Ĝardenisto ne plu povis rezisti.

Li kondukis Vilulon, Betinjon kaj Hanĉjon al la fino de la granda forcejo kaj zorge malŝlosis malgrandan pordon. Trairinte tion ili venis en la grandiozan Reĝan Ĝardenon de la Regno de Rozoj.

Ĝin tute ĉirkaŭis alta heĝo kaj interne kreskis pluraj gigantaj rozarbustoj kiuj havis densajn verdajn foliojn velurecajn. Sur tiuj arbustoj kreskis la anoj de la Reĝa Familio de la Regno de Rozoj – viroj, virinoj kaj infanoj en ĉiuj etapoj de maturiĝo. Ĉiuj ŝajnis esti helverdaj, kvazaŭ nematuraj aŭ ne plene kreskintaj, iliaj karno kaj vestoj estis same verdaj. Ili staris tute senvivaj sur siaj branĉoj, kiuj balancis milde en la venteto, kaj iliaj plene malfermaj okuloj rigardadis rekte antaŭen, senvidaj kaj seninteligentaj.

Dum ŝi ekzamenis tiujn kuriozajn kreskantajn homojn, Betinjo pasis malantaŭ granda centra arbusto kaj tuj ekkriis pro surprizo kaj plezuro. Ĉar tie, florante perfektakolore kaj -forme, staris Reĝa Princino, kies beleco mirigis.

“Nu, ŝi estas matura!” kriis Betinjo, forpuŝante kelkajn larĝajn foliojn por observi ŝin pli detale.

“Nu, povas esti,” agnoskis la Ĝardenisto, kiu venis al la flanko de la knabino; “sed ŝi estas knabino, do ni ne povas uzi ŝin kiel Reganton.”

“Tute ne!” sonis ĥoro de mallaŭtaj voĉoj, kaj ĉirkaŭrigardante Betinjo trovis ke ĉiuj Rozoj sekvis ilin el la forcejo kaj nun staras grupe antaŭ la enirejo.

“Sciu,” klarigis la Ĝardenisto, “la regatoj de la Regno de Rozoj ne volas knabinan Reganton. Ili volas Reĝon.”

image-026image-027

“Reĝon! Ni volas Reĝon!” ripetis la ĥoro de Rozoj.

“Ĉu ŝi ne estas Reĝa?” demandis Vilulo, admirante la belan Princinon.

“Kompreneble, ĉar ŝi kreskas sur Reĝa Arbusto. Tiu Princino nomiĝas Ozga, ĉar ŝi estas prakuzino de Ozma de Oz; kaj se ŝi estus viro, ni volonte ĝoje aklamus ŝin nia Reganto.”

La Ĝardenisto tiam forturnis sin por paroli kun siaj Rozoj kaj Betinjo flustris al sia akompananto: “Ni pluku ŝin, Vilulo.”

“Bone,” diris li. “Se ŝi estas Reĝa, ŝi rajtas regi ĉi tiun Regnon, kaj se ni plukos ŝin nepre ŝi protektos nin kaj malebligos ke oni damaĝu aŭ forpelu nin.”

Do Betinjo kaj Vilulo ambaŭ prenis po brakon de la bela Roza Princino kaj malgrada tordo de ŝiaj piedoj liberigis ŝin de la branĉo sur kiu ŝi kreskis. Tre gracie ŝi paŝis de la arbusto al la tero, kie ŝi riverencis antaŭ Betinjo kaj Vilulo kaj diris per tre plaĉe dolĉa voĉo: “Mi dankas vin.”

Sed aŭdinte la sonon de tiu vortoj la Ĝardenisto kaj la Rozoj turnis sin kaj trovis ke la Princino estas plukita kaj nun vivas. Sur ĉiu vizaĝo fulmis esprimo de rankoro kaj kolero, kaj unu el la Rozoj laŭte kriis:

“Aŭdacaj mortipovuloj! Kion vi faris?”

“Plukis Princinon por vi, jen ĉio,” respondis Betinjo, gaje.

image-028

“Sed ni rifuzas ŝin! Ni volas Reĝon!” kriis Ĵak-Rozon, kaj alia aldonis per malestima voĉo: “Neniu knabino regos nin!”

La nove plukita Princino rigardis de unu al alia el siaj ribelemaj regatoj miroplene. Esprimo de malplezuro kovris ŝian vizaĝon.

“Ĉu neniu bonvenigo por mi ĉi tie, belaj regatoj?” ŝi demandis malsevere. “Ĉu mi ne venis de mia Reĝa Arbusto por esti via Reganto?”

“Vin plukis mortipovuloj, sen nia konsento,” respondis la Ĝardena Portulako, malvarme; “do ni rifuzas permesi ke vi regu nin.”

“Elpelu ŝin, Ĝardenisto, kun la aliaj!” kriis la Te-Rozo.

“Momenton, mi petas!” vokis Vilulo, prenante la Amo-Magneton el sia poŝo. “Mi kredas ke ĉi tio instigos ilian amon, Princino. Jen – prenu ĝin per via mano kaj lasu ke la rozoj vidu ĝin.”

Princino Ozga prenis la Magneton kaj tenis ĝin antaŭ la okuloj de siaj regatoj; sed la Rozoj rigardis ĝin per trankvila malestimo.

