La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 23. Rugedo Reformiĝas

image-086

ILI ne bezonis multan tempon por reatingi la reĝan kavernon de la Reĝo de la Knomoj, kie Kalikot ordonis ke oni portu al ili la plej plaĉajn manĝaĵojn troveblajn tie.

Rugedo sekvis la ceteran parton de la grupo kaj kvankam neniu atentis la eksreĝon ili ne kontraŭis lian ĉeeston nek ordonis ke li foriru. Li rigardis time por trovi ĉu ovoj ankoraŭ gardas la enirejon, sed ili jam malaperis; do li rampis en la kavernon, sekvante la aliajn, kaj humile kaŭris en angulo de la ĉambro.

Tie Betinjo trovis lin. Ĉiuj kunuloj de la knabineto nun tiom feliĉis pro la sukceso de la serĉo de Vilulo je sia frato, kaj la ridado kaj gajeco ŝajnis tiom vastigita, ke la koro de Betinjo moliĝis rilate al la senamika oldulo kiu iam estis ilia fervora malamiko, kaj ŝi portis al li iom da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj.

La okuloj de Rugedo pleniĝis per larmoj pro tiu neatendita komplezo. Li prenis manon de la infano per sia propra kaj premis ĝin danke.

“Atentu, Kalikot,” diris Betinjo, parolante al la nova Reĝo, “kiel utilas malamikadi kontraŭ Rugedo? Lia tuta magia povo estas for, do li ne plu povas damaĝi, kaj mi estas certa ke li pentas sian misagadon al ĉiuj.”

“Ĉu?” demandis Kalikot, rigardante sian eksmastron.

“Jes,” diris Rugedo. “La knabino pravas. Mi bedaŭras kaj mi estas sendanĝera. Mi ne volas vagadi tra la tuta mondo, sur la tero, ĉar mi estas knomo. Neniu knomo povas esti feliĉa aliloke ol subtere.”

“Se tiel estas,” diris Kalikot, “mi permesos ke vi restu ĉi tie se vi bone kondutos, sed se vi denove miskondutos, mi elpelos vin, laŭ la ordono de Tititi-Huĉu, kaj vi devos vagi.”

“Ne dubu, ĉar mi bone kondutos,” promesis Rugedo.

“Estas malfacile esti Reĝo, kaj eĉ pli malfacile esti bona Reĝo. Sed nun mi estas ordinara knomo kaj mi estas certa ke mi kondutos senkulpe.”

Al ĉiuj estis agrable aŭdi tion kaj scii ke Rugedo vere reformiĝis.

“Mi esperas ke li plenumos sian promeson,” flustris Betinjo al Vilulo; “sed se li denove miskondutos ni estos tre malproksime de la Regno de la Knomoj kaj Kalikot devos mem priatenti la oldan knomon.”

Polikromo estis iom nekontenta dum la pasintaj unudu horoj. La bela filino de la Ĉielarko sciis ke jam ŝi faris ĉion eblan por helpi siajn teramikojn, do ŝi komencis sopiri al sia ĉielhejmo.

“Mi kredas,” ŝi diris, atente aŭskultinte, “ke komencas pluvi. La Reĝo de la Pluvo estas mia onklo, sciu, kaj eble li legis miajn pensojn kaj helpos min. Ĉiukaze, mi devas rigardi la ĉielon kaj certiĝi.”

Do ŝi eksaltis kaj kuris tra la koridoro al la ekstera enirejo, kaj ĉiuj sekvis ŝin kaj grupiĝis sur ebena parto de la flanko de la monto. Efektive, mallumaj nuboj plenigis la ĉielon kaj malrapida, guteta pluvo komenciĝis.

“Ne daŭros longe,” diris Vilulo, rigardante supren, “kaj kiam ĉesos pluvi ni perdos la dolĉan feineton kiun ni amas. Ve,” li pludiris, post momento, “la nuboj jam disiĝas okcidente, kaj – vidu! – jen venas la Ĉielarko.”

Betinjo ne rigardis la ĉielon; ŝi rigardis Polikromon, kies feliĉa, ridetanta vizaĝo nepre antaŭdiris la alvenon de ŝia patro por porti ŝin al la Nubaj Palacoj. Post momento radio de sunbrilo inundis la monton kaj belega Ĉielarko aperis.

Farante krion de ĝojo Polikromo saltis sur rokan pinton kaj etendis siajn brakojn. Senhezite la Ĉielarko suben iris ĝis ĝia fino estis ĝuste ĉe ŝiaj piedoj, kaj per unu gracia salto ŝi suriris ĝin kaj tuj ŝin ĉirkaŭbrakumis ŝiaj radiantaj fratinoj, la filinoj de la Ĉielarko. Sed Polikromo liberigis sin por kliniĝi trans la randon de la brilanta arko kaj kapgesti kaj rideti kaj ĵeti dekduon da kisoj al siaj ekskamaradoj.

“Adiaŭ!” ŝi vokis, kaj ili ĉiuj kriis “Adiaŭ!” responde kaj gestis per siaj manoj al sia bela amikino.

Malrapide la grandioza arko leviĝis kaj degelis en la ĉielon, ĝis la okuloj de la fervoraj rigardantoj vidis nur lanugajn nubojn naĝantajn sur la bluo.

“Mi ege bedaŭras pro la foriro de Polikromo,” diris Betinjo, kiu emis plori; “sed mi s’pozas ke ŝi estos ege pli feliĉa kun siaj fratinoj en la ĉielpalacoj.”

“Sendube,” respondis Vilulo, serioze kapgestante. “Tie estas ŝia hejmo, sciu, kaj povraj vagantoj kiuj ne havas hejmon, samkiel ni, komprenas kion tio signifas por ŝi.”

“Iam,” diris Betinjo, “ankaŭ mi havis hejmon. Nun, mi havas nur – nur – karan Hanĉjon!”

Ŝi metis siajn brakojn ĉirkaŭ sian vilan nehoman amikon, kaj li diris: “Hi-ha!” per tono kiu indikis ke li komprenas ŝian senton. Kaj la homa vila amiko karesis la kapon de la infano tenere kaj diris: “Vi eraras pri tio, Betinjo, kara. Mi neniam dizertos vin.”

image-087

“Nek mi!” kriis la frato de la Vilulo, per fervora tono.

La knabineto rigardis ilin dankeme, kaj ŝiaj okuloj ridetis tra la larmoj.

“Bone,” ŝi diris. “Denove pluvas, do ni reiru en la kavernon.”

Iom senĝoje, ĉar ĉiuj amis Polikromon kaj sentos ŝian foreston, ili reeniris la regnon de la Reĝo de la Knomoj.

image-088


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.