La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 1. La Kohorto de Kaj

image-013

“MI rifuzas!” kriis Kaj; “mi rifuzas balai la plankon. Estas maldigne.”

“Iu devas balai ĝin,” respondis la pli juna fratino de Kaj, Salnje; “se ne, ni baldaŭ vados en polvo. Kaj vi estas la plej aĝa, kaj la estro de la familio.”

“Mi estas la Reĝino de Ugabuo,” diris Kaj, fiere. “Sed,” ŝi pludiris ĝemante, “mia Reĝlando estas la plej malgranda kaj plej malriĉa en la tuta Lando Oz.”

Tio estis tute vera. Tre for en la montaro, en malproksima angulo de la bela felando Oz, kuŝas malgranda valo nomata Ugabuo, kaj en tiu valo loĝis kelkaj personoj kiuj estis kutime feliĉaj kaj kontentaj kaj neniam ĉesis vagadi trans la trairejon inter la montoj en la pli loĝatajn partojn de la lando. Ili sciis ke la tuta Oz, inkluzive de ilia propra teritorio, estas regata de bela Princino nomata Ozma, kiu loĝas en la belega Smeralda Urbo; sed la simpla popolo de Ugabuo neniam vizitis Ozman. Ili havis propran reĝan familion – ne precipe por regi ilin sed nur kiel fierindaĵon.

Ozma permesis ke la diversaj partoj de ŝia lando havu proprajn Reĝojn kaj Reĝinojn kaj Imperiestrojn ktp, sed ĉiujn regis la bela knabina Reĝino de la Smeralda Urbo.

La Reĝo de Ugabuo iam estis viro nomata Ĵol Ĵemkif Ceter, kiu dum multaj jaroj faris la tutan laboregon juĝi disputojn kaj diri al sia popolo kiam venis la sezono por planti brasikojn kaj pekli cepojn. Sed la edzino de la Reĝo havis akran langon kaj malmultan respekton al la Reĝo, sia edzo; sekve unu nokton Reĝo Ĵol kaŝe sekvis la vojon inter la montoj en la Landon Oz kaj malaperis por ĉiam de Ugabuo. La Reĝino dum kelkaj jaroj atendis lian revenon kaj poste komencis serĉi lin, lasante sian plejaĝan filinon, Kaj Ceter, kiel agantan Reĝinon.

Nu, Kaj ne forgesis la datrevenon de sia naskiĝtago, ĉar ĝi signifis feston kaj festenon kaj dancadon, sed ŝi ja plene forgesis kiom da jaroj signifas tiuj datrevenoj. En lando kie oni vivas eterne, oni ne supozas tian forgeson kaŭzo por bedaŭro, do ni prave rajtas diri ke Reĝino Kaj de Ugabuo estis sufiĉe aĝa por fari konfitaĵon – kaj ne pli ĝeni nin pri ŝia aĝo.

Sed ŝi ne faris konfitaĵon, aŭ pli da endoma laboro ol estis neevitebla. Ŝi estis ambiciulo kaj konstante malplezuriĝis pro la fakto ke ŝia Reĝlando estas tiom malgranda kaj ŝia popolo tiom stulta kaj neentreprenema.

Ofte ŝi demandis al si kio okazis al ŝiaj patro kaj patrino, tre for preter la trairejo, en la mirinda Lando Oz, kaj ilia nereveno suspektigis Kajon ke ili trovis pli bonan loĝlokon.

Do, kiam Salnje rifuzis balai la plankon de la salono en la palaco, kaj Kaj ankaŭ rifuzis balai ĝin, ŝi diris al sia fratino:

“Mi foriros. Ĉi tiu absurda Regno Ugabuo tedas min.”

“Foriru se tion vi volas,” respondis Salnje; “sed estus tre malsaĝe foriri de ĉi tie.”

“Kial?” demandis Kaj.

“Ĉar en la Lando Oz, kiu estas la lando de Ozma, vi estos neniu, sed ĉi tie vi estas Reĝino.”

