La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 13. La Jinjino Juste Juĝas

image-052

ĈIUJ aventurantoj rekuniĝis la sekvan matenon kiam ili kondukiĝis el diversaj palacoj al la loĝejo de Tititi-Huĉu kaj gvidiĝis en la grandan Ŝtatan Halon.

Kiel antaŭe, nur niaj amikoj kaj iliaj eskortantoj estis videblaj antaŭ ol sonis la unua sonorilo. Tiam fulmrapide la ĉambro montriĝis plena de la belaj Reĝoj kaj Reĝinoj de la lando. La dua sonorilo signis la aperon en la trono de la potenca Jinjino, kies bela vizaĝo estis same trankvila kaj senesprima kiel ĉiam.

Ĉiuj profunde klinis sin antaŭ la Reganto. Iliaj voĉoj mallaŭte murmuris: “Ni salutas la Privatan Civitanon, plej potencan Reganton, kies vorto estas Leĝo kaj kies Leĝo estas justa.”

Tititi-Huĉu agnoske klinis sin. Poste, ĉirkaŭrigardante la brilan kunvenon, kaj la malgrandan grupon de aventurantoj antaŭ si, li diris:

“Io nekutima okazis. Loĝantoj de aliaj landoj ol nia, diferencaj de ni multmaniere, estis truditaj al ni tra la Malpermesita Tubo, kiun unu el nia popolo malsaĝe faris antaŭ jaroj kaj tiu persono taŭge puniĝis pro sia malsaĝo.

Sed tiuj fremduloj ne deziris veni ĉi tien kaj estis fie ĵetitaj en la Tubon de kruela Reĝo aliflanke de la mondo, nomata Rugedo. Tiu Reĝo estas senmortulo, sed ne bona.

Liaj magiaj povoj damaĝas la homaron pli ol helpas ilin.

Ĉar li maljuste tenis kaptita la fraton de la Vilulo, tiu malgranda grupo de honestuloj, konsistanta el mortipovuloj kaj senmortuloj, decidis konkeri Rugedon kaj puni lin.

Timante ke ili eble sukcesus pri tio, la Reĝo de la Knomoj miskondukis ilin tiel ke ili falis en la Tubon.

“Nu, mi jam multfoje avertis tiun saman Rugedon ke se iam li iumaniere uzos tiun Malpermesitan Tubon li severe puniĝos. Mi trovis, konsultante la Fearkivojn, ke servisto de tiu Reĝo, knomo nomata Kalikot, petegis sian mastron ne fari tiun fian agon, ne ĵeti tiujn ulojn en la Tubo, ne sendi ilin por ke ili falu en nian landon. Sed Rugedo defiis min kaj miajn ordonojn.

“Sekve ĉi tiuj fremduloj estas senkulpaj. Nur Rugedo meritas punon, kaj mi punos lin.” Li paŭzis momente kaj poste daŭrigis per la sama malvarma, senkompata voĉo:

“Tiuj fremduloj devos reiri tra la Tubo al sia propra flanko de la mondo, sed mi plifaciligos kaj pliagrabligos ilian falon ol antaŭe ĝi estis. Ankaŭ mi sendos kun ili Ilon de Venĝo, kiu en mia nomo forpelos Rugedon el liaj subteraj kavernoj, forprenos liajn magiajn fortojn kaj faros el li senhejman vaganton sur la faco de la tero – loko kiun li malamas.”

Aŭdiĝis murmureto de hororo de la Reĝoj kaj Reĝinoj pro la severeco de tiu puno, sed neniu protestis, ĉar ĉiuj agnoskis ke la verdikto estas justa.

“Elektante mian Ilon de Venĝo,” pludiris Tititi-Huĉu, “mi komprenis ke temos pri malplaĉa tasko. Tial neniu senkulpulo inter ni devu entrepreni ĝin. En ĉi tiu miriga lando malofte iu kulpas pri misfaroj, eĉ plej ete, kaj kiam mi ekzamenis la Arkivojn mi trovis ke neniu Reĝo aŭ Reĝino misfaris. Nek iu sekvanto aŭ servisto ilia. Sed kiam mi atingis la Drakan Familion, kiun ni alte respektas, tiam mi trovis la misfaron de Kuoks.

