La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 21. Falsmodesta Frato

image-080

KUN rapide batantaj koroj ili ĉiuj antaŭenkuris kaj, preter grupo de dignaj metalaj arboj, trovis vere nekredeblan scenon.

Jen Rugedo kaptita de la manoj de la oficiroj de Ugabuo, el kiuj dek du firme tenis la oldan knomon malgraŭ lia strebado eskapi. Jen ankaŭ Reĝino Kaj, severe rigardanta la baraktoscenon; sed vidante siajn malnovajn akompanantojn proksimiĝi ŝi forturnis sin honte.

Ĉar Kaj kaj ŝiaj oficiroj vere estis malagrabla vidaĵo.

La vestoj de Ŝia Moŝto, iam tiom riĉaj kaj belaj, nun estis trivitaj kaj disŝiritaj pro ŝia longa rampado tra la tunelo kiu, konsciu, kondukis ŝin rekte en la Metalan Arbaron.

Efektive ĝi estis unu el la tri sekretaj vojoj, kaj nepre la plej malfacila. Kaj ne nur trovis siajn belajn jupon kaj jakon ŝiritaj, sed ŝia krono estis fleksita kaj disbatita kaj eĉ ŝiaj ŝuoj estis tiom tranĉitaj kaj splititaj ke ili estis pretaj fali de ŝiaj piedoj.

La oficiroj suferis eĉ iom pli ol ilia ĉefo, ĉar truoj estiĝis en la genuoj de iliaj pantalonoj, kaj akraj pintoj de rokoj en la plafono kaj flankoj de la tunelo ĉifonigis ĉiun milimetron de la iam belaj uniformoj. Pli ĉifona kaj mizera armeo neniam restis post batalo, ol tiuj senkulpaj viktimoj de la rokoplena vojo. Sed ĝi ŝajnis al ili la sola rimedo por eskapi de la kruela Reĝo de la Knomoj; do ili plu rampadis, malgraŭ sia suferado.

Kiam ili atingis la Metalan Arbaron iliaj okuloj vidis pli da rabaĵoj ol ili iam prirevis; sed ili estis kaptitoj en tiu grandega kupolo kaj ne povos eskapi preninte la abundajn riĉaĵojn. Eble neniam ekzistis pli malfeliĉa kaj hejmsopirema aro de “konkerintoj” ol tiu grupo el Ugabuo.

Post pluraj tagoj da vagado en la eksterordinara karcero ilin timigis trovi ke Rugedo ĉeestas. Senesperaj pro sia malgaja stato, la oficiroj montris kuraĝon la unuan fojon post sia foriro el la hejmo kaj, ne sciante ke Rugedo ne plu estas Reĝo de la knomoj, ili ĵetis sin sur lin kaj ĵus sukcesis kapti lin kiam iliaj kunaventurantoj atingis tiun lokon.

“Jadi jade!” kriis Betinjo. “Kio okazis al vi ĉiuj?”

Kaj antaŭeniris por renkonti ilin, malgaja kaj indigna.

“Necesis eskapi el la truo tra malgranda tunelo kiu havas akrajn pintoplenajn rokojn ambaŭflanke,” diris ŝi, “kaj ne nur niaj vestoj ĉifoniĝis sed nia karno estas tiom vundita kaj doloroplena ke ĉiu nia artiko estas rigida kaj lama. Aldonas al nia sufero ke ni ankoraŭ estas kaptitoj; sed nun ni sukcesis kapti la fian Metalan Monarkon kaj ni devigos lin liberigi nin.”

“Rugedo ne plu estas la Metala Monarko, Reĝo de la Knomoj,” Fajliloj informis ŝin. “Li estas senpostenigita kaj pelita el sia regno de Kuoks; sed jen la nova Reĝo, kies nomo estas Kaliko, kaj plaĉas al mi certigi al Via Moŝto ke li estas nia amiko.”

“Plezurigas renkonti Vian Moŝton, tute certe,” diris Kalikot, klinante sin tiom ĝentile kiom se la Reĝino ankoraŭ surhavus belegajn vestojn.

La oficiroj, aŭdinte tiun klarigon, nun liberigis Rugedon; sed, ĉar li ne havis kien iri, li apude staris kaj frontis sian iaman serviston, nun Reĝo anstataŭ li, humile kaj plede.

“Kion vi faras ĉi tie?” demandis Kalikot severatone.

“Nu, oni promesis tiom da trezoro kiom mi povos porti en miaj poŝoj,” respondis Rugedo; “do mi venis ĉi tien por akiri ĝin, ĉar mi ne volis ĝeni Vian Moŝton.”

“La ordono estis ke vi por ĉiam forlasu la landon de la knomoj!” deklaris Kalikot.

“Mi scias; kaj mi foriros tuj kiam mi plenigis miajn poŝojn,” diris Rugedo, humile.

“Do plenigu ilin kaj foriru,” respondis la nova Reĝo.

Rugedo obeis. Klininte sin, li komencis preni manplenojn da juveloj kaj ŝovi ilin en siajn poŝojn. Ili estis multepezaj, tiuj diamantoj kaj rubioj kaj smeraldoj kaj ametistoj kaj ceteraĵoj, tiel ke post nelonge Rugedo apenaŭ povis stari pro la pezego, kvankam la poŝoj ankoraŭ ne estis plenaj. Kiam li ne plu povis klini sin sen fali, Betinjo kaj Polikromo kaj la Roza Princino helpis lin, prenante la plej altkvalitajn gemojn kaj puŝante ilin en liajn poŝojn.

Fine ili ĉiuj estis plenaj kaj Rugedo estis komika vidaĵo, ĉar certe neniu iam antaŭe havis tiom da poŝoj, kaj ja ne poŝon plenan de tia altevalora aro da gemoj. Li neglektis danki la junulinojn pro ilia komplezo, sed li malafable kapgestis adiaŭe al ili kaj ŝanceliĝante marŝis laŭ la vojo per kiu li antaŭe venis. Ili lasis lin foriri silente, ĉar malgraŭ ĉiu prenitaĵo, la amaso de juveloj sur la tero apenaŭ aspektis malpli densa, pro sia multenombreco. Ili ankaŭ esperis ke ili la lastan fojon vidis la maldignan eksreĝon.

image-081

“Min multe ĝojigas ke li foriris,” diris Betinjo, profunde ĝemante. “Se li ne senzorge kaj malsaĝe elspezos sian riĉon, li havas sufiĉe por fondi bankon kiam li atingos Oklahoman.”

“Sed mia frato – mia kara frato! Kie li estas?” demandis Vilulo maltrankvile. “Ĉu vi vidis lin, Reĝino Kaj?”

“Kiel aspektas via frato?” demandis la Reĝino.

Vilulo hezitis respondi, sed Betinjo diris: “Oni nomas lin la Malbelulo. Eble vi rekonos lin pro tio.”

“Ni vidis nur unusolan personon en ĉi tiu kaverno,” diris Kaj, “kaj li forkuris de ni kiam ajn ni proksimiĝis al li. Li kaŝis sin tie, inter la neoraj arboj, kaj ni ankoraŭ ne sukcesis vidi lian vizaĝon. Do mi ne povas scii ĉu aŭ ne li estas malbela.”

“Nepre estas mia kara frato!” kriis Vilulo.

“Jes, nepre,” konsentis Kalikot. “Neniu alia loĝas en ĉi tiu grandioza kupolo, do ne povas esti eraro.”

“Sed kial li kaŝis sin inter tiuj verdaj arboj, anstataŭ ĝui ĉiujn ĉi tiujn brilantajn orajn?” demandis Betinjo.

“Ĉar li trovas manĝaĵojn inter la naturaj arboj,” respondis Kalikot, “kaj mi memoras ke li konstruis malgrandan domon tie, en kiu li dormas. Rilate al tiuj brilantaj oraj arboj, mi agnoskas ke unuavide ili tre bele aspektas. Oni ne povas ne admiri ilin, kaj ankaŭ la riĉajn juvelojn dismetitajn sub ilin, sed se oni devas konstante rigardi ilin, ili fariĝas iom tedaj.”

“Mi kredas ke tio estas vera,” deklaris Vilulo. “Mia kara frato tre saĝe preferas realajn arbojn ol imitaĵojn. Sed venu, ni iru tien por trovi lin.”

