La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 17. Tragika Transformo

image-065

“NI ne maltrankviliĝu,” diris Vilulo al siaj akompanantoj, “ĉar la Reĝino eble bezonos multan tempon por konkeri la Metalan Monarkon, pro tio ke Tiktoko devas ĉion fari laŭ sia malrapida, mekanika maniero.”

“Ĉu vi supozas ke ili verŝajne malsukcesos?” demandis la Roza Princino.

“Jes ja,” respondis Vilulo. “Tiu Reĝo de la Knomoj vere estas potenca persono kaj havas multegajn knomojn por helpi sin, sed nia kuraĝa Reĝino komandas nur Horloĝfunkcian Homon kaj bandon de senkuraĝaj oficiroj.”

“Ŝi devintus lasi ke Kuoks faru la konkeradon,” diris Polikromo, dancante leĝere sur roka pinto kaj flirtigante siajn belajn drapiraĵojn. “Sed eble la drako saĝe lasis ke ŝi iru la unua, ĉar kiam ŝi malsukcesos konkeri Rugedon eble ŝi fariĝos pli modestambicia.”

“Kie nun estas la drako?” demandis Ozga.

“Tie supre sur la rokoj,” respondis Fajliloj. “Rigardu, kara; kaj vi vidos lin de ĉi tie. Li diris ke li iomete ripozos dum ni priagos Rugedon, kaj li aldonis ke post nia plena fiasko li vekiĝos kaj rapidtuje konkeros la Reĝon de la Knomoj, laŭ la ordono de lia mastro la Jinjino.”

“Kuoks havas bonan intencojn,” diris Vilulo, “sed mi opinias ke ni ne bezonos lian servon; ĉar tuj kiam mi certos ke Reĝino Kaj kaj ŝia armeo malsukcesis konkeri Rugedon, mi eniros la kavernon kaj montros al la Reĝo la Amo-Magneton. Tion li ne povos rezisti; sekve la konkero facile efektiviĝos.”

Tiun parolon de Vilulo aŭdis la Longorela Aŭskultanto, kiu tiumomente staris apud Rugedo. Ĉar kiam la Reĝo kaj Guf rekonsciiĝis post la piedbato farita de Hanĉjo kaj relevis sin, ilia unua ago estis surdorsigi Tiktokon kaj meti pezan diamanton sur lin, por ke li ne povu relevi sin.

Post tio ili zorge metis lian pafilon en angulon de la kaverno kaj la Reĝo sendis Gufon alvenigi la Longorelan Aŭskultanton.

La Aŭskultanto ankoraŭ koleris Rugedon pro ĉi ties ago rompi lian orelon, sed li agnoskis la Reĝon de la Knomoj sia mastro kaj pretis obei liajn ordonojn. Do li ripetis la parolon de Vilulo al la Reĝo, kiu tuj konsciis ke lian Regnon frontas granda danĝero. Ĉar Rugedo sciis pri la Amo-Magneto kaj lin ege malplezurigis la penso ke eble Vilulo montros al li la magian talismanon kaj transformos la tutan malamon en lia koro en amon. Rugedo fieris pri sia malamo kaj malamis ĉian amon.

image-066

“Vere,” li diris, “mi preferus konkeriĝi kaj perdi mian riĉon kaj mian Regnon ol rigardi tiun aĉan Amo-Magneton. Kiel mi malebligos ke Vilulo prenos ĝin el sia poŝo?”

Kalikot revenis al la kaverno sufiĉatempe por aŭdi tiun demandon, kaj ĉar li estis lojala knomo kaj fervoris helpi sian Reĝon, li respondis per la diro:

“Se ni povos ligi la brakojn de Vilulo firme al lia korpo, li ne povos preni la Amo-Magneton el sia poŝo.”

“Vere!” kriis la Reĝo ĝojante pro tiu facila solvo de la problemo. “Tuj venigu dekdu knomojn kun ŝnuroj kaj loku ilin en la koridoro kie ili povos kapti kaj ligi Vilulon tuj kiam li eniros.”

