La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 19. Reĝo Kalikot

image-073

POST kiam la Reĝo sukcesis eskapi, Fajliloj diris al la drako, malgajavoĉe:

“Ve! kial vi ne venis pli frue? Ĉar vi dormadis anstataŭ konkeri, la bela Roza Princino fariĝis violono sen arĉo, kaj kompatinda Vilulo sidas tie, kveranta kolombo!”

“Ne malkvietiĝu,” respondis Kuoks. “Tititi-Huĉu scias kion li faras, kaj mi ricevis miajn ordonojn de la Granda Jinjin mem. Portu la violonon ĉi tien kaj tuŝu per ĝi tre leĝere mian palruĝan rubandon.”

Fajliloj obeis kaj tuj kiam ĝi kontaktis la rubandon la sorĉo farita de la Reĝo de la Knomoj nuliĝis kaj la Roza Princino mem staris antaŭ ili, dolĉa kaj ridetanta kiel antaŭe.

La kolombo, starante sur la dorso de la trono, vidis kaj aŭdis ĉion, do sen atendi ordonon, ĝi flugis rekte al la drako kaj ekstaris sur la rubando. Tuj Vilulo renormaliĝis kaj Kuoks diris al li grumblante:

“Bonvolu deiri de mia maldekstra piedfingro, Vilulo, kaj pli multe zorgu pri kien vi paŝas.”

“Bonvolu pardoni!” respondis Vilulo, tre feliĉa pro reakiro de sia natura formo. Post tio li kuris levi la pezan diamanton de la brusto de Tiktoko kaj helpi starigi la Horloĝfunkcian Homon.

“Mul-taj-n dan-koj-n!” diris Tiktoko. “Ki-e es-tas la fi-a Re-ĝo ki-u vo-lis fan-di mi-n en u-jo?”

“Li foriris, por ĉiam,” respondis Polikromo, kiu sukcesis puŝi sin en la ĉambron apud la drako kaj vidis tre interesate la eventojn. “Sed mi demandas al mi kie estas Betinjo Bobin kaj Hanĉjo, kaj ĉu ia damaĝo trafis ilin.”

“Ni traserĉu la kavernojn ĝis trovi ilin,” deklaris Vilulo; sed kiam li iris al la pordo kondukanta en la aliajn kavernojn li trovis ĝin fermita kaj riglita.

“Mia frunto estas tre forta puŝilo,” diris Kuoks; “kaj mi kredas povi rompi tiun pordon, eĉ kvankam ĝi konsistas el solida oro.”

“Sed vi estas kaptito, kaj la ĉenoj ligantaj vin estas fiksitaj al io en alia ĉambro, tiel ke ni ne povas liberigi vin,” Fajliloj diris malkviete.

“Ho, ne gravas tio,” respondis la drako. “Mi restis kaptita nur ĉar mi volis tion,” kaj dirinte tion li antaŭen paŝis kaj rompis la fortajn ĉenojn kvazaŭ ili estus nur fadenoj.

Sed kiam li klopodis puŝrompi la pezan metalan pordon, eĉ lia granda forto malsukcesis, kaj post pluraj provoj li rezignis kaj kaŭriĝis en angulo por elpensi pli bonan rimedon.

“Mi mal-ferm-os la por-do-n,” asertis Tiktoko, kaj irinte al la granda gongo de la Reĝo li bategis ĝin ĝis la bruo estis preskaŭ surdiga.

Kalikot, en la apuda kaverno, ne sciis kio okazis al Rugedo kaj ĉu li eskapis la ovojn kaj sukcesis superi la drakon. Sed kiam li aŭdis la sonon de la gongo, kiu ja ofte vokis lin antaŭ la Reĝon, li decidis ke sendube Rugedo venkis; do li forprenis la riglilon, malfermis la pordon kaj eniris la reĝan kavernon.

Multe mirigis lin la trovo ke la Reĝo estas for kaj la sorĉoj nuligitaj kiuj antaŭe regis la Princinon kaj Vilulon.

Sed ankaŭ forestis la ovoj do Kalikot antaŭeniris al la drako, kiu laŭ lia scio estas la mesaĝisto de Tititi-Huĉu, kaj humile klinis sin antaŭ la besto.

