La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 20. Drako Delikate Demisias

image-077

KIAM la ĉefaj knomoj kunvenis antaŭ sia nova Reĝo ili ĝoje salutis lin kaj promesis obei liajn ordonojn. Sed, kiam Kalikot demandis al ili, neniu el ili konis la vojon al la Metala Arbaro, kvankam ĉiuj helpis fari ĝin. Do la Reĝo ordonis ke ili zorge serĉu vojon, kaj informu lin tuj kiam ili trovos ĝin.

Dume Kuoks sukcesis retrorampi el la roka koridoro kaj tiel retrovi la liberan aeron kaj sian antaŭan pozicion sur la flanko de la monto, kaj tie li kuŝis sur la rokoj, plene endorma, ĝis la sekva tago. La aliaj grupanoj ricevis ĉambrojn, la plej bonajn en la kavernoj de la knomoj, ĉar Reĝo Kalikot opiniis ke li ŝuldas al ili sian promociiĝon kaj li volis esti kiel eble plej gastama.

Multan miron kaŭzis la plena malapero de la dek ses oficiroj de Ugabuo kaj ilia Reĝino. Neniu knomo vidis ilin, nek ili troviĝis dum la serĉo je la vojoj kondukantaj al la Metala Arbaro. Eble neniu malfeliĉis pro ilia perdiĝo, sed ĉiuj volis scii kio okazis al ili.

La sekvan tagon, kiam niaj amikoj vizitis la drakon, Kuoks diris al ili: “Mi nun devas adiaŭi vin, ĉar mia tasko ĉi tie estas finita kaj mi devas foriri al la alia flanko de la mondo, al kiu mi apartenas.”

“Ĉu vi denove trairos la Tubon?” demandis Betinjo.

“Kompreneble. Sed la veturo estos soleca, ĉifoje, pro la manko de kunkonversaciantoj, kaj mi ne rajtas inviti iun el vi akompani min. Tial, tuj kiam mi glitos en la truon mi ekdormos, kaj kiam mi ĵetiĝos el la alia fino mi vekiĝos ĉehejme.”

Ili dankis la drakon pro lia amikeco kaj deziris por li bonan vojaĝon. Ili ankaŭ sendis dankon al la granda Jinjino, kies justa kondamno je Rugedo tiom bone helpis ilin. Kuoks oscedis kaj etendis sin kaj promenis al la Tubo, en kiun li glitis kapantaŭen kaj malaperis.

Ili vere sentis ke ili perdis amikon, ĉar la drako estis kaj afabla kaj amikema dum ilia mallonga konatiĝo kun li; sed ili sciis ke li devas reiri al sia propra lando. Do ili reiris al la kavernoj por renovigi la serĉon je la kaŝitaj vojoj al la arbaro, sed dum tri tagoj ĉiu strebo trovi ilin estis vana.

Polikromo kutimis ĉiutage iri al la monto por provi vidi sian patron, la Ĉielarkon, ĉar ŝin tedis la vagado sur la tero kaj ŝi sopiris reesti kun siaj fratinoj en la ĉielpalacoj. Kaj la trian tagon, dum ŝi sidis senmove sur roka pinto, kiun ŝi vidis? Rugedon, kaŝe kaj rampe grimpanta la monton!

La eksreĝo aspektis tre mizera. Liaj vestoj estis malpuraj kaj ĉifonaj kaj li havis neniujn sandalojn sur la piedoj nek ĉapelon sur la kapo. Postlasinte siajn kronon kaj sceptron kiam li fuĝis, la old knomo ne plu aspektis reĝa, sed nur almozpetanta.

Plurfoje Rugedo jam rampis al la buŝo de la kaverno, kaj trovis tie ke la ses ovoj ankoraŭ gardas. Li tute bone sciis ke li devas akcepti sian sorton kaj fariĝi senhejma vaganto, sed li ĉefe bedaŭris nun ke li neglektis plenigi siajn poŝojn per oro kaj juveloj. Li konsciis ke vaganto kiu estas riĉa multe pli bone sukcesas ol malriĉa, do li plu restis proksime al la kavernoj en kiuj, laŭ lia scio, estas tiom da trezoro, esperante trovi oportunon plenigi siajn poŝojn.

Tiel li ekmemoris la Metalan Arbaron.

“Aha!” li diris al si. “Nur mi konas la vojon al tiu Arbaro, kaj tie mi povos plenigi miajn poŝojn per la plej valoraj juveloj en la tuta mondo!”

Li rigardis siajn poŝojn; malplezurigis lin la trovo ke ili estas tre malgrandaj. Eble li povos pligrandigi ilin, por ke ili entenu pli. Li sciis pri malriĉulino kiu loĝas en dometo ĉe la piedo de la monto, do li iris al ŝi kaj petegis ke ŝi kudru poŝojn sur lian tutan robon, kaj li pagis al ŝi donacante diamantan ringon kiun li portis sur fingro. La virino ĝojegis posedi tiom valoran ringon kaj ŝi kudris tiom da poŝoj sur la robon de Rugedo kiom eblis.