“Vi bone scias ke Kuoks estas juna drako kiu ankoraŭ ne akiris la saĝon de sia raso. Pro tiu manko, li malrespektis sian plej antikvan praulon, la Originan Drakon, kaj unufoje diris ke ĉi tiu atentu la proprajn aferojn kaj alifoje li diris ke la Antikvulo malsaĝiĝis pro sia granda aĝo. Ni konscias ke drakoj ne identas kun feoj kaj ne povas esti plene gvidataj de niaj leĝoj, sed tia malrespekto kian montris Kuoks nepre devas ne esti ignorata de ni. Do mi elektis Kuokson mia reĝa Ilo de Venĝo kaj li trairos la Tubon kun tiuj uloj kaj transmetos al Rugedo la punon kiun mi dekretis.”

Ĉiuj aŭskultis silente tiun parolon kaj nun la Reĝoj kaj Reĝinoj riverencis serioze por indiki sian aprobon pri la juĝo de la Jinjino.

Tititi-Huĉu turnis sin al Tubĉjo:

“Mi ordonas ke vi,” diris li, “eskortu tiujn fremdulojn al la Tubo kaj certigu ke ili ĉiuj eniros ĝin.”

La Reĝo de la Tubo, kiu la unua trovis niajn amikojn kaj kondukis ilin al la Privata Civitano, antaŭenpaŝis kaj klinis sin. Dum li faris tion, la Jinjino kaj ĉiuj Reĝoj kaj Reĝinoj subite malaperis kaj nur Tubĉjo restis videbla.

“Bone,” diris Betinjo, ĝemante; “ne multe maltrankviligas min ke necesas reiri, ĉar la Jinjino promesis faciligi la reiron por ni.”

Efektive, Reĝino Kaj kaj ŝiaj oficiroj estis la solaj kiuj aspektis maltrankvilaj kaj ŝajne timis la reiron. Ĝenis Reĝinon Kajon ke ŝi ne konkeris la landon de Tititi-Huĉu.

Dum ili sekvis la gvidanton tra la ĝardenoj al la buŝo de la Tubo ŝi diris al Vilulo:

“Kiel mi povos konkeri la mondon, se mi foriros kaj lasos ĉi tiun riĉan landon nekonkerita?”

“Vi ne povos,” li respondis. “Ne demandu de mi la kialon, ĉar se vi ne scias mi ne povas informi vin.”

“Kial ne?” diris Kaj; sed Vilulo malatentis la demandon.

Ĉi tiu fino de la Tubo havis arĝentan randon kaj ĉirkaŭ ĝi estis ora balustrado al kiu estis fiksita afiso kiu diris:

“SE VI ESTAS EKSTERE, RESTU TIE.

SE VI ESTAS INTERNE, NE ELVENU.”

Sur malgranda arĝenta plato ĝuste interne de la Tubo estis gravuritaj vortoj:

Elfosita kaj konstruita de
Hiergargo la Magiisto,
En la Jaro de la Mondo
1 9 6 2 5 4 7 8
Ekskluzive por sia propra uzo.

“Li ja estis mirinda konstruisto, estas vere,” komentis Betinjo, leginte la tekston; “sed se li sciintus pri tiu stelo li verŝajne preferus elspezi sian tempon ludante soliteron.”

“Nu, kial ni atendas?” demandis Vilulo, kiu senpaciencis komenci.

“Ni atendas Kuokson,” respondis Tubĉjo. “Sed mi kredas aŭdi lin veni.”

“Ĉu la juna drako estas nevidebla?” demandis Kaj, kiu neniam vidis vivan drakon kaj iom timis renkonti ĝin.

“Tute ne,” respondis la Reĝo de la Tubo. “Vi vidos lin post minuto; sed antaŭ ol li ne plu akompanos vin vi nepre deziros ke li ja estu nevidebla.”