“Kion vi deziras?” li demandis.

image-074

“Kie estas Betinjo?” demandis la drako.

“Sekura en mia propra ĉambro,” diris Kalikot.

“Alvenigu ŝin!” ordonis Kuoks.

Do Kalikot iris al la ĉambro de Betinjo kaj trifoje frapetis la pordon. La knabineto estis dormanta, sed ŝi aŭdis la frapetojn kaj malfermis la pordon.

“Vi povas eliri nun,” diris Kalikot. “La Reĝo forkuris, hontigite, kaj viaj amikoj petas ke vi venu al ili.”

Do Betinjo kaj Hanĉjo reiris kun la Reĝa Ĉambelano al la tronkaverno, kie ŝin akceptis tre ĝoje ŝiaj amikoj. Ili rakontis al ŝi pri kio okazis al Rugedo kaj ŝi rakontis al ili pri la afableco de Kalikot. Kuoks malmulton diris ĝis la fino de la konversacio, sed tiam li turnis sin al Kalikot kaj demandis:

“Ĉu vi kredas ke vi povus regi viajn knomojn pli bone ol Rugedo?”

“Mi?” balbutis la Ĉambelano, kiun tre surprizis la demando. “Nu, certe mi ne povus malpli bone regi ilin.”

“Ĉu la knomoj obeus vin?” demandis la drako.

“Kompreneble,” diris Kalikot. “Ili multe pli amas min ol iam ili amis Rugedon.”

“Do de nun vi estos la Metala Monarko, Reĝo de la Knomoj, kaj Tititi-Huĉu atendas ke vi regu vian Regnon saĝe kaj bone,” diris Kuoks.

“Hura!” kriis Betinjo; “mi ĝojas pro tio. Reĝo Kalikot, mi salutas Vian Moŝton kaj esperas ke vi trovos ĝojon en via morna olda Regno!”

“Ni ĉiuj deziras por li ĝojon,” diris Polikromo; kaj la aliaj rapidis gratuli la novan Reĝon.

“Ĉu vi liberigos mian karan fraton?” demandis Vilulo.

“La Malbelulon? Tre volonte,” respondis Kalikot. “Mi jam antaŭ longe petegis Rugedon ke li forsendu lin, sed li rifuzis. Mi ankaŭ proponis helpi vian fraton eskapi, sed ankaŭ li rifuzis.”

“Tiom honoroplena li estas!” diris Vilulo, multe plaĉite.

“Nia tuta familio havas noblajn naturojn. Sed ĉu mia kara frato fartas bone?” li demandis maltrankvile.

“Li manĝas kaj dormas tre normale,” respondis la nova Reĝo.

“Mi esperas ke li ne tro laboras,” diris Vilulo.

“Li tute ne laboras. Efektive, nenion en nia regno li povus fari egalbone kiel niaj knomoj, kiuj estas tiom multenombraj ke estas granda ĝeno trovi sufiĉan laboron por ili. Do via frato bezonas nur distri sin.”

“Estas pli simile al vizito ol al kaptiteco,” asertis Betinjo.

“Ne precize,” respondis Kalikot. “Kaptito ne povas iri kien aŭ kiam li volas, kaj ne estas propra mastro.”

“Kie nun estas mia frato?” demandis Vilulo.

“En la Metala Arbaro.”

“Kie estas tio?”

“La Metala Arbaro estas en la Granda Kupolita Kaverno, la plej granda en nia tuta regno,” respondis Kalikot. “Ĝi estas preskaŭ simila al la ekstero, pro sia granda dimensio, kaj Rugedo faris la mirindan arbaron por distri sin, kaj ankaŭ por lacigi siajn multe laborantajn knomojn. Ĉiuj arboj estas el oro kaj arĝento kaj la tero estas pavimita per multevaloraj ŝtonoj, do ĝi estas kvazaŭ kaso.”

“Ni tuj iru tien kaj savu mian karan fraton,” pledis Vilulo fervore.

Kalikot hezitis.

“Mi dubas ke mi povos trovi la vojon,” diris li.

“Rugedo faris tri sekretajn vojojn al la Metala Arbaro, sed li ŝanĝas la pozicion de tiuj tri vojoj ĉiusemajne, por ke neniu povu iri al la Metala Arbaro sen lia permeso. Tamen se ni atente serĉos, eble ni povos trovi unu el la sekretaj vojoj.”

