La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 15. La Drako Defias Danĝeron

image-058

KVANKAM la veturo tra la Tubo estis pli longa, ĉifoje, ol antaŭe, ĝi estis multe pli komforta tiel ke ĝi ĝenis neniun ajn el niaj amikoj. Plejparte ili interparoladis kaj ĉar la drako estis bonhumora kaj amis la sonon de sia propra voĉo ili baldaŭ bone konis lin kaj akceptis lin kiel kunulon.

“Komprenu,” diris Vilulo, laŭ sia honesta maniero, “Kuoks estas nia amiko, kaj sekve la drako estas bonulo.

Se li estus malamiko anstataŭ amiko, mi estas certa ke mi multe malŝatus lin, ĉar lia spiro odoras sulfure, li estas tre aroganta kaj tiom forta kaj feroca ke li estus tre danĝera malamiko.”

“Jes ja,” respondis Kuoks, kiu aŭskultis tiun parolon plezure; “mi supozas ke mi estas tiom terura kiom iu ajn vivanto. Al mi plaĉas ke vi trovas min aroganta, ĉar tio pruvas ke mi konas miajn bonajn kvalitojn. Kaj ke mia spiro odoras sulfure, mi ne kulpas pri tio, kaj iam mi renkontis viron kies spiro odoris pro cepoj, kaj mi opinias tion multe pli malbona.”

“Ne mi,” diris Betinjo; “mi amas cepojn.”

“Kaj mi amas sulfuron,” deklaris la drako, “do ni ne kverelu pri diversaj preferoj.”

Dirinte tion, li enspiregis kaj elĵetis el sia buŝo flamon dek kvin metrojn longa. La sulfuro tusigis Betinjon, sed ŝi memoris pri la cepoj kaj diris nenion.

Ili tute ne sciis kioman distancon ili jam trairis la centron de la tero, nek kiam anticipi la finiĝon de la veturo. Unufoje la knabineto komencis:

“Kiam ni atingos la fundon de ĉi tiu truo? Kaj, Vilulo, ĉu ne estas strange ke la nuna fundo estis la supro kiam ni falis alidirekten?”

“Kio perpleksigas min,” diris Fajliloj, “estas ke ni povas fali ambaŭdirekten.”

“Ti-o,” anoncis Tiktoko, “es-tas ĉar la mon-do es-tas ron-da.”

“Precize,” respondis Vilulo. “La mekanismo en via kapo bonege funkcias, Tiktoko. Vi scias, Betinjo, ke ekzistas io nomata la Allogo de Gravito, kiu tiras ĉion direkte al la centro de la tero. Pro tio ni falas el la lito, kaj tial ĉio kroĉiĝas al la surfaco de la tero.”

“Do kial ĉiu ne iras al la centro de la tero?” demandis la knabineto.

“Mi supozis ke vi demandos al mi pri tio,” respondis Vilulo malfeliĉavoĉe. “La kialo, kara, estas ke la tero estas tiom solida ke aliaj solidaĵoj ne povas trairi ĝin. Sed kiam estas truo, kiel ĉikaze, ni falas rekte al la centro de la mondo.”

“Kial ni ne haltas tie?” demandis Betinjo.

“Ĉar ni tiom rapidas ke ni portiĝas ĝis la alia fino.”

“Mi ne komprenas tion, kaj dolorigas mian kapon kiam mi klopodas kompreni ĝin,” ŝi diris post kelka pensado.

“Unu aĵo tiras nin al la centro kaj alia aĵo puŝas nin for de ĝi. Sed – ”

“Bonvolu ne demandi al mi la kialon,” interrompis la Vilulo. “Se vi ne komprenas, ni forlasu la termon.”

“Ĉu vi komprenas?” ŝi demandis.

“Ne ĉia magio estas en felando,” li diris serioze.

“Ekzistas multa magio en la tuta Naturo, kaj vi povas vidi ĝin egale facile en Usono, kie vi kaj mi iam loĝis, same kiel ĉi tie.”

“Mi neniam vidis ĝin,” ŝi respondis.

“Ĉar vi tiom kutimis al ĝi ke vi ne konsciis ke ĝi estas magio. Ĉu io povus esti pli mirinda ol kiam ni vidas floron kreski kaj burĝoni, aŭ kiam ni akiras lumon el la elektro en la aero? La bovinoj kiuj fabrikas lakton nepre enhavas mekanismon tutsame nekredeblan kiel tiu en la kupra korpo de Tiktoko, kaj eble vi rimarkis ke – ”

Kaj tiam, antaŭ ol Vilulo povis fini sian parolon, la forta taglumo subite aperis al ili, pliheliĝis, kaj plene kovris ilin. La ungoj de la drako ne plu gratadis la metalan Tubon, ĉar li ĵetiĝis en la liberan aeron tridek metrojn aŭ pli kaj flugis tiom for de la dekliva truo ke li surteriĝis sur la pinto de monto tuj super la enirejo de la multaj subteraj kavernoj de la Reĝo de la Knomoj.