“Ĉu, do, li estas danĝera?” demandis Fajliloj.

“Tute ne. Sed Kuoks ege tedas min,” diris Tubĉjo, “kaj mi preferas liberan spacon ol lian ĉeeston.”

Tiun momenton skrapa sono aŭdiĝis, pli kaj pli proksimiĝante ĝis el malantaŭ du grandaj arbustoj aperis giganta drako, kiu iris al la grupo, skuetis sian kapon kaj diris: “Bonan matenon.”

Se Kuoks estus eĉ iomete timida mi estas certa ke li malkomfortiĝus pro la miroplena rigardado de ĉiu okulo en la grupo – escepte de Tubĉjo, kompreneble, kiu ne miris ĉar li jam tre ofte vidis Kuokson.

Betinjo supozis ke “juna” drako devas esti malgranda drako, sed ĉi tiu estis tiom enorma ke la knabino decidis ke li nepre estas plenkreskinta, eble trokreskinta. Lia korpo estis bele ĉielblua sur kiu estis densa aro da brilantaj arĝentaj skvamoj, ĉiu granda kiel pleto. Ĉirkaŭ lia kolo estis palruĝa rubando kun buklo ĝuste sub lia maldekstra orelo, kaj sub la rubando videblis perla ĉeno al kiu ligiĝis ora medaliono kies cirkonferenco estis proksimume tiel granda kiel la surfaco de basa tamburo.

Tiu medaliono estis inkrustita per multaj grandaj belaj juveloj.

La kapo kaj vizaĝo de Kuoks ne estis tre malbelaj, se oni enmensigas ke li estis drako. Sed liaj okuloj estis tiom grandaj ke li bezonis multan tempon por palpebrumi kaj liaj dentoj aspektis tre akraj kaj teruraj kiam ili videblis, kaj ili videblis kiam ajn la besto ridetis. Ankaŭ lia nazo estis tre granda kaj larĝa, kaj apudstarantoj riskis flari sulfuron – precipe kiam li elspiris fajron, kion drakoj laŭnature faras. Al la fino de lia longa vosto granda elektra lumo estis fiksita.

Eble plej kurioze rilate al la aspekto de la drako tiutempe estis ke vico de seĝoj estis ligita al lia dorso, unu por ĉiu ano de la grupo. Tiuj seĝoj estis duoblaj, kun kurbitaj dorsoj, tiel ke du povis sidi en ĉiu, kaj estis dekdu tiaj duoblaj seĝoj, ĉiuj firme ligitaj ĉirkaŭ la dika korpo de la drako kaj metitaj unu malantaŭ la alia, en vico kiu etendiĝis de liaj ŝultroj preskaŭ al lia vosto.

image-053

“Ha!” kriis Tubĉjo; “Mi vidas ke Tititi-Huĉu transformis Kuokson en omnibuson.”

“Mi ĝojas pro tio,” diris Betinjo. “Mi esperas, Sinjoro Drako, ke ne ĝenos vin ke ni rajdos sur via dorso.”

“Neniel,” respondis Kuokso. “Mi estas malfavorata ĝuste nun, kaj por rehonorigi mian bonan nomon mi devos obei la ordonojn de la Jinjino. Ke li faras el mi portobeston, tio estas nur parto de mia puniĝo, kaj mi devas toleri ĝin kiel drako. Mi tute ne kulpigas vin, kaj mi esperas ke vi ĝuos la rajdadon. Suriru, bonvolu. Ĉiuj suriru por vojaĝo al la alia flanko de la mondo!”

Silente ili iris al siaj lokoj. Hanĉjo sidis en la fronta seĝo kun Betinjo, por ke li povu apogi siajn antaŭajn piedojn sur la kapo de la drako. Malantaŭ ili estis Vilulo kaj Polikromo, post ili estis Fajliloj kaj la Princino, kaj Reĝino Kaj kaj Tiktoko. La oficiroj rajdis en la malantaŭaj seĝoj. Kiam ĉiuj estis en siaj lokoj la drako aspektis tre simila al turisma ĉarego kian oni vidas en grandaj urboj –  sed li havis krurojn anstataŭ radojn.

