La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 7. La Priplendinda Pozicio de Polikromo

image-030

LA pelvo de la Reĝo de Pluvo tropleniĝis kaj akvo verŝiĝis trans la randon. La rezulto estis pluvo en certa parto de la lando – vere densa pluvado, dum iom da tempo – kaj la Ĉielarko kuris al tiu loko por montri la belegajn kolorojn de sia arko tuj kiam la pluvnebulo forpasis kaj la ĉielo estis klara.

La alveno de la Ĉielarko ĉiam estas ĝojiga evento por la teruloj, sed malmultaj el ili vidas ĝin apuda. Kutime la Ĉielarko estas tiom distanca ke oni povas observi ĝiajn belajn kolorojn nur malklare, kaj tial ni malofte vidas la dancantajn filinojn de la Ĉielarko.

En la malfekunda lando kie la pluvo ĵus falis laŭŝajne tute ne estis homoj; sed la Ĉielarko aperis, malgraŭe, kaj dancadis gaje sur ĝia arko la filinoj de la Ĉielarko, ĉe kies kapo estis la feineca Polikromo, kiu estas tiom delikata kaj bela ke neniu knabino iam tute egalis ŝin rilate al beleco.

Polikromo estis gajhumora kaj dancis laŭlonge de la arko al la tero, spitante siajn fratinojn sekvi ŝin. Ridante kaj gaje ili ankaŭ tuŝis la teron per siaj scintilantaj piedoj; sed ĉiuj filinoj de la Ĉielarko sciis ke tio estas danĝera ludo, do ili rapide regrimpis sur sian arkon.

Kun escepto de Polikromo. Kvankam la plej dolĉa kaj gaja, ŝi ankaŭ estis la plej sentima. Krome, por ŝi estis nekutima la sento tuŝi la malvarman, malseketan teron per siaj rozkoloraj piedfingroj. Antaŭ ol ŝi rimarkis, la arko leviĝis kaj malaperis en la ondantan bluan ĉielon, kaj jen Polikromo staranta senhelpe sur roko, kaj ŝiaj gazaj drapiraĵoj flosadis ĉirkaŭ ŝi kvazaŭ brilantaj araneaĵoj, kaj neniu – nek fea nek mortipova – povus helpi ŝin reatingi sian perditan arkon!

“Jadi!” ŝi kriis, sulkigante la brovon super sia bela vizaĝo, “denove mi estas kaptita. Jam duafoje mia senzorgeco lasis min sur la tero dum miaj fratinoj reiris al niaj Ĉielaj Palacoj. Unuafoje mi spertis kelkajn plaĉajn aventurojn, sed ĉi tiu estas soleca, forlasita lando kaj mi tre malfeliĉos ĝis mia Ĉielarko revenos kaj mi povos regrimpi sur ĝin. Mi pensu kion mi faru.”

Ŝi kaŭris sur la plata roko, tiris siajn drapiraĵojn ĉirkaŭ sin kaj klinis sian kapon.

Dum ŝi estis en tiu pozicio Betinjo Bobin ekvidis Polikromon, venante laŭlonge de la ŝtona vojo, sekvate de Hanĉjo, la Princino kaj Vilulo. Tuj la knabino kuris al la lumradia filino de la Ĉielarko kaj kriis:

“Ho, kia bela, bela persono!”

Polikromo levis sian oran kapon. Larmoj estis en ŝiaj bluaj okuloj.

“Mi estas la plej mizera knabino en la tuta mondo!”

ŝi ploris.

La aliaj grupiĝis ĉirkaŭ ŝin.

“Diru al ni viajn problemojn, belulino,” urĝis la Princino.

“Mi – mi perdis mian arkon!” ploregis Polikromo.

“Mi muzikos por vi, kara,” diris Vilulo simpatie, kredante ke ŝi volis diri “arĉon” anstataŭ “arkon”.

“Mi ne volas vin!” kriis Polikromo, arogante batante la piedon per sia piedo; “Mi volas mian Ĉielarkon.”

“Ho; tio estas io alia,” diris Vilulo. “Sed forgesu ĝin. Kiam mi estis juna ankaŭ mi volegis la Ĉielarkon, sed mi ne povis atingi ĝin. Evidente ankaŭ vi ne povas; do bonvolu ne plori.”

