La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

24. La Naskiĝtaga Festo

image-126

KLARA, perfekta tago, kun milda venteto kaj sunbrilanta ĉielo, salutis Princinon Ozma kiam ŝi vekiĝis la sekvan matenon, la datrevenon de ŝia naskiĝo. Kvankam ankoraŭ estis frue la tuta urbo estis vigla kaj amasoj da homoj venis el ĉiuj partoj de la Lando Oz por vidi la feston honorantan la naskiĝtagon de ilia knabina Reganto.

La renomaj vizitantoj el fremdaj landoj, kiuj ĉiuj estis transportitaj al la Smeralda Urbo per la Magia Zono, estis tioma distro por la Ozanoj kiel iliaj propraj familiaraj famuