La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 24. Doroteo Delicas

image-089

“NU,” diris Reĝino Kaj, kiam ĉiuj denove sidis en la reĝa kaverno de Kalikot, “kion ni faru sekve? Se mi povus retrovi la vojon al Ugabuo mi rekondukus mian armeon hejmen tuj, ĉar min tro superŝutis aĉaj malfacilaĵoj.”

“Ĉu vi ne volas konkeri la mondon?” demandis Betinjo.

“Mi ŝanĝis mian celon,” agnoskis la Reĝino. “La mondo estas tro granda por konkero fare de nur unu persono kaj mi estis pli feliĉa inter miaj propraj kunugabuanoj. Mi volas – kiom ege mi volas – jam reesti tie!”

“Ankaŭ mi!” kriis ĉiu oficiro fervortone.

Nun la leganto sciu ke en la tre malproksima Lando Oz la bela Reganto, Ozma, atente rigardis la aventurojn de Vilulo, kaj Tiktoko, kaj ĉiuj kiujn ili renkontis. Tagon post tago Ozma, kun la mirinda Sorĉisto de Oz sidanta apud ŝi, rigardis Magian Bildon en radiuma kadro, kiu okupis unu flankon de la komforta buduaro de la Reganto en la palaco de la Smeralda Urbo. La Magia Bildo estis speciala, ĉar ĝi montris ĉiun scenon kiun Ozma volis rigardi, kaj ĉiuj bildaĵoj moviĝadis, precize kiam la eventoj okazis. Do Ozma kaj la Sorĉisto rigardis ĉiun agon de la aventurantoj ekde la momento kiam Vilulo renkontis ŝipfuĝintan Betinjon kaj Hanĉjon en la Regno de la Rozoj, kaj kiam la Rozan Princinon, prakuzino de Ozma, ekzilis ŝiaj senkoraj regatoj.

Kiam Kaj kaj ŝiaj sekvantoj fervorege volis reiri al Ugabuo, Ozma kompatis ilin kaj memoris ke Ugabuo estas angulo de la Lando Oz. Ŝi turnis sin al sia kunsidanto kaj demandis:

“Ĉu via magio povas reporti tiujn malfeliĉulojn al ilia kutima hejmo, Sorĉisto?”

“Jes, Via Moŝto,” respondis la malgranda Sorĉisto.

“Mi opinias ke la povra Reĝino sufiĉe suferis dum sia fuŝprovo konkeri la mondon,” diris Ozma, ridetante pro la absurdeco de tiu entrepreno, “do sendube de nun ŝi estos kontenta en sia propra Regneto. Bonvolu sendi ŝin tien, Sorĉisto, kaj kun ŝi la oficirojn kaj Fajlilojn.”

“Kaj kien la Rozan Princinon?” demandis la Sorĉisto.

“Sendu ŝin kun Fajliloj al Ugabuo,” respondis Ozma.

“Ili fariĝis firmaj amikoj kaj mi estas certa ke apartigi ilin malfeliĉigus ilin.”

“Bone,” diris la Sorĉisto, kaj tute sen ĝeno aŭ mistero li faris magian riton kiu estis simpla kaj efika.

Sekve la sidantojn en la kaverno de la Reĝo de la Knomoj surprizis kaj mirigis la malapero de la Ugabuanoj el la ĉambro, kaj kun ili la Roza Princino.

Unue ili tute ne komprenis; sed baldaŭ Vilulo suspektis la veron, kaj, kredante ke nun Ozma interesiĝas pri la grupo li tiris el poŝo etan ilon kiun li tenis apud sia orelo.

Ozma, vidante tiun agon per sia Magia Bildo, tuj prenis similan ilon kiu estis sur apuda tablo kaj tenis ĝin apud sia propra orelo. La du iloj registris la samajn delikatajn sonvibrojn kaj konsistigis sendratan telefonon, inventitan de la Sorĉisto. Homoj apartigitaj per distanco tiel kapablis konversacii tute facile kaj tute sen konektanta drato.

“Ĉu vi aŭdas min, Vilulo?” demandis Ozma.

“Jes, Via Moŝto,” li respondis.

“Mi resendis la Ugabuanojn al ilia propra valeto,” anoncis la Reganto de Oz, “do ne maltrankviliĝu pro ilia malapero.”

