La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 3. Magio Mistifikas la Marŝantojn

image-019

PRINCINO OZMA tute ne konsciis ke la Armeo de Ugabuo, estrate de sia ambicia Reĝino, firme intencas konkeri ŝian Reĝlandon. La bela knabina Reganto de Oz okupadis sin pri la bonstato de siaj regatoj kaj ne havis tempon por pensi pri Kaj Ceter kaj ŝiaj mallojalaj planoj.

Sed unu persono konstante gardadis la pacon kaj feliĉon de la Lando Oz, tiu persono estis la Oficiala Sorĉistino de la Reĝlando, Glinda la Bona.

En sia belega kastelo, kiu situas tre distance sude de la Smeralda Urbo kie Ozma havas sian kortegon, Glinda posedas mirindan magian Arkivo-Libron, en kiu presiĝas ĉiu evento kiu okazas ie ajn, tuj kiam ĝi okazas.

La plej malgravaj kaj la plej gravaj eventoj ĉiuj troviĝas en tiu libro. Kiam infano piedbatas la plankon, Glinda legas pri tio; kiam urbo brulas, Glinda trovas tiun fakton notita en la libro.

La Sorĉistino ĉiam legas sian Arkivo-Libron ĉiutage, sekve ŝi sciis ke Kaj Ceter, Reĝino de Ugabuo, malsaĝe grupigis armeon de dek ses oficiroj kaj unu ordinara soldato, kiun ŝi intencas uzi por invadi kaj konkeri la Landon Oz.

Ne ekzistis dubo pri tio ke Ozma, apogate de la magiaj artoj de Glinda la Bona kaj la potenca Sorĉisto de Oz –  ambaŭ estis bonaj amikoj ŝiaj – povus facile venki multe pli imponan armeon ol tiun de Kaj; sed estus domaĝe se interrompus la pacon de Oz iaspeca kverelado aŭ batalado.

Do Glinda eĉ ne menciis la aferon al Ozma, aŭ al iu alia. Ŝi nur eniris grandan ĉambron de sia kastelo, nomatan la Ĉambron de Magio, kie ŝi faris magian riton kiu kaŭzis ke la intermonta vojo kondukanta de Ugabuo sin turnu plurfoje kaj tute malrekte konduku. La rezulto estis ke kiam Kaj kaj ŝia armeo atingis la finon de la trairejo ili ne estis en la Lando Oz sed en apuda teritorio kiu estis plene distingita disde la regno de Ozma kaj apartigita forde Oz per nevidebla bariero.

Kiam la Ugabuanoj eliris en tiun landon, la trairejo trairita ekmalaperis malantaŭ ili kaj ne estis verŝajne ke ili iam povos retrovi la vojon al la Ugabua valo. Ilin vere tre perpleksis la pejzaĝo kaj ili ne sciis kiudirekten iri.

Neniu el ili iam vizitis Ozon, do necesis multe da tempo por ke ili trovu ke ili ja ne estas en Oz sed en nekonata lando.

“Ne gravas,” diris Kaj, strebante kaŝi ke ŝiaj esperoj trompiĝis; “ni komencis konkeri la mondon, kaj jen parto de la mondo. Post iom da tempo, dum ni faros nian venkoplenan veturon, sendube ni trovos Ozon; sed, ĝis tiam, ni konkeru kiun ajn landon en kiu ni estas.”

“Ĉu ni konkeris ĉi tiun landon, Via Moŝto?” maltrankvile demandis Majoro Kuko.

“Certe,” diris Kaj. “Ni ankoraŭ ne renkontis homojn, sed kiam ni renkontos ilin, ni informos ilin ke ili estas niaj sklavoj.”

“Kaj poste ni rabos de ili ĉiujn iliajn posedaĵojn,” aldonis Generalo Pomo.

“Eble ili nenion posedos,” kontraŭis Soldato Faljliloj; “sed mi esperas ke ili batalos nin, malgraŭ tio. Paca konkero tute ne plezurigus.”

“Ne ĝenu vin,” diris la Reĝino. “Ni ja povos batali, ĉu aŭ ne batalos niaj malamikoj; kaj eble ni trovos ke estas pli komforte se la malamikoj cedas al ni rapide.”

La lando estis dezerta kaj veturado tie ne estis tre agrabla. Krome, estis malmulto manĝebla, kaj kiam la oficiroj malsatiĝis ili senpacienciĝis. Multaj dizertus se ili povus retrovi la vojon al sia hejmo, sed ĉar la Ugabuanoj nun estis senespere perditaj en nekonata lando ili opiniis ke estas pli sekure resti kune ol apartiĝi.

La humoro de Reĝino Kaj, neniam tre agrabla, fariĝis akra kaj kverelema dum ŝi kaj ŝia armeo marŝadis sur la rokoplenaj vojoj sen renkonti aŭ homojn aŭ kaptaĵojn. Ŝi riproĉadis siajn oficirojn ĝis ili fariĝis koleremaj, kaj kelkaj el ili sufiĉe mallojalis por diri “ĉit!” al ŝi. Aliaj komencis riproĉi ŝin ĉar ŝi kondukis ilin al ĝenaĵoj kaj post tri malfeliĉaj tagoj ĉiu viro lamentis sian foreston de sia arbaro en la bela Ugabua valo.

Fajliloj, tamen, montriĝis diferenca. Ju pli da ĝenaĵoj li renkontis des pli gaja li fariĝis, kaj la ĝemojn de la oficiroj respondis gaja fajfado de la Soldato. Lia agrabla humoro multe kuraĝigis Reĝinon Kajon, kaj post nelonge ŝi konsultis la Ordinaran Soldaton multe pli ofte ol liajn superajn oficirojn.

Dum la tria tago de la marŝado ili renkontis sian unuan aventuron. Ĉirkaŭ la vesperiĝo la ĉielo subite malheliĝis kaj Majoro Najloj kriis:

“Nebulo proksimiĝas.”

“Mi kredas ke ĝi ne estas nebulo,” respondis Fajliloj, rigardante interesate la alproksimiĝantan nubon. “Ĝi aspektas pli simila al la spiro de Rako.”

“Kio estas Rako?” demandis Kaj, ĉirkaŭrigardante timeme.

“Terura besto kun aĉa apetito,” respondis la soldato, fariĝante pli pala ol kutime. “Mi neniam vidis Rakon, estas vere, sed mi legis pri ili en la rakontolibroj kiuj kreskis en mia arbaro, kaj se ĉi tiu ja estas unu el tiuj timigaj monstroj, ni malverŝajne konkeros la mondon.”

Aŭdinte tion, la oficiroj tre maltrankviliĝis kaj pli dense grupiĝis ĉirkaŭ sian soldaton.

“Kia estas tiu besto?” demandis unu.

“Mi vidis nur unu bildon de Rako, kaj la bildo estis iom malklara,” diris Fajliloj, “ĉar la libro ne estis tute matura kiam mi plukis ĝin. Sed la besto povas flugi tra la aero kaj kuri kiel cervo kaj naĝi kiel fiŝo. Interne de ĝia korpo estas ardanta fajroforno, kaj la Rako enspiras aeron kaj elspiras fumon, kiu senlumigas la ĉirkaŭan ĉielon je distanco de kilometroj, kien ajn ĝi iras. Ĝi estas pli granda ol cent homoj kaj manĝas kian ajn vivantaĵon.”

La oficiroj nun komencis ĝemegi kaj tremi, sed Fajliloj strebis feliĉigi ilin dirante:

“Eble ni ja ne vidas aproksimiĝantan Rakon; kaj ne forgesu ke ni estas civitanoj de Ugabuo, kiu estas parto de la felando Oz, do ni ne estas mortigeblaj.”

“Malgraŭe,” diris Kapitano Butonoj, “se la Rako kaptos nin kaj dismaĉos nin kaj glutos nin – kio okazos?”

“Ĉiu peceto restos vivanta,” deklaris Fajliloj.

“Mi ne komprenas kiel tio helpus nin,” ploregis Kolonelo Banĝo. “Hamburgro restas hamburgro ĉu aŭ ne ĝi vivas!”