Tion faris Kalikot, kaj dume la rigardantoj ekster la enirejo pli kaj pli malkvietiĝis pri siaj amikoj.

“Mi ne multe maltrankvilas pri la Ugabuanoj,” diris Polikromo, kiu serioziĝis pro la atendado kaj eble iom nervoziĝis, “ĉar ili ne estas mortigeblaj, kvankam Rugedo eble ja povus multe suferigi ilin kaj eĉ plene detrui ilin.

Sed estis malsaĝe permesi ke Betinjo kaj Hanĉjo eniru solaj la kavernojn. La knabineto estas mortipova kaj havas tute neniajn magipovojn, do se Rugedo kaptos ŝin ŝi estos plene je lia dispono.”

“Ja estas vere,” respondis Vilulo. “Mi malvolonte trovus ke iu katastrofo trafis malgrandan Betinjon, do mi deziras jam nun eniri kaj fini nian maltrankvilon.”

“Ni akompanu vin,” asertis Fajliloj, “ĉar per la Amo-Magneto vi povos rapide komplezigi la Reĝon de la Knomoj.”

Tiel oni decidis ne plu atendi. Vilulo la unua marŝis tra la enirejon, kaj post li sekvis la aliaj. Ili ne anticipis danĝeron al si mem, kaj Vilulon, kiu marŝis kun la manoj en siaj poŝoj, multe surprizis ke ŝnuro ekĵetiĝis el la mallumo kaj ĉirkaŭis lian korpon, ligante liajn brakojn tiom firme ke li ne povis eĉ tiri siajn manojn el la poŝoj. Vidiĝis pluraj ridetantaj knomoj, kiuj rapide nodigis la ŝnurojn kaj poste kondukis la kaptiton laŭ la koridoro al la kaverno. Oni tute ne atentis la aliajn, sed Fajliloj kaj la Princino sekvis Vilulon, decidinte ne dizerti sian amikon kaj esperante ke oportuno troviĝos por savi lin.

Kaj Polikromo, nu tuj kiam ŝi vidis ke Vilulo kaptiĝis ŝi turnis sin kaj retrokuris leĝere tra la koridoro kaj la elirejon. Post tio ŝi facile saltis de roko al roko ĝis ŝi haltis apud la granda drako, kiu kuŝis profunde dormante.

“Vekiĝu, Kuoks!” ŝi kriis. “Nun venis la horo por agi.”

Sed Kuoks ne vekiĝis. Li kuŝis kvazaŭ en tranco, tute senmova, kun siaj enormaj okuloj firme fermitaj. La palpebroj surhavis grandajn arĝentajn skvamojn, same kiel la cetero de lia korpo.

Polikromo povintus kredi Kuokson morta se ŝi ne scius ke drakoj nur malfacile mortas aŭ se ŝi ne rimarkus ke lia korpo ŝvelas dum li spiras. Ŝi prenis rokeron kaj batadis liajn palpebrojn per ĝi, dirante:

“Vekiĝu, Kuoks – vekiĝu!” Sed li rifuzis vekiĝi.

“Ve, estas domaĝe!” ĝemis la bela Filino de la Ĉielarko.

“Kiu estas la plej bona kaj plej certa metodo veki drakon?

Eble ĉiuj niaj amikoj kaptiĝos kaj detruiĝos dum tiu granda besto dormas.”

Ŝi ĉirkaŭmarŝis Kuokson du- aŭ tri-foje, penante trovi senteman lokon sur lia korpo kie bato aŭ puŝo sentiĝus; sed li kuŝis etendite sur la rokoj kun sia mentono plate sur la tero kaj liaj kruroj tiritaj sub lian korpon, kaj oni povis vidi nur lian dikan ĉielbluan haŭton – pli dikan ol tiu de rinocero – kaj liajn arĝentajn skvamojn.

image-067

Post tio, fine sen espero veki la beston, kaj maltrankvila pri la sorto de siaj amikoj, Polikromo rekuris al la enirejo kaj rapidis laŭ la koridoro en la kavernon de la Reĝo de la Knomoj.

