La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 14. La Longorela Aŭskultanto Lernas

image-055

DUME Rugedo, la Metala Monarko kaj Reĝo de la Knomoj, klopodis distri sin en sia belega juvelita kaverno.

Estis malfacile por Rugedo amuzi sin hodiaŭ, ĉar ĉiuj knomoj bonkondutas kaj neniu meritas riproĉon aŭ punon.

La Reĝo sesfoje ĵetis sian sceptron kontraŭ Kalikoton, kaj malsukcesis trafi lin eĉ unufoje. Kalikoto ne misagis. Tute male, li obeis la Reĝon ĉiumaniere kun unu escepto: li rifuzis stari senmove, kiam la Reĝo ordonis tion, por ke la peza sceptro trafu lin.

Kalkikoto ne estis kulpigebla pro tio, kaj eĉ kruela Rugedo pardonis lin; ĉar li tute bone sciis ke se li frakasos sian Reĝan Ĉambelanon li neniam trovos alian egale inteligentan kaj obeeman. Kalikoto povis laborigi la knomojn eĉ kiam la Reĝo ne povis, ĉar la knomoj malamis Rugedon kaj estis tiom da miloj da tiuj kuriozaj malgrandaj subteruloj ke ili povus facile ribeli kaj defii la Reĝon se ili kuraĝus. Kelkfoje, kiam Rugedo firiproĉis ilin pli ol kutime, ili fariĝis morozaj kaj forĵetis siajn martelojn kaj pikilojn. Tiam, negrave kiom la Reĝo riproĉis kaj vipis ilin, ili rifuzis labori ĝis iris Kalikot por petegi ilin. Ĉar Kalikot estis unu el ili mem kaj estis egale firiproĉata de la Reĝo kiel ĉiu alia knomo en la vasta kavernaro.

Sed ĉitage ĉiuj uletoj laboradis sindediĉe pri siaj taskoj kaj Rugedo, havante nenion farindan, estis tre tedita. Li alvokis la Longorelan Aŭskultanton kaj petis lin atente aŭskulti kaj raporti pri kio okazas en la granda mondo.

“Ŝajnas,” diris la Aŭskultanto, “ke en Usono multaj virinoj havas bas-tonojn.”

“Ĉu kun spikoj?” demandis Rugedo, oscedante.

“Mi ne aŭdas spikojn, Via Moŝto,” estis la respondo.

“Do iliaj bastonoj estas malpli utilaj ol mia sceptro.

Kion alian vi aŭdas?”

“Okazas milito.”

“Ba! Ĉiam okazas milito. Kion alian?”

Dum kelka tempo la Aŭskultanto silentis, klininte sin antaŭen kaj etendante siajn grandajn orelojn por kapti la plej etan sonon. Subite li diris:

“Jen interesaĵo, Via Moŝto. Uloj kverelas pri kiu konkeru la Metalan Monarkon, kaptu lian trezoron kaj pelu lin el lia regno.”

“Kiuj uloj?” demandis Rugedo, ekrektigante sin en sia trono.

“La uloj kiujn vi ĵetis en la Kavan Tubon.”

“Kie ili estas nun?”

“En tiu sama Tubo, kaj ili revenas ĉi tien,” diris la Aŭskultanto.

Rugedo levis sin el sia trono kaj komencis paŝadi tien kaj reen en la kaverno.

“Kio estas farebla por haltigi ilin?” li pervoĉe pensis.

“Nu,” diris la Aŭskultanto, “se vi povus renversi la Tubon, ili falus alidirekten, Via Moŝto.”

Rugedo kolere rigardadis lin fie, ĉar estis neeble renversi la Tubon kaj li kredis ke la Aŭskultanto mokas lin. Baldaŭ li demandis:

“Kiom for estas la uloj nun?”

“Proksimume deksesmil okcent sep kilometrojn, dudeknaŭ metrojn, kvardek unu centimetrojn, kaj tri milimetrojn – laŭ la sono de iliaj voĉoj; mi ne povas esti pli preciza,” respondis la Aŭskultanto.

“Aha! Do pasos longa tempo antaŭ ol ili alvenos,” diris Rugedo, “kaj kiam ili alvenos mi estos preta ricevi ilin.”

Li kuris al sia gongo kaj bategis ĝin tiom feroce ke Kalikot saltis en la kavernon kun ŝuo sur unu piedo kaj neniu ŝuo sur la alia, ĉar kiam eksonis la gongo li estis vestanta sin post naĝo en la varmega bobelanta lago de la Subtera Regno.