“Ĉu pretaj?” demandis Kuoks, kaj kiam ili diris ke jes li rampis al la buŝo de la Tubo kaj enmetis sian kapon.

“Adiaŭ, kaj bonfortunon!” vokis Tubĉjo; sed neniu atentis respondi, ĉar ĝuste tiam la drako gligitis sian grandan korpon en la Tubon kaj la veturo al la alia flanko de la mondo komenciĝis.

Unue ili tiom rapidis ke ili apenaŭ povis spiri, sed baldaŭ Kuoks malpli rapidis kaj diris kun ia gaka rido:

“Je miaj skvamoj! vere ĉi falo estas giganta! Mi pli komfortigos min kaj falos malpli rapide, alie mia kapo konfuziĝos. Ĉu la distanco al la alia flanko de la mondo estas longa?”

“Ĉu neniam antaŭe vi trairis ĉi tiun Tubon?” demandis Vilulo.

“Neniam. Nek iu alia en nia lando; certe ne de kiam mi naskiĝis.”

“Kiam okazis tio?” demandis Betinjo.

“Mia naskiĝo? Ho, antaŭ ne tre longe. Mi estas nur juna infano. Se mi ne estus ordonita fari ĉi tiun vojaĝon, mi festus mian trimil-kvindek-sesan naskiĝtagon je la venonta ĵaŭdo. Panjo intencis prepari naskiĝtagan kukon kun trimil kvindek ses kandeloj; sed nun, kompreneble, ne estos festo, ĉar verŝajne mi ne reestos hejme sufiĉatempe.”

“Trimil kvindek ses jaroj!” kriis Betinjo. “Mi tute ne sciis ke eblas vivi tiom longe!”

“Mia respektenda Praulo, kiun mi nomus malsaĝa olda fraŭdo se mi ne estus pentinta, estas tiom aĝa ke mi estas nur bebo kompare kun li,” diris Kuoks.

“Li datas de la komenco de la mondo, kaj insiste rakontas al ni pri aferoj okazintaj antaŭ kvindek mil jaroj, kiuj tute ne interesas junulojn kia mi. Vere, Prapaĉjo ne estas aktualema. Li pensas nur pri la pasinteco, do mi ne komprenas kial li rajtas vivi ankoraŭ nun… Ĉu vi ĉiuj povas vidi, aŭ ĉu mi faru pli fortan lumon?”

“Ho, ni povas tre bone vidi, dankon; sed kion ni rigardu krom nin mem?” respondis Betinjo.

Estis vere. La grandaj okuloj de la drako estis kiaj la lampoj sur la antaŭo de aŭtomobilo kaj lumigis la Tubon longe antaŭ ili. Li ankaŭ kurbigis sian voston supren tiel ke la elektra lumo sur ĝia fino ebligis ke ili vidu unu la alian tre klare. Sed la Tubo mem estis nur malhela metalo, glata kiel vitro sed precize samaspekta de unu fino al la alia. Do ne estis interesa pejzaĝo kiu povus distri ilin dum la vojaĝo.

Ili nun faladis tiom milde ke la vojaĝo montriĝis vere komforta, ĝuste kiel promesis la Jinjino; sed tio signifis pli longan vojaĝon kaj la sola ebla distraĵo estis konversacio. La drako estis volonta kaj persista konversaciisto kaj li tiom interesis ilin ke ili urĝis lin babiladi. Lia voĉo estis iomete raŭka sed ne malplaĉa kiam oni kutimiĝis al ĝi.

“Mi timas nur,” diris li baldaŭ, “ke la konstanta glitado sur la surfaco de la Tubo malakrigos miajn ungojn.

Komprenu ke ĉi tiu truo ne iras rekte suben sed laŭ kruta deklivo, do anstataŭ faladi libere tra la aero mi devas glitadi sur la flanko de la Tubo. Bonfortune mi havas fajlilon en mia ilujo, kaj se miaj ungoj malakriĝos mi povos reakrigi ilin.”

