La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 8. Tiktoko Trovas Teruran Taskon

image-033

DUM Vilulo kaj liaj kunuloj staris grupe ĉe unu flanko, la Armeo de Ugabuo proksimiĝadis laŭ la vojo, la sonon de iliaj piedoj fojfoje akompanis mizera krieto kiam unu el la oficiroj paŝis sur akran ŝtonon aŭ lia humero frapiĝis kontraŭ la glavtenilon de apudulo.

Nun el inter la arboj marŝis Soldato Fajliloj, portante la standardon de Ugabuo, kiu flirtis de longa stango. Tiun stangon li fiksis en la teron tuj antaŭ la puto kaj li kriis laŭtavoĉe:

“Mi nun konkeras ĉi tiun teritorion nome de Reĝino Kaj Ceter de Ugabuo, kaj ĉiujn loĝantojn de ĉi tiu lando mi proklamas ŝiaj sklavoj!”

Kelkaj oficiroj puŝis siajn kapojn el inter la arbustoj kaj demandis:

“Ĉu libera Soldato Fajliloj?”

“Nek bera nek leguma,” estis la respondo, “sen disputo.”

“Nu, disa aŭ ne, puto sufiĉas por mi,” diris Generalo Vafleto, kuraĝiĝante antaŭeniri al la puto; sed ĝuste tiam li ekvidis Tiktokon kaj Vilulon kaj tuj surgenuiĝis, tremante kaj timante kaj kriis:

“Kompaton, afablaj malamikoj! Kompaton! Lasu nin vivi kaj ni estos viaj sklavoj poreterne!”

La aliaj oficiroj, kiuj nun ankaŭ antaŭeniris en la liberan spacon, simile surgenuiĝis kaj petegis kompaton.

Fajliloj turnis sin kaj, vidante la nekonatojn unuafoje, ekzamenis ilin tre scivoleme. Trovinte ke tri el la grupo estas knabinoj, li levis sian ĉapon kaj ĝentile klinis sin.

“Kio estas?” demandis severa voĉo, kiam Reĝino Kaj atingis la lokon kaj vidis sian riverencantan armeon.

“Permesu ke ni konigu nin,” respondis Vilulo, antaŭenpaŝante. “Jen Tiktoko, la Horloĝfunkcia Homo – kiu funkcias pli bone ol kelkaj viandaj homoj. Kaj jen Princino Ozga de Rozlando, ĝuste nun domaĝe ekzilita el sia Regno de Rozoj. Post ŝi mi prezentas Polikromon, ĉielfeinon, kiu akcidente perdis sian Arkon kaj ne povas trovi la vojon hejmen. La malgranda knabino estas Betinjo Bobin, el iu nekonata terparadizo nomata Oklahoma, kaj kun ŝi vi povas vidi S-ron Hanĉjo, mulo longvosta kaj iritiĝema.”

“Pu!” diris Kaj, malestime; “bela grupo de vagabondoj! Perditaj kaj forvagintaj, mi supozas, kaj ne valorantaj kaptiĝon fare de Reĝino. Mi bedaŭras esti konkerinta vin.”

“Sed vi ankoraŭ ne konkeris nin,” vokis Betinjo indigne.

“Ne,” konsentis Fajliloj, “tio estas vera. Sed se miaj oficiroj bonvole komandos ke mi konkeru vin, mi tuj faros tion, kaj post tio ni povos ĉesi kvereladi kaj pli plezure konversacii.”

La oficiroj jam levis sin de siaj genuoj kaj brosis la polvon de siaj pantalonoj. Al ili la malamikoj ne aspektis ferocaj, do la Generaloj kaj Koloneloj kaj Majoroj kaj Kapitanoj rekuraĝiĝis fronti ilin kaj komencis plej arogante marŝi antaŭ ili.