Polikromo rigardis lin riproĉe.

“Mi ne ŝatas vin,” ŝi diris.

“Ne?” respondis Vilulo, tirante la Amo-Magneton el sia poŝo; “neniom? – eble iometete?”

“Jes, jes!” diris Polikromo, ekstaze kunpremante siajn manojn dum ŝi rigardis la sorĉitan talismanon; “mi amas vin, Vilulo!”

“Kompreneble vi amas min,” diris li trankvile; “sed mi ne respondecas. Tion kaŭzas la potenca sorĉarto de la Amo-Magneto. Sed laŭaspekte vi estas tute sola kaj senamika, Ĉielarketo. Ĉu vi deziras esti parto de nia grupo ĝis vi retrovos viajn patron kaj fratinojn?”

“Kien vi iras?” ŝi demandis.

“Ni ne scias tion precize,” diris Betinjo, prenante ŝian manon; “sed ni provas trovi la longe perditan fraton de Vilulo, kaptitan de la terura Metala Monarko. Ĉu vi bonvolos akompani nin kaj helpi nin?”

Polikromo rigardis de unu al alia el la kurioza grupo de marŝantoj kaj alloga rideto subite lumigis ŝian vizaĝon.

“Azeno, mortipova knabino, Roza Princino kaj Vilulo!”

ŝi kriis. “Nepre vi bezonas helpon, se vi intencas fronti Rugedon.”

“Ĉu, do, vi konas lin?” demandis Betinjo.

“Neniel. La kavernoj de Rugedo estas sub la surfaco de la tero, kien neniam povas iri Ĉielarko. Sed mi aŭdis pri la Metala Monarko. Oni ankaŭ nomas lin la Reĝo de la Knomoj, sciu, kaj li kaŭzis severajn problemojn por vere multaj personoj – mortipovuloj kaj feoj – siatempe,” diris Polikromo.

“Ĉu vi do timas lin?” demandis la Princino, maltrankvile.

“Neniu povas damaĝi filinon de la Ĉielarko,” diris Polikromo fiere. “Mi estas ĉielfeino.”

“Sekve,” diris Betinjo, rapide, “vi povos informi nin kie trovi la vojon al la kaverno de Rugedo.”

“Ne,” respondis Polikromo, kapneante, “tion mi ne povas fari. Sed mi volonte akompanos vin kaj helpos vin trovi la lokon.”

Tiu promeso tre plaĉis al ĉiuj marŝantoj kaj post kiam la Vilulo retrovis la vojon ili komencis sekvi ĝin pli bonhumore. La filino de la Ĉielarko dancis leĝere sur la rokoplena vojo, ne plu malfeliĉa, sed kun siaj belaj trajtoj kovritaj per ridetoj. Vilulo venis la dua, marŝante regule kaj kelkfoje apogante la Rozan Princinon kiu sekvas lin.

Betinjo kaj Hanĉjo venis lastaj, kaj kiam ŝi laciĝis pro marŝado la knabino suriris la dorson de Hanĉjo kaj lasis la fortan azeneton porti ŝin iom.

Je noktiĝo ili atingis kelkajn arbojn kreskantajn apud malgranda rivereto kaj tie ili kampadis kaj ripozis ĝis la mateno. Tiam ili formarŝis, trovante berojn kaj fruktojn tie kaj tie kiuj satigis la apetiton de Betinjo, Vilulo kaj Hanĉjo, tiel ke ili estis bone kontentaj pri sia situacio.

Surprizis Betinjon vidi la Rozan Princinon kunmanĝi, ĉar ŝi supozis ŝin feino; sed kiam ŝi menciis tion al Polikromo, la filino de la Ĉielarko klarigis ke kiam Ozga elpeliĝis el sia Regno de Rozoj ŝi ĉesis esti feino kaj neniam refariĝos pli ol normala mortipovulo. Polikromo, tamen, estas feino negrave kie ŝi estas, kaj kvankam ŝi trinketis kelkajn rosgutojn en la lunlumo por refreŝigi sin – nu, neniu vidis ŝin fari tion.

