La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 9. La Rabio de Rugedo Ruĝe Radias

image-037

LA vojo elektita de la aventurantoj kondukis surmonten kaj envalen kaj turnadis sin tie kaj tie laŭ ŝajne sencela maniero. Sed konstante ĝi pliproksimiĝis al aro da malaltaj montoj kaj Fajliloj diris pli ol unufoje ke li certas ke la enirejo al la kaverno de Rugedo troviĝas inter tiuj severaj montetoj.

Pri tio li tute pravis. Profunde sub la plej proksima monto estis belega ĉambro ĉizita el la solida roko, kies muroj kaj tegmento scintilis pro miloj da grandiozaj juveloj. Tie, sur trono el pura oro, sidis la fama Reĝo de la Knomoj, vestita per belaj roboj kaj portanta superban kronon ĉizitan el unusola sangoruĝa rubio.

Rugedo, la Monarko de ĉiuj Metaloj kaj Valoraj Ŝtonoj de la Subtera Mondo, estis ronda vireto kun fluanta blanka barbo, ruĝa vizaĝo, brilantaj okuloj kaj severa mieno kiu kovris lian tutan frunton. Oni supozus, rigardante lin, ke li sendube estas gaja; oni supozus, pro lia enorma riĉeco, ke li sendube estas feliĉa; sed tiel ne estis. La Metala Monarko estis malagrabla kaj kolera ĉar mortipovuloj elfosis tiom da trezoro el la tero kaj gardas ĝin surtere, kie la tuta potenco de Rugedo kaj liaj knomoj ne povas repreni ĝin. Li malamis ne nur la mortipovulojn sed ankaŭ la feojn loĝantajn sur la tero aŭ super ĝi, kaj anstataŭ esti kontenta pro la riĉaĵoj kiujn li plu posedas li malfeliĉis ĉar li ne posedas ĉiujn oron kaj juvelojn en la mondo.

Rugedo estis preskaŭ endorma, en sia seĝo, kiam li subite rektiĝis, elsonigis koleran muĝon kaj komencis batadi grandan gongon kiu staris apud li.

La sono plenigis la vastan kavernon kaj penetris ĝis multaj preteraj kavernoj, kie nenombreblaj knomoj prilaboradis siajn senfinajn taskojn, martelante oron kaj arĝenton kaj aliajn metalojn, aŭ fandante ercojn en grandaj fornoj, aŭ polurante scintilantajn gemojn. La knomoj tremis pro la sono de la gongo de la Reĝo kaj flustris timeme unu al alia ke io malagrabla nepre okazos; sed neniu aŭdacis heziti dum sia laborado.

La pezaj kurtenoj el ordrapo repuŝiĝis kaj Kalikot, la Alta Ĉambelano de la Reĝo, eniris antaŭ la Reganton.

“Kio estas, Via Moŝto?” li demandis, larĝe oscedante, ĉar li ĵus vekiĝis.

“Estas?” muĝis Rugedo, feroce batante la plankon per sia piedo. “Tiuj malsaĝaj mortipovuloj estas, jen kio! Kaj baldaŭ ili estos ĉi tie.”

“Ĉi tie?” demandis Kalikot.

“Jes!”

“Kiel vi scias?” daŭrigis la Ĉambelano, denove oscedante.

“Mi sentas per miaj ostoj,” diris Rugedo. “Mi ĉiam sentas kiam tiuj malamindaj terrampuloj proksimiĝas al mia Regno. Mi estas certa, Kalikot, ke mortipovuloj ĉimomente mem estas survoje por ĝeni min – kaj mi malamas mortipovulojn pli ol eĉ katarian teon!”

“Do, kion mi faru?” demandis la knomo.

“Rigardu per via spiontubo, kaj vidu kie estas la invadantoj,” ordonis la Reĝo.

Do Kalikot iris al tubo en la muro el roko kaj metis sian okulon sur ĝin. La tubo iris el la kaverno laŭ la flanko de la monto kaj ĉirkaŭiris plurajn kurbaĵojn kaj angulojn, sed ĉar ĝi estis magia spiontubo Kalikot povis vidi per ĝi egalfacile kiel per rekta.

“Ho – hum,” diris li. “Mi vidas ilin, Via Moŝto.”

“Kiaj ili aspektas?” demandis la Monarko.

“Estas malfacile respondi tiun demandon, ĉar ĝis nun mi neniam vidis pli kuriozan grupon da uloj,” respondis la knomo. “Tamen, tia kolektiĝo de kuriozuloj povus esti danĝera. Estas kupra homo, funkciigata de maŝinoj – ”

“Ba! temas nur pri Tiktoko,” diris Rugedo. “Mi ne timas lin. Ja, antaŭ nelonge mi renkontis lin kaj ĵetis lin en puton.”

“Do evidente iu eltiris lin,” diris Kalikot. “Kaj estas knabineto – ”

“Doroteo?” demandis Rugedo, saltante pro timo.

“Ne; alia knabino. Efektive, pluraj knabinoj, diversgrandaj; sed ne Doroteo, nek Ozma.”

“Bone!” kriis la Reĝo, ĝemante pro plitrankviliĝo.

Kalikot plu premis sian okulon al la spiontubo.

“Mi vidas,” diris li, “armeon de viroj el Ugabuo. Ĉiuj estas oficiroj kaj portas glavojn. Kaj estas Vilulo – li aspektas tute ne danĝera – kaj malgranda azeno kun grandaj oreloj.”

“Pu!” kriis Rugedo, klakante per siaj fingroj malestime.

“Mi ne timas tian amasaĉon. Dekduo da miaj knomoj povas detrui ilin ĉiujn dum momenteto.”

“Mi ne certas pri tio,” diris Kalikot. “Estas malfacile detrui homojn el Ugabuo, kaj mi kredas ke la Roza Princino estas feino. Kaj vi scias tute bone ke Polikromon, la filinon de la Ĉielarko, povas damaĝi neniu knomo.”

“Polikromo! Ĉu ŝi estas en la grupo?” demandis la Reĝo.

“Jes; mi ĵus rekonis ŝin.”

“Do tiuj uloj venas ĉi tien pro neniu paca celo,” deklaris Rugedo, feroce sulkigante la frunton. “Efektive, neniu venas ĉi tien pro paca celo. Mi malamas ĉiujn, kaj ĉiuj malamas min!”

“Tute vere,” diris Kalikot.

“Necesos iel malebligi ke tiuj uloj atingu mian regnon.

Kie ili estas nun?”

“Ĝuste nun ili trairas la Kaŭĉukan Landon, Via Moŝto.”

“Bone! Ĉu viaj magnetaj kaŭĉukaj dratoj bone funkcias?”

“Mi kredas ke jes,” respondis Kalikot. “Ĉu via Reĝa Volo estas ke ni iom amuzu nin per tiuj invadantoj?”

“Jes,” respondis Rugedo. “Mi volas instrui al ili ion neniam forgesotan.”

Nu, Vilulo tute ne konsciis ke li estas en Kaŭĉuka Lando, nek iu el liaj akompanantoj. Ili rimarkis ke ĉio ĉirkaŭ ili havas nehelan grizan koloron kaj ke la vojo sur kiu ili marŝas estas mola kaj resaltema, tamen ili eĉ ne suspektis ke la rokoj kaj arboj estas el kaŭĉuko kaj eĉ la vojo surtretata konsistas el kaŭĉuko.

Baldaŭ ili atingis rivereton kie brilanta akvo kuras tra profunda kanalo kaj forrapidas inter altaj rokoj malalten cele la fundon de la flanko de la monto. Trans la rivereto estis paŝŝtonoj, tiel lokitaj ke veturantoj povas facile salti de unu al alia, kaj tiel transiri la akvon al la alia bordo.

