La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 16. La Kaprica Knomo

image-062

VILULO diris nenion dum la konversacio inter Reĝino Kaj kaj Kuoks, simple ĉar li ne opiniis la temon prikverelinda. Sekura en lia poŝo kuŝis la Amo-Magneto, kiu neniam malsukcesis gajni ĉiun koron. La knomoj, li sciis, estis kiaj la senkoraj Rozoj kaj tial ili estos amikigeblaj tuj kiam li montros la magian talismanon.

Vilulo ĉefe maltrankvilis pri la problemo atingi la Regnon de Rugedo kaj nun kiam la enirejo kuŝis antaŭ li li estis certa ke li povos savi sian perditan fraton. Kaj kaj la drako kverelu pri kiu konkeru la knomojn, se ili volas; Vilulo lasos ilin provi, kaj se ili malsukcesos li mem havas en sia poŝo konkerilon.

Sed Kaj estis certa ke ŝi ne povos malsukcesi, ĉar ŝi opiniis ke ŝia Armeo povas fari kion ajn. Do ŝi kunvokis la oficirojn kaj ordonis al ili kiel ili agu, kaj ŝi ankaŭ instrukciis al Tiktoko pri kion li faru kaj diru.

“Bonvolu ne pafi per via pafiilo krom se absolute necesos,” ŝi pludiris, “ĉar mi ne volas esti kruela aŭ verŝi sangon – krom se nepre necesos.”

“Bo-ne,” respondis Tiktoko; “sed mi kre-das ke Ru-ge-do ne san-gus eĉ se mi ple-ni-gus li-n per tru-oj kaj me-tus li-n en cid-ro-pre-mi-lo-n.”

Tiam la oficiroj enviciĝis, la kvar Generaloj kvarope kaj poste la kvar Koloneloj kaj la kvar Majoroj kaj la kvar Kapitanoj. Ili eltiris siajn brilantajn glavojn kaj ordonis ke Tiktoko marŝu kaj li marŝis. Dufoje li stumblis, ĉar lin faligis la krudaj rokoj, sed kiam li atingis la glatan vojon li pli bone sukcesis. En la mornecan buŝon de la enirejo de la kaverno li paŝis senhezite, kaj post li fiere paŝis la oficiroj kaj Reĝino Kaj. La aliaj atendis iomete, por vidi kio okazos.

Kompreneble la Reĝo de la Knomoj sciis ke ili venas, kaj estis preta ricevi ilin. Tuj interne de la roka koridoro kondukanta al la juvelita tronĉambro estis profunda truo, kutime kovrita. Rugedo ordonis ke oni forprenu la kovrilon kaj nun ĝi estis malferma, apenaŭ videbla en la senlumeco.

La cirkonferenco de la truo estis tiom granda ke ĝi preskaŭ plenigis la koridoron kaj restis nur sufiĉa spaco por lasi ke oni ĉirkaŭmarŝu ĝin se oni premas sin al la rokaj muroj. Tion faris Tiktoko, ĉar liaj kupraj okuloj vidis la truon klare kaj li evitis ĝin; sed la oficiroj marŝis rekte en la truon kaj falis amasiĝinte sur la fundon. Momenton poste Reĝino Kaj ankaŭ marŝis en la truon, ĉar ŝi tenis sian mentonon alta en la aero kaj ne atentis pri kien ŝi metis siajn piedojn. Poste unu el la knomoj tiris stangeton kiu remetis la kovrilon sur la truon kaj tiel firme kaptis la oficirojn de Ugabuo kaj ilian Reĝinon.

Rilate al Tiktoko, li plu marŝis rekte al la kaverno kie Rugedo sidis en sia trono kaj tie li frontis la Reĝon de la Knomoj kaj diris:

“Mi nun kon-ke-ras vi-n en la no-mo de Re-ĝi-no Kaj Ce-te-r de U-ga-bu-o, ki-es Ar-me-o mi es-tas, kaj mi de-kla-ras vi-n ŝi-a kap-ti-to!”

Rugedo ridis je li.

“Kie estas tiu fama Reĝino?” li demandis.

“Ŝi es-tos ĉi ti-e post mi-nu-to,” diris Tiktoko. “Eb-le ŝi hal-tis por li-gi si-a-n ŝu-la-ĉo-n.”

“Nu, jen, Tiktoko,” komencis la Reĝo de la Knomoj per severa voĉo, “jam sufiĉis la absurdaĵoj. Via Reĝino kaj ŝiaj oficiroj estas ĉiuj kaptitaj, mi jam superfortis ilin, do eble vi diros al mi kion vi intencas fari.”