Vilulo tuj komencis paŝi al la verda arbareto, kaj la aliaj sekvis lin, dezirante vidi la finan saviĝon de lia longe serĉita, longe perdita frato.

Ne longe for de la rando de la arbareto ili trovis malgrandan dometon, lerte faritan el tigoj kaj oraj branĉoj kunplektitaj. Dum ili proksimiĝis al la loko ili ekvidis ulon kuri en la dometon kaj brufermi la pordon post si.

Vilulo kuris al la pordo kaj laŭte kriis:

“Frato! Frato!”

“Kiu vokas,” demandis malfeliĉa, malfortika voĉo el interne de la dometo.

“Vilulo – via propra amanta frato – kiu delonge serĉas vin kaj nun venis savi vin.”

“Tro malfrue!” respondis la malgaja voĉo. “Neniu nun povas savi min.”

“Ho, vi eraras pri tio,” diris Vilulo. “Estas nova Reĝo de la Knomoj, nomita Kalikot, anstataŭ Rugedo, kaj li promesis liberigi vin.”

“Liberigi! Mi ne kuraĝas liberiĝi!” diris la Malbelulo, per senespera voĉo.

“Kial ne, Frato?” demandis Vilulo, maltrankvile.

“Ĉu vi scias kion oni faris al mi?” sonis la respondo tra la fermita pordo.

“Ne. Diru al mi, Frato, kion oni faris?”

“Kiam Rugedo unue kaptis min mi estis tre bela. Ĉu vi memoras, Vilulo?”

“Ne klare, Frato; vi estis tre juna kiam mi foriris de la hejmo. Sed mi memoras ke Panjo opiniis vin bela.”

“Ŝi pravis! Mi estas certa ke ŝi pravis,” ploris la kaptito. “Sed Rugedo volis damaĝi min – fari min tia ke la tuta mondo opinios min malbela – do li faris fian sorĉon. Mi enlitiĝis bela – eble, pli ĝuste, linda – nu, tre modeste, mi nur diru bonaspekta – kaj mi vekiĝis la postan matenon la plej malbela homo en la tuta mondo!

Mi tiom aĉaspektas ke kiam mi rigardas per spegulo mi timigas min.”

“Povra Frato,” diris Vilulo kompate, kaj ĉiuj aliaj silentis simpatie.

“Mi tiom hontis pro mia aspekto,” daŭrigis la voĉo de la frato de Vilulo, “ke mi volis kaŝi min; sed la kruela Reĝo Rugedo devigis min aperi antaŭ la tuta knomaro, al kiu li diris: ‘Jen la Malbelulo!’ Sed kiam la knomoj vidis mian vizaĝon ĉiuj ekridis kaj rikanis, kaj tio instigis ilin ne plu labori. Vidante tion, Rugedo koleriĝis kaj puŝis min en tunelon, kaj fermis la rokenirejon por ke mi ne povu eliri. Mi sekvis la longon de la tunelo ĝis atingi ĉi tiun kupolegon, kie staras la eksterordinara Metala Arbaro, kaj ĉi tie mi restas de tiam.”

“Kompatinda Frato!” ripetis Vilulo. “Sed mi petas vin nun eliri kaj fronti nin, viajn amikojn. Neniu ĉi tie ridos aŭ rikanos, negrave kiom malbela vi estas.”

“Neniel,” ĉiuj aldonis, subtene.

Sed la Malbelulo rifuzis la inviton.

“Mi ne povas,” diris li; “vere, mi ne povas fronti nekonatojn, ĉar mi estas malbela.”

Vilulo turnis sin al la ĉirkaŭanta grupo.

“Kion mi faru?” li demandis lamente. “Mi ne povas lasi mian karan fraton ĉi tie, kaj li rifuzas veni el tiu domo kaj fronti nin.”

“Mi scias,” respondis Betinjo. “Li surmetu maskon.”

“Ĝuste tiun ideon mi bezonis!” kriis Vilulo, ĝoje; kaj li vokis: “Frato, metu maskon sur vian vizaĝon, tiel ke neniu el ni povos vidi kia vi aspektas.”

“Mi ne havas maskon,” respondis la Malbelulo.

“Jen,” diris Betinjo; “li uzu mian poŝtukon.”

Vilulo rigardis la malgrandan kvadratan ŝtofpecon kaj kapneis.