“Necesas kompreni,” diris Kaj, “ke mi estas la Reĝino de Ugabuo, kaj ĉi tiu estas mia nevenkebla Armeo. Ni okupas nin per konkerado de la mondo, kaj ĉar ŝajne vi estas parto de la mondo, kaj obstrukcas nian veturon, necesas ke ni konkeru vin – eĉ kvankam vi ne meritas tian altan honoron.”

“Ne gravas,” diris Vilulo. “Konkeru nin laŭdezire. Ne ĝenas nin.”

“Sed ni rifuzas esti sklavoj de iu ajn,” aldonis Betinjo, pozitive.

image-034

“Ni decidos tion,” respondis la Reĝino, kolere. “Antaŭen, Soldato Fajliloj, kaj ligu la malamikojn ĉemane kaj ĉepiede!”

Sed Soldato Fajliloj rigardis belan Betinjon kaj fascinan Polikromon kaj la belan Rozprincinon kaj kapneis.

“Estus malĝentile, kaj mi rifuzas,” li asertis.

“Vi devas!” kriis Kaj. “Via devo estas obei ordonojn.”

“Mi neniujn ordonojn ricevis de miaj oficiroj,” protestis la Soldato.

Sed la Generaloj nun kriis: “Antaŭen kaj ligu la kaptitojn!” kaj la Koloneloj kaj la Majoroj kaj la Kapitanoj ripetis la ordonon, kriante ĝin kiel eble plej laŭte.

La bruego ĝenis Hanĉjon, kiu jam rigardadis la Armeon de Ugabuo malaprobe. La mulo nun kuris antaŭen kaj komencis retrenpaŝi cele la oficirojn kaj piedbati feroce kaj danĝere. La atako estis tiom subita ke la oficiroj diskuris kvazaŭ polvo blovata de cikloneto, faligante siajn glavojn dum ili kuris kaj serĉante trovi rifuĝon malantaŭ la arboj kaj arbustoj.

Betinjo gaje ridis pro la komika forpelo de la “nobla armeo”, kaj Polikromo dancis gajege. Sed Kaj furiozis pro tio malnobla venkiĝo de ŝia brava armeo fare de unu malgranda mulo.

“Soldato Fajliloj, mi ordonas ke vi plenumu vian devon!” ŝi rekriis, sed ŝi mem devis faligi sin por eviti la kalkanojn de la mulo – ĉar Hanĉjo tute ne esceptis virinon kiu deklaris sin malamiko. Tamen Betinjo kaptis sian ĉampionon per antaŭbuklo kaj firme tenis lin, kaj kiam la oficiroj vidis ke la mulo estas malhelpata plu ataki ili rampis timeme antaŭen kaj reprenis siajn forĵetitajn glavojn.

“Soldato Fajliloj, prenu kaj ligu tiun kaptitojn!” kriaĉis la Reĝino.

“Ne,” diris Fajliloj, forĵetante sian pafilon kaj demetante la dorsosakon ligitan al lia dorso per rimeno. “Mi rezignas mian postenon de Armeo de Ugabuo. Mi aniĝis por batali la malamikojn kaj fariĝi heroo, sed se vi volas ke iu ligu senhelpajn knabinojn vi devos dungi novan Soldaton.”

Dirinte tion li marŝis al la aliaj kaj premis la manojn de Vilulo kaj Tiktoko.

“Perfido!” kriaĉis Kaj, kaj ĉiuj oficiroj eĥis ŝian krion.

“Absurdaĵo,” diris Fajliloj. “Mi rajtas rezigni kiam mi volas.”

“Neniel!” respondis la Reĝino. “Se vi rezignos tio nuligos mian Armeon, kaj mi ne plu povos konkeri la mondon.” Nun ŝi turnis sin al la oficiroj kaj diris: “Mi devas peti de vi komplezon. Mi scias ke estas maldigne ke oficiroj batalas, sed se vi ne tuj kaptos Soldaton Fajlilojn kaj devigos lin obei miajn ordonojn neniu el ni havos kaptaĵojn. Ankaŭ verŝajne vi ĉiuj suferos malsaton, kaj kiam ni renkontos potencan malamikon vi riskos kaptiĝi kaj sklaviĝi.”

Antaŭvido de tiu terura fato tiom timigis la oficirojn ke ili eltiris siajn glavojn kaj vere feroce kuris al Fajliloj, kiu staris apud Vilulo. Sed la postan momenton ili haltis kaj refalis sur siajn genuojn; ĉar jen, antaŭ ili, estis la brilanta Amo-Magneto, tenata de la mano de la ridetanta Vilulo, kaj vidante tiun magian talismanon ĉiu Ugabuo tuj donis sian koron. Eĉ Kaj vidis la Amo-Magneton, kaj forgesante ĉian malamikecon kaj koleron ŝi ĵetis sin al Vilulo kaj ame ĉirkaŭbrakumis lin.

Alarmite pro tiu neanticipita efekto de la Magneto, Vilulo liberigis sin de la ĉirkaŭantaj brakoj de la Reĝino kaj rapide kaŝis la talismanon en sia poŝo. La aventurantoj el Ugabuo nun estis liaj firmaj amikoj, kaj oni ne plu parolis pri konkeriĝo kaj ligiĝo de anoj de lia grupo.

“Se vi insiste volas konkeri,” diris Vilulo; “vi povos marŝi kun mi al la subtera Regno de Rugedo. Por konkeri la mondon, laŭ via celo, vi devos konkeri ĉiujn sub ĝia surfaco kiel ankaŭ tiujn sur ĝia surfaco, kaj neniu en la mondo indas konkeriĝon tiom kiom Rugedo.”

“Kiu estas li?” demandis Kaj.

image-035

“La Metala Monarko, la Reĝo de la Knomoj.”

“Ĉu li estas riĉa?” demandis Majoro Ŝtrumpoj per fervora voĉo.

“Kompreneble,” respondis Vilulo. “Li posedas ĉiujn subterajn metalojn – oron, arĝenton, kupron, latunon kaj stanon. Li kredas ankaŭ posedi ĉiujn metalojn surterajn, ĉar li diras ke ĉiuj metaloj iam estis parto de lia regno. Do, se vi konkeros la Metalan Monarkon, vi akiros ĉiujn riĉaĵojn de la mondo.”

“Ha!” kriis Generalo Pomo, profunde ĝemante, “tia kaptaĵo vere meritus nian agadon. Ni konkeru lin, Via Moŝto.”

La Reĝino rigardis riproĉe Fajlilojn, kiu nun sidadis apud la bela Princino kaj flustradis en ŝian orelon.

“Ve,” diris Kaj, “mi ne plu havas Armeon. Mi havas multajn kuraĝajn oficirojn, jes, sed neniun ordinaran soldaton kiun ili komandu. Sekve mi ne povos konkeri Rugedon kaj akiri ĉiujn liajn riĉaĵojn.”

“Kial ne promocii unu el viaj oficiroj al Ordinara Soldato?” demandis Vilulo, sed tuj ĉiu oficiro komencis protesti kaj la Reĝino de Ugabuo kapneis respondante:

“Neeble. Ordinara soldato devas esti timiga batalisto, kaj miaj oficiroj ne kapablas batali. Ili estas treege kuraĝaj kiam necesas komandi ke aliaj batalu, sed ili ne povus mem renkonti la malamikojn kaj venki.”

“Tutvere, Via Moŝto,” diris Kolonelo Pruno, fervore.

“Ekzistas multaj formoj de kuraĝo, kaj unu persono ne povas posedi ĉiujn formojn. Mi mem estas kuraĝa kiel leono ĉiumaniere escepte de batalado, sed kiam temas pri bataloj mia naturo ribelas. Batalado estas malafabla kaj povas damaĝi aliajn personojn; do, ĉar mi estas nature ĝentila, mi neniam batalas.”

“Nek mi!” kriis ĉiu el la aliaj oficiroj.

