La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 22. Komplezaj Kisoj

image-084

“ĈU vi bedaŭros foriri de ĉi tiu bela loko?” Betinjo demandis al la Malbelulo.

“Neniel,” diris li. “Juveloj kaj oro estas tre malvarmaj kaj senkoraj, kaj mi estas certa ke mi baldaŭ mortus pro soleco se mi ne trovus ĉi tiun naturan arbaron ĉe la bordo de la artefarita. Ĉiuokaze, sen tiuj realaj arboj mi baldaŭ mortus pro malsato.”

Betinjo rigardis la kuriozajn arbojn.

“Mi tute ne komprenas tion,” ŝi konfesis. “Kion manĝeblan vi trovas ĉi tie?”

“La plej bonan manĝaĵon en la mondo,” Malbelulo respondis. “Ĉu vi vidas tiun arbareton maldekstre?” li aldonis, indikante ĝin per gesto; “nu, tiaj arboj ne kreskas en via lando, aŭ en iu alia loko ekster ĉi tiu kaverno.

Mi nomas ilin ‘Hotelarboj’, ĉar ili fruktigas ian specialan menu-nukson kiun mi nomas ‘Trimanĝaj Nuksoj’.”

“Nekredeble!” diris Betinjo. “Kiaj estas ‘Trimanĝaj Nuksoj’?”

“Aspekte ili iom similas al kokosoj,” klarigis la Malbelulo. “Oni bezonas nur pluki nukson kaj sidiĝi kaj tagmanĝi. Unue oni malŝraŭbas la supron kaj en ĝi estas taso da bona supo. Manĝinte tion, oni malŝraŭbas la mezon kaj en ĝi estas kavo plena de viando kaj terpomoj, legomoj kaj tre bona salato. Oni manĝas tion kaj poste malŝraŭbas la malsupron kaj trovas en ĝi deserton: torton kaj kukon, fromaĝon kaj biskvitojn, kaj nuksojn kaj sekajn vinberojn. La Trimanĝaj Nuksoj varias rilate al gusto kaj enhavo, sed ĉiuj estas bonaj kaj en ĉiu oni trovas kompletan tripartan tagmanĝon.”

“Sed kion oni manĝas en la mateno?” demandis Betinjo.

“Nu, kreskas Matenmanĝaj Arboj por tio, tie, dekstre.

Ili produktas nuksojn, simile al la aliaj, sed la nuksoj enhavas kafon aŭ ĉokoladon anstataŭ supon; avenkaĉon anstataŭ viandon kun terpomoj, kaj fruktojn anstataŭ deserton. Malgraŭ la malfeliĉeco de mia vivo en ĉi tiu eksterordinara karcero, mi devas agnoski ke neniu povus vivi pli lukse en la plej bona hotelo en la mondo ol mi mem ĉi tie; sed mi ĝojos reesti en la libera aero kaj vidi la bonan malnovan sunon kaj la arĝentan lunon kaj la molan verdan herbon kaj la florojn kiujn kisas la matena roso. Ha, kiom pli belaj estis tiuj benoj ol la scintilo de gemoj aŭ la malvarma brilo de oro!”

“Kompreneble,” diris Betinjo. “Iam mi konis knabeton kiu volis malsani pro rubeolo, ĉar ĉiuj aliaj knabetoj najbaraj suferis pro ĝi, kaj li estis tre malfeliĉa ĉar li ne povis afliktiĝi per ĝi, malgraŭ ĉia strebo. Do mi estas preskaŭ certa ke tio kion ni volas sed ne povas havi ne taŭgas por ni. Ĉu ne, Vilulo?”

“Ne ĉiam, kara,” li serioztone respondis. “Se ni ĉiam volus nenion, ni havus ĉiam nenion, ĉu bonan ĉu malbonan. Mi opinias ke niaj sopiroj estas naturaj, kaj se ni agas laŭ la instigo de la naturo ni ne multe eraras.”

“Rilate al mi,” diris Reĝino Kaj, “mi opinias ke la mondo estus teda sen la oro kaj la juveloj.”

“Ĉio bonas siamaniere,” diris Vilulo; “sed eblas havi tro da io bona. Kaj mi rimarkis ke la valoro de io dependas de kiom malofta ĝi estas kaj malfacile akirebla.”

“Pardonu ke mi interrompas vin,” diris Reĝo Kalikot, veninte al ilia flanko, “sed, ĉar ni jam savis la fraton de Vilulo, mi deziras reiri al mia reĝa kaverno. Ĉar mi estas Reĝo de la Knomoj, mi devas prizorgi miajn viglajn regatojn kaj certigi ke ili bone kondutas.”

Do ĉiuj turnis sin kaj komencis marŝi tra la Metala Arbaro al la alia flanko de la granda kupolhava kavo, kie ili antaŭe eniris ĝin. Vilulo kaj lia frato marŝis duope kaj ambaŭ aspektis feliĉaj pro sia rekunesto post la longa aparteco. Betinjo ne kuraĝis rigardi la grandpunktan poŝtukon, timante ke ŝi ridos aŭdeble, do ŝi marŝis malantaŭ la du fratoj kondukante Hanĉjon per lia maldekstra orelo.

Kiam fine ili atingis la lokon kie la koridoro kondukis al la ekstera mondo, Reĝino Kaj diris, hezitmaniere, kio ne estis kutima por ŝi:

“Mi ne konkeris la Landon de la Knomoj, kaj mi ne anticipas fari tion; sed mi deziras kolekti kelkajn el ĉi tiuj belaj juveloj antaŭ ol foriri el ĉi tie.”

“Prenu laŭvole, s’rino,” diris Reĝo Kalikot, kaj tuj la oficiroj de la Armeo utiligis tiun reĝan permeson kaj komencis plenigi siajn poŝojn, dum Kaj kunligis multajn diamantojn en granda poŝtuko.

Farinte tion, ĉiuj eniris la koridoron; la knomoj iris la unuaj por lumigi la vojon per siaj torĉoj. Ili ne multe marŝis antaŭ ol Betinjo surprizite diris:

“Ho, estas juveloj ankaŭ ĉi tie!”

Ĉiuj turnis sian rigardon al la tero kaj ili trovis veran juvelvojon sur la roka planko.

“Strange!” diris Kalikot, multe surprizite. “Mi nepre sendu kelkajn knomojn por kolekti la gemojn kaj remeti ilin en la Metalan Arbaron. Kiel ili venis ĉi tien?”

Sur la tuta vojo laŭlonge de la koridoro ili trovis tiun juvelvojon, sed kiam ili proksimiĝis al la fino la mistero klariĝis. Ĉar tie, kaŭrante sur la planko kun sia dorso al la roka muro, sidis olda Rugedo, fortege en- kaj el-spirante kvazaŭ plene lacigite. Ili komprenis ke li disŝutis la juvelojn el siaj multaj poŝoj: ili krevis, unu post la alia, pro la pezo de sia enhavo dum li fuŝmarŝis laŭlonge de la koridoro.

“Sed al mi ne gravas,” diris Rugedo, profunde ĝemante.

“Mi nun konscias ke mi ne povus longe porti tian tre pezan ŝarĝon, eĉ se mi sukcesus eskapi el ĉi tiu koridoro portante ĝin. Mi timas ke la virino kiu kudris la poŝojn sur mian robon uzis nebonkvalitan fadenon, kaj pro tio mi dankos sin.”

“Ĉu ankoraŭ restas al vi juveloj?” demandis Betinjo.

Li rigardetis la internon de kelkaj restantaj poŝoj.

“Malmultaj,” diris ili, “sed ili sufiĉos por miaj bezonoj, kaj mi ne plu deziras esti riĉa. Se iu el vi bonvolos helpi min leviĝi, mi eliros kaj forlasos vin, ĉar mi scias ke vi ĉiuj malamas min kaj preferus liberan spacon anstataŭ mian ĉeeston.”

Vilulo kaj Kalikot surpiedigis la oldan Reĝon, kaj nur tiam li rimarkis la fraton de Vilulo. La stranga kaj neatendita apero de la Malbelulo tiom surprizis Rugedon ke li ekkriis kaj komencis tremi, kvazaŭ vidante fantomon.

“Ki-ki-kiu estas?” li sukcesis balbuti.

“Mi estas tiu senhelpa kaptito kiun transformis via kruela magio el bela viro en malbelan!” respondis la frato de Vilulo, per severe riproĉa voĉo.