Dum ili daŭrigis sian vagan marŝadon, direktoj malmulton signifis al ili, ĉar ili estis senespere perditaj en tiu nekonata lando. Vilulo diris ke plej bone estos iri direkte al la montoj, ĉar la natura enirejo de la subtera kaverno de Rugedo verŝajne estas kaŝita en iu rokoplena dezerta loko; sed montoj ŝajne estis tute ĉirkaŭ ili ĉiudirekte escepte de la unusola direkto el kiu ili venis, kiu kondukis al la Regno de Rozoj kaj la maro. Tial malmulte gravis kiudirekten ili iros.

Post kelka tempo ili rimarkis malklarajn spurojn de pado kaj sekvinte tion ili iom da tempo atingis vojkruciĝon. Tie estis multaj padoj, irantaj diversdirekten, kaj ankaŭ estis vojindikilo tiom malnova ke ne plu videblis vortoj. Unuflanke estis malnova puto, kun ĉena vinĉo por ĉerpi akvon, tamen nenie videblis domo aŭ alia konstruaĵo.

Dum la grupo haltis, perpleksaj pri kiudirekten iri, la mulo proksimiĝis al la puto kaj klopodis rigardi en ĝin.

“Li soifas,” diris Betinjo.

“Ĝi estas seka puto,” komentis Vilulo. “Verŝajne jam de multaj jaroj ne plu estas akvo en ĝi. Sed, venu; ni decidu kiun vojon sekvi.”

Ŝajne neniu povis decidi tion. Ili sidiĝis grupe kaj provis konsideri pri kiu vojo estas plej sekvinda. Sed Hanĉjo ne povis forteni sin de la puto kaj fine li levis sin sur siajn malantaŭajn krurojn, transmetis sian kapon kaj diris laŭte “Hi-ha!” Betinjo rigardis sian bestamikon scivoleme.

“Ĉu eble li vidas ion en la fundo?” ŝi diris.

Aŭdinte tion Vilulo levis sin kaj iris al la puto por rigardi, kaj Betinjo akompanis lin. La Princino kaj Polikromo, kiuj jam fariĝis firmaj amikoj, tenis la brakojn unu de la alia kaj promenis laŭlonge de unu el la vojoj, por trovi facilan padon.

“Efektive,” diris Vilulo, “ja ŝajnas esti io ĉe la fundo de tiu malnova puto.”

“Ĉu ni povos suprentiri ĝin kaj vidi kio ĝi estas?” demandis la knabino.

Ne estis sitelo ĉe la fino de la vinĉoĉeno, sed ja estis granda hoko kiu iam uziĝis por teni sitelon. Vilulo subenpendigis tiun hokon, trenis ĝin sur la fundo kaj relevis ĝin. Malnova ringoforma jupo venis kun ĝi, kaj Betinjo ridis kaj forĵetis ĝin. Tiu aĵo timigis Hanĉjon, kiu neniam antaŭe vidis ringoforman jupon, kaj li tenis sin bondistance for de ĝi.

Plurajn aliajn objektojn la Vilulo kaptis per la hoko kaj relevis, sed neniu el ili estis grava.

“Ĉi tiu puto ŝajne fariĝis ujo por la tuta rubo de la lando,” li diris, resubenigante la hokon. “Mi kredas ke mi jam kaptis ĉion. Ne – la hoko denove kaptis ion. Helpu min, Betinjo! Mi ne scias kio ĝi estas, sed ĝi estas ege peza!”

Ŝi alkuris kaj helpis lin turni la vinĉon kaj post multa klopodado konfuzita amaso da kupraĵo vidiĝis.

“Jadi!” kriis Vilulo. “Vere jen surprizo!”

“Kio ĝi estas?” demandis Betinjo, kroĉiĝante al la vinĉo kaj anhelegante.

Responde la Vilulo prenis la kupraĵaron kaj faligis ĝin sur la teron, for de la puto. Tiam li turnis ĝin per sia piedo, etendis ĝin, kaj mirige al Betinjo la objekto montriĝis esti kupra homo.

“Ĝuste tion mi supozis,” diris Vilulo, rigardante fikse la objekton. “Sed krom se ekzistas du kupruloj en la mondo jen la plej miriga afero kiun iam mi vidis.”

