La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 11. La Fama Fratularo de Feoj

image-046

POST nelonga promeno tra tre belaj ĝardenoj ili atingis la kastelon kaj sekvis Tubĉjon tra la enirejon kaj en grandan kupolitan ĉambron, kie li ordonis ke ili sidiĝu.

Pro la krono kiun li portas Betinjo supozis ke tiu viro devas esti la Reĝo de la lando en kiu ili estas, sed sidiginte ĉiujn fremdulojn sur benkojn kiuj estis aranĝitaj duoncirkle antaŭ alta trono, Tubĉjo klinis sin humile antaŭ la vaka trono kaj tuj fariĝis nevidebla kaj malaperis.

La halo estis enorma loko, sed ŝajne en ĝi estis nur ili mem. Tamen baldaŭ ili aŭdis apudan mallaŭtan tuson kaj tie kaj tie estis apenaŭ aŭdebla susuro de robo kaj malgranda sono de marŝpaŝoj. Subite sonis la klara tono de sonorilo kaj je tiu sono ĉio ŝanĝiĝis.

Miroplene ĉirkaŭrigardante la halon ili vidis ĝin plena de centoj da viroj kaj virinoj, ĉiuj kun belaj vizaĝoj kaj gapantaj bluaj okuloj kaj ĉiuj surhavis skarlatajn robojn kaj juvelitajn kronojn sur siaj kapoj. Efektive, tiuj homoj aspektis ekzaktaj duoblaĵoj de Tubĉjo, kaj estis malfacile trovi ian signon per kiu distingi ilin.

“Sed kia grandega aro da Reĝoj kaj Reĝinoj!” flustris Betinjo al Polikromo, kiu sidis apud ŝi kaj aspektis tre interesata de la sceno kaj tute ne maltrankvila.

“Certe estas stranga vidaĵo,” estis la respondo de Polikromo; “sed mi ne komprenas kiel povas esti pli ol unu Reĝo, aŭ Reĝino, en unu lando, ĉar se ĉiuj estus regantoj, neniu scius kiu estas la Mastro.”

Unu el la apudstarantaj Reĝoj aŭdinte tiun komenton turnis sin al ŝi kaj diris: “Kiu estas sia propra Mastro ĉiam estas Reĝo, se nur Reĝo por si mem. En ĉi tiu favorata lando ĉiuj Reĝoj kaj Reĝinoj estas egalaj kaj nia privilegio estas klini nin antaŭ unu plejsupera Reganto – la Privata Civitano.”

“Kiu estas li?” demandis Betinjo.

Kvazaŭ por respondi al ŝi, la klaraj tonoj de la sonorilo denove aŭdiĝis, kaj tuj aperis sidanta sur la trono la viro kiu estas estro kaj mastro de ĉiuj ĉi tiuj reĝuloj. Tiu fakto estis evidenta kiam unuanime ĉiuj surgenuiĝis kaj tuŝis la plankon per la frunto.

La Privata Civitano ne malsimilis la aliajn, sed liaj okuloj estis nigraj anstataŭ bluaj kaj en la centroj de la nigraj iridoj ardis ruĝaj eroj kiuj aspektis fajraj karboj. Sed liaj trajtoj estis tre belaj kaj dignaj kaj lia mieno estis serioza kaj impona. Anstataŭ la kutiman sklarlatan robon li surhavis blankan, kaj la sama kapo de drako kiu ornamis la aliajn estis ankaŭ brodita sur ĝia sino.

“Kian akuzon oni faras kontraŭ tiuj uloj, Tubĉjo?” li demandis per trankvilaj, senfleksiaj tonoj.

“Ili venis tra la malpermesita Tubo, Ho Plejpotenca Civitano,” estis la respondo.

“Komprenu ke okazis tiel,” diris Betinjo. “Ni marŝadis cele la Reĝon de la Knomoj, por konkeri lin kaj liberigi la fraton de Vilulo, kaj subite – ”

“Kiu vi estas?” severe demandis la Privata Civitano.

“Mi? Nu, mi estas Betinjo Bobin, kaj – ”

“Kiu estas la estro de la grupo?” demandis la Civitano.