“Vidu,” diris Kaj, “kiom senhelpa mi estas. Se Ordinarulo Fajliloj* ne montriĝus perfidulo kaj dizertulo, mi volonte helpus konkeri tiun Rugedon; sed Armeo sen ordinara soldato estas kia abelo sen pikilo.”

“Mi ne estas perfidulo, Via Moŝto,” protestis Fajliloj. “Mi dece rezignis, ĉar ne plaĉis al mi la laboro. Sed multaj personoj povus anstataŭi min. Kial ne soldatigi la Vilulon?”

“Eble li mortus,” diris Kaj, rigardante Vilulon ameme, “ĉar li estas mortipovulo, kaj povus morti. Se io okazus al li, mia koro rompiĝus.”

“Pli ol mia koro rompiĝus,” deklaris Vilulo. “Agnosku, Via Moŝto, ke mi estas la komandanto de ĉi tiu ekspedicio, ĉar ni serĉas mian fraton, ne kaptaĵojn. Sed mi kaj miaj akompanantoj deziras la helpon de via armeo, kaj se vi helpos nin konkeri Rugedon kaj tiel savi mian fraton el kaptiteco ni permesos ke vi retenu ĉiujn oron kaj juvelojn kaj aliajn kaptaĵojn trovotajn.”

Tiu propono estis tiom alloga ke la oficiroj komencis interflustradi kaj baldaŭ Kolonelo Fromaĝo diris: “Via Moŝto, kombininte niajn cerbojn ni ĵus evoluigis vere grandiozan ideon. Ni soldatigu la Horloĝfunkcian Homon!”

“Ki-u-n? Mi-n?” demandis Tiktoko. “Eĉ ne u-nu se-kun-do-n! Mi ne po-vas ba-ta-li, kaj nep-re ne for-ge-su ke Ru-ge-do ĵe-tis mi-n en la pu-to-n.”

“Tiutempe vi ne havis pafilon,” diris Polikromo. “Sed se vi aniĝos al la Armeo de Ugabuo vi portos la pafilon uzitan de Sinjoro Fajliloj.”

“Sol-da-to de-vas po-vi ku-ri kaj ne nur ba-ta-li,” protestis Tiktoko, “kaj se mi-a me-ka-nis-mo mal-streĉ-iĝ-os, ki-el of-te o-ka-zas, mi nek po-vos ku-ri nek ba-ta-li.”

“Mi tenos vin bone streĉita, Tiktoko,” promesis Betinjo.

“Nu, la ideo ne estas malbona,” diris Vilulo. “Tiktoko estos ideala soldato, ĉar nenio povas damaĝi lin escepte de martelego. Kaj ĉar simpla soldato ŝajne necesas por la Armeo, Tiktoko estas la sola persono en nia grupo kiu taŭgas por la tasko.”

“Ki-o-n mi de-vos fa-ri?” demandis Tiktoko.

“Obei ordonojn,” respondis Kaj. “Kiam la oficiroj ordonos ke vi faru ion, vi devos fari tion; jen ĉio.”

“Kaj tute sufice,” diris Fajliloj.

“Ĉu mi ri-ce-vos sa-laj-ro-n?” demandis Tiktoko.

“Vi ricevos vian porcion de la kaptaĵoj,” respondis la Reĝino.

“Jes,” komentis Fajliloj, “duono de la kaptaĵoj estos por Reĝino Kaj, la alia duono dividiĝos inter la oficiroj, kaj la Soldato ricevos la restaĵon.”

“Ti-o kon-ten-ti-gos,” diris Tiktoko, prenante la pafilon kaj ekzamenante ĝin miroplene, ĉar li neniam antaŭe vidis tian aferon.

Kaj ligis la dorsosakon al la kupra dorso de Tiktoko kaj diris: “Nun ni pretas marŝi al la Regno de Rugedo kaj konkeri ĝin. Oficiroj, komandu ke la Armeo marŝu.”

