La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 10. Tra Terura Tubo

image-041

VERŜAJNE Polikromo, kaj eble Reĝino Kaj kaj ŝia Armeo, povintus forpeli la sorĉon faritan de la Ĉefmagiisto de Rugedo se ili scius ke danĝero pretas; ĉar la Filino de la Ĉielarko estis feino kaj ĉar Ugabuo estas parto de la Lando Oz ĝiaj loĝantoj ne estas facile trompeblaj per tia vulgara magio kian majstris la Reĝo de la Knomoj. Sed neniu suspektis specialan danĝeron ĝis post sia eniro en la kavernon de Rugedo, do ili marŝadis tute kontente kiam Tiktoko, kiu antaŭmarŝadis, ekmalaperis.

La oficiroj kredis ke sendube li ĉirkaŭiris angulon, do ili plu marŝis kaj ĉiuj same ekmalaperis – unu post la alia.

Tio iom surprizis Reĝinon Kaj, kaj antaŭen rapidinte por informiĝi pri la kialo ankaŭ ŝi ekmalaperis.

Betinjo Bobin lacigis siajn piedojn per marŝado, do nun ŝi rajdis sur la dorso de la forta muleto, rigardante malantaŭen kaj parolante al Vilulo kaj Polikromo, kiuj estis tuj malantaŭ ŝi. Subite Hanĉjo antaŭenstumblis kaj komencis faladi kaj Betinjo ĵetiĝus trans lian kapon se ŝi ne kaptus la vilan kolon de la mulo per ambaŭ brakoj kaj firmege tenus.

Tute ĉirkaŭis ilin mallumo, kaj ili ne falis rekte suben sed laŭŝajne glitis laŭ abrupta deklivo. La hufoj de Hanĉjo tuŝis ian glatan substancon trans kiun li glitis ventorapide. Unufoje la kalkanoj de Betinjo supreniĝis kaj frapis similan substancon super ŝi. Ili efektive trairadis la “Kavan Tubon” kiu kondukas al la alia flanko de la mondo.

“Haltu, Hanĉjo – haltu!” kriis la knabino; sed Hanĉjo nur diris plendoplenan “Hi-ha!” ĉar li ja tute ne povis obei.

Post pluraj minutoj, dum kiuj nenia damaĝo trafis ilin, Betinjo rekuraĝiĝis. Ŝi povis vidi tute nenion kaj ŝi povis aŭdi nenion escepte de la forblovado de aero kiu pasis ŝiajn orelojn dum ili plonĝis suben laŭlonge de la Tubo. Ĉu ŝi kaj Hanĉjo estas solaj, aŭ ĉu la aliaj estas kun ili, ŝi ne povis decidi. Sed se iu povus fari fulmofoton pri la Tubo en tiu momento tre kurioza bildo rezultus. Jen Tiktoko, kuŝanta sur sia dorso kaj glitanta kapantaŭen laŭ la deklivo.

image-042

Kaj jen la oficiroj de la Armeo de Ugabuo, kunĵetitaj kiel konfuzita amaso, skuantaj siajn brakojn kaj klopodantaj ŝildi siajn vizaĝojn kontraŭ la kunfrapiĝantaj glavoj, kiuj balancis tien kaj reen dum la rapida veturo kaj batis ĉiun atingeblan.

Nun sekvis Reĝino Kaj, kiu trafis la Tubon sidante kaj flugadis senzorge kaj vigle kaj tute perplekse, ĉar la kompatindulino tute ne sciis kio okazas al ŝi. Post ŝi, ne tre multe for sed nevidate de la aliaj pro la inkeca mallumo, glitis Betinjo kaj Hanĉjo, kaj post ili estis Vilulo kaj Polikromo kaj fine Fajliloj kaj la Princino.

Kiam unue ili falis en la Tubon, ĉiuj estis tro konfuzitaj por povi pensi klare, sed la falo estis longa, ĉar la kavaĵo kondukis rekte tra la teron al loko precize kontraŭ la Regno de la Reĝo de la Knomoj, kaj longe antaŭ ol la aventurantoj atingis la finon ili komencis resaĝiĝi.

“Estas aĉe, Hanĉjo!” kriis Betinjo laŭtavoĉe, kaj Reĝino Kaj aŭdis ŝin kaj kriis: “Ĉu vi estas eksterdanĝera, Betinjo?”

