La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


TIKTOKO DE OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Ĉapitro 12. La Senkompara Sinjorino de la Suverenlumo

image-049

LA PALACO de la Reĝino de Lumo staris sur malgranda altaĵo kaj konsistis el amaso da kristalaj fenestroj super kiuj estis vasta kristala kupolo. Post ilia eniro, Erman salutis ses belaj knabinoj, evidente altnivelaj, kiuj tuj vekis admiron en Betinjo. Ĉiu portis sceptron en sia mano, sur ĉiu sceptropinto estis emblemo de lumo, kaj iliaj kostumoj estis ankaŭ emblemoj de la lumoj kiujn ili reprezentis.

Erma konigis ĉiun al siaj gastoj kaj ĉiu gracie kaj ĝentile akceptis ilin.

Unua estis Sunlumo, radie bela kaj tre blonda; la dua estis Lunlumo, mola, revema knabino kun nuksobruna hararo; sekvis Stellumo, egale bela sed retiriĝema kaj timida. Tiuj tri estis vestitaj per trembrilaj roboj el arĝenta blankaĵo. La kvara estis Taglumo, brilanta knabino kun ridantaj okuloj kaj sincera konduto, diversmaniere vestita. Sekvis Fajrolumo, vestita per lanugeca flamkovrita robo kiu blovetiĝis ĉirkaŭ ŝia bela formo tre alloge. La sesa knabino, Elektra, estis la plej bela, kaj Betinjo opiniis jam de la komenco ke kaj Sunlumo kaj Taglumo rigardas Elektran envie kaj iom ĵaluzas ŝin.

Sed ĉiuj elkore salutis la fremdulojn kaj ŝajne multe amis la Reĝinon de Lumo, ĉar ili ĉirkaŭmoviĝis ĉirkaŭ ŝin kiel vigla, brilanta grupo dum ŝi gvidis al sia reĝa salono.

Tiu ĉambro estis riĉe kaj komforte meblita, la mebloj estis multtinkturaj; kaj Betinjo kaj Polikromo ĝuis ripozon sur la lanugaj divanoj post la streĉaj aventuroj de la tago.

La Reĝino sidiĝis por babili kun siaj gastoj, kiuj rimarkis ke Taglumo estas la sola knabino nun sidanta apud Erma. La aliaj retiris sin al alia parto de la ĉambro, kie ili sidis modeste kun interplektitaj brakoj kaj tute ne entrudis sin.

La Reĝino rakontis al la fremduloj pri tiu bela lando, kiu estas unu el la ĉefaj loĝlokoj de feoj kiuj helpas provizi al la homaro bezonaĵojn. Tiom da gravaj feoj loĝis tie ke, por eviti rivaladon, ili elektis kiel sian Reganton la solan gravan ulon en la lando kiu ne devis labori por la homaro kaj sekve estis, en la praktiko, Privata Civitano.

Tiu Reganto, kies titolo estis Jinjino, nomiĝis Tititi-Huĉu, kaj plej rimarkinde li tute ne havis koron. Sed anstataŭ tion li posedis grandan kvanton da Rezono kaj Justeco kaj kvankam li neniam juĝis kompate li neniam punis maljuste aŭ senkaŭze. Al malbonfarantoj Tititi-Huĉu estis egale terura kiel senkora, sed senkulpuloj ne bezonis timi lin.

Ĉiuj Reĝoj kaj Reĝinoj de tiu felando konsideris sin vasaloj de Jinjino, ĉar ili volis esti obeataj de aliaj ili konsentis obei tiun kiu estas aŭtoritata super ili.

La loĝantoj de la Lando Oz jam aŭdis multajn famojn pri tiu terure justa Jinjino, kies punoj preskaŭ ĉiam egalis la kulpojn. Polikromo ankaŭ sciis pri li, kvankam nun la unuan fojon ŝi vidas lin vizaĝ’-al-vizaĝe. Sed por Betinjo la historio estis tute nova, kaj ŝin multe interesis Tititi-Huĉu, kiun ŝi ne plu timis.

Tempo rapide kuris dum ilia konversacio kaj subite Betinjo rimarkis ke Lunlumo sidas apud la Reĝino de Lumo, anstataŭ Taglumo.

“Sed bonvolu diri al mi,” ŝi petis, “kial vi ĉiuj havas kapon de drako broditan sur viaj roboj?”

La agrabla vizaĝo de Erma serioziĝis dum ŝi respondis:

“Vi sendube scias ke la Drako estis la plej unua pravivanto; tial la Drako estas la plej aĝa kaj plej saĝa vivanto. Bonfortune la Origina Drako, kiu plu vivas, loĝas en ĉi tiu lando kaj provizas al ni saĝon kiam ajn ni bezonas ĝin. Li estas samaĝa kiel la mondo kaj memoras ĉion okazintan ekde la kreiĝo de la mondo.”

“Ĉu li iam naskis infanojn?” demandis la knabino.

“Jes, multajn. Kelkaj vagis en aliajn landojn, kie homoj, kiuj ne komprenis ilin, do batalis ilin; sed multaj ankoraŭ loĝas en ĉi tiu lando. Tamen neniu estas egale saĝa kiel la Origina Drako, kiun ni tre multe respektas. Ĉar li estis la unua loĝanto ĉi tie, ni portas la emblemon de la kapo de la drako por indiki ke ni estas la favorataj personoj kiuj la solaj rajtas loĝi en ĉi tiu felando, kies beleco preskaŭ egalas tiun de la Felando Oz, kaj kies potenco estas multe pli granda.”