“Kalikot, la invadintoj kiujn ni ĵetis en la Tubon revenas!” li kriis.

“Mi antaŭsupozis tion,” diris la Reĝa Ĉambelano, surtirante sian ŝuon. “Tititi-Huĉu ne lasus ilin resti en sia regno, kompreneble, do jam delonge mi anticipas ilian revenon. Vi tre malsaĝe agis, Rugo.”

“Kion, ĵetante ilin en la Tubon?”

“Jes. Tititi-Huĉu malpermesis ke ni ĵetu eĉ rubon en la Tubon.”

“Pu! kiel gravas al mi la Jinjino?” demandis Rugedo malestime. “Li neniam eliras sian propran regnon, kiu estas aliflanke de la mondo.”

“Vere; sed eble li sendos iun tra la Tubo por puni vin,” sugestis Kalikot.

“Mi volonte vidus tion! Kiu povus konkeri miajn milojn da knomoj?”

“Nu, ili jam antaŭ nun konkeriĝis, se mi ĝuste memoras,” respondis Kalikot ridetante. “Iam mi vidis vin kuradi for de knabineto nomita Doroteo, kaj ŝiaj amikoj, kvazaŭ vere timante.”

“Nu, mi ja timis tiam,” agnoskis la Reĝo de la Knomoj, profunde ĝemante, “ĉar Doroteo havis Flavan Kokinon kiu demetis ovojn!”

La Reĝo timtremis dirante “ovojn”, kaj ankaŭ Kalikot tremis, kaj ankaŭ la Longorela Aŭskultanto; ĉar ovoj estas la sola minaco kiu povas timigi knomojn. Estas ĉar ovoj apartenas al la sufaco de la tero, kie loĝas birdoj ĉiaspecaj, kaj ĉio rilatanta al kokina ovo, precipe, plenigas knomon per timego. Se hazarde la interno de ovo tuŝas unu el tiuj subteruloj, li ekvelkas kaj forbloviĝas kaj tiel pereas – se li ne sukcesas rapide diri magian vorton kiun konas nur kelkaj el la knomoj. Tial Rugedo kaj liaj sekvantoj tre bonkiale timtremis pro eĉ mencio pri ovoj.

“Sed Doroteo,” diris la Reĝo, “ne estas kun tiu bando de invadantoj; nek la Flava Kokino. Kaj rilate al Tititi-Huĉu, li ne povas scii ke ni timas ovojn.”

“Ne estu tro certa pri tio,” Kalikot avertis lin. “Tititi-Huĉu scias multegon, ĉar li estas feo, kaj liaj povoj estas multe superaj al ĉiuj niaj.”

Rugedo levis siajn ŝultrojn senpacience kaj turnis sin al la Aŭskultanto.

“Aŭskultu,” diris li, “kaj diru al mi ĉu vi aŭdas ovojn veni tra la Tubo.”

La Longorela Aŭskultanto aŭskultis kaj poste kapneis.

Sed Kalikot ridis pro la Reĝo.

“Neniu povas aŭdi ovon, Via Moŝto,” diris li. “Por trovi la veron necesas rigardi per la Magia Spiontubo.”

“Jen!” kriis la Reĝo. “Kial mi ne jam pensis pri tio?

Tuj rigardu, Kalikot!”

Do Kalikot iris al la Spiontubo kaj murmurante magian sorĉdiron li kaŭzis ke la alia fino ĉirkaŭtordu sin, tiel ke ĝi rigardis rekte en la Tubon. Tiam li metis sian okulon al la vitro kaj povis rigardi laŭ ĉiuj turniĝoj kaj kurbaĵoj de la Magia Spiontubo kaj profunde en la Tubon, al kie niaj amikoj tiutempe faladis.

“Jadi!” li kriis. “Jen venas drako!”

“Granda drako?” demandis Rugedo.

“Monstro. Li havas elektran lampon sur la pinto de sia vosto, do mi povas tre klare vidi lin. Kaj la aliaj homoj ĉiuj rajdas sur lia dorso.”

“Kion pri la ovoj?” demandis la Reĝo.

Kalikot denove rigardis.