“Staru envice!” kriis la Generaloj, elprenante siajn glavojn.

“Staru envice!” kriis la Koloneloj, elprenante siajn glavojn.

“Staru envice!” kriis la Majoroj, elprenante siajn glavojn.

“Staru envice!” kriis la Kapitanoj, elprenante siajn glavojn.

Tiktoko rigardis ilin kaj poste ĉirkaŭ sin surprizite.

“Sta-ru en vi-ŝo? Ki-e es-tas la vi-ŝo, ĉu en la pu-to?”

“Ne,” diris Reĝino Kaj, “vi devas stari en marŝordo.”

“Ĉu la marĉbordo estas proksima?” demandis la Horloĝfunkcia Homo.

“Surŝultrigu vian pafilon kaj staru preta por marŝi,” konsilis Fajliloj, do Tiktoko tenis la pafilon rekta kaj staris senmove.

“Nun kion?” li demandis.

La Reĝino turnis sin al Vilulo.

“Kiu vojo kondukas al la kaverno de la Metala Monarko?”

“Ni ne scias, Via Moŝto,” estis la respondo.

“Sed tio estas absurda!” diris Kaj sulkigante sian frunton. “Se ni ne povos atingi Rugedon, certe ni ne povos konkeri lin.”

“Vi pravas,” agnoskis Vilulo; “sed mi ne diris ke ni ne povos atingi lin. Ni nur trovu la vojon, kaj pri tio ni diskutadis kiam vi kaj via imponega Armeo alvenis.”

“Nu, do, rapidu trovi ĝin,” knalvoĉis la Reĝino.

Tio ne estis facila tasko. Ili ĉiuj staris rigardante de unu vojo al alia perpleksite. La vojoj radiadis el la malgranda libera spaco kiel la radioj de la tagmeza suno, kaj ĉiu vojo similis ĉiun alian vojon.

Fajliloj kaj la Roza Princino, kiu jam fariĝis bonaj amikoj, antaŭeniris iomete laŭ unu el la vojoj kaj trovis ke ĝin flankas belaj sovaĝaj floroj.

“Kial ne peti la florojn informi vin pri la vojo?” li diris al sia akompanantino.

“La florojn?” respondis la Princino, surprizite pro tiu demando.

“Kompreneble,” diris Fajliloj. “La kampofloroj estas gekuzoj de Roza Princino, kaj mi kredas ke ili informus vin se vi demandus.”

Ŝi rigardis pli atente la florojn. Estis centoj da blankaj lekantetoj, oraj ranunkoloj, bluaj kampanuloj kaj dafodiloj kreskantaj apud la vojo, kaj ĉiu florkapo estis firme fiksita sur sia maldika sed fortika trunketo. Eĉ estis kelkaj sovaĝaj rozoj disŝutitaj tie kaj tie kaj eble ĉar la Princino vidis ilin ŝi akiris kuraĝon por fari la gravan demandon.

image-036

Ŝi surgenuiĝis, frontante la florojn, kaj etendis ambaŭ brakojn plede al ili.

“Diru al mi, belaj gekuzoj,” ŝi diris per sia dolĉa, milda voĉo, “kiu vojo kondukos nin al la Regno de Rugedo, la Reĝo de la Knomoj?”

Tuj ĉiuj trunketoj kliniĝis gracie dekstren kaj la florkapoj kapgestis unu – du – trifoje tiudirekten.

“Jen ĝi!” kriis Fajliloj ĝoje. “Nun ni scias la vojon.”

Ozga surpiediĝis kaj rigardis miroplene la kampoflorojn, kiuj nun rerektiĝis.

“Ĉu kaŭzis tion la vento?” ŝi demandis per mallaŭta flustro.

“Neniel,” respondis Fajliloj. “Eĉ ne plej eta venteto blovas. Sed tiuj belaj floroj ja estas viaj gekuzoj kaj tuj respondis vian demandon, kaj mi sciis ke tiel estos.”


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.