Tiktoko marŝis antaŭe, sekvate de siaj oficiroj kaj Reĝino Kaj. Post ili iris Betinjo Bobin kaj Hanĉjo, Polikromo kaj Vilulo, kaj plejlaste la Roza Princino kun Fajliloj. La Horloĝfunkcia Homo vidis la rivereton kaj la paŝŝtonojn kaj, senhalte, metis sian piedon sur la unuan ŝtonon.

La rezulto estis miriga. Unue li subiĝis en la molan kaŭĉukon, kiu poste resaltis kaj sorigis Tiktokon en la aero, kie li renversiĝis plurfoje kaj surteriĝis sur kaŭĉukan rokon longe malantaŭ la grupo.

Generalo Pomo ne vidis Tiktokon salti, ĉar ĉi tiu tre rapide malaperis; sekve li ankaŭ paŝis sur la ŝtonon (vi prave divenas ke ĝi estis konektita al la magneta kaŭĉuka drato de Kalikot) kaj tuj suprenĵetiĝis kvazaŭ sago.

Generalo Vafleto sekvis kaj lin trafis simila sorto, sed nun la aliaj rimarkis ke io malĝustas kaj unuanime ili haltigis la marŝvicon kaj rerigardis laŭlonge de la vojo.

Jen Tiktoko, ankoraŭ saltanta de unu kaŭĉuka roko al alia, ĉiufoje leviĝante malpli alten super la tero. Kaj jen Generalo Pomo, saltanta alidirekten, kun sia triangula ĉapelo falinta sur liajn okulojn kaj la longa glavo frapanta la brakojn kaj kapon dum ĝi balanciĝis unuflanken kaj aliflanken. Jen, ankaŭ, Generalo Vafleto, kiu batiĝis kapantaŭe kontraŭ kaŭĉukan rokon kaj estis tiom ĉifita ke lia ronda korpo aspektis saltanta pilko pli ol homa formo.

Betinjo ridis gaje pro la kurioza vidaĵo kaj Polikromo eĥis ŝian ridon. Sed Ozga estis serioza kaj sindemandanta, kaj Reĝino Kaj koleriĝis vidante la ĉefoficirojn de la Armeo de Ugabuo saltadi tiom maldigne. Ŝi kriis al ili ke ili haltu, sed ili ne povis obei, eĉ kvankam ili volonte farus tion. Fine, tamen, ili ĉiuj ĉesis saltadi kaj sukcesis surpiediĝi kaj rekuniĝi kun la Armeo.

“Kial vi faris tion?” demandis Kaj, kiu aspektis multe provokita.

“Ne demandu al ili la kialon,” diris Vilulo tre serioze.

“Mi sciis ke vi demandos al ili la kialon, sed vi devus ne fari tion. La kialo estas klara. Tiuj ŝtonoj estas el kaŭĉuko; sekve ili ne estas ŝtonoj. Eĉ ĉi tiu vojo ne estas vojo; ĝi estas kaŭĉuka. Se ni ne tre zorgos, via Moŝto, ni verŝajne ĉiuj devos salti, same kiel viaj kompatindaj oficiroj kaj Tiktoko.”

“Do ni zorgu,” komentis Fajliloj, kiu estis plena de saĝo; sed Polikromo volis provi la kvaliton de la kaŭĉuko, do ŝi komencis danci. Ĉiu paŝo pli alten ĵetis ŝin en la aeron, tiel ke ŝi similis grandan papilion leĝere flirtantan.

image-038

Baldaŭ ŝi saltegis kaj flugis trans la rivereton, surteriĝante leĝere kaj firme aliflanke.

“Nenia kaŭĉuko ĉi tie,” ŝi vokis al ili. “Vi ĉiuj provu transsalti la rivereton sen tuŝi la paŝŝtonojn.”