“Ho, jes! Reĝino de dekok viroj, dudek sep virinoj kaj kvardek kvar infanoj!” respondis Kaj amare.

“Nu, certe estas pli da homoj en la granda Lando Oz,” ridis Salnje. “Kial ne estigi armeon kaj konkeri ilin kaj esti Reĝino de la tuta Oz?” ŝi demandis, dezirante moki Kajon kaj tiel kolerigi ŝin. Post tio ŝi fimienis al sia fratino kaj iris en la malantaŭan ĝardenon por svingi sin en la hamako.

Ŝiaj mokvortoj, tamen, estigis ideon en Reĝino Kaj. Ŝi enmensigis ke Oz laŭdire estas pacema lando kaj ke Ozma estas nur knabino kiu regas ĉiujn mildmaniere kaj estas obeata ĉar ŝia popolo amas ŝin. Eĉ en Ugabuo oni rakontis ke la ununura armeo de Oz konsistas el dudek sep belaj oficiroj, kiuj portas belajn uniformojn sed neniujn armilojn, ĉar ekzistas neniu kontraŭbatalinda. Iam ekzistis ordinara soldato, krom la oficiroj, sed Ozma promociis lin al Kapitan-Generalo kaj forprenis lian pafilon ĉar ŝi timis ke akcidente ĝi vundos personon.

Ju pli Kaj pripensis tion des pli ŝi konvinkiĝis ke estus facile konkeri la Landon Oz kaj fari sin Reĝino anstataŭ Ozma, se ŝi havus Armeon por efektivigi tion. Poste ŝi povus eliri en la mondon kaj konkeri aliajn landojn, kaj post tio eble ŝi povus trovi rimedon iri al la luno kaj konkeri ĝin. Ŝi havis militeman spiriton kiu preferas problemojn ol senagadon.

Ĉio dependas de Armeo, Kaj decidis. Ŝi zorge kalkulis enmense ĉiuj virojn de sia regno. Jes: precize dek ok, ensume. Ili ne konsistigus tre grandan Armeon, sed se ili surprizus la nearmitajn oficirojn de Ozma ŝiaj viroj povus facile venki ilin. “Mildaj personoj ĉiam timas tempestemajn,” Kaj diris al si. “Mi ne volas elfluigi sangon, ĉar tio ŝokus miajn nervojn kaj mi eble svenus; sed se ni minacos kaj montros niajn armilojn mi estas certa ke la popolo de Oz surgenuiĝos antaŭ mi kaj cedos.”

Tiu argumento, kiun ŝi ripetis al si pli ol unufoje, fine decidigis la Reĝinon de Ugabuo efektivigi la aŭdacan entreprenon.

“Negrave kio okazos,” ŝi pensis, “ĝi ne malfeliĉigos min pli ol resti fermita en ĉi tiun mizeran valon kaj balai plankojn kaj kvereli kun mia fratino Salnje; do mi vetos ĉion, kaj gajnos kio ajn venos.”

Tiun tagon mem ŝi komencis organizi sian Armeon.

Ŝi renkontis unue Joĉjon Pomon, kiu estis tiel nomata ĉar li posedis pomarbaron.

“Joĉjo,” diris Kaj, “mi intencas konkeri la mondon, kaj mi volas ke vi aniĝu al mia Armeo.”

“Ne petu min fari tian stultaĵon, ĉar mi devos ĝentile rifuzi, Via Moŝto,” diris Joĉjo Pomo.

“Mi tute ne petos vin. Mi ordonas vin, kiel Reĝino de Ugabuo,” diris Kaj.

“Tiuokaze, mi supozas ke mi devas obei,” la viro komentis malfeliĉavoĉe. “Sed mi petas ke vi konsideru ke mi estas tre grava civitano, do mi rajtas havi altrangan oficon.”

“Vi estos Generalo,” promesis Kaj.

“Kun oraj epoletoj kaj glavo?” li demandis.

“Kompreneble,” diris la Reĝino.

Poste ŝi trovis la duan viron, kies nomo estis Joĉjo Bulko, ĉar li posedis arbaron sur kies arboj kreskis sekalaj kaj tritikaj bulkoj, varmaj kaj malvarmaj.

