La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 18. Lerta Liberigo

image-070

LA okuloj de la granda drako estis ankoraŭ ŝlositaj kaj li eĉ ronkis kvazaŭ malproksima tondro; sed Polikromo nun sentis urĝegon, ĉar plia prokrasto signifus ke ŝiaj amikoj detruiĝus. Ŝi prenis la perlan ĉenon, al kiu la granda talismano estis ligita, kaj tiris ĝin plenforte.

La rezulto estis kuraĝiga. Kuoks ĉesis ronki kaj liaj palpebroj moviĝetis. Do Polikromo denove ektiregis – kaj denove – ĝis malrapide la grandaj palpebroj leviĝis kaj la drako rigardis ŝin senŝancele. Diris li, dormeme:

“Kio estas, eta Polikromo?”

“Rapidu!” kriis Polikromo. “Rugedo kaptis ĉiujn niajn amikojn kaj tre baldaŭ detruos ilin.”

“Nu, nu,” diris Kuoks, “mi suspektis ke tio okazos.

Liberigu la vojon iomete, kara, kaj mi kuros al la kaverno de la Reĝo de la Knomoj.”

Ŝi retropaŝis iom kaj Kuoks levis sin sur siajn dikajn krurojn, batis per sia longa vosto kaj jam post momentero estis subenglitinta sur la rokoj kaj kurinta en la enirejon.

Laŭlonge de la koridoro li rapidis, preskaŭ plenigante ĝin per sia enorma korpo, kaj nun li puŝis sian kapon en la juvelitan kavernon de Rugedo.

Sed la Reĝo jam antaŭlonge faris planojn por kapti la drakon, kiam ĝi aperos. Tuj kiam Kuoks puŝis sian kapon en la ĉambron dika ĉeno falis el supre kaj ĉirkaŭis lian kolon. Poste la finoj de la ĉeno sufoke kuntiriĝis – ĉar en apuda kaverno mil knomoj tiregis ilin – tiel ke la drako ne povis pli antaŭeniri al la Reĝo. Li ne povis uzi siajn dentojn aŭ ungojn kaj ĉar lia korpo ankoraŭ estis en la koridoro eĉ ne estis sufiĉa spaco por ke li batu siajn malamikojn per sia terura vosto.

Rugedo multe ĝojis pro la sukceso de sia ruzo. Li tuj antaŭe transformis la Rozan Princinon en violonon kaj estis preta transformi Fajlilojn en arĉon por la violono, kaj kiam la drako alvenis por interrompi lin li kriis:

“Bonvenon, mia kara Kuoks, al mia reĝa amuzo. Ĉar vi estas ĉi tie, vi observos iom da tre lerta magio, kaj fininte pri Fajliloj kaj Tiktoko mi intencas transformi vin en lacerteton – ĥameleonan – kaj vi loĝos en mia kaverno por amuzi min.”

“Bonvolu pardonu ke mi kontraŭdiras Vian Moŝton,” respondis Kuoks per trankvila voĉo, “sed mi kredas ke vi ne plu faros magiajn agojn.”

“Ĉu? Kial ne?” demandis la Reĝo surprizite.

“Pro bona kialo,” diris Kuoks. “Ĉu vi vidas rubandon ĉirkaŭ mia kolo?”

“Jes; kaj mirigas min ke digna drako surhavas tian stultaĵon.”

“Ĉu vi klare vidas ĝin?” persistis la drako, ridetante pro amuziĝo.

“Jes,” deklaris Rugedo.

“Do vi ne plu posedas magian povon kaj vi estas senhelpa kiel omaro,” asertis Kuoks. “Mia granda mastro, Tititi-Huĉu, la Jinjino, sorĉis la rubandon tiel ke kiam Via Moŝto rigardas ĝin ĉia scio pri magio tuj forlasas vin, kaj neniu magia formulo memorata de vi iam denove plenumos vian volon.”

“Pu! Mi kredas ne eĉ unu vorton!” kriis Rugedo, kvankam parte timigita. Li turnis sin al Fajliloj kaj strebis transformi lin en violonarĉon. Sed li ne povis memori la ĝustajn vortojn nek la mangestojn kaj post kelkaj provoj li fine ĉesis provi.

Nun la Reĝo de la Knomoj tiom alarmiĝis ke li sekrete tremis en siaj ŝuoj.

“Mi konsilis ke vi ne kolerigu Tititi-Huĉun,” grumblis Kalikot, “kaj nun vi vidas la rezulton de via malobeo.”

Rugedo tuj ĵetis sian sceptron je la Reĝa Ĉambelano, kiu kiel kutime lerte evitis ĝin, kaj post tio li diris kun klopodo aroganti:

“Ne gravas; mi ne bezonas magion por ebligi ke mi detruu la invadantojn; fajro kaj la glavo efektivigos tion kaj mi ankoraŭ estas Reĝo de la Knomoj kaj mastro de mia Subtera Regno!”

“Denove mi petas pardonon ke mi devas kontraŭdiri,” diris Kuoks. “La Granda Jinjino ordonas ke vi foriru tuj el ĉi tiu Regno kaj serĉu la surfacon de la tero, kie vi eterne vagados, sen hejmo kaj sen lando, sen amiko kaj sen servanto, kaj sen pli da riĉo ol vi portas kun vi en viaj poŝoj. La Granda Jinjino estas tiom malavara ke li permesos ke vi plenigu viajn poŝojn per juveloj aŭ oro, sed vi ne rajtos kunpreni ion alian.”

Rugedo nun gapis al la drako miroplene.

“Ĉu Tititi-Huĉu kondamnas min al tia sorto?” li demandis raŭke.

“Jes,” diris Kuoks.

“Nur ĉar mi ĵetis kelkajn fremdulojn en la Malpermesitan Tubon?”

image-071

“Nur pro tio,” ripetis Kuoks per severa, kondamna voĉo.

“Nu, mi rifuzas. Kaj via freneza Jinjinaĉo ne povos devigi min!” deklaris Rugedo. “Mi intencas resti ĉi tie, Reĝo de la Knomoj, ĝis la fino de la mondo, kaj mi defias vian Tititi-Huĉun kaj ĉiujn liajn feojn – kaj ankaŭ lian mallertan mesaĝiston, kiun mi devis ĉeni!”

Denove la drako ridetis, sed la rideto ne estis tia ke ĝi feliĉigis Rugedon. Anstataŭe, estis io tiom frida kaj senkompata en la mieno de la drako ke la kondamnita Reĝo de la Knomoj tremis kaj estis svenkora.

Malmulte komfortigis Rugedon la scio ke la drako estas ĉenita, kvankam li fanfaronis pri tiu fakto. Li gapis la enorman kapon de Kuoks kvazaŭ fascinate kaj timo estis en la okuloj de la olda Reĝo dum li rigardis la agojn de lia malamiko.

Ĉar la drako nun moviĝadis; ne abrupte, sed kvazaŭ faronte ion. Tre zorgoplene li levis unu ungon, tuŝis la bukon de la granda juvelita talismano kiu pendis ĉirkaŭ lia kolo, kaj tuj ĝi larĝe malfermiĝis.

Unue nemulto okazis; ses kokinovoj ruliĝis sur la plankon kaj post tio la talismano per akrasona klik! fermiĝis. Sed la efekto de tiu simpla evento rilate al la knomoj estis nekredebla. Generalo Guf, Kalikot, Dolor kaj lia grupo de ekzekutistoj ĉiuj staradis proksime al la pordo kondukanta al la vasta serio de subteraj kavernoj kiuj konsistigis la regnon de la knomoj, kaj tuj kiam ili vidis la ovojn ili sonigis ĥoron da timegoplenaj krioj kaj rapidis tra la pordon, fermante ĝin antaŭ la vizaĝo de Rugedo kaj metante multepezan bronzan riglilon trans ĝin.

Rugedo, dancante pro teruriĝo kaj farante laŭtajn kriojn, nun saltis sur la sidlokon de sia trono por eskapi de la ovoj, kiuj ruliĝadis senhalte al li. Eble tiuj ovoj, senditaj de la saĝa kaj lerta Tititi-Huĉu, estis iel sorĉitaj, ĉar ili senescepte ruliĝis sekvante Rugedon kaj atinginte la tronon kie li rifuĝis ili komencis ruliĝi supren laŭ la kruroj al la sidloko.

La Reĝo ne povis toleri tion. Lia timego pri ovoj estis reala kaj absoluta kaj li saltis de la trono al la centro de la ĉambro kaj poste kuris al malproksima angulo.

La ovoj sekvis, ruliĝante malrapide sed senpaŭze liadirekten. Rugedo ĵetis sian sceptron je ili, kaj post tio sian rubian kronon, kaj fine li detiris siajn pezajn orajn sandalojn kaj furioze ĵetis ilin kontraŭ la alvenantajn ovojn. Sed la ovoj evitis ĉiun ĵetaĵon kaj daŭrigis sian proksimiĝon. La Reĝo staris tremante, liaj okuloj gapis pro teruriĝo, ĝis ili estis nur duonan metron for; tiam per vigla salto li supersaltis ilin kaj rapide kuris al la koridoro kondukanta al la ekstera elirejo.

Kompreneble la drako blokis la pordejon, ĉar li estis ĉenita en la koridoro kun sia kapo en la kaverno, sed kiam li vidis la Reĝon kuri liadirekten li kaŭriĝis kiel eble plej multe kaj puŝis sian mentonon al la planko, lasante malgrandan spacon inter sia korpo kaj la planko de la koridoro.

Rugedo ne eĉ momenton hezitis. Urĝite de timego, li saltis sur la nazon de la drako kaj poste rampis al lia dorso, kie li sukcesis puŝi sin tra la spacon. Pasinte la kapon li disponis pri pli da spaco kaj li glitis laŭ la skvamoj de la drako al lia vosto kaj post tie kurigis siajn krurojn laŭeble plej rapide al la elirejo. Sen halti tie, ĉar lia timo estis giganta, la Reĝo plukuris suben laŭ la monta vojo, sed antaŭ ol tre longe iri li stumblis kaj falis.

Kiam li relevis sin li rimarkis ke neniu sekvas lin, kaj dum li penis denove spiri li ekmemoris la lastan dekreton de la Jinjino – ke li estos pelita el sia Regno kaj devos vagadi sur la faco de la tero. Nu, jen li estas, vere pelita el sia kaverno; pelita de tiuj timigaj ovoj; sed li retroiros kaj defios ilin; li ne akceptos perdi sian multevaloran Regnon kaj siajn tiranajn povojn, nur ĉar Tititi-Huĉu diris ke tiel devas esti.

Do, kvankam ankoraŭ timante, Rugedo kuraĝigis sin rampi retren laŭ la vojo al la enirejo, kaj alveninte tien li vidis la ses ovojn kuŝantajn en vico tuj antaŭ la arka enirejo.

Unue li haltis sendanĝere distance por pripensi la aferon, ĉar la ovoj nun estis senmovaj. Dum li demandis al si pri kio estas farebla, li memoris ke ekzistas magia sorĉo kiu detruas ovojn kaj sendanĝerigas ilin por knomoj.

Naŭ gestoj estas farendaj kaj ses sorĉoversoj estas deklamendaj; sed Rugedo parkere sciis ilin. Nun kiam li havis multan tempon por tre precize memori, li zorgoplene plenumis la tutan riton.

Sed fiaskis. La ovoj ne malaperis, kontraŭ lia atendo, do li duafoje ripetis la sorĉon. Kiam ankaŭ tio malsukcesis, li memoris, ĝemante pro malespero, ke lia magio povo estis forprenita kaj ke estonte li povos nenion pli fari ol povas ordinara mortipovulo.

Kaj jen la ovoj, por ĉiam barantaj lin de la Regno kiun li regis tiom longe kaj plenpotence! Li ĵetis rokojn kontraŭ ilin, sed li maltrafis ĉiun ovon. Li kriaĉis kaj riproĉegis kaj tiris siajn harojn kaj barbon, kaj dancis pro senhelpa pasio, sed tio neniom forigis la lastan juĝon faritan de la Jinjino, kiun la misfaroj de Rugedo mem okazigis al li.

Ekde tiu tempo li estis forpelito – vaganto sur la faco de la tero – kaj eĉ li forgesis plenigi siajn poŝojn per oro kaj juveloj antaŭ ol fuĝi de sia antaŭa Regno!

image-072


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.