La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 4. Betinjo Brave Boatas

image-021

LA ondoj batis kaj la fulmo brilis kaj la tondro muĝis kaj la ŝipo frapiĝis kontraŭ rokon. Betinjo Bobin estis kuranta trans la ferdekon kaj la ŝoko flugigis ŝin tra la aero ĝis ŝi falis plaŭde en la malhele bluan akvon. La sama ŝoko kaptis Hanĉjon, maldikan malgrandan tristvizaĝan mulon, kaj ĵetis ankaŭ lin en la maron, tre for de la flanko de la ŝipo.

Kiam Betinjo alsurfaciĝis, anhelegante ĉar la malseka plonĝo senaverte trafis ŝin, ŝi etendis manon en la mallumo kaj kaptis aron da haroj. Unue ŝi kredis ke temas pri la fino de ŝnuro, sed baldaŭ ŝi aŭdis malgajan “Hi-ha!” kaj ŝi komprenis ke ŝi firme tenas la finon de la vosto de Hanĉjo.

Subite la maron lumigis giganta ardo. La ŝipo, nun tre tre for, ekbrulis, eksplodis kaj plonĝis sub la ondojn.

Betinjo tremis vidante tion, sed ĝuste tiam ŝia okulo ekvidis aron da ŝiprompaĵoj flosantaj proksime de ŝi kaj ŝi lasis la voston de la mulo kaj kaptis la krudan floson, kaj tiris sin sur ĝin tiel ke ŝi veturis sekure sur ĝi. Ankaŭ Hanĉjo vidis la floson kaj naĝis al ĝi, sed li estis tre mallerta kaj neniel povus grimpi sur ĝin se Betinjo ne helpus lin.

Ili devis kunpremiĝi, ĉar ilin subtenis nur lukokovrilo ŝirita el la ferdeko de la ŝipo; sed ĝi flosigis ilin relative bone kaj la knabino kaj la mulo sciis ke ĝi savos ilin de drono.

La ŝtormo ankoraŭ tute ne finiĝis, kiam la ŝipo pereis.

Blindaj fulmoj flugis de nubo al nubo kaj la bruo de profundaj tondroj eĥis alte super la maro. La ondoj ĵetis la floseton tien kaj tien kiel infano ĵetas kaŭĉukan pilkon kaj Betinjo havis solenan senton ke ĉiudirekte, sur centoj da akvaj kilometroj, ne ekzistas vivantaĵo escepte de ŝi kaj la malgranda azeno.

Eble Hanĉjo same pensis, ĉar li milde frotis sian nazon kontraŭ la timantan knabinon kaj diris “Hi-ha!” per sia plej milda voĉo, kvazaŭ por komfortigi ŝin.

“Vi protektos min, Hanĉjo kara, ĉu ne?” ŝi kriis senhelpe, kaj la mulo diris “Hi-ha!” denove, per promesosignifaj tonoj.

image-022

Sur la ŝipo, dum la tagoj antaŭ la ŝiprompiĝo, kiam la maro estis trankvila, Betinjo kaj Hanĉjo fariĝis bonaj amikoj; do, kvankam la knabino eble preferus pli potencan protektanton dum ĉi tiu terura krizo, ŝi sentis ke la mulo faros ĉion kion povas fari mulo por gardi ŝin sekura.

Dum la tuta nokto ili flosis, kaj kiam la ŝtormo lacigis sin kaj forflugis farante kelkajn forajn muĝetojn, kaj la ondoj malpligrandiĝis kaj estis pli facile surfloseblaj, Betinjo etendis sin sur la malseka floso kaj endormiĝis.

Hanĉjo neniom dormis. Eble li opiniis ke li devas gardi Betinjon. Nu, li kaŭris sur la floso apud la laca dormanta knabino kaj gardis pacience ĝis la unua mateniĝa lumo trafis la maron.

La lumo vekis Betinjon Bobinon. Ŝi sidiĝis, frotis siajn okulojn kaj rigardis trans la akvon.

“Ho, Hanĉjo; jen tero antaŭ ni!” ŝi kriis.

“Hi-ha!” respondis Hanĉjo per sia plendosona voĉo.

La floso iris rapide direkte al tre bela lando kaj dum ili proksimiĝis Betinjo povis vidi amasojn da belaj floroj brilantaj inter la altaj arboj. Sed tute neniu homo estis videbla.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.