“Vi multe komplezis,” diris Vilulo. “Sed, Via Moŝto permesu ke mi raportu ke mia propra tasko ĉi tie jam estas finita. Mi trovis mian perditan fraton, kaj li nun estas apud mi, libera el la ĉenoj de malbeleco kiujn ĵetis sur lin Rugedo. Tiktoko fidele servis min kaj miajn kamaradojn, laŭ via peto, kaj mi esperas ke vi nun retransportos la Horloĝfunkcian Homon al via felando Oz.”

“Mi faros tion,” respondis Ozma. “Sed kion pri vi, Vilulo?”

“Mi estis tre feliĉa en Oz,” li diris, “sed mia ŝuldo al aliaj devigas min ekzili min de tiu ĝuplena lando.

Unue, mi devas prizorgi mian nove trovitan fraton, kaj mi havas novan kamaradon, karan knabineton nomitan Betinjo Bobin, kiu estas senhejma kaj al ŝi mankas amikoj escepte de mi kaj malgranda azeno nomita Hanĉjo. Mi promesis al Betinjo ke mi neniam dizertos ŝin dum ŝi bezonos amikon, do mi devas por ĉiam rezigni pri la ĝojoj de la Lando Oz.”

Li diris tion kun bedaŭroĝemo, kaj Ozma ne respondis sed metis la ileton sur sian tablon, tiel ĉesigante la komunikadon kun la Vilulo. Sed la bela Reganto de Oz plu rigardis sian magian bildon, kun pensema esprimo sur sia vizaĝo, kaj la malgranda Sorĉisto de Oz rigardis Ozman kaj ridetis agrable al si.

En la kaverno de la Reĝo de la Knomoj Vilulo remetis la sendratan telefonon en sian poŝon kaj turninte sin al Betinjo diris per laŭeble plej gaja voĉo:

“Nu, kamaradeto, kion ni faru nun?”

“Mi vere ne scias,” ŝi respondis kun senkomprena vizaĝo. “Mi iomete bedaŭras ke niaj aventuroj finiĝis, ĉar mi ĝuis ilin, kaj nun post la foriro de Reĝino Kaj kaj ŝiaj kunuloj, kaj la foriro de Polikromo, kaj – ve! – kie estas Tiktoko, Viĉjo?”

“Ankaŭ li malaperis,” diris Vilulo, ĉirkaŭrigardante la kavernon kaj saĝe gestante per sia kapo. “Li jam estas en la palaco de Ozma en la Lando Oz, lia hejmo.”

“Ĉu ne ankaŭ via hejmo?” demandis Betinjo.

“Antaŭe ĝi estis hejmo por mi, kara; sed nun mia hejmo estas kie vi kaj mia frato estas. Ni estas vagantoj, sciu, sed se ni restos kune mi estas certa ke ni estos tre ĝuplenaj.”

“Sekve,” diris la knabino, “ni foriru el ĉi tiu senaera subtera kaverno kaj serĉu novajn aventurojn. Certe jam ĉesis pluvi.”

“Mi estas preta,” diris Vilulo, do ili adiaŭis Reĝon Kal ikoton, kaj dankis lin pro lia helpo, kaj eliris al la buŝo de la koridoro.

La ĉielo nun estis klara kaj brile blua; la suno brilegis kaj eĉ tiu severa rokoplena lando aspektis bela post ilia subtera enkarceriĝo. Nun ili estis nur kvar – Betinjo kaj Hanĉjo, kaj Vilulo kaj lia frato – kaj la grupeto marŝis suben laŭ la monto kaj sekvis neklaran padon kiu kondukis sudokcidenten.

Dume Ozma konferencis kun la Sorĉisto, kaj poste kun Tiktoko, kiun la magio de la Sorĉisto estis rapide transportinta al la palaco de Ozma. Tiktoko estis plena de laŭdoj pri Betinjo Bobin, “ki-u,” li diris, “es-tas preskaŭ e-ga-le pla-ĉa ki-el Do-ro-te-o mem.”