“Jadi, ne!” respondis la knabineto. “Kiel mi povus esti eksterdanĝera kiam mi rapidas cent kilometrojn ĉiuminute?” Post paŭzo ŝi aldonis: “Sed kien ni iras, laŭ via supozo, Via Moŝto?”

“Ne demandu al ŝi tion, ne demandu!” diris Vilulo, kiu ne estis tro distanca por aŭdi ilin. “Kaj ne demandu al mi la kialon.”

“Kial?” diris Betinjo.

“Neniu povas scii kien ni iras ĝis ni atingos ĝin,” respondis Vilulo, kaj li subite kriis “Ve!” ĉar Polikromo rapidiĝis kaj nun sidas sur lia kapo.

La Filino de la Ĉielarko ridis gaje, kaj tiom infekta estis tiu gaja rido ke Betinjo eĥis ĝin kaj Hanĉjo diris “Hi-ha!” per milda kaj simpatia voĉtono.

“Malgraŭ tio mi volas scii kien kaj kiam ni alvenos,” kriis la knabineto.

“Paciencu kaj vi informiĝos, kara,” diris Polikromo.

“Sed vere estas stranga sperto, ĉu ne? Jen mi, kies hejmo estas en la ĉielo, veturanta tra la centron de la tero – kie mi neniam anticipis troviĝi!”

“Kiel vi scias ke ni estas en la centro de la tero?” demandis Betinjo, kaj ŝia voĉo tremis iomete pro nervozeco.

“Nu, ni ne povas esti aliloke,” respondis Polikromo.

“Mi ofte aŭdis pri ĉi tiu koridoro, kiun iam konstruis Magiisto kiu amis veturi. Li kredis ke li ne bezonos ĉirkaŭiri la surfacon de la tero, sed li falis tra la Tubon tiom rapide ke li ĵetiĝis el la alia flanko kaj batiĝis kontraŭ stelon en la ĉielo, kiu tuj eksplodis.”

“La stelo eksplodis?” demandis Betinjo miroplene.

“Jes, ĉar tiom forte la Magiisto batiĝis kontraŭ ĝin.”

“Kaj kio poste okazis al la Magiisto?” demandis la knabino.

“Neniu scias,” respondis Polikromo. “Sed mi opinias ke ne multe gravas.”

“Multe gravos, se ankaŭ ni trafos la stelojn kiam ni eliros,” diris Reĝino Kaj, ĝemante.

“Ne maltrankviliĝu,” konsilis Polikromo. “Mi kredas ke la Magiisto iris alidirekten, kaj verŝajne li falis multe pli rapide ol ni.”

“Laŭ mi ni jam iras sufiĉe rapide,” komentis Vilulo, milde forpuŝante kalkanumon de Polikromo el sia maldekstra okulo. “Ĉu vi bonvolos fali sola, kara?”

“Mi penos,” ridis la Filino de la Ĉielarko.

Tutdume ili rapide faladis tra la Tubo, kaj ne estis tiel facile paroli kiel eble vi imagas dum vi legas iliajn vortojn.

Sed kvankam ili estis senpovaj kaj plene obskuris ilia fato, iom feliĉigis ilin ke ili ja kapablas konversacii eĉ kvankam malfacile.

Fajliloj kaj Ozga ankaŭ konversaciadis dum ili kroĉiĝis unu al la alia, kaj la junulo brave strebis sentimigi la Princinon kvankam li mem ege timadis ne nur rilate al ŝi sed ankaŭ rilate al si.

Horo, dum tia timiga cirkonstanco, estas tre multa tempo, kaj dum pli ol horo ili daŭrigis sian teruran veturon. Sed ĝuste kiam ili komencis timi ke la Tubo neniam finiĝos, Tiktoko puŝiĝis en la taglumon kaj, cirklinte gracie en la aero, li falis plaŭde en grandan marmoran fonton.

Elpuŝiĝis la oficiroj, rapide unu post alia, falante kalkanojn super kapon kaj trafante la teron tre maldigne.

“Je la amo al sasafraso!” kriis Plendema Persono, kiu sarkadis palruĝajn violetojn en ĝardeno. “Kion signifas ĉio ĉi?”

Responde, Reĝino Kaj flugis alten el la tubo, veturis tra la aero alte kiel la arboj, kaj surteriĝis precize sur la supron de la Plendema Persono, tiel frakasante juvelitan kronon sur liajn okulojn kaj faligante lin al la tero.