“Joĉjo,” diris Kaj, “mi konkeros la mondon, kaj mi ordonas ke vi aniĝu al mia Armeo.”

“Neeble!” li kriis. “Necesas rikolti la bulkojn.”

“Viaj edzino kaj infanoj rikoltu,” diris Kaj.

“Sed mi estas tre grava viro, Via Moŝto,” li protestis.

“Pro tio vi estos unu el miaj Generaloj, kaj sur via kapo vi portos trikornan ĉapelon kun ora brokato, kaj frizos viajn lipharojn kaj tintigos longan glavon,” ŝi promesis.

Do li konsentis, kvankam ege malvolonte, kaj la Reĝino plumarŝis al la sekva dometo. Tie loĝis Joĉjo Vafleto, tiel nomita ĉar la arboj en lia arbaro kreskigis bonegajn glaciaĵ-vafletojn.

“Joĉjo,” diris Kaj, “mi konkeros la mondon, kaj vi devas aniĝi al mia Armeo.”

“Bonvolu pardoni min,” diris Joĉjo Vafleto. “Mi estas malbona batalisto. Mia bona edzino konkeris min antaŭ jaroj, ĉar ŝi batalas pli bone ol mi. Prenu ŝin, Via Moŝto, anstataŭ min, kaj mi benos vin pro tiu komplezo.”

“Mia Armeo devas konsisti el viroj – ferocaj, fortegaj batalistoj,” deklaris Kaj, rigardante severe la malgrandan mildaspektan viron.

“Kaj vi postlasos mian edzinon ĉi tie en Ugabuo?” li demandis.

“Jes, kaj vi estos Generalo.”

“Mi akceptas,” diris Joĉjo Vafleto, kaj Kaj pluiris al la dometo de Joĉjo Horloĝo, kiu havis horloĝarbaron. Tiu viro unue insistis ke ne li aniĝos al la armeo, sed ĉar Reĝino Kaj promesis Generaligi lin li fine konsentis.

“Kiom da Generaloj estas en via armeo?” li demandis.

“Kvar, ĝis nun,” respondis Kaj.

“Kaj kiom granda estos la armeo?” estis lia sekva demando.

“Mi intencas anigi ĉiun el la dek ok viroj en Ugabuo,”

ŝi diris.

“Do kvar Generaloj sufiĉas,” anoncis Joĉjo Horloĝo.

“Mi konsilas ke la restantaj viroj estu koloneloj.”

Kaj provis obei lian konsilon. La sekvajn kvar virojn vizititajn – Joĉjo Pruno, Joĉjo Ovo, Joĉjo Banĝo, kaj Joĉjo Fromaĝo, nomitaj pro siaj arbaroj – ŝi faris Koloneloj de sia regno; sed la kvina, Joĉjo Najloj, diris ke Koloneloj kaj Generaloj fariĝas multe tro oftaj en la Armeo de Ugabuo kaj ke li preferas estiĝi Majoro. Do Joĉjo Najloj, Joĉjo Kuko, Joĉjo Ŝinko kaj Joĉjo Ŝtrumpoj ĉiuj fariĝis Majoroj, kaj la sekvaj kvar – Joĉjo Sandviĉo, Joĉjo Seruro, Joĉjo Glaciaĵo kaj Joĉjo Butonoj – nomumiĝis Kapitanoj de la Armeo.

Sed nun la Reĝino perpleksiĝis. Restis nur du pliaj viroj en la tuta Ugabuo, kaj se ŝi farus ilin Leŭtenantoj, dum la aliaj estas kvar Kapitanoj, kvar Majoroj, kvar Koloneloj kaj kvar Generaloj, verŝajne estus ĵaluzo en la armeo, kaj eble ribelo kaj dizertoj.