“Ni venigu Doroteon,” diris Ozma, kaj alvokinte sian plej amatan servistinon, nomitan Ĵelea Konfitaĵ*, ŝi petis ŝin peti Princinon Doroteon veni jam tuj. Do kelkajn momentojn poste Doroteo eniris la ĉambron de Ozma kaj salutis ŝin kaj la Sorĉiston kaj Tiktokon kun la sama humila rideto kaj simpla mieno kiu akiris por la knabineto la amon de ĉiu renkontito.

“Ĉu vi volas min, Ozma?” ŝi demandis.

“Jes, kara. Mi ne scias kion fari, kaj mi deziras vian konsilon.”

“Verŝajne ĝi ne multon valoros,” respondis Doroteo, “sed mi agos laŭeble. Pri kio temas, Ozma?”

“Vi ĉiuj scias,” diris la knabina Reganto, parolante al siaj tri amikoj, “kiom dubebone estas venigi mortipovulojn en ĉi tiun felandon Oz. Estas vere ke mi invitis plurajn mortipovulojn hejmloĝi ĉi tie, kaj ili ĉiuj montriĝis fidindaj kaj lojalaj regatoj. Efektive, neniu el vi tri estas indiĝena Ozano. Doroteo kaj la Sorĉisto venis ĉi tien el Usono, kaj Tiktoko venis el la Lando Ev. Sed kompreneble li ne estas mortipovulo. Vilulo estas alia Usonano, kaj li kaŭzis mian maltrankvilon, ĉar nia kara Viĉjo rifuzas reveni ĉi tien kaj tiel dizerti la novajn amikojn kiujn li trovis en siaj lastatempaj aventuroj, ĉar li kredas ke ili bezonas lian helpon.”

“Vilulo de ĉiam estas bonkora,” komentis Doroteo. “Sed kiuj estas la nove trovitaj amikoj?”

“Unu estas lia frato, kiu dum multaj jaroj estis kaptito de la Reĝo de la Knomoj, nia malnova malamiko Rugedo.

Tiu frato ŝajnas afabla honestulo, sed li faris nenion kio meritigus ke li ricevu hejmon en la Lando Oz.”

“Kaj kiu alia?” demandis Doroteo.

“Mi menciis al vi Betinjon Bobinon, la knabineton kies ŝipo pereis – tre simile al vi, iam – kaj de tiam ŝi akompanas la Vilulon dum lia serĉo je sia perdita frato.

Vi memoras ŝin, ĉu ne?”

“Ho, jes!” krietis Doroteo. “Mi ofte rigardis ŝin kaj Hanĉjon per la Magia Bildo. Ŝi estas kara knabineto, kaj olda Hanĉjo estas karulo! Kie ili nun estas?”

“Rigardu,” respondis Ozma ridetante pro la entuziasmo de ŝia amikino.

Doroteo turnis sin al la bildo, kiu montris Betinjon kaj Hanĉjon, kun Vilulo kaj lia frato, promenantaj laŭ la rokoplenaj vojoj de dezerta lando.

“Ŝajnas al mi,” ŝi diris, kontempleme, “ke ili estas multe malproksime de bona dormloko aŭ ia bona manĝaĵo.”

“Vi pra-vas,” diris Tiktoko. “Mi jam es-tis en ti-u lan-do, ĝi es-tas de-zer-to.”

“Ĝi estas la lando de la knomoj,” klarigis la Sorĉisto, “kiuj estas tiom petolemaj ke neniu volas loĝi proksime al ili. Mi anticipas ke Viĉjo kaj liaj amikoj suferos multajn malfacilaĵojn antaŭ ol foriri el tiu rokoplena loko, krom se – ”

Li turnis sin al Ozma kaj ridetis.

“Krom se mi petos ke vi transportu ilin ĉiujn ĉi tien?”

ŝi demandis.

“Jes, via Moŝto.”

“Ĉu via magio povus fari tion?” demandis Doroteo.

“Mi kredas ke jes,” diris la Sorĉisto.

“Nu,” diris Doroteo, “rilate al Betinjo kaj Hanĉjo, mi volonte havus ilin ĉi tie en Oz. Estus tre agrable havi knabinan kunludanton miaaĝan, komprenu. Kaj Hanĉjo ja estas tre kara muleto!”

Ozma ridis pro la sopirema esprimo en la okuloj de la knabino, kaj poste ŝi tiris Doroteon al si kaj kisis ŝin.

“Ĉu mi ne estas via amiko kaj kunludanto?” ŝi demandis.