“Mi ripetas, eble ĝi ne estas Rako,” persistis Fajliloj. “Ni scios, kiam la nubo proksimiĝos, ĉu aŭ ne ĝi estas la spiro de Rako. Se ĝi tute ne odoros, verŝajne ĝi estos nebulo; sed se ĝi havos sal-kaj-pipran odoron, ĝi estos Rako kaj ni devos anticipi ĝisfinan batalon.”

Ĉiuj rigardis la malhelan nubon timoplene. Post nelonge ĝi atingis la timantan grupon kaj komencis ĉirkaŭi ilin. Ĉiu nazo flaris la nubon – kaj ĉiu perceptis en ĝi la odoron de salo-kaj-pipro.

“La Rako!” kriis Soldato Fajliloj, kaj ellasante senesperiĝan muĝon la dek ses oficiroj falis surteren, tordante sin kaj ĝemegante pro afliktiĝo. Reĝino Kaj sidiĝis sur rokon kaj frontis la nubon pli kuraĝe, kvankam ŝia koro batadis rapide. Kaj Fajliloj? Nu li trankvile ŝargis sian pafilon kaj staris preta batali la malamikon, kiel bonkonduta soldato.

Ilin nun kovris absoluta mallumo, ĉar la nubo kovranta la ĉielon kaj la subiĝantan sunon estis nigra kiel inko.

Subite tra la mallumo ekaperis du rondaj, ardantaj ruĝaj globoj, kaj Fajliloj tuj decidis ke sendube ili estas la okuloj de la monstro.

Li levis sian pafilon, celis kaj pafis.

Estis pluraj kugloj en la pafilo, ĉiuj estis plukitaj el bonega kuglarbo en Ugabuo, kaj ili estis grandaj kaj malmolaj. Ili flugis cele la monstron kaj atingis ĝin, kaj sovaĝe, kuriozege kriante la Rako ekfalis skuetante siajn flugilojn kaj ĝia giganta korpo falis rekte sur la formojn de la dek ses oficiroj, kiuj tiam ekkriegis pli laŭte ol antaŭe.

“Ve!” ĝemis la Rako. “Vidu kion vi faris per tiu danĝera pafilo via!”

“Mi ne povas vidi,” respondis Fajliloj, “ĉar la nubo farita de via spiro senlumigas miajn okulojn!”

“Ne pretekstu ke estis akcidento,” pludiris la Rako, riproĉe, dum ĝi ankoraŭ skuetis siajn flugilojn senhelpe.

“Ne pretendu ne sciinti ke la pafilo estis ŝargita, bonvolu!”

“Mi ne intencas diri tion,” respondis Fajliloj. “Ĉu la kugloj grave vundis vin?”

“Unu rompis mian makzelon, tiel ke mi ne povas malfermi mian buŝon. Rimarku ke mia voĉo sonas iom malglate kaj raŭke, ĉar mi devas paroli kun miaj dentoj firme kunfiksitaj. Alia kuglo rompis mian maldekstran flugilon, tiel ke mi ne povas flugi; kaj ankoraŭ alia rompis mian dekstran kruron, tiel ke mi ne povas marŝi. Mi neniam aŭdis pri pli mallerta pafo!”

“Ĉu vi povos levi vian korpon de miaj komandantaj oficiroj?” demandis Fajliloj. “Pro iliaj krioj mi suspektas ke via grandega pezo dispremas ilin.”

“Mi esperas ke ĝi dispremas ilin,” grumblis la Rako. “Mi volas dispremi ilin, se eble, ĉar mi estas malbonhumora. Se mi povus malfermi mian buŝon, mi manĝus vin ĉiujn, kvankam mia apetito suferas pro la varma vetero.”

image-020

Dirinte tion la Rako komencis ruli sian gigantan korpon flanken, por pli facile dispremi la oficirojn; sed farante tion ĝi rulis sin tute forde ili, kaj ĉiuj dek ses sukcesis surpiediĝi kaj forkuris laŭeble plej rapide.

Soldato Fajliloj ne povis vidi ilin forkuri sed li sciis per la sono de iliaj voĉoj ke ili eskapis, do li ĉesis maltrankvili pri ili.