“Mi tute ne vidas ovojn,” diris li; “sed mi konjektas ke la drako estas same danĝera kiel ovoj. Verŝajne Tititi-Huĉu sendis lin ĉi tien por puni vin ĉar vi ĵetis tiujn fremdulojn en la Malpermesitan Tubon. Mi avertis ke vi ne faru tion, Via Moŝto.”

image-056

Tiu informo maltrankviligis la Reĝon de la Knomoj.

Dum kelkaj minutoj li paŝis tien kaj reen, palpante sian longan barbon kaj plenforte pensante. Poste li turnis sin al Kalikot kaj diris:

“Drako nur povas grati per siaj ungoj kaj mordi per siaj dentoj, nenion pli.”

“En la vero, multon pli, sed tio tute sufiĉas,” respondis Kalikot tre serioze. “Sed pripensu: neniu povas vundi drakon, ĉar drako estas la plej fortika vivantaĵo en la mondo. Unu bato per ĝia giganta vosto povus dispecigi cent knomojn, kaj per dentoj kaj ungoj ĝi povus disŝiri eĉ vin aŭ min tiom ke estus preskaŭ neeble rekunmeti nin. Iam, antaŭ plurcent jaroj, vagante tra kelkaj dizertaj kavernoj, mi trovis peceton de knomo kuŝantan sur la roka planko. Mi demandis al la peceto de knomo pri kio okazis al ĝi. Bonfortune la buŝo estis parto de tiu peco – la buŝo kaj la maldekstra okulo –  do ĝi povis diri al mi ke la kaŭzo estis feroca drako.

Ĝi atakis la kompatindan knomon kaj disigis lin ĉiudirekten, kaj ĉar neniu amiko apudestis por kolekti la pecojn kaj rekunmeti lin, ili restis apartaj dum tre multaj jaroj. Do, Via Moŝto, necesas kompreni ke ne konvenas rikani pri drako.”

La Reĝo atente aŭskultis Kalikoton. Diris li:

“Nur necesos enĉenigi tiun drakon kiun Tititi-Huĉu sendis ĉi tien, kaj tiel li ne povos atingi nin per siaj ungoj kaj dentoj.”

“Li ankaŭ elspiras flamojn,” Kalikot memorigis lin.

“Nek mi nek miaj knomoj timas fajron,” diris Rugedo.

“Nu, kion pri la Armeo de Ugabuo?”

“Dek ses malkuraĝaj oficiroj kaj Tiktoko! Mi eĉ povus tute sola venki ilin; sed mi ne provos. Mi alvokos mian knoman armeon por ke ili pelu la invadantojn el mia teritorio, kaj se ni kaptos iujn el ili mi planas puŝi pinglojn en ilin ĝis ili saltos pro doloro.”

“Mi esperas ke vi ne dolorigos iun el la knabinoj,” diris Kalikot.

“Mi dolorigos ĉiujn!” muĝis la kolera Metala Monarko.

“Kaj el tiu henanta Mulo mi faros hufosupon kaj per ĝi mi manĝigos miajn knomojn por ke ĝi aldonu al ilia forto.”

“Kial ne esti afabla al la fremduloj kaj liberigi vian kaptiton, la fraton de la Vilulo?” proponis Kalikot.

“Neniam!”

“Povus forpreni de vi multan ĝenon. Kaj vi ne volas la Malbelulon.”

“Mi ne volas lin, estas vere. Sed mi rifuzas permesi ke iu ordonu al mi. Mi estas Reĝo de la Knomoj kaj mi estas la Metala Monarko, kaj mi faros kion mi volas kaj kiel mi volas kaj kiam mi volas!”

Dirinte tiun parolon Rugedo ĵetis sian sceptron je la kapo de Kalikot, tiel bone celigante ĝin ke la Reĝa Ĉambelano devis faligi sin sur la plankon por eskapi ĝin.

Sed la Aŭskultanto ne vidis la sceptron veni kaj ĝi tiom proksimege pasis lian kapon ke ĝi forrompis la pinton de unu el liaj longaj oreloj. Li faris timigan krion kiu tute alarmis Rugedon, kaj la Reĝo bedaŭris la akcidenton ĉar tiuj longaj oreloj de la Aŭskultanto estis vere valoraj por li.

Do la Reĝo de la Knomoj forgesis koleri kontraŭ Kalikot kaj ordonis sian Ĉambelanon alvoki Generalon Guf kaj la knoman armeon kaj taŭge armi ilin. Post tio ili marŝu al la buŝo de la tubo, kie ili kaptu la vojaĝantojn tuj kiam ili aperos.

image-057


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.