“Kial vi bezonas akrajn ungojn?” demandis Betinjo.

“Ili estas mia natura armilo, kaj ne forgesu ke mi komisiiĝis konkeri Rugedon.”

“Nu, ne ĝenu vin pri tio,” komencis Reĝino Kaj, plej arogante; “ĉar kiam ni atingos Rugedon mi kaj mia nevenkebla Armeo povos konkeri lin sen via helpo.”

“Tre bone,” respondis la drako, afable. “Tio ŝparos por mi multan laboron – se vi sukcesos. Tamen mi malgraŭ tio fajlos miajn ungojn.”

Li forte ĝemis, dirante tion, kaj amasa flamego, plurajn metrojn longa, ĵetiĝis el lia buŝo. Betinjo tremis kaj Hanĉjo diris “Hi-ha!” dum kelkaj oficiroj kriegis pro teruriĝo. Sed la drako ne rimarkis esti farinta ion nekutiman.

“Ĉu estas fajro interne de vi?” demandis Vilulo.

“Kompreneble,” respondis Kuoks. “Kia drako mi estus se mia fajro estingiĝus?”

“Kio daŭrigas ĝin?” Betinjo demandis.

“Mi tute ne scias. Mi scias nur ke ĝi ekzistas,” diris Kuoks. “La fajro vivtenas min kaj ebligas mian moviĝon; ankaŭ mian pensadon kaj paroladon.”

“Ha! Vi tre si-mi-las mi-n,” diris Tiktoko. “La so-la di-fe-ren-co es-tas ke mi-n mo-vas hor-loĝ-me-ka-nis-mo kaj vi-n mo-vas faj-ro.”

“Mi neniel vidas eĉ eron da simileco inter ni, mi devas protesti,” respondis Kuoks bruske. “Vi ne vivas; vi estas pupo.”

“Sed mi po-vas a-gi, ne-ce-sas ag-nos-ki ti-o-n,” diris Tiktoko.

“Jes, kiam viaj risortoj estas streĉitaj,” rikanis la drako.

“Sed kiam ili malstreĉiĝas, vi estas senhelpa.”

“Kio okazus al vi, Kuoks, se via benzino eluziĝus?” demandis Vilulo, al kiu ne plaĉis tiu atako je lia amiko.

“Mi ne uzas benzinon.”

“Nu, supozu ke eluziĝus via fajro.”

“Kial supozi tion?” demandis Kuoks. “Mia pra-pra-praprapatro vivas ekde la komenco de la mondo, kaj neniam eluziĝis lia fajro. Sed mi ja agnokas, sekrete, ke ju pli li maljuniĝas des pli li montras fumon anstataŭ fajron.

Sed rilate al Tiktoko, nu li estas sufiĉe bona, siamaniere, sed li estas nur kupra. Kaj la Metala Monarko tute bone konas kupron. Ne mirigus min se Rugedo fandus Tiktokon en unu el siaj fornoj kaj fabrikus el li kuprajn monerojn.”

“Ti-u-o-ka-ze mi ta-men an-ko-raŭ cir-ku-la-dus,” komentis Tiktoko, trankvile.

“Jes, tiel agas moneroj,” diris Betinjo bedaŭroplene.

“Absurdaĵo,” diris la Reĝino, iritite. “Tiktoko estas mia granda Armeo – krom la oficiroj – kaj mi kredas ke li povos facile konkeri Rugedon. Kion vi opinias, Polikromo?”

“Lasu lin provi,” respondis la Filino de la Ĉielarko, kun sia dolĉa penetra rido kiu sonis kiel la tintado de sonoriletoj. “Kaj se Tiktoko malsukcesos, ankoraŭ restos la granda fajrospiranta drako kiu helpos vin.”

“Ha!” diris la drako, kaj nova flamamaso fluis el liaj buŝo kaj nazo; “saĝa knabineto, tiu Polikromo. Ĉiu tuj konstatus ke ŝi estas feino.”

image-054


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.