La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 5. La Rozoj Repelas la Rifuĝantojn

image-023

DELIKATE la floso gratiĝis sur la sabla plaĝo. Betinjo facile vadis al la bordo, la mulo proksime sekvis ŝin. La suno nun briladis kaj la aero estis varma kaj ŝarĝita per la odoro de rozoj.

“Mi deziras iom da matenmanĝo, Hanĉjo,” komentis la knabineto, pli bonhumora ĉar ŝi estas sur la seka tero; “sed ni ne povas manĝi la florojn, kvankam ili ja odoras tre alloge.”

“Hi-ha!” respondis Hanĉjo kaj li trotis laŭ vojeto al la supro de la dekliveto.

Betinjo sekvis kaj de la altaĵo ĉirkaŭrigardis. Iom for staris belega granda forcejo, ĝiaj miloj da kristalaj paneloj scintilis en la sunlumo.

“Devas esti homoj ie,” komentis Betinjo penseme; “ĝardenistoj, aŭ iuj. Ni iru vidi, Hanĉjo. Mi pli malsatas ĉiun minuton.”

Do ili marŝis cele la grandan forcejon kaj atingis ĝian enirejon sen renkonti iun ajn personojn. Pordo estis parte malferma, do Hanĉjo eniris la unua, supozante ke se ekzistas danĝero li povos retrenmarŝi kaj averti sian kunulinon. Sed Betinjo estis tre proksima malantaŭ li kaj tuj kiam ŝi eniris ŝi komencis miregi pro kion ŝi vidas.

La forcejo estis plena de belegaj rozarbustoj, ĉiuj kreskis en grandaj potoj. Sur la centra trunketo de ĉiu arbusto floris belega Rozo, grandiozkolora kaj tre plaĉodora, kaj en la centro de ĉiu Rozo estis la vizaĝo de bela knabino.

Dum Betinjo kaj Hanĉjo eniris, la kapoj de la Rozoj pendis kaj iliaj palpebroj estis dorme fermitaj; sed la mulon tiom mirigis ke li kriis laŭtan “Hi-ha!” kaj pro la sono de lia raŭka voĉo la rozfolioj moviĝetis, la Rozoj levis la kapojn kaj cent alarmitaj okuloj tuj firme rigardis la entrudiĝintojn.

“Mi – mi petas pardonon!” balbutis Betinjo, ruĝiĝante kaj konfuzite.

“H-o-o-o!” kriis la Rozoj, laŭ ia ĝema ĥoro; kaj unu el ili pludiris: “Kia bruaĉo!”

“Nu, tio estis nur Hanĉjo,” diris Betinjo, kaj kvazaŭ por pruvi la verecon de ŝiaj vortoj la mulo kriis novan laŭtan “Hi-ha!”

Audante tion ĉiuj Rozoj laŭeble plej sin turnis sur siaj tigoj kaj tremis kvazaŭ iu skuas la arbustojn. Delikata Portulako anhelis: “Fi! Aĉe aĉe!”

“Tute ne estas aĉe,” diris Betinjo, iom indigne. “Kiam vi kutimiĝos al la voĉo de Hanĉjo ĝi endormigos vin.”

La Rozoj nun rigardis la mulon malpli timeme kaj unu el ili demandis:

“Ĉu tiu sovaĝa besto nomiĝas Hanĉjo?”

“Jes; Hanĉjo estas mia kamarado, fidela kaj fidinda,” respondis la knabino, metante siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la muleto kaj premante lin al si. “Ĉu ne, Hanĉjo?”

Hanĉjo povis respondi nur: “Hi-ha!” kaj pro tiu muĝo la Rozoj denove tremis.

“Bonvolu foriri!” petegis unu. “Ĉu vi ne vidas ke vi fortimigas el ni semajnon da kreskado?”

“Foriri!” eĥis Betinjo. “Sed, ni ne havas kien iri. Nia ŝipo ĵus pereis.”

“Ŝipo pereis?” demandis la Rozoj laŭ ĥoro de konfuziĝo.

“Jes; ni estis en granda ŝipo kaj la ŝtormo venis kaj pereigis ĝin,” klarigis la knabino. “Sed Hanĉjo kaj mi ekkaptis floson kaj flosis al la bordo de ĉi tiu loko, kaj –  ni estas lacaj kaj malsataj. Kiu lando estas ĉi tie, bonvolu diri?”

image-024

“Ĉi tiu estas la Regno de Rozoj,” respondis la Portulako, arogante, “kaj ĝi estas dediĉita al la kulturiĝo de la plej raraj kaj belaj Rozoj kreskantaj.”

“Mi kredas tion,” diris Betinjo, admirante la belajn florojn.

“Sed oni permesas nur Rozojn ĉi tie,” aldonis delikata Te-Rozo, fleksante siajn brovojn sulkigocele; “sekve vi devos foriri antaŭ ol la Reĝa Ĝardenisto trovos vin kaj reĵetos vin en la maron.”

“Ho! Ĉu ekzistas do Reĝa Ĝardenisto?” demandis Betinjo.

“Certe.”

“Kaj ĉu ankaŭ li estas Rozo?”

“Kompreneble ne; li estas homo – mirinda homo,” estis la respondo.

“Nu, mi ne timas homon,” deklaris la knabino, multe pli trankvile, kaj eĉ dum ŝi parolis la Reĝa Ĝardenisto paŝis en la forcejon – li tenis ŝpatforkon en unu mano kaj akvumpoton en la alia.

Li estis kurioza vireto, vestita per rozkolora kostumo, kun bantoj ĉe la genuoj kaj kubutoj, kaj banto en la hararo. Liaj okuloj estis malgrandaj kaj scintilantaj, lia nazo akra kaj lia vizaĝo multe faltoplena.

“O-ho!” li kriis, mirante pro troviĝo de fremduloj en lia forcejo, kaj kiam Hanĉjo laŭte muĝis la Ĝardenisto ĵetis la akvopoton sur la kapon de la mulo kaj ĉirkaŭdancis kun sia forkego, tiom agitite ke baldaŭ li stumblis pro la tenilo de sia forkego kaj etendiĝis sur la teron.

Betinjo ridis kaj fortiris la akvopoton de la kapo de Hanĉjo. La muleto koleris pro sia traktiĝo kaj retrenpaŝis cele la Ĝardeniston minace.

“Evitu liajn kalkanojn!” kriis Betinjo averte kaj la Ĝardenisto ekstariĝis kaj rapide kaŝis sin malantaŭ la Rozoj.

“Vi rompas la Leĝon!” li kriis, elpuŝante sian kapon por riproĉe rigardi la knabinon kaj la mulon.

“Kiun Leĝon?” demandis Betinjo.

“La Leĝon de la Regno de Rozoj. Oni malpermesas fremdulojn en ĉi tiu regiono.”

“Eĉ kvankam ili venis el ŝippereo?” ŝi demandis.

“La Leĝo ne esceptigas ŝippereojn,” respondis la Reĝa Ĝardenisto, kaj li estis tuj dironta ion pli kiam subite aŭdiĝis bruplena disrompiĝo de vitro kaj viro falis tra la tegmenton de la forcejo plump! sur la teron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.