“Tio memorigas min: kio okazis al Reĝino Kaj kaj la Oficiroj de Ugabuo?” diris Fajliloj.

“Mi tute ne scias,” respondis Kalikot.

“Ĉu vi opinias ke Rugedo detruis ilin?”

“Ho, ne; mi estas certa ke ne. Ili falis en la grandan truon en la koridoro, kaj ni surmetis la kovrilon por restigi ilin tie; sed kiam la ekzekutistoj iris serĉi ilin, ili ĉiuj malaperis el la truo kaj ni trovis nenian spuron de ili.”

“Estas strange,” komentis Betinjo penseme. “Mi kredas ke Kaj scias nenian magion; alie, ŝi jam antaŭe estus uzinta ĝin. Sed tia malapero, tio ja ŝajnas magio, ĉu ne?”

Ili akordis ke tiel ŝajnas, sed neniu povis klarigi la misteron.

“Tamen,” diris Vilulo, “ili estas for, tio estas certa, do ni ne povas helpi ilin aŭ esti helpataj de ili. Kaj plej grave ĝuste nun estas savi mian karan fraton el kaptiteco.”

“Kial oni nomas lin la Malbelulo?” demandis Betinjo.

“Mi ne scias,” konfesis Vilulo. “Mi ne bone memoras lian aspekton, ĉar nur antaŭ tre longe mi lastafoje vidis lin, sed ĉiuj en nia familio estas famaj pro siaj belaj vizaĝoj.”

Betinjo ridis kaj Vilulo aspektis iom ĉagrenita, sed Polikromo nuligis lian embarason dirante milde: “Oni povas esti malbelaspekta sed belspirita.”

“Nia unua tasko,” diris Vilulo, iom komfortigita per tiu komento, “estas trovi unu el la sekretaj vojoj al la Metala Arbaro.”

“Vere,” konsentis Kalikot. “Do mi intencas kunvenigi la ĉefajn knomojn de mia regno en ĉi tiu tronĉambro kaj informi ilin ke mi estas ilia nova Reĝo. Mi tiam povos peti ilin helpi nin serĉi la sekretajn vojojn.”

“Bona ideo,” diris la drako, kiu ŝajnis denove dormemiĝi.

Kalikot iris al la granda gongo kaj batis ĝin samkiel Rugedo, sed neniu respondis al la alvoko.

“Kompreneble,” diris li, saltante de la trono, kie li estis sidiĝinta. “Tiu alvoko estas por mi, kaj mi ankoraŭ estas la Reĝa Ĉambelano, kaj mi restos tia ĝis mi nomumos alian personon al tiu posteno.”

Do li kuris el la ĉambro kaj trovis Gufon kaj ordonis ke li respondu la vokon de la gongo de la Reĝo. Reirinte al la reĝa kaverno, Kalikot unue bruigis la gongon kaj poste sidiĝis en la trono, surhavante la malnovan rubian kronon de Rugedo kaj tenante en mano la sceptron kiun Rugedo tiom ofte ĵetis celante lian kapon.

Kiam Guf eniris li miregis.

“Prefere foriru el tiu trono antaŭ ol olda Rugedo revenos,” li diris avertante.

“Li ne revenos, kaj mi nun estas la Reĝo de la Knomoj, anstataŭ li,” anoncis Kalikot.

“Tio estas tute vera,” asertis la drako, kaj ĉiuj kiuj ĉirkaŭstaris la tronon klinis sin respektoplene antaŭ la nova Reĝo.

Vidinte tion, Guf ankaŭ klinis sin, ĉar li ĝojis ke eksigita estas tiu severega mastro Rugedo. Poste, Kalikot, tre reĝece, informis Gufon ke li estas nomumita Reĝa Ĉambelano, kaj promesis ne ĵeti la sceptron kontraŭ lin krom se li meritos tion.

image-075

Kiam ĉio estis plaĉe aranĝita, la nova Ĉambelano foriris por informi ĉiujn knomojn de la subtera Regno, sciante ke ĉiu el ili ĝojos pro la ŝanĝo de Reĝoj.

image-076


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.