“La or-do-no es-tis ke mi kon-ke-ru vi-n,” respondis Tiktoko, “kaj mi-a me-ka-nis-mo laŭ-eb-le plej zor-ge stre-bis o-be-i la or-do-no-n.”

image-063

Rugedo batis sian gongon kaj Kalikot aperis, tuj sekvate de Generalo Guf.

“Prenu tiun kuprulon en la laborejojn kaj devigu lin marteladi oron,” ordonis la Reĝo. “Ĉar li funkcias per mekanismo li sendube senpaŭze laboros. Estus preferinde ke li neniam estu kreita, sed ĉar li ekzistas mi de nun bone utiligos lin.”

“Se vi klo-po-dos kap-ti mi-n,” diris Tiktoko, “mi ba-ta-los.”

“Ne batalu!” kriis Generalo Guf serioze, “ĉar estos senutile rezisti kaj eble vi vundos iun.”

Sed Tiktoko levis sian pafilon kaj celis, kaj ne sciante kian damaĝon farus la pafilo, la knomoj timis fronti ĝin.

Dum li tiel defiis la Reĝon de la Knomoj kaj liajn ĉefoficistojn, Betinjo Bobin trankvile rajdis en la reĝan kavernon, sidante sur la dorso de sia mulo Hanĉjo. La knabineton tedis atendo por ke “io okazu” do ŝi venis por vidi ĉu Rugedo estas kaptita.

“Najlojn kaj bulojn!” muĝis la Reĝo; “kiel vi aŭdacas venigi tiun beston ĉi tien kaj eniri neanoncite?”

“Mi vidis neniun kiu anoncu min,” respondis Betinjo.

“Mi supozas ke viaj servistoj ĉiuj estis okupataj. Ĉu vi jam estas konkerita?”

“Ne!” kriis la Reĝo, preskaŭ freneza pro kolerego.

“Do bonvolu doni al mi manĝaĵon, ĉar mi malsategas,” diris la knabino. “Sciu, ĉi tia konkerado multe similas al atendo por cirkoparado, ĝi bezonas multan tempon por aperi kaj en la realo ne montriĝas tre impona.”

La knomojn multe mirigis tiu parolo kaj dum kelka tempo ili nur povis rigardi ŝin malŝate kaj silente, ĉar ili ne trovis vortojn dirindajn. La Reĝo fine resukcesis uzi sian langon kaj diris:

“Terrampulo! tiu malrespekto al mia moŝteco kondamnas vin al morto. Vi estas ordinara mortipovulo, kaj ĉesigi la vivadon de mortipovulo estas tiom facile ke mi ne devigos vin atendi eĉ duone tiom longatempe kiom vi atendis ke mi konkeriĝu.”

“Mi preferas ke vi ne ĉesigu mian vivadon,” komentis Betinjo, deirante de la dorso de Hanĉjo kaj ekstarante apud lin. “Kaj nur tre malinda Reĝo mortigus vizitanton dum ŝi malsatas. Se vi donos al mi manĝaĵon, mi diskutos tiun mortigotemon kun vi; sed, mi avertas vin jam nun ke mi ne aprobas ĝin, kaj neniam aprobos ĝin.”

Ŝia trankvileco kaj manko de timo imponis al la Reĝo de la Knomoj, kvankam li intense malamis ĉiujn mortipovulojn.

“Kion vi volas manĝi?” li demandis bruske.

“Nu, ŝinkan sandviĉon, eble; aŭ eble paron da bone boligitaj ovoj – ”

“Ovoj!” kriis la tri knomoj kiuj ĉeestis, timtremante tiom ke iliaj dentoj klakadis.

“Kio estas?” demandis Betinjo mirante. “Ĉu ovoj tiom multekostas ĉi tie kiom ĉehejme?”

“Guf,” diris la Reĝo agitite, turnante sin al sia Generalo, “ni detruu tiun aŭdacan mortipovulon tuj! Prenu ŝin kaj trenu ŝin al la Ŝlima Kavo kaj enŝlosu ŝin.”

Guf rigardetis al Tiktoko, kies pafilo ankoraŭ celis, sed ĝuste tiam Kalikot kaŝe iris malantaŭ la kuprulon kaj piedbatis liajn genuartikojn tiel ke ili subite fleksiĝis antaŭen kaj faligis Tiktokon al la planko, dum lia pafilo falis de liaj manoj.