“Sinjoro, mi estas Reĝino Kaj de Ugabuo, kaj – ”

“Do silentu,” diris la Civitano. “Kiu estas la estro?”

Dum momento neniu respondis. Poste, Generalo Bulko stariĝis.

“Sidiĝu!” ordonis la Civitano. “Mi vidas ke dek ses el vi estas nur oficiroj, do negravuloj.”

“Sed ni havas Armeon,” diris Generalo Horloĝo tempestĈapitro Dek Unu humore, ĉar al li ne plaĉis aŭdi ke li estas negravulo.

“Kie estas via Armeo?” demandis la Civitano.

“La Ar-me-o es-tas mi,” diris Tiktoko, kaj lia voĉo sonis iom rusta. “Mi es-tas la so-la Pri-va-ta Sol-da-to en la gru-po.”

Aŭdinte tion, la Civitano leviĝis kaj klinis sin respektoplene antaŭ la Horloĝfunkcia Homo.

“Bonvolu pardoni ke mi ne jam komprenis vian gravecon,” diris li. “Ĉu vi komplezos min prenante sidlokon apud mi sur mia trono?”

Tiktoko surpiediĝis kaj marŝis al la trono, kaj ĉiuj Reĝoj kaj Reĝinoj flankenpaŝis por li. Post tio, per tintegantaj paŝoj li supreniris sur la podion kaj sidiĝis sur la larĝan benkon apud la Civitano.

Kajon multe provokis tiu indiko pri favoro montrata al la humila Horloĝfunkcia Homo, sed al Vilulo ŝajne multe plaĉis ke la graveco de lia malnova amiko estas agnoskata de la reganto de ĉi tiu eksterordinara lando. La Civitano nun komencis demandadi al Tiktoko, kiu per sia mekanika voĉo rakontis pri la serĉo farata de Vilulo por trovi sian perditan fraton, kaj pri kiel Ozma de Oz sendis la Horloĝfunkcian Homon por helpi lin, kaj kiel ili kuniĝis kun Reĝino Kaj kaj ŝiaj sekvantoj el Ugabuo. Li ankaŭ rakontis pri kiel Betinjo kaj Hanĉjo kaj Polikromo kaj la Roza Princino aniĝis al la grupo.

“Kaj vi intencas konkeri Rugedon, la Metalan Monarkon kaj Reĝon de la Knomoj?” demandis la Civitano.

“Jes. Ti-o ŝaj-nis al ni la so-la fa-reb-la a-go,” estis la respondo de Tiktoko. “Sed li es-tis tro ler-ta por ni. Ki-am ni prok-si-mi-ĝis al li-a ka-ver-no li tur-nis ni-a-n vo-jo-n por gvi-di ni-n al la Tu-bo, kaj mal-vi-deb-li-gis la a-per-tu-ro-n, ti-el ke ni ĉi-uj fa-lis en ĝi-n an-taŭ ol ni kon-sci-is ke ĝi ek-zis-tas. Ti-o es-tis fa-ci-la me-to-do for-sen-di ni-n kaj nun Ru-ge-do es-tas se-ku-ra kaj ni es-tas tre mal-prok-si-maj en frem-da lan-do.”

La Civitano silentis dum momento kaj ŝajne pensadis.

Poste li diris:

“Plej nobla Ordinara Soldato. Mi devas informi vin ke laŭ la leĝoj de nia lando ĉiu veninta tra la Malpermesitan Tubon devas torturiĝi dum naŭ tagoj kaj dek noktoj kaj poste reĵetiĝi en la Tubon. Sed estas saĝe malobservi leĝojn kiam ili konfliktas kontraŭ justeco, kaj evidentas ke vi kaj viaj sekvantoj ne malobeis volonte niajn leĝojn, ĉar vin devigis Rubedo eniri la Tubon. Sekve la Reĝo de la Knomoj sola kulpas kaj nur li estas punenda.”

“Tio kontentigas min,” diris Tiktoko. “Sed Rugedo estas sur la alia flanko de la mondo kie li estas tre for de via punkapablo.”