Kaj kaj ŝiaj oficiroj ne emis provi tian riskoplenan aventuron, sed Betinjo tuj komprenis la valoron de la sugesto kaj komencis saltadi ĝis ŝi trovis sin saltanta preskaŭ tiom alten kiel Polikromo. Tiam ŝi subite klinis sin antaŭen kaj la sekva salto portis ŝin facile trans la rivereton, kie ŝi surteriĝis apud la Filino de la Ĉielarko.

“Venu, Hanĉjo!” vokis la knabino, kaj la azeno penis obei. Li sukcesis salti iom alten sed kiam li provis salti trans la rivereton li mistaksis la distancon kaj falis plaŭde en la mezon de la akvo.

“Hi-ha!” li ploris, baraktante por naĝi al la bordo.

Betinjo antaŭenkuris por helpi lin eliri, sed kiam la mulo staris sekure apud ŝi ŝi mirege trovis ke li tute ne estas malseka.

“La akvo estas seka,” diris Polikromo, trempante sian manon en la rivereton kaj montrante ke la akvo falas de ĝi kaj lasas ĝin tute seka.

“Tiukaze,” respondis Betinjo, “ili ĉiuj povos marŝi tra la akvon.”

Ŝi vokis al Ozga kaj Vilulo dirante ke ili transvadu, certigante al ili ke la akvo estas neprofunda kaj ne malsekigos ilin. Tuj ili sekvis ŝian konsilon, evitante la kaŭĉukajn paŝŝtonojn, kaj transiris facile. Tio kuraĝigis la tutan grupon vadi tra la seka akvo, kaj post kelkaj minutoj ili ĉiuj grupiĝis sur la bordo kaj rekomencis sian veturon laŭ la vojo kondukanta al la regno de la Reĝo de la Knomoj.

Kiam Kalikot denove rigardis per sia magia spiontubo li kriis:

“Misfortuno, Via Moŝto! Ĉiuj invadantoj trapasis la Kaŭĉukan Landon kaj nun rapide proksimiĝas al la enirejo de viaj kavernoj.”

Rugedo kolerege sakris pro la informo kaj lia kolero estis tiom granda ke plurfoje, dum li tien kaj reen paŝadis en sia juvelita kaverno, li paŭzis por piedbati la tibiojn de Kalikot, kiuj estis tiom sentemaj ke la kompatinda knomo kriegis pro doloro. Fine la Reĝo diris:

“Neniu alia rimedo ekzistas ol faligi tiujn aŭdacajn invadantojn en la Kavan Tubon.”

Kalikot eksaltis pro tio kaj rigardis sian mastron miroplene.

“Se vi faros tion, Via Moŝto,” li diris, “vi tre kolerigos Tititi-Huĉun.”

“Ne gravas,” respondis Rugedo. “Tititi-Huĉu loĝas aliflanke de la mondo, do kiel ĝenos min lia kolero?”

Kalikot tremis kaj elsonigis ĝemeton.

“Memoru liajn terurajn fortojn,” li pledis, “kaj memoru ke li avertis vin, kiam lastafoje vi glitigis ulojn tra la Kavan Tubon, ke se vi denove faros tion li venĝos.”

La Metala Monarko marŝis tien kaj reen silente, profunde pensante.

“El du danĝeroj,” diris li, “estas saĝe elekti la plej malgravan. Kion, laŭ via supozo, tiuj invadantoj volas?”

“La Longorela Aŭskultanto aŭskultu ilin,” proponis Kalikot.

“Alvoku lin tuj!” ordonis Rugedo fervore.

Do post kelkaj minutoj eniris la kavernon knomo kun enormaj oreloj, kiu profunde klinis sin antaŭ la Reĝo.

“Fremduloj proksimiĝas,” diris Rugedo, “kaj mi volas scii ilian celon. Atente aŭskultu iliajn parolojn kaj diru al mi kial ili venas ĉi tien kaj cele kion.”