Tiam Guf, vidante Tiktokon senhelpa, klopodis kapti Betinjon. Samtempe la kalkanoj de Hanĉjo ekĵetiĝis kaj trafis la Generalon ĝuste en tiu loko kie lia zono estis bukita. Li leviĝis en la aeron rapide kiel kanonobuso, forte frapis la Reĝon de la Knomoj kaj platigis lian Moŝton kontraŭ la muron de roko aliflanke de la kaverno. Kune ili falis al la planko konfuzitaj kaj ĉifitaj. Vidante tion Kalikot flustris al Betinjo:

“Venu kun mi – rapidu! – mi savos vin.”

Ŝi rigardis en la vizaĝon de Kalikot necerte kaj konkludis ke li aspektas honesta kaj bonhumora, do ŝi decidis sekvi lin.

image-064

Li gvidis ŝin kaj la mulon tra pluraj koridoroj kaj en malgrandan kavernon tre plaĉe kaj komforte meblitan.

“Jen mia propra ĉambro,” diris li, “sed vi plenlibere uzu ĝin. Atendu ĉi tie dum minuto kaj mi portos al vi ion manĝeblan.”

Kiam Kalikot revenis li portis pleton sur kiu estis rostitaj agarikoj, bulko de minerala pano kaj iom da petrolbutero. La buteron Betinjo ne povis manĝi, sed la pano estis bona kaj la argarikoj bongustegaj.

“Jen la ŝlosilo por la pordo,” diris Kalikot, “kaj estos plej bone ke vi enŝlosu vin.”

“Ĉu ankaŭ Polikromo kaj la Roza Princino povos veni ĉi tien?” ŝi demandis.

“Eble. Kie ili estas?”

“Mi ne scias. Mi postlasis ilin ekstere.”

“Nu, se vi aŭdos tri frapojn sur la pordo, malfermu ĝin,” diris Kalikot; “sed neniun enlasu kiu ne faros tri frapojn.”

“Bone,” promesis Betinjo, kaj post la foriro de Kalikot el la komforta kaverno ŝi fermis kaj ŝlosis la pordon.

Dume Kaj kaj ŝiaj oficiroj, trovinte sin kaptitaj en la truo, kriadis kaj kriegis ĝis ili laciĝis, sed neniu venis helpi ilin. Estis tre senlume kaj malsekete en la truo kaj ili ne povis elgrimpi ĉar la muroj estis pli altaj ol iliaj kapoj kaj la kovrilo estis fermita. Unue la Reĝino estis kolera, poste ĉagrenita, kaj post tio senkuraĝigita; sed la oficiroj nur timis. Ĉiu el la kompatinduloj elkore volis esti denove en Ugabuo prizorgante sian fruktarbaron, kaj kelkaj estis tiom malfeliĉaj ke ili komencis riproĉi Kajon kiu kaŭzis por ili tiom da ĝenoj kaj danĝero.

Fine la Reĝino sidiĝis sur la fundo de la truo kaj apogis sian dorson per la muro. Bonŝance ŝia akra kubuto tuŝis sekretan risorton en la muro kaj granda plata roko svingiĝis interne. Kaj falis sur sian dorson, sed la postan momenton ŝi eksaltis kaj kriis al la aliaj:

“Irejo! Irejo! Sekvu min, bravuloj, kaj ni ankoraŭ eble eskapos.”

Ŝi komencis rampi tra la irejo, kiu estis egale senluma kaj malseketa kiel la truo, kaj la oficiroj sekvis ŝin unuope.

Ili rampis, kaj rampis plu, kaj ankoraŭ plu rampadis, ĉar la irejo ne estis sufiĉe granda por ke ili staru rekte. Ĝi turniĝis tien kaj tordiĝis alien, kelkfoje kiel korktirilo, kelkfoje zigzage, sed malofte ĝi kondukis longe kaj rekte.

“Ĝi neniam finiĝos – neniam!” ĝemis la oficiroj, kiuj trovis la haŭton sur siaj genuoj forfrotata de la krudaj rokoj.

“Ĝi devos finiĝi,” respondis Kaj kuraĝe, “alie oni ja ne farus ĝin. Ni ne scias kien ĝi kondukas, sed kia ajn loko estas pli bona ol tiu abomeninda truo.”

Do ŝi plu rampis, kaj la oficiroj plu rampis, kaj dum ili rampis tra tiu aĉa subtera koridoro Polikromo kaj Vilulo kaj Fajliloj kaj la Roza Princino, kiuj staradis ekster la enirejo de la regno de Rugedo, demandis al si pri kio okazis al ili.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.