“Vere, Rugedo,” diris Betinjo, “hontu pro tiu malica ago.”

“Mi ja hontas, kara,” agnoskis Rugedo, kiu nun estis tiom amikema kaj humila kiom antaŭe li estis kruela kaj venĝema.

“Tial,” respondis la knabino, “faru pli da magio kaj redonu al la kompatindulo lian naturan vizaĝon.”

“Se mi povus,” respondis la olda Reĝo, “sed memoru ke Tititi-Huĉu forprenis de mi ĉian magipovon. Tamen, mi neniam ĝenis min per lerno de kiel nuligi la sorĉon kiun mi faris al la frato de Vilulo, ĉar mi intencis ke li ĉiam restu malbela.”

“Ĉiu sorĉo,” komentis bela Polikromo, “havas antidoton; kaj se vi ja sciis tiun malbelecosorĉon, Rugedo, certe vi sciis nuligi ĝin.”

Li kapneis.

image-085

“Se mi sciis, mi – mi forgesis,” li balbutis bedaŭre.

“Penu pensi!” petegis Vilulo, fervore. “Bonvolu peni pensi!”

Rugedo taŭzis sian hararon per ambaŭ manoj, ĝemis, frapis sian bruston, frotis sian orelon, kaj rigardis stulte la grupon.

“Mi malklare memoretas ke ja ekzistis ia maniero nuligi la sorĉon,” diris li; “sed misfortuno tiom konfuzis mian cerbon ke mi ne povas memori kio ĝi estis.”

“Atentu, Rugedo,” diris Betinjo, akre, “ĝis nun ni bone traktis vin, sed ni ne toleros pli da absurdeco, kaj se vi volas bone farti vi enmensigos tiun sorĉon!”

“Kial?” li demandis, turnante sin por rigardi la knabineton miroplene.

“Ĉar multe gravas al la frato de Vilulo. Li ege hontas pro sia nuna aspekto, kaj vi kulpas pri tio. Efektive, Rugedo, vi tiom fie agis dum via vivo ke tute ne malutilos al vi kompleze agi nun.”

Rugedo palpebrumetis al ŝi, kaj denove ĝemis, kaj post tio aspektis vere klopodanta pensi.

“Mi kredas memori, tre malklare,” diris li, “ke iaspeca kiso nuligos la malbelecosorĉon.”

“Kia kiso?”

“Kia? Nu, aŭ – aŭ – aŭ kiso de Konata Knabino; aŭ – aŭ – kiso de Konata Knabino kiu iam estis Feino; aŭ – aŭ kiso de persono kiu ankoraŭ estas Feino. Mi ne memoras ĉu tiu aŭ ĉi tiu. Sed kompreneble neniu knabino, konata aŭ feina, konsentus kisi personon tiom malbelan – tiom ege, ege, ege malbelan – kiom la frato de Vilulo.”

“Mi tute ne certas pri tio,” diris Betinjo, admirinde kuraĝa; “mi estas Konata Knabino, kaj se mia kiso nuligos tiun aĉan sorĉon, mi – mi kisos.”

“Ho, vere vi ne povus,” protestis Malbelulo. “Mi devus forpreni mian maskon, kaj kiam vi vidus mian vizaĝon, nenio instigus vin kisi min, negrave kiom komplezema vi estas.”

“Nu, rilate al tio,” diris la knabineto, “mi tute ne bezonos vidi vian vizaĝon. Jen mia plano: Restu en ĉi tiu obskura koridoro, kaj ni forsendos la knomojn kun la torĉoj. Vi forprenos la poŝtukon, kaj mi – mi kisos vin.”

“Vere jen kompleza ago, Betinjo!” diris Vilulo, dankeme.

“Nu, ĝi nepre ne mortigos min,” ŝi respondis; “kaj, se feliĉigos vin kaj vian fraton, mi akceptas la riskon.”

Do Kalikot ordonis ke la torĉoportantoj foriru el la koridoro, kaj ili faris tion per iro tra la rokan aperturon.

Reĝino Kaj kaj ŝia armeo ankaŭ eliris; sed tiom interesis la aliajn la eksperimento farota de Betinjo ke ili restis en grupo ĉe la buŝo de la koridoro. Kiam la granda roko relokiĝis, plene fermante la aperturon, ili restis en plena obskuro.