Tie ŝi trovis Rugedon ripozanta sur sia trono kaj fumanta longan pipon. Apud li staris Generalo Guf kaj Kalikot, kaj staris antaŭ la Reĝo la Roza Princino, Fajliloj kaj Vilulo. Tiktoko ankoraŭ kuŝis sur la planko, pezigita per la granda diamanto.

Rugedo nun estis pli kontenta. Unu post la alia li renkontis la invadantojn kaj facile kaptis ilin. La timegata Amo-Magneto ja estis en poŝo de Vilulo, nur unu-du metrojn for de la Reĝo, sed Vilulo ne povis montri ĝin kaj nur se la okuloj de Regedo vidus la talismanon ĝi povus efiki al li. Rilate al Betinjo Bobin kaj ŝia mulo, li kredis ke Kalikot metis ilin en la Ŝliman Kavon, kaj li supozis ke Kaj kaj ŝiaj oficiroj estas sekure kaptitaj kaj restantaj en la truo. Rugedo ne timis Fajlilojn aŭ Ozgan, sed por esti certa li ordonis ke oni metu orajn manligilojn sur iliajn pojnojn. Tio ne multe ĝenis ilin sed ja neebligis ke ili ataku, se ili volus ataki.

La Reĝo de la Knomoj, kredante sin firma mastro de la situacio, estis ridanta kaj rikananta pri siaj kaptitoj kiam Polikromo, elegante bela kaj dancante kiel lumradio, eniris la kavernon.

“Oho!” kriis la Reĝo; “Ĉielarko sub la tero, ĉu?” Li rigardis firme Polikromon, kaj eĉ pli firme, kaj post tio li rektiĝis kaj premis la ĉifojn el sia robo kaj bonordigis sian barbon. “Jadi,” diris li, “vi estas allogega; krome, mi perceptas ke vi estas feino.”

“Mi estas Polikromo, Filino de la Ĉielarko,” ŝi diris fiere.

“Nu,” diris Rugedo. “Vi plaĉas al mi. La aliajn mi malamas. Mi malamas ĉiujn homojn – sed ne vin! Ĉu vi ŝatus loĝi ĉiam en ĉi tiu bela kaverno, Polikromo?

Rimarku la juvelojn kiuj ornamas la murojn. Ili havas ĉian koloron de via Ĉielarko – kaj estas malpli forglitemaj.

Mi kolektigos por via ĉiutaga festeno rosgutojn kaj vi estos Reĝino de ĉiuj miaj knomoj kaj tiros la nazon de Kalikot laŭvole.”

“Dankon sed ne,” ridis Polikromo. “Mia hejmo estas en la ĉielo, kaj mi nur vizitas ĉi tiun solidan, malpuran teron. Sed diru al mi, Rugedo, kial miaj amikoj estas ligitaj per ŝnuroj kaj ĉenoj?”

“Ili minacis min,” respondis Rugedo. “La malsaĝuloj ne sciis kiom potenca mi estas.”

“Do, ĉar ili nun estas sendanĝeraj, kial ne liberigi ilin kaj resendi ilin al la surfaco de la tero?”

“Ĉar mi malamas ilin kaj intencas suferigi ilin pro ilia invado. Sed mi marĉandos kun vi, dolĉa Polinjo. Restu ĉi tie kaj loĝu kun mi kaj mi liberigos ĉiujn. Vi estos mia filino aŭ edzino aŭ onklino aŭ avino – laŭ via prefero –  sed restu ĉi tie por ilumini mian obskuran regnon kaj feliĉigi min!”

Polikromo mirante rigardis lin. Poste ŝi turnis sin al Vilulo kaj demandis:

“Ĉu vi estas certa ke li ankoraŭ ne vidis la Amo-Magneton?”