Doroteo ruĝiĝis.

“Vi scias ke mi elkore amas vin, Ozma!” ŝi kriis. “Sed vin tiom okupas la regado de ĉi tiu granda Lando Oz ke ni ne povas ĉiam esti kune.”

“Mi scias, kara. Mia unua devo temas pri miaj regatoj, kaj mi kredas ke estus ĝojige al ni ĉiuj se Betinjo estus kun ni. Estas bela ĉambraro tuj kontraŭ via kie ŝi povos loĝi, kaj mi konstruos oran stalon por Hanĉjo en la stalaro kie loĝas la Segĉevalo. Ni konatigos la mulon al la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, kaj mi estas certa ke ili baldaŭ fariĝos firmaj amikoj. Sed mi ne povos venigi Betinjon kaj Hanĉjon al Oz se mi ne ankaŭ venigos la fraton de Viĉjo.”

“Kaj, se vi ne venigos la fraton de Viĉjo, ankaŭ restos ekstere povra Viĉjo kiun ni ĉiuj multe amas,” diris la Sorĉisto.

“Nu, ki-al ne ve-ni-gi li-n?” demandis Tiktoko.

“La Lando Oz ne estas rifuĝejo por ĉiuj suferantaj mortipovuloj,” klarigis Ozma. “Mi ne volas esti malafabla al Viĉjo, sed lia frato ne rajtas peti komplezon de mi.”

“La Lando Oz ne estas dense loĝata,” sugestis Doroteo.

“Do vi konsilas min alvenigi la fraton de Viĉjo?” demandis Ozma.

“Nu, ni ja ne volas perdi Vilulon, ĉu?”

“Tute ne!” respondis Ozma. “Kion vi opinias, Sorĉisto?”

“Mi pretigas mian magion por transporti ilin ĉiujn.”

“Kaj vi, Tiktoko?”

“La fra-to de Vi-lu-lo es-tas bo-nu-lo, kaj ni ne-pre ne per-du Vi-lu-lo-n.”

“Do, estas decidite,” konkludis Ozma. “Faru la magion, Sorĉisto!”

Li metis arĝentan teleron sur malgrandan tenilon kaj verŝis sur la teleron malgrandan kvanton da palruĝa pulvoro kiu estis en kristala flakoneto. Post tio li murmuris iom malfacilan sorĉkanton kiun la Sorĉistino Glinda la Bona instruis al li, kaj ĉio finiĝis per nubeto de parfumita fumo kiu estis tiom irita ke kaj Ozma kaj Doroteo devis froti siajn okulojn dum momento.

“Bonvolu pardoni la malagrablan fumon,” diris la Sorĉisto. “Mi certigas al vi ke la fumo estas vere necesa parto de mia sorĉarto.”

“Vidu!” kriis Doroteo, indikante la Magian Bildon, “ili malaperis! Ili ĉiuj malaperis.”

Efektive la bildo nun montris la saman rokoplenan pejzaĝon kiel antaŭe, sed la tri homoj kaj la mulo ne plu videblis en ĝi.

“Ili malaperis,” diris la Sorĉisto, polurante la arĝentan teleron kaj vindante ĝin per delikata ŝtofo, “ĉar ili estas ĉi tie.”

Tiumomente Ĵelea Konfitaĵ eniris la ĉambron.

“Via Moŝto,” ŝi diris al Ozma, “Vilulo kaj alia viro estas en la atendoĉambro kaj volas saluti vin. Viĉjo ploras kiel bebo, sed li diris ke temas pri ĝojlarmoj.”

“Sendu ilin ĉi tien tuj, Ĵelea!” ordonis Ozma.

image-090

“Ankaŭ,” pludiris la ser vistino, “knabino kaj malgrandaspeca mulo mistere venis, sed ŝajne ili ne scias kie ili estas nek kiel ili venis ĉi tien. Ĉu mi sendu ankaŭ ilin ĉi tien?”

“Ho, ne!” kriis Doroteo, fervore saltante de sia seĝo; “mi mem iros renkonti Betinjon, ĉar ŝi multe konfuziĝos en ĉi tiu granda palaco.”

Kaj ŝi subenkuris la ŝtupojn po du por saluti sian novan amikinon, Betinjon Bobinon.

image-091


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.