Tiumomente la filino de la Ĉielarko kaj la Roza Princino proksimiĝis al ili, kaj Polikromo diris:

“Kion vi trovis, Vila Viro?”

“Aŭ malnovan amikon aŭ nekonaton,” li respondis.

“Ho, jen afiŝo sur lia dorso!” kriis Betinjo, kiu surgenuiĝis por ekzameni la homon. “Jadi, tre kurioze!

image-031

Aŭskultu ĉi tion.”

Ŝi laŭtlegis la sekvajn vortojn, gravuritajn sur la kupraj platoj de la korpo de la homo:

de SMITH & TINKER
Patentita Duoble Aganta, Ekstre-Reagema,
Pensokrea, Perfekte Parolanta\
MEKANIKA VIRO
Kun Nia Speciala Horloĝfunkcia Mekanismo.
Pensas, Parolas, Agas, kaj Perskaŭ Vivas.

“Mirige!” kriis la Princino.

“Jes; sed jen pli,” diris Betinjo, legante alian gravuritan platon:

INSTRUKCIOJ:
Por PENSADO: – Streĉu la risorton de la Mekanika Viro, (truo sub la maldekstra brako, signita No. 1).
Por PAROLADO: – Streĉu la risorton de la Mekanika Viro, (truo sub la dekstra brako, signita No. 2).
Por MARŜADO kaj AGADO: – Streĉu la risorton en la centro de lia dorso, (signita No. 3).
N. B. – Ni garantias la perfektan funkciadon de ĉi tiu mekanismo dum mil jaroj
.

“Se oni garantiis lin por mil jaroj,” diris Polikromo, “sendube li ankoraŭ povas funkcii.”

“Kompreneble,” respondis Vilulo. “Ni streĉu liajn risortojn.”

Por fari tion ili devis surpiedigi la kuprulon, por ke li estu rekta, kaj tio ne estis facila tasko. Li emis senekvilibriĝi, kaj estis re- kaj re-apogenda. La knabinoj helpis Vilulon, kaj fine Tiktoko ŝajnis bone ekvilibriĝi kaj staris sola sur siaj larĝaj piedoj.

“Jes,” diris Vilulo, atente rigardante la kuprulon, “ĉi tiu nepre estas mia malnova amiko Tiktoko, kiu tiktakadis gaje en la Lando Oz kiam mi foriris. Sed estas tre perplekse kiel li venis al ĉi tiu soleca loko kaj eniris tiun malnovan puton.”

“Se ni streĉos la risortojn, eble li informos nin,” sugestis Betinjo. “Jen la ŝlosilo, pendanta de hoko sur lia dorso. Kiun parton mi unue streĉu?”

“Liajn pensojn, kompreneble,” diris Polikromo, “ĉar oni devas pensi por povi paroli aŭ moviĝi inteligente.”

Do Betinjo streĉis sub lia maldekstra brako, kaj tuj lumfulmetoj komencis montriĝi en la supro de lia kapo, kio pruvis ke li komencis pensi.

“Nun,” diris Vilulo, “streĉu lian gramofonon.”

“Kio estas tio?” ŝi demandis.

“Nu, lian parolaparaton. Liaj pensoj eble estas interesaj, sed ili nenion diras al ni.”

Do Betinjo streĉis la kuprulon sub lia dekstra brako, kaj tiam de la interno de lia kupra korpo venis malglataj vortoj: “Mul-taj-n dan-koj-n!”

“Hura!” kriis Vilulo, ĝoje, kaj li frapis la dorson de Tiktoko tiom elkore ke la kuprulo senekvilibriĝis kaj falis sur la teron. Sed la horloĝmekanismo kiu ebligis ke li parolu estis streĉita kaj li diradis: “Le-vu mi-n! Le-vu mi-n! Le-vu mi-n!” ĝis ili relevis lin kaj ekvilibrigis lin sur liaj piedoj, kaj tiam li pludiris ĝentile: “Mul-taj-n dan-koj-n!”