“Tute certa,” respondis Vilulo. “Sed ŝajne vi mem estas iaspeca Amo-Magneto, Polikromo.”

Denove ŝi ridis kaj diris al Rugedo: “ Eĉ ne por liberigi miajn amikojn mi akceptus loĝi en via regno.

Nek mi povus longe toleri la ĉeestadon de monstro kia vi.”

“Vi forgesas,” respondis la Reĝo, forte sulkigante la frunton, “ke ankaŭ vi estas kaptita.”

“Ne vere, Rugedo. La Filinon de la Ĉielarko ne povas atingi via malico.”

“Kaptu ŝin!” subite kriis la Reĝo, kaj Generalo Guf antaŭensaltis por obei. Polikromo staris tute senmove, sed kiam Guf klopodis preni ŝin liaj manoj renkontis unu la alian en la aero, kaj jam la Filino de la Ĉielarko estis en alia parto de la ĉambro, ridante kaj trankvile kiel antaŭe.

image-068

Plurfoje Guf strebis kapti ŝin kaj Rugedo eĉ venis de sia trono por helpi sian Generalon; sed neniam ili povis meti manon sur la belan ĉielfeinon, kiu flugetis tien kaj tien rapide kiel la lumo kaj konstante defiis ilin per sia gaja ridado dum ŝi evitis iliajn klopodojn.

Do post iom da tempo ili ĉesis ĉasi kaj Rugedo reiris al sia trono kaj viŝis la ŝviton de sia vizaĝo per fajne teksita poŝtuko el orŝtofo.

“Nu,” diris Polikromo, “kion vi intencas fari nun?”

“Mi plezuriĝos, por kompensi la multajn ĝenojn al mi,” respondis la Reĝo de la Knomoj. Post tio li diris al Kalikot: “Alvoku la ekzekutistojn.”

Kalikot tuj eliris kaj baldaŭ revenis kun dudek knomoj, kiuj ĉiuj estis preskaŭ tiom fiaspektaj kiel ilia malamata mastro. Ili portis orajn pinĉilojn, kaj pikilojn el arĝento, kaj krampojn kaj ĉenojn kaj diversajn timigaspektajn ilojn, ĉiuj el valoraj metaloj kaj ornamitaj per diamantoj kaj rubioj.

“Nu, Dolor,” diris Rugedo, parolante al la ĉefo de la ekzekutistoj, “venigu la Armeon de Ugabuo kaj ilian Reĝinon el la truo kaj torturu ilin ĉi tie antaŭ mi – antaŭ ankaŭ iliaj amikoj. Estos ege amuze.”

“Mi aŭdas Vian Moŝton, kaj mi obeas Vian Moŝton,” respondis Dolor, kaj li eliris kun siaj knomoj en la koridoron. Post kelkaj minutoj li revenis kaj klinis sin antaŭ Rugedo.

“Ĉiuj estas for,” diris li.

“For!” kriis la Reĝo de la Knomoj. “Kie?”

“Ili ne postlasis adreson, Via Moŝto; sed ili ne estas en la truo.”

“Pikoj kaj flakoj!” muĝis la Reĝo; “kiu deprenis la kovrilon?”

“Neniu,” diris Dolor. “La kovrilo restis en sia loko, sed la kaptitoj ne estis sub ĝi.”

“Tiukaze,” minacvoĉis la Reĝo, strebante kaŝi sian malplezuriĝon, “iru al la Ŝlima Kavo kaj alvenigu la knabinon kaj la azenon. Kaj dum ni torturos ilin Kalikot prenu cent knomojn kaj serĉu la eskapintajn kaptitojn –  la Reĝinon de Ugabuo kaj ŝiajn oficirojn. Se li ne trovos ilin, mi torturos Kalikoton.”

Kalikot foriris aspektante malĝoja kaj maltrankvila, ĉar li sciis ke la Reĝo estas sufiĉe kruela kaj maljusta por plenumi sian minacon. Ankaŭ Dolor kaj la ekzekutistoj foriris, alidirekten, sed kiam ili revenis Betinjo Bobin ne estis kun ili, nek Hanĉjo.