Sed unu el tiuj viroj estas Joĉjo Bombonoj, kaj li tute rifuzis partopreni. Neniu promeso tentis lin, neniu minaco influis lin. Li diris ke li devas resti hejme por rikolti vanilajn, limonajn, ĉokoladajn, kaj kremajn bombonojn. Ankaŭ necesas tondi kaj draŝi la kampojn da krakmaizo-kun-sukero kaj buterumita krakmaizo, kaj li insistas ne trompi la esperon de la infanoj de Ugabuo per foriro por konkeri la mondon tiel lasante la sukeraĵ-rikolton perei.

Trovinte Joĉjon Bombonojn tiom obstina, Reĝino Kaj decidis cedi al li kaj ŝi daŭrigis sian veturon al la domo de la dekoka kaj lasta viro en Ugabuo, kiu estis junulo nomata Joĉjo Fajliloj. Tiu Fajliloj havis dek du arbojn kiuj kreskigis ŝtalajn fajlilojn diversspecajn; sed li ankaŭ havis naŭ librarbojn, sur kiuj kreskis bela sortimento de rakontolibroj. Povas esti ke vi neniam vidis librojn kreski sur arboj, do mi klarigos ke tiuj en la arbaro de Joĉjo Fajliloj estis kovritaj de larĝaj verdaj folioj kiuj, kiam plenmaturaj, fariĝis malhelruĝaj. Tiam oni rikoltis la librojn, deprenis la foliojn kaj ili estis legopretaj. Se oni rikoltis ilin tro frue, la rakontoj montriĝis tro konfuzitaj kaj malinteresaj kaj kun fuŝa literumado. Tamen, se oni lasis ilin perfekte maturiĝi, la rakontoj estis bonegaj legaĵoj kaj la literumado kaj la gramatika uzado perfektaj.

image-014

Fajliloj libere disdonis siajn librojn al ĉiu deziranto, sed la popolo de Ugabuo malmulte ŝatis librojn do li devis mem legi la plejparton, antaŭ ol ili putris. Ĉar vi verŝajne scias ke tuj kiam oni legas la librojn la vortoj malaperas kaj la folioj velkas kaj fadas – la plej grava difekto de libroj kiuj kreskas sur arboj.

Kiam Reĝino Kaj parolis al tiu junulo Fajliloj, kiu estis kaj inteligenta kaj ambicia, li diris opinii ke estus amuzege konkeri la mondon. Sed li atentigis ŝin ke li estas multe supera al la aliaj viroj en ŝia armeo. Sekve, li rifuzas esti unu el ŝiaj Generaloj aŭ Koloneloj aŭ Majoroj aŭ Kapitanoj, sed li pretendas la honoron esti la sola Ordinara Soldato.

Al Kaj tute ne plaĉis tiu ideo.

“Mi malvolas Ordinaran Soldaton en mia armeo,” ŝi diris; “ili estas tre vulgaraj. Oni diris al mi ke iam Princino Ozma havis ordinaran soldaton, sed ŝi faris el li Kapitan-Generalon, kio bone pruvas ke la ordinara soldato ne estis necesa.”

“La armeo de Ozma ne batalas,” respondis Fajliloj, “sed via armeo devos furioze batali por konkeri la mondon. Mi legis en miaj libroj ke ĉiam la ordinaraj soldatoj batalas, ĉar neniu oficiro estas sufiĉe kuraĝa por fronti la malamikojn. Ankaŭ, estas logike ke viaj oficiroj devas havi komandaton al kiu ili povas doni ordonojn; do mi estos tiu. Mi sopiregas tranĉi kaj mortigi la malamikojn kaj fariĝi heroo. Poste, kiam ni revenos al Ugabuo, mi prenos ĉiujn ludglobojn de la infanoj kaj fandos ilin kaj faros statuon pri mi por ke ĉiuj rigardu kaj admiru ĝin.”

Al Kaj multe plaĉis Ordinarulo Fajliloj. Li ja ŝajnis esti batalisto kian ŝi bezonis por sia entrepreno, kaj ŝia espero sukcesi eksaltis kiam Fajliloj diris al ŝi ke li scias kie kreskas pafilarbo, kaj ke li tuj iros al ĝi kaj plukos la plej maturan kaj grandan musketon kiu kreskas sur la arbo.

image-015


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.