“Mi komprenas pri la drako, nun,” diris Polikromo, gestante per sia bela kapo. Betinjo ne tute komprenis, sed ŝin nunmomente interesis observi la ŝanĝiĝantajn lumojn.

image-050

Kiel Taglumo cedis al Lunlumo, nun Stellumo sidis dekstre de Erma la Reĝino, kaj kiam ŝi venis spirito de paco kaj kontento ŝajnis plenigi la ĉambron. Polikromo, mem feino, volis fari multajn demandojn pri la diversaj Reĝoj kaj Reĝinoj kiuj loĝas en tiu fora, izola loko, kaj antaŭ ol Erma finis respondi ilin roza ardo plenigis la ĉambron kaj Fajrolumo sidiĝis apud la Reĝino.

Al Betinjo plaĉis Fajrolumo, sed rigardado al ŝiaj varmaj kaj ardantaj trajtoj dormemigis la knabineton, kaj baldaŭ ŝiaj palpebroj fermiĝis. Tiam leviĝis Erma kaj prenis manon de Betinjo delikate per la sia.

“Venu,” diris ŝi, “alvenis la festenhoro kaj la festeno estas preta.”

“Bele,” kriis la malgranda mortipovulino. “Vi memorigis min ke mi ege malsatas. Sed eble mi ne povos manĝi viajn femanĝaĵojn.”

La Reĝino ridetis kaj gvidis ŝin al pordejo. Dum ŝi forpuŝis pezan drapiraĵon inunde salutis ilin arĝenta lumo, kaj Betinjo vidis antaŭ si grandiozan bankedohalon, en kiu estis tablo kovrita per neĝoblanka tolo kaj kristalaĵoj kaj arĝentaĵoj. Unuflanke estis larĝa tronsimila seĝo por Erma kaj apud ŝi nun sidis la brilanta knabino Elektra.

Polikronon oni sidigis dekstre de la Reĝino kaj Betinjon maldekstre. La aliaj kvin mesaĝistinoj de lumo nun servis ilin, kaj provizis al ĉiu persono precize ŝiajn plej amatajn manĝaĵojn. Polikromo trovis sian teleron da rosgutoj, freŝaj kaj scintilantaj, kaj al Betinjo oni servis tiom abunde ke ŝi decidis ke neniam antaŭe dum sia tuta vivo manĝis ŝi eĉ duonegale bone.

“Mi s’pozas,” ŝi diris al la Reĝino, “ke Fraŭlino Elektra estas la plej juna el ĉiuj tiuj knabinoj.”

“Kial vi supozas tion?” demandis Erma, ridetante.

“Ĉar elektro estas la plej nova lumo kiun ni konas.

Mi kredas ke S-ro Edison eltrovis ĝin, ĉu ne?”

“Eble li estis la unua mortipovulo trovinta ĝin,” respondis la Reĝino. “Sed elektro estas parto de la mondo ekde la kreiĝo, sekve mia Elektra estas aĝa kiel Taglumo aŭ Lunlumo, kaj egale bonfara al mortipovuloj kaj feoj.”

Betinjo estis pensema dum kelka tempo. Poste ŝi komentis, rigardante la ses mesaĝistinojn de lumo:

“Ni ja vere bezonas ĉiun el ili, ĉu ne?”

Erma ridis delikate. “Mi jes, certe,” ŝi respondis, “kaj mi kredas ke ankaŭ la mortipovuloj multe bezonas ĉiun el miaj knabinoj. Taglumo ne povas anstataŭi Sunlumon, kiu donas al ni forton kaj energion. Lunlumo valoras kiam Taglumo, laca pro sia longa deĵoro, foriras por ripozi. Se la luno dum sia transiro estas kaŝita malantaŭ la rando de la tero, kaj mia dolĉa Lunlumo ne povas gajigi nin, Stellumo anstataŭas ŝin, ĉar la ĉielo ĉiam donas al ŝi potencon. Sen Fajrolumo al ni mankus multe da niaj varmo kaj kontento, kaj ankaŭ multa gajeco kiam la muroj de domoj ĉirkaŭas nin. Sed ĉiam, kiam aliaj lumoj forlasis nin, nia glora Elektra pretas inundi nin per brilantaj radioj. Kiel Reĝino de Lumo, mi amas ĉiujn miajn knabinojn, ĉar mi scias ke ili estas fidelaj kaj fidindaj.”

“Ankaŭ mi amas ilin!” deklaris Betinjo. “Sed kelkfoje, kiam mi estas tre dormema, mi povas bone farti tute sen lumo.”

“Ĉu vi estas dormema nun?” demandis Erma, ĉar la festeno jam finiĝis.

“Iom,” agnoskis la knabino.

Do Elektra kondukis ŝin al bela ĉambro en kiu estis mola blanka lito, kaj pacience atendis dum Betinjo senvestigis sin kaj surmetis trembrilan silkan noktorobon kiu kuŝis apud ŝia kapkuseno. Post tio la lumknabino bonannoktonis ŝin kaj malfermis la pordon.

Kiam ŝi fermis ĝin post si Betinjo estis en mallumo.

La knabino bezonis nur ses momenterojn por endormiĝi.

image-051


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.