La Civitano etendis sin fiere.

“Ĉu vi imagas ke io en la mondo aŭ sur ĝi estas for de la kapablo de la Granda Jinjino?” li demandis.

“Ho! Ĉu, do, vi es-tas la Gran-da Jin-ji-no?” demandis Tiktoko.

“Jes.”

“Do vi-a no-mo es-tas Ti-ti-ti Hu-ĉu?”

“Jes.”

Reĝino Kaj ekkriis kaj komencis tremi. Vilulo maltrankviliĝis tiom ke li elprenis poŝtukon kaj viŝis la ŝviton de sia frunto. Polikromo aspektis serioza kaj la unuan fojon maltrankvila, kaj Fajliloj ĉirkaŭbrakumis la Rozan Princinon kvazaŭ por protekti ŝin. Kaj la oficiroj, nu la nomo de la Granda Jinjino instigis ilin ĝemadi kaj ploradi grandkvante kaj ĉiu el ili surgenuiĝis antaŭ la trono petegante kompaton. Betinjo maltrankviliĝis pro tiu malkvietiĝo de ŝiaj akompanantoj, sed ŝi ne sciis pro kio ĝi okazas. Nur Tiktoko restis neperturbita de la trovo.

“Do,” diris li, “se vi es-tas Ti-ti-ti Hu-ĉu kaj o-pi-ni-as ke Ru-ge-do kul-pas, mi es-tas cer-ta ke i-o ku-ri-o-za o-ka-zos al la Re-ĝo de la Kno-moj.”

“Interesos scii kio okazos,” diris Betinjo.

La Privata Civitano – ankaŭ nomata Tititi-Huĉu, la Granda Jinjino – fikse rigardis la knabineton.

“Mi baldaŭ decidos pri kio okazos al Rugedo,” diris li per severa, senkompata voĉo. Poste, turninte sin al la amaso da Reĝoj kaj Reĝinoj, li pludiris: “Tiktoko parolis vere, ĉar lia mekanismo ne permesas ke li mensogu, nek ĝi permesas ke liaj pensoj pensu erare. Tial ĉi tiuj uloj ne estas niaj malamikoj kaj estas traktendaj amike kaj juste. Gvidu ilin al viaj palacoj kaj gastigu ilin ĝis morgaŭ, kiam mi ordonos ke ili denove gvidiĝu al mia Loĝejo.

Antaŭ tiam mi pretigos miajn planojn.”

Tuj post sia parolo Tititi-Huĉu malaperis, nevidebla. Tuj poste, la plejparto de la Reĝoj kaj Reĝinoj simile malaperis.

Sed pluraj el ili restis videblaj kaj tre respektoplene proksimiĝis al la fremduloj. Unu el la belaj Reĝinoj diris al Betinjo:

“Mi esperas ke vi honoros min fariĝante mia gasto. Mi estas Erma, Reĝino de Lumo.”

“Ĉu Hanĉjo rajtos veni kun mi?” demandis la knabino.

“La Reĝo de Bestoj prizorgos vian mulon,” estis la respondo. “Sed ne timu pri li, ĉar li estos reĝe traktata.

Via tuta grupo rerenkontiĝos morgaŭ.”

“Mi – mi volas ke iu akompanu min,” diris Betinjo, petege.

Reĝino Erma turnis sin kaj ridetis al Polikromo.

“Ĉu la Filino de la Ĉielarko estos agrabla akompananto?” ŝi demandis.

“Ho, jes!” kriis la knabino.

Do Polikromo kaj Betinjo fariĝis gastoj de la Reĝino de Lumo, kaj la aliaj belaj Reĝoj kaj Reĝinoj gastigis la aliajn anojn de la grupo.

image-047

La du knabinoj sekvis Erman el la halo kaj tra la ĝardenojn de la Loĝejo al vilaĝo de belaj domoj. Neniu el ili estis egale granda aŭ impona kiel la kastelo de la Privata Civitano, sed ĉiuj estis sufiĉe belaj por nomiĝi palacoj – kaj efektive ili ja estis palacoj.

image-048


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.