“Ne sufiĉe granda,” li oponis; “mi certas ke ĝi ne sufiĉas por kaŝi la vizaĝon de viro. Sed li povos uzi mian.”

Dirinte tion li tiris el poŝo sian propran poŝtukon kaj iris al la pordo de la dometo.

“Jen, mia Frato,” li vokis, “prenu ĉi tiun poŝtukon kaj faru el ĝi maskon. Mi ankaŭ donos al vi mian tranĉiilon por ke vi povu tranĉi truetojn por la okuloj, kaj poste ligu ĝin sur vian vizaĝon.”

La pordo malrapide malfermiĝis, nur sufiĉe por ke la Malbelulo elmetu sian manon kaj prenu la poŝtukon kaj la tranĉilon. Poste ĝi refermiĝis.

“Ne forgesu truon por via nazo,” kriis Betinjo. “Vi devos spiri, memoru.”

Dum kelka tempo estis silente. Reĝino Kaj kaj ŝia armeo sidis sur la tero ripozante. Betinjo sidis sur la dorso de Hanĉjo. Polikromo dancis leĝere tien kaj reen sur la juvelitaj vojoj dum Fajliloj kaj la Princino promenis tra la arbaretoj brak’-en-brake. Tiktoko, kiu neniam estis laca, staris senmove.

Post iom da tempo sono aŭdeblis el la dometo.

“Ĉu vi pretas?” demandis Vilulo.

“Jes, Frato,” estis la respondo kaj la pordo malfermiĝis por lasi la Malbelulon elpaŝi.

Betinjo eble ridus aŭdeble se ŝi ne memorus kiom facile la frato de Vilulo sentas mokon, ĉar la poŝtuko per kiu li maskis sian aspekton estis ruĝa kovrita per grandaj blankaj rondaj punktoj. En ĝi du truoj estis tranĉitaj – antaŭ la okuloj – kaj du malpli grandaj antaŭ la nazo ebligis ke la viro facile spiradu. La tuko estis streĉe tirita sur la vizaĝon de la Malbelulo kaj ligita malantaŭ lia kolo.

image-082

Liaj vestoj iam estis bonaj, sed nun estis lamentige trivitaj kaj ĉifonaj. Liaj silkaj ŝtrumpoj enhavis truojn, kaj liaj ŝuoj estis skrapitaj kaj bezonis nigriĝi. “Sed kion oni anticipu,” flustris Betinjo, “pri persono kiu de tiom da jaroj estis kaptito?”

Vilulo antaŭenkuris kaj ĉirkaŭbrakumis sian nove retrovitan fraton per ambaŭ brakoj. La frato ankaŭ ĉirkaŭbrakumis Vilulon, kiu post tio antaŭenkondukis lin kaj konigis lin al la tuta kunveninta grupo.

“Ĉi tiu estas la nova Reĝo de la Knomoj,” li diris kiam ili atingis Kalikoton. “Li estas nia amiko, kaj liberigis vin.”

“Tio estas afabla komplezo,” respondis Malbelulo per malfeliĉa voĉo, “sed mi malvolegas reiri al la mondo en ĉi tia stato. Krom se mi restos por ĉiam maskita, mia aĉa vizaĝo acidigos la lakton kaj malfunkciigos la horloĝojn.”

“Ĉu ne eblos iel nuligi la sorĉon?” demandis Betinjo.

Vilulo rigardis espereme Kalikoton, kiu kapneis.

“Certe mi ne povas nuligi la sorĉon,” li diris. “Rugedo amis la magion, kaj lernis multajn sorĉojn kiujn tute ne konas ni, la aliaj knomoj.”

“Eble Rugedo mem povus nuligi sian propran sorĉon,” sugestis Kaj; “sed, domaĝe, ni lasis la oldan Reĝon eskapi.”

“Ne gravas, mia kara Frato,” diris Vilulo konsole; “min tre feliĉigas retrovi vin eĉ kvankam eble mi neniam vidos vian vizaĝon. Do ni festu ĉi tiun ĝojigan rekuniĝon.”

La Malbelulon plorigis tiu tenera parolo, kaj la larmoj komencis malsekigi la ruĝan poŝtukon, do Vilulo delikate viŝis ilin per la maniko de sia mantelo.

image-083


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.