Kelkaj oficiroj falis de siaj seĝoj kiam Kuoks trafis la teron, sed plejparte la pasaĝeroj de la drako sentis nur malgrandan frapon. Ĉiuj ĝojis denove esti sur la solida tero kaj ili tuj degrimpis kaj komencis ĉirkaŭrigardi. Iom strange, tuj kiam ili deiris de la drako, la seĝoj ligitaj al la dorso de la monstro malaperis, kaj tio verŝajne okazis ĉar ili ne plu utilis kaj ĉar Kuoks aspektis multe pli digna pro siaj ne plu kovritaj skvamoj. Kompreneble li ankoraŭ havis la kvardek metrojn da rubando ĉirkaŭ sia kolo, kaj ankaŭ la grandan medalionon, sed ili nur aspektigis lin “bele kostumita,” laŭ komento de Betinjo.

image-059

Nun la armeo de knomoj grupiĝis dense ĉirkaŭ la buŝo de la Tubo, por esti pretaj kapti la bandon de invadantoj tuj kiam ili elĵetiĝos. Efektive, centoj da knomoj grupiĝis, kaj ilin komandis Guf, ilia plej fama Generalo. Sed ili ne anticipis ke la drako flugos tiom alten, kaj li tiom subite ĵetiĝis el la Tubo ke plene surprizis ilin. Kiam la knomoj frotis la miron el siaj okuloj kaj denove povis pensi klare, ili trovis la drakon trankvile sidanta sur la montoflanko multe super iliaj kapoj, dum la aliaj fremduloj staris grupe kaj trankvile subrigardis ilin.

Generalo Guf koleris pro la eskapo, kvankam nur li mem kulpis.

“Subiru por kaptiĝi!” li kriis, skuante sian glavon je ili.

“Supreniru por kapti nin – se vi kuraĝas!” respondis Reĝino Kaj, kiu streĉadis la risortojn de sia Ordinara Soldato, por ke li povu pli vigle batali.

La unua respondo de Guf estis kolerega muĝo pro la defio; post tio li turnis sin kaj ordonis al siaj knomoj. Ili ĉiuj estis armitaj per akraj lancoj kaj unuanime ili levis la lancojn kaj ĵetis ilin rekte kontraŭ siajn malamikojn, tiel ke ili rapidis tra la aero kiel perfekta nubo da flugantaj armoj.

Iom da damaĝo eble rezultus se la drako ne rapide rampus antaŭ la aliajn, ĉar lia korpo estis tiom granda ke ĝi ŝildis ĉiun el ili, inkluzive de Hanĉjo. La lancoj trafis la arĝentajn skvamojn de Kuokso kaj poste falis senefike al la tero. Kompreneble ili estis magiaj lancoj kaj ĉiuj tuj resaltis al la manoj de la ĵetintoj, sed eĉ Guf povis vidi ke estus senutile ripeti la atakon.

Nun estis la vico de Reĝino Kaj ataki, do la Generaloj kriis “An – taŭ – en marŝu!” kaj la Koloneloj kaj Majoroj kaj Kapitanoj ripetis la ordonon kaj la brava Armeo de Ugabuo, kiu ŝajne konsistis plejparte el Tiktoko, marŝis unuope cele la knomojn, dum Betinjo kaj Polikromo hurais kaj Hanĉjo laŭte muĝis “Hi-ha!” kaj Vilulo kriis “Hura!” kaj Reĝino Kaj kriegis: “Ataku, Tiktoko – ataku!”

La knomoj ne atendis por ke la Horloĝfunkcia homo ataku sed tuj malaperis en la subterajn kavernojn. Ili grave eraris pro sia rapido, ĉar Tiktoko apenaŭ faris dek du paŝojn antaŭ ol lia kupra piedfingro frapiĝis per roko kaj li falis sur la teron, kie li kriis: “Le-vu mi-n! Le-vu mi-n!

Le-vu mi-n!” ĝis Vilulo kaj Fajliloj antaŭenkuris kaj resurpiedigis lin.

La drako ridis mallaŭte kaj kaŝe dum li gratis sian maldekstran orelon per malantaŭa ungo, sed neniu multe atentis Kuokson ĝuste tiam.

Al Kaj kaj ŝiaj oficiroj estis evidente ke ne eblas batali se la malamikoj ne ĉeestas, kaj por trovi la malamikojn ili devos kuraĝe eniri la subteran Regnon de la Knomoj.

Tiom aŭdaca paŝo necesigas militkoncilion.

“Ĉu vi ne opinias ke estos plej bone ke mi vizitu Rugedon kaj obeu la ordonojn de la Jinjino?” demandis Kuoks.

“Neniel!” respondis Reĝino Kaj. “Ni jam forpelis la armeon de knomoj kaj la sola restanta tasko estas trudi nin en tiujn kavernojn kaj konkeri la Reĝon de la Knomoj kaj lian tutan popolon.”

“Tio ŝajnas al mi iom granda tasko,” diris la drako, fermante siajn okulojn dormeme. “Sed agu laŭvole, kaj mi atendos. Ne rapidu nur por mi. Mi vivas milojn da jaroj kaj kelkataga prokrasto tute neniom gravas al mi, kaj verŝajne mi dormos ĝis venos la tempo ke mi agu.”

Kajon provokis tiu parolo.

image-060

“Tutegale vi reiru al Tititi-Huĉu nun,” ŝi diris, “ĉar la Reĝo de la Knomoj jam preskaŭ konkeriĝis.”

Sed Kuoks kapneis. “Ne,” diris li; “mi atendos.”

image-061


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.