La mulo estis pli peza kaj Betinjo kroĉiĝis al lia dorso, do li ne tiom alten flugis. Bonfortune por lia malgranda rajdanto li trafis la teron sur siaj kvar piedoj. Betinjon tio skuis iomete sed ne damaĝis kaj kiam ŝi ĉirkaŭrigardis ŝi vidis la Reĝinon kaj la Plendeman Personon baraktadi sur la tero, kie la viro strebis sufoki Kajon kaj ŝi metis ambaŭ manojn en lian densan hararon kaj tiradis kiel eble plej forte. Kelkaj oficiroj, kiam ili surpiediĝis, rapidis distiri la baraktantojn kaj klopodis reteni la Plendeman Personon tiel ke li ne povos denove ataki ilian Reĝinon.

Jam Vilulo, Polikromo, Ozga kaj Fajliloj ĉiuj alvenis kaj scivoleme ekzamenadis la strangan landon en kiu ili trovas sin kaj kiu, laŭ ilia kompreno, estas precize kontraŭ la loko sur la alia flanko de la mondo el kie ili falis en la Tubon. Ĝi ja aspektis bela loko, kaj ŝajne ĝi estis ĝardeno de iu granda Princo, ĉar tra la arba kaj arbusta pejzaĝo videblis la turoj de giganta kastelo.

image-043

Sed ĝis nun la sola loĝanto renkontinta ilin estis la Plendema Persono ĵus menciita, kiu senprobleme forŝovis la oficirojn kaj nun strebis tiri la frakasitan kronon desur siaj okuloj.

Vilulo, ĉiam ĝentila, helpis lin fari tion kaj kiam la viro estis libera kaj povis denove vidi li rigardis siajn vizitantojn videble mirante.

“Nu, nu, nu!” li kriis. “El kie vi venis kaj kiel vi venis ĉi tien?”

Betinjo strebis respondi al li, ĉar Reĝino Kaj estis malafable silenta.

“Mi ne scias, precize, el kie ni venis, ĉar mi ne scias la nomon de tiu loko,” diris la knabino, “sed la kielo de nia veno estis tra la Kava Tubo.”

“Bonvolu ne nomu ĝin ‘kava’ Tubo,” plendis la Plendema Persono per iritiĝema voĉtono. “Se ĝi estas tubo, nepre ĝi estas kava.”

“Kial?” demandis Betinjo.

“Ĉar ĉiuj tuboj estas tiaj. Sed tiu Tubo estas privata posedaĵo kaj al ĉiuj estas malpermesate fali en ĝin.”

“Ni ne intence faris tion,” klarigis Betinjo; kaj Polikromo aldonis:

“Mi certas ke Rugedo, la Reĝo de la Knomoj, puŝis nin en la Tubon.”

“Ha! Rugedo! Ĉu vi diris Rugedo?” kriis la viro, kiu nun tre ekscitiĝis.

“Tion ŝi diris,” respondis Vilulo, “kaj mi kredas ke ŝi pravas. Ni estis survoje por konkeri la Reĝon de la Knomoj kiam subite ni falis en la Tubon.”

“Do vi estas malamikoj de Rugedo?” demandis la Plendema Persono.

“Ne precize mal’mikoj,” diris Betinjo, iom perpleksa pro la demando, “ĉar ni tute ne konas lin; sed ni celis konkeri lin, kaj tio ne estas ege amikema ago.”

“Vere,” akordis la viro. Li rigardis penseme de unu al la alia dum kelka tempo kaj post tio li turnis sian kapon por rigardi transŝultren kaj diris: “Forgesu la fajron kaj tenajlon, miaj bonaj fratoj. Estos plej bone gvidi ĉi tiujn fremdulojn al la Privata Civitano.”

“Akorde, Tubĉjo,” respondis Voĉo, basa kaj forta, kiu ŝajne venis el la aero, ĉar la parolanto ne estis videbla.

Ĉiuj niaj amikoj eksaltetis pro tio. Eĉ Polikromo tiom alarmiĝis ke ŝia gaza drapiraĵo flirtis kiel standardo en venteto. Vilulo kapneis kaj ĝemis; Reĝino Kaj aspektis tre malfeliĉa; la oficiroj kroĉis sin unu al alia, tremante forte.