“Li ne povos apogi sin ĝuste antaŭ ol ni streĉos lian agrisorton,” komentis Vilulo; do Betinjo streĉis ĝin, kiom eble plej firme – ĉar la ŝlosilo turniĝis iom rigide – kaj tiam Tiktoko levis siajn piedojn, cirkle marŝis kaj fine haltis antaŭ la grupo kaj riverencis profunde al ĉiuj.

“Kiel vi eniris tiun puton? Mi lasis vin sekura en Oz,” demandis Vilulo.

“La ra-kon-to es-tas lon-ga,” respondis Tiktoko, “sed mi mal-lon-gi-gos ĝi-n. Post vi-a fo-ri-ro por ser-ĉi vi-a-n fra-to-n, Oz-ma vi-dis vi-n va-ga-di en frem-daj lan-doj ki-am ajn ŝi ri-gar-dis si-a-n ma-gi-a-n bil-do-n, kaj ŝi an-kaŭ vi-dis vi-a-n fra-to-n en la ka-ver-no de la Re-ĝo de la Kno-moj; do ŝi sen-dis mi-n por di-ri al vi ki-e tro-vi vi-a-n fra-to-n kaj or-do-nis ke mi hel-pu vi-n se mi po-vos. La Sor-ĉis-ti-no, Glin-da la Bo-na, trans-por-tis mi-n al ĉi ti-u lo-ko tuj-tu-je; sed ĉi ti-e mi ren-kon-tis la Re-ĝo-n de la Kno-moj mem – mal-ju-na Ru-ge-do, ki-u-n o-ni no-mas ĉi-lo-ke la Me-ta-la Mo-nar-ko. Ru-ge-do sci-is por ki-o mi ve-nis, kaj li ti-om ko-le-ris ke li ĵe-tis mi-n en la pu-to-n. Ki-am mi-aj ri-sor-toj mal-stre-ĉi-ĝis mi es-tis sen-hel-pa ĝis vi ve-nis kaj el-ti-ris mi-n. Mul-taj-n dan-koj-n.”

“Jen, vere, plezuriga informo,” diris Vilulo. “Mi suspektis ke mia frato estas kaptito de Rugedo; sed nun mi scias. Diru al ni, Tiktoko, kiel ni atingu la subteran kavernon de la Reĝo de la Knomoj?”

“Plej bo-ne ni mar-ŝu,” diris Tiktoko. “Aŭ eb-le ram-pu, aŭ sal-tu, aŭ ru-li-ĝu ĝis a-tin-gi ĝi-n; sed plej bo-ne es-tas mar-ŝi.”

“Mi scias; sed kiun vojon ni sekvu?”

“Mi-a me-ka-nis-mo ne es-tas kon-stru-i-ta por sci-i ti-o-n,” respondis Tiktoko.

“Ekzistas pli ol unu enirejo al la subtera kaverno,” diris Polikromo, “sed maljuna Rugedo lerte kaŝis ĉiun aperturon, por ke teruloj ne entrudiĝu en lian regnon. Se ni ja trovos vojon subteren, estos hazarde.”

“Sekve,” diris Betinjo, “ni elektu kiun ajn vojon hazarde, kaj ni vidu kien ĝi kondukos nin.”

“Tio sonas bonsenca,” deklaris la Princino. “Eble ni bezonos multan tempon por trovi Rugedon, sed ni havas pli da tempo ol da io alia.”

“Si vi te-nos mi-n bo-ne stre-ĉi-ta,” diris Tiktoko, “mi taŭ-gos dum mil jar-oj.”

“Do la sola demando decidenda estas kiun vojon sekvi,” aldonis Vilulo, rigardante unue unu vojon, poste alian.

Sed dum ili staris hezitante, kurioza sono atingis iliajn orelojn – sono kia de la marŝado de multaj piedoj.

“Kio venas?” kriis Betinjo; kaj ŝi kuris al la maldekstra vojo kaj rigardis laŭ la vojo. “Sed estas armeo!” ŝi kriis.

“Kion ni faru: kaŝu nin aŭ kuru?”

“Staru senmove,” ordonis Vilulo. “Mi ne timas armeon. Se ili montriĝos amikemaj, ili povos helpi nin; se ili estas malamikemaj, mi montros al ili la Amo-Magneton.”

image-032


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.