“Ho, kio fuŝas?” demandis Vilulo surprizate. “La Magneto neniam malsukcesis antaŭ nun!”

“Mi scias,” diris Betinjo, kapjesante ŝage. “Tiuj Rozoj ne havas korojn.”

“Vi pravas,” akordis la Ĝardenisto. “Ili estas belaj, kaj dolĉaj, kaj vivaj; sed ili restas rozoj. Iliaj tigoj havas dornojn, sed ne korojn.”

La Princino ĝemis kaj redonis la Magneton al la Vilulo.

“Kion mi faru?” ŝi demandis malfeliĉe.

“Elpelu ŝin, Ĝardenisto, kun la aliaj!” ordonis la Rozoj. “Ni rifuzas havi Reganton antaŭ ol virrozo – Reĝo – estos sufiĉe matura por plukiĝi.”

“Bone,” diris la Ĝardenisto obeeme. “Pardonu min, kara Vilulo, ĉar mi oponas vian volon, sed vi kaj la aliaj, inkluzive de Ozga, devas eliri el la Regno de Rozoj tuj, aŭ eĉ antaŭtuje.”

“Ĉu vi ne amas min, Ĝarĉjo?” demandis Vilulo, senzorge montrante la Magneton.

“Mi ja amas, mi amegas vin!” respondis la Ĝardenisto fervore; “sed neniu vera viro akceptas neglekti sian devon pro amo. Mia devo estas elpeli vin, do – elen!”

Dirinte tion li kaptis ĝardenforkegon kaj komencis pikminaci la fremdulojn per ĝi, por devigi ilin eliri. La mulo Hanĉjo ne timis la forkegon kaj kiam li proksimigis siajn kalkanojn al la Ĝardenisto la viro retrenfalis por eviti piedbaton.

Sed nun la Rozoj dense gr upiĝis ĉirkaŭ la malakceptitojn kaj ili baldaŭ trovis ke sub la drapiraĵoj de verdaj folioj estas multaj akraj dornoj kiuj estas pli danĝeraj ol la kalkanoj de Hanĉjo. Nek Betinjo nek Ozga nek Vilulo nek la mulo kuraĝis rezisti tiujn dornojn kaj kiam ili fortiris sin ili trovis sin malrapide pelataj tra la ĝardenpordon en la forcejon. De tie ili estis elpelataj ĉe la enirejo kaj simile tra la teritorion de la florkovrita Regno de Rozoj, kiu ne estis vere tre granda.

La Roza Princino ploris amare; Betinjo estis indigna kaj kolera; Hanĉjo kriadis defiajn “Hi-ha!”-ojn kaj la Vilulo fajfadis mallaŭte al si.

La bordo de la Regno de Rozoj estis profunda abismo, sed ekzistis baskulponto unuloke kaj tion la Reĝa Ĝardenisto mallevis ĝis la malakceptitoj transpasis ĝin.

Tiam li relevis ĝin kaj reiris kun siaj Rozoj al la forcejo, lasante la kvar kurioze diversajn kamaradojn vagi en la dezertan kaj nekonatan landon preteran.

“Ne ĝenas min, ne multe,” komentis Vilulo, dum li gvidis ilin sur la ŝtonoplena, malfekunda tero. “Mi devas serĉi mian longe perditan frateton, do ne gravas kien mi iras.”

“Hanĉjo kaj mi helpos vin trovi vian fraton,” diris Betinjo per sia plej gaja voĉo. “Mi estas nun tiom distanca de mia hejmo ke verŝajne mi neniam trovos rimedon reiri al ĝi; kaj, efektive, estas pli plezurige ĉirkaŭmarŝadi kaj aventuradi ol resti enhejme. Ĉu vi akordas, Hanĉjo?”

image-029

“Hi-ha!” diris Hanĉjo, kaj la Vilulo dankis ilin ambaŭ.

“Rilate al mi,” diris Princino Ozga de Rozlando, kun milda ĝemo, “mi devos resti por ĉiam elpelita el mia Regno. Do ankaŭ mi volonte helpos la Vilulon trovi sian perditan fraton.”

“Vi estas vere kompleza, S’rino,” diris Vilulo. “Sed se mi ne povos trovi la subteran kavernon de Rugedo, (La Reĝo antaŭe nomiĝis “Rokat”, sed trinkinte la “Akvon de Forgeso” li forgesis sian nomon kaj devis renomiĝi.) la Metala Monarko, mi neniam trovos karan Fraĉjon.”

“Ĉu neniu scias kie ĝi estas?” demandis Betinjo.

“Nepre scias tion iu,” estis la respondo de Vilulo. “Sed ne ni. Ni povos sukcesi nur se ni plu marŝados ĝis ni trovis personon kiu povos gvidi nin al la kaverno de Rugedo.”

“Eble ni mem trovos ĝin sen helpo,” proponis Betinjo.

“Kiu scias?”

“Neniu scias tion, escepte de la verkanto de ĉi tiu rakonto,” diris Vilulo. “Sed ni trovos nenion – eĉ ne vespermanĝon – se ni ne plumarŝos. Jen vojo. Ni sekvu ĝin kaj trovu kien ĝi kondukas.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.