Sed baldaŭ ili kuraĝiĝis pli atente rigardi la Plendeman Personon. Ĉar li estis tipo de ĉiuj loĝantoj en ĉi tiu eksterordinara lando kiujn ili poste renkontis, mi provos priskribi lian aspekton.

Lia vizaĝo estis bela, sed senesprima. Liaj okuloj estis grandaj kaj blukoloraj kaj liaj dentoj fajnformaj kaj blankaj kiel neĝo. Lia hararo estis nigra kaj densa kaj aspektis bukliĝema ĉe la finoj. Ĝis tie neniu povus malfavore kritiki lian aspekton. Li surhavis sklarlatan robon, kiu ne kovris liajn brakojn kaj etendiĝis nur ĝis liaj nudaj genuoj. Sur la sino de la robo estis brodita terura kapo de drako, egale teruraspekta kiel la viro belaspekta. Liaj brakoj kaj kruroj estis nudaj kaj la haŭto de unu brako estis brile flava, kaj la haŭto de la alia brako estis helbrile verda. Li havis unu bluan kruron kaj unu palruĝan, kaj ambaŭ piedoj – videblaj tra liaj malfermaj sandaloj – estis gudronigraj.

Betinjo ne povis decidi ĉu tiuj belaj koloroj estas tinkturaĵoj aŭ la natura aspekto de la haŭto, sed dum ŝi pripensis tion la viro nomita “Tubĉjo” diris:

“Sekvu min al la Loĝejo – ĉiuj!”

Sed ĝuste tiam Voĉo kriis: “Jen alia el ili, Tubĉjo, kuŝanta en la akvo de la fonto.”

image-044

“Jadi!” kriis Betinjo; “devas esti Tiktoko, kaj li dronos.”

“Akvo ne taŭgas por lia mekanismo, certe,” akordis Vilulo, kaj unuanime ili ĉiuj ekiris al la fonto. Sed antaŭ ol ili povis atingi ĝin, nevideblaj manoj levis Tiktokon el la marmora pelvego kaj surpiedigis lin apud ĝin, dum akvo gutadis de ĉiu artiko de lia kupra korpo.

“Mul-taj-n dan-dan-dan-dan-koj-n!” li diris; kaj tiam liaj kupraj makzeloj kunfiksiĝis kaj li ne povis plu paroli.

Post tio li klopodis marŝi sed post pluraj nelertaj provoj li trovis ke li ne kapablas movi siajn artikojn.

Moka ridado el nevideblaj personoj gratulis la fiaskon de la ago de Tiktoko, kaj la novevenintoj en ĉi tiu stranga lando trovis ke estas tre nekomforte konscii ke multaj uloj ĉirkaŭas ilin nevidate sed klare aŭdeblaj.

“Ĉu mi streĉu la risortojn?” demandis Betinjo, kompatante Tiktokon.

“Mi kredas ke la mekanismo estas streĉita; sed ke li bezonas oleiĝon,” respondis Vilulo.

Tuj oleujo ekaperis antaŭ li, tenate ĉe lia okulnivelo de iu nevidata mano. Vilulo prenis la ujon kaj komencis olei la artikojn de Tiktoko. Kvazaŭ por helpi lin, forta varma aerblovo direktiĝis kontraŭ la kupran homon, kaj tio rapide sekigis lin. Baldaŭ li povis diri “Multajn dankojn!” tute facile kaj liaj artikoj funkciis sufiĉe bone.

“Venu!” ordonis Tubĉjo, kaj turninte sian dorson al ili li marŝis laŭ la vojo al la kastelo.

“Ĉu ni iru?” demandis Reĝino Kaj, necerta; sed ĝuste tiam ŝi ricevis ŝovon kiu preskaŭ antaŭenfaligis ŝin sur ŝian kapon; do ŝi decidis iri. La hezitantaj oficiroj ricevis plurajn energiplenajn piedbatojn, kvankam ili ne povis vidi kiu faris ilin; sekve ankaŭ ili decidis – tre saĝe – iri. La aliaj sekvis sufiĉe volonte, ĉar krom se ili preferus novan teruran falon tra la Tubon ili devos laŭeble ekzisti en la nekonata lando en kiu ili estas, kaj ŝajnis plej bone obei la ordonojn.

image-045


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.