La knomo denove riverencis kaj etendis siajn grandajn orelojn, milde balancante ilin supren kaj malsupren kaj ambaŭflanken. Duonon de horo li staris silente, aŭskultante, dum senpacienciĝis la Reĝo kaj Kalikot pro la prokrasto. Fine la Longorela Aŭskultanto parolis:

image-039

“Vilulo venas ĉi tien por savi sian fraton el kaptiteco,” diris li.

“Ha, la Malbelulon!” kriis Rugedo. “Nu, Vilulo rehavu sian malbelan fraton, ne gravas al mi. Li estas pigra kaj rifuzas labori kaj konstante ĝenas min. Kie estas la Malbelulo nun, Kalikot?”

“Kiam lastafoje Via Moŝto renkontis la kaptiton vi ordonis ke mi sendu lin al la Metala Arbaro, kaj mi faris tion. Mi supozas ke li ankoraŭ estas tie.”

“Tre bone. La invandantoj malfacile trovos la Metalan Arbaron,” diris la Reĝo, ridetante pro malica plezuro, “ĉar ja ofte mi mem ne povas trovi ĝin, kvankam mi mem kreis la arbaron kaj faris ĉiun arbon, el oro kaj arĝento, por sekure gardi tie la valorajn metalojn kontraŭ mortipovuloj. Sed diru al mi, Aŭskultanto, ĉu la fremduloj volas ankoraŭ ion?”

“Jes ja!” respondis la knomo. “La Armeo de Ugabuo nepre volas kapti ĉiujn riĉajn metalojn kaj maloftajn juvelojn en via regno, kaj la oficiroj kaj ilia Reĝino interkonsentis dividi la kaptaĵojn kaj forporti ilin.”

Aŭdinte tion Rugedo elkriis koleregan muĝon kaj komencis saltodancadi, ruli siajn okulojn, kunfrapi siajn dentojn kaj svingi siajn brakojn furioze. Poste, dum ekstazo de kolero, li prenis la longajn orelojn de la Aŭskultanto kaj tiris kaj tordis ilin kruele; sed Kalikot kaptis la sceptron de la Reĝo kaj frapis liajn fingrartikojn, tiel ke Rugedo forlasis la orelojn kaj ekĉasis sian Reĝan Ĉambelanon ĉirkaŭ la tronon.

La Aŭskultanto utiligis tiun oportunon por forgliti de la kaverno kaj eskapi, kaj laciginte sin per ĉasado al Kalikot la Reĝo ĵetis sin sur sian tronon kaj anhelegis, dum li rigardadis malice sian defieman regaton.

“Ŝparu vian forton por batali la malamikojn,” proponis Kalikot. “Okazos terura batalo kiam la Armeo de Ugabuo venos ĉi tien.”

“La Armeo ne venos ĉi tien,” diris la Reĝo, ankoraŭ tusante kaj anhelante. “Mi faligos ilin en la Kavan Tubon – ĉiun viron kaj inon!”

“Kaj vi tiel defios Tititi-Huĉun?” demandis Kalikot.

“Jes. Iru tuj al mia Ĉefmagiisto kaj ordonu ke li turnu la vojon cele la Kavan Tubon, kaj li faru la enirejon de la Tubo nevidebla, tiel ke ili ĉiuj falos en ĝin.”

Kalikot foriris skuante sian kapon, ĉar li kredis ke Rugedo tre grave eraras. Li trovis la Magiiston kaj ordonis ke la vojo tordiĝu tiel ke ĝi kondukos rekte al la aperturo de la Kava Tubo, kaj ke tiu aperturo nevidebliĝu.

Obeinte la ordonojn de sia mastro, la Reĝa Ĉambelano iris al sia privata ĉambro kaj komencis verki leterojn por rekomendi sin, dirante ke li estas honestulo, bona servisto, kaj manĝas malmulte.

“Tre baldaŭ,” li diris al si, “mi devos serĉi alian postenon, ĉar tute certe Rugedo ruinigis sin per tiu senzorga defio al la potenca Tititi-Huĉu. Kaj kiam oni serĉas postenon rekomendoletero estas tre efikoplena.”

image-040


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.