“Bonvolu pardoni ke mi nun adiaŭos vin,” li diris al la Rako. “Necesas foriri ĉar ni deziras pluveturi. Se vi mortos, ne kulpigu min, ĉar mi devis pafi vin por protekti min.”

“Mi ne mortos,” respondis la monstro, “ĉar mi havas bonfortunan vivon. Sed mi petegas ke vi ne foriru de mi.”

“Kial?” demandis Fajliloj.

“Ĉar mia rompita makzelo resaniĝos post proksimume unu horo, kaj mi tiam povos manĝi vin. Mia flugilo resaniĝos post unu tago kaj mia kruro resaniĝos post unu semajno, kaj tiam mi estos tute sendifekta. Ĉar vi pafis min kaj tiel ĝenegis min, estas dece kaj juste ke vi restu ĉi tie kaj lasu ke mi manĝu vin tuj kiam mi povos malfermi miajn makzelojn.”

“Mi devas malkonsenti,” respondis la soldato firme. “Mi promesis al Reĝino Kaj de Ugabuo ke mi helpos ŝin konkeri la mondon, kaj mi ne rajtas nuligi promeson nur por ke Rako manĝu min.”

“Ho; mi komprenas,” diris la monstro. “Se vi promesis, mi ne malhelpu vin.”

Do Fajliloj ĉirkaŭpalpadis en la mallumo kaj prenis manon de la tremanta Reĝino, kiun li gvidis for de la batetanta, ĝemanta Rako. Ili stumblis pro la ŝtonoj sur parto de la vojo sed baldaŭ ili komencis malklare vidi la vojon antaŭ si, ju pli ili iris for de la timiga loko kie kuŝas la vundita monstro.

Post kelka tempo ili atingis malgrandan monteton kaj povis vidi la lastajn radiojn de la suno ilumini belan preteran valon, ĉar nun ili preterpasis la nuban spiron de la Rako. Tie kaŭris la dek ses oficiroj, ankoraŭ timantaj kaj anhelantaj pro sia kurado. Ili haltis nur ĉar ili tute ne povis pli kuri.

Reĝino Kaj severe riproĉis ilin pro ilia malkuraĝo, kaj samtempe laŭdis la kuraĝon de Fajliloj.

“Tamen, ni estas pli saĝaj ol li,” murmuris Generalo Horloĝo, “ĉar pro nia forkuro ni nun povos helpi Vian Moŝton konkeri la mondon; sed se Fajliloj estus manĝita, li dizertus vian Armeon.”

Post nelonga ripozo ili subeniris en la valon, kaj tuj kiam ili estis ekster la vidpovo de la Rako la humoro de la tuta grupo rapide altiĝis. Precize je krespuskiĝo ili atingis rivereton, sur kies bordoj Reĝino Kaj ordonis ke ili kampadu por la nokto.

Ĉiu oficiro kunportis en sia poŝo etan blankan tendon.

Kiam ĝi estis metita sur la teron, ĝi rapide grandiĝis ĝis ĝi estis sufiĉe granda por ke la posedanto eniru ĝin kaj dormu inter ĝiaj kanvasaj muroj. Fajliloj devis porti dorsosakon, en kiu estis nur ne nur lia propra tendo sed ankaŭ kompleksa paviliono por Reĝino Kaj, plus lito kaj seĝo kaj magia tablo. Tiu tablo, metita sur la teron en la paviliono de Kaj, fariĝis giganta, kaj en tirkesto de la tablo estis la stoko de ekstraj vestoj, manprizorgiloj, tualetaĵoj kaj aliaj bezonaĵoj, de la Reĝino. La reĝa lito estis la sola lito en la kampejo; la oficiroj kaj la soldato dormis en hamakoj ligitaj al la tendostangoj.

En la dorsosako ankaŭ estis standardo sur kiu estis la reĝa emblemo de Ugabuo, kaj tiun standardon Fajliloj flirtigis de ĝia stango ĉiunokte, por montri ke la landon en kiu ili estas konkeris la Reĝino de Ugabuo. Ĝis nun nur ili mem vidis la standardon, sed al Kaj plaĉis vidi ĝin flirti en la venteto kaj ŝi opiniis sin jam fama konkeristo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.