“Estas neniu en la Ŝlima Kavo, Via Moŝto,” raportis Dolor.

“Ĵaluzaj ĵelekukoj!” kriegis la Reĝo. “Ankoraŭ eskapo?

Ĉu vi certas ke vi trovis la ĝustan kavon?”

“Ekzistas nur unu Ŝlima Kavo, kaj neniu estas en ĝi,” respondis Dolor sen dubo.

Rugedo komencis alarmiĝi, krom esti kolera. Sed tiuj trompitaj esperoj faris lin eĉ pli venĝema kaj li firigardis la aliajn kaptitojn kaj diris:

“Ne gravas la knabino kaj la azeno. Ĉi tie estas almenaŭ kvar kiuj ne povos eskapi mian venĝon. Mi pensu; mi opinias ke mi alidecidos pri Tiktoko. Plene blankvarmigu la oran fandujon, kaj ni enĵetos la kuprulon kaj tute fandos lin.”

“Sed, Via Moŝto,” protestis Kalkikot, kiu revenis al la ĉambro sendinte cent knomojn por serĉi la Ugabuanojn, “memoru ke Tiktoko estas tre kurioza kaj interesa maŝino.

Estus domaĝe maldoni al la mondo tian lertan mekanikaĵon.”

“Se vi plu parolos ankaŭ vi eniros fornon kun li!” kriegis la Reĝo. “Vi enuigas min, Kalikot, kaj mi pripensas transformi vin en terpomon kaj fari fritaĵojn el vi! Nun konsiderendas,” li diris malpli severtone, “la Vilulo. Ĉar li posedas la Amo-Magneton, mi deziras transformi lin en kolombon, kaj ni povos pafadi al li per la pafilo de Tiktoko. Nu, temas pri tre interesa ceremonio kaj mi petas ke vi ĉiuj atente observu min por vidi ke mi neniel trompas vin.”

Li venis el sia trono por stari antaŭ Vilulo, kaj gestis per siaj manoj, kun la manplatoj malsupren turnitaj, farante sep duoncirklojn super la kapo de la viktimo, dirante per nelaŭta sed klara voĉtono la magian vugvon:

“Adi, edi, idi, odi, udi, u-i-u!
Idu, ido, idi, ide, ida, vu!”

La efiko de tiu bone konata sorĉkanto estis tuja.

Anstataŭ Vilulo bela kolombo kuŝis flirtante sur la planko, kun siaj flugiloj ligitaj per maldikaj ŝnuretoj ĉirkaŭvinditaj. Rugedo ordonis al Dolor, kiu tranĉis la ŝnuretojn per tondilo. Libera, la kolomo rapide supren flugis sur ŝultron de la Roza Princino, kiu ame karesis ĝin.

“Tre bone! Tre bone!” kriis Rugedo, kunfrotante siajn manojn gaje. “Unu malamiko estas venkita; nun ni pritraktu la aliajn.”

(Eble estas dezirinde averti miajn legantojn ke ili ne provu la ĉisupran transformon; ĉar, kvankam mi priskribis precize la magian formulon, estas kontraŭleĝe en ĉiuj civilizitaj landoj transformi personon en kolombon per la vortoj uzitaj de Rugedo. Neniu leĝo malpermesis al la Reĝo de la Knomoj fari tiun transformon, sed se magiisto provus fari tion en iu alia lando, kaj sukcesus, tiu magiisto severe puniĝus.)

Kiam Polikromo vidis Vilulon transformita en kolombon kaj konsciis ke Rugedo simile agos al la Princino kaj al Fajliloj, kaj ke Tiktoko baldaŭ fandiĝos en ujo, ŝi turnis sin kaj kuris el la kaverno, tra la kaverno kaj reen al la loko kie kuŝas dormante Kuoks.

image-069


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.