“Nu,” vokis Betinjo gajavoĉe, “ĉu vi jam forprenis la poŝtukon de via vizaĝo, Malĉjo?”

“Jes,” li respondis.

“Nu, do, kie vi estas?” ŝi demandis, etendante siajn brakojn.

“Ĉi tie,” diris li.

“Vi devos kliniĝi iom, sciu.”

Li trovis ŝiajn manojn kaj tenante ilin per siaj li klinis sin ĝis lia vizaĝo estis proksima al tiu de la knabineto. La aliaj aŭdis klaran ŝmacan kison, kaj poste Betinjo diris:

“Jen! Mi kisis, kaj tute ne dolorigis min!”

“Diru al mi, kara frato, ĉu la sorĉo nuliĝis?” demandis Vilulo.

“Mi ne scias,” estis la respondo. “Eble jes kaj eble ne.

Mi ne povas scii.”

“Ĉu iu havas alumeton?” demandis Betinjo.

“Mi havas plurajn,” diris Vilulo.

“Do Rugedo flamigu unu el ili kaj rigardu la vizaĝon de via frato, dum ni aliaj ĉiuj turnos al li la dorson.

Rugedo malbeligis vian fraton, do verŝajne li povos toleri la hororon rigardi lin, se la sorĉo ne estas nuligita.”

Akceptinte tion, Rugedo prenis la alumeton kaj flamigis ĝin. Li rigardetis kaj estingis la alumeton.

“Ankoraŭ malbela!” li diris timtreme. “Do ne sukcesis la kiso de Konata Knabino.”

“Mi provu,” proponis la Roza Princino, per sia dolĉa voĉo. “Mi estas Konata Knabino kiu iam estis Feino. Eble mia kiso nuligos la sorĉon.”

Fajliloj ne plene aprobis tion, sed li estis tro malavida por protesti. Do la Roza Princino palpe sekvis la vojon al la frato de Vilulo kaj kisis lin.

Rugedo flamigis alian alumeton, dum ĉiuj forturnis sin.

“Ne,” anoncis la eksreĝo; “ankaŭ tio ne nuligis la sorĉon. Evidente necesas ke Feino kisu – aŭ eble mia memoro plene fuŝis.”

“Ponjo,” diris Betinjo, petege, “ĉu vi bonvolos provi?”

“Kompreneble!” respondis Polikromo, gaje ridante.

“Neniam mi kisis viron dum la miloj da jaroj de mia ekzisto, sed mi kisos lin por plaĉi al nia fidela Vilulo, kies malegoisma amo al sia malbela frato meritas rekompencon.”

Jam dum ŝi parolis Polikromo paŝis leĝere al la flanko de la Malbelulo kaj rapide tuŝis lian vangon per siaj lipoj.

“Ho, dankon – dankon!” li fervore kriis. “Ĉifoje mi ŝanĝiĝis, mi scias tion. Mi sentas la ŝanĝon! Mi estas aliforma. Viĉjo – kara Viĉjo – denove mi estas mi!”

Fajliloj, kiu estis proksima al la aperturo, tuŝis la risorton kiu liberigis la grandan rokon kaj ĝi subite eksteren puŝis sin kaj enlasis inundon de taglumo.

Ĉiu staris senmove, gapante al la frato de Vilulo kiu, ne plu maskite de la grandpunkta poŝtuko, ridetis responde al ilia rigardo.

“Nu,” diris Vilulo, fine ĉesigante la grandan silenton kaj amase enspirante aeron pro kontentiĝo, “vi ne plu estas la Malbelulo, kara frato; sed por diri la tute honestan veron, la vizaĝo natura por vi ne estas pli bela ol necesas.”

“Mi opinias lin tre bonaspekta,” komentis Betinjo, rigardante la viron kritike.

“Kompare kun antaŭe,” diris Reĝo Kalikot, “li vere estas bela. Vi, kiuj neniam vidis lian malbelecon, eble ne komprenas tion; sed misfortune mi devis rigardi la Malbelulon ofte, kaj mi ripetas ke, kompare kun antaŭe, tiu viro nun estas bela.”

“Bone,” respondis Betinjo, vigle, “ni akceptas vian takson, Kalikot. Kaj nun ni foriru el ĉi tiu tunelo kaj reeniru la mondon.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.