|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() TIKTOKO DE OZAŭtoro: L. Frank Baum |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |

LA vere rimarkinda sukceso de mia felibro de la pasinta jaro, “La Miksĉifona Knabino de Oz,” konvinkas min ke miaj legantoj “pleje” amas la Oz-rakontojn, laŭ la letero de unu knabineto skribinta al mi. Do jen, karaj, nova Oz-rakonto en kiu koniĝas Kaj Ceter, la Reĝino de Ugabuo, kiun Tiktoko helpis konkeri nian jaman konaton, la Reĝon de la Knomoj. Ĝi ankaŭ rakontas pri Betinjo Bobin kaj kiel, post multaj aventuroj, ŝi fine atingis la eksterordinaran Landon Oz.
Ekzistas dramo titolita “La Tiktoka Viro de Oz,” sed ĝi ne similas ĉi tiun rakonton “Tiktoko de Oz,” kvankam kelkaj el la aventuroj raportitaj en ĉi tiu libro, kaj ankaŭ tiuj en pluraj aliaj libroj pri Oz, estas parto de la dramo. Personoj vidintaj la dramon kaj personoj legintaj la aliajn Oz-librojn trovos en ĉi tiu rakonto multajn strangajn rolantojn kaj aventurojn pri kiuj ili antaŭe ne aŭdis.
En la leteroj kiujn mi ricevas de infanoj estas urĝa peto ke mi verku rakonton kiu kondukos Troton kaj Kap’tanon Vilĉjon al la Lando Oz, kie ili renkontos Doroteon kaj Ozman. Ankaŭ ili opinias ke Buton-Brilo devus konatiĝi kun Oĵo la Bonfortuna. Kiel vi scias, mi devas diskuti tiajn aferojn kun Doroteo per la “sendrata,” ĉar nur per ĝi mi povas komuniki kun la Lando Oz.
Kiam mi demandis al ŝi pri la ideo, ŝi respondis: “Nu, ĉu vi ne informiĝis?” Mi diris “Ne.” “Nu,” diris la mesaĝo per la sendrata, “mi parolos al vi pri ĝi, iam, kaj vi povos fari libron el tiu rakonto kiun la infanoj povos legi.”
Do, se Doroteo plenumos sian promeson kaj mi permesiĝos verki plian Oz-libron, verŝajne vi trovos kiel tiuj uloj renkontis unu la alian en la fama Smeralda Urbo. Intertempe, mi volas diri al ĉiuj miaj malgrandaj amikoj – kies kvanto pligrandiĝas per multaj miloj ĉiujare – ke mi multe dankas pro ilia amo al miaj libroj kaj pro la tre plaĉaj leteretoj kiujn mi konstante ricevas. Mi estas preskaŭ certa ke mi havas tiom da amikoj inter la infanoj de Usono kiel iu alia vivanta verkisto; kaj tio, kompreneble, multe fierigas kaj feliĉigas min.
L. FRANK BAUM.
“OZCOT”
ĉe HOLLYWOOD
en KALIFORNIO,
1914.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.