Post tio li reiris sur la monton kaj, ĉirkaŭrigardinte zorgoplene por certigi ke neniu observas lin, li tuŝis risorton en roko kaj ĝi malrapide ensvingiĝis, liberigante larĝan koridoron. Tiun li eniris, refermante la rokon malantaŭ si.

Tamen, Rugedo efektive ne tre zorgis kaŝi sian agon, ĉar Polikromo sidis nur malmulte for kaj ŝiaj akrevidaj okuloj rimarkis precize kiel Rugedo utiligis la kaŝitan risorton. Do ŝi leviĝis kaj rapidis en la kavernon, kie ŝi informis Kalikoton kaj siajn amikojn pri sia trovo.

“Tute sendube tiu estas vojo al la Metala Arbaro,” kriis Vilulo. “Venu, ni tuj sekvu Rugedon kaj savu mian kompatindan fraton!”

Ili konsentis pri tio kaj Reĝo Kalikot kunvokis grupon de knomoj por helpi ilin portante torĉojn por lumigi la vojon.

image-078

“La Metala Arbaro havas brilegan lumon propran,” diris li, “sed la vojo trans la valon verŝajne estos obskura.”

Polikromo facile trovis la rokon kaj tuŝis la risorton, tiel ke malpli ol horon post la eniro de Rugedo ili ĉiuj estis en la koridoro sekvante rapide la eksreĝon.

“Li intencas rabi el la Arbaro, mi certas,” diris Kalikot, “sed li trovos ke li ne plu aŭtoritatas en ĉi tiu Regno kaj mi ordonos ke miaj knomoj elĵetu lin.”

“Do bonvolu ĵeti lin kiel eble plej forte,” diris Betinjo, “ĉar li meritas tion. Ne ĝenas min honesta, tute malkaŝa malamiko, kiu batalas fidinde; sed estas fie kaj trompe ŝanĝi knabinojn en violonojn kaj meti ilin en Ŝlimajn Kavojn, kaj Rugedo ne meritas simpation. Sed vi devos permesi ke li kunprenu tiom da trezoro kiom li povos meti en siajn poŝojn, Kalikot.”

“Jes, tion diris la Jinjino; sed ni malmulton perdos.

Estas pli da trezoro en la Metala Abaro ol povus miliono da knomoj porti en siaj poŝoj.”

Ne estis malfacile marŝi tra tiu koridoro, precipe kiam la torĉoj iluminis la vojon, do ili bone progresis. Sed la distanco montriĝis longa kaj Betinjo laciĝis pro marŝado do ŝi sidiĝis sur la dorson de la mulo. La vojo abrupte turniĝis kaj miriga grandioza lumo iluminis ilin. La postan momenton ili ĉiuj staris sur la rando de la eksterordinara Metala Arbaro.

Ĝi kuŝis sub alia monto kaj okupis grandan kupolitan kavernon, kies plafono estis pli alta ol spajro de kirko. En tiu spaco la laboremaj knomoj konstruis, dum multaj jaroj da laborado, la plej belan arbaron en la mondo. La arboj – trunkoj, branĉoj kaj folioj –  estis tute el solida oro, kaj la arbustoj kaj la plantoj estis el filigrana arĝento, tute pura. La arboj turis tiom alte kiom naturaj vivantaj kverkoj kaj estis tre fajne ĉizitaj.

Sur la tero estis dense lokitaj gemoj ĉiakoloraj kaj -dimensiaj, kaj tie kaj tie inter la arboj estis padoj sur kiuj la ŝtoneroj estis ĉizitaj diamantoj plej puraj. Entute pli da trezoro estis en tiu Metala Arbaro ol en la tuta cetero de la mondo – se ni ne enkalkulas la landon Oz, kie eble egalvalora trezoro troviĝas en la fama Smeralda Urbo.

Niajn amikojn tiom mirigis la vidaĵo ke dum kelka tempo ili staris gapante. Tiam krietis Vilulo:

“Mia frato! Mia kara perdita frato! Ĉu li vere estas kaptito en ĉi tiu loko?”

“Jes,” respondis Kalikot. “La Malbelulo estas ĉi tie jam de du aŭ tri jaroj, mi bone scias tion.”

image-079

“Sed kion li povus manĝi?” demandis Betinjo. “Estas belega loĝloko, jes vere, sed oni ne povas matenmanĝi per rubioj kaj di’mantoj, aŭ eĉ oro.”

“Oni ne bezonas, kara,” Kalikot certigis al ŝi. “La Metala Arbaro ne plenigas la tutan kavernegon. Preter tiuj oraj kaj arĝentaj arboj estas aliaj arboj, realaj arboj, kiuj produktas tre bonmanĝajn fruktojn. Ni promenu tiudirekten, ĉar mi estas tute certa ke ni trovos la fraton de Vilulo en tiu parto de la kaverno, ne en ĉi tiu.”

Do ili komencis marŝadi sur la diamantoŝtoneraj padoj, kaj ĉiupaŝe ilin pli kaj pli mirigis la eksterordinara beleco de la oraj arboj kun ilia brilanta foliaro.

Subite ili aŭdis krion. Juveloj disiris ĉiudirekten kiam iu kaŝita inter la arbustoj forkuris de ili. Poste laŭta voĉo kriis: “Halt!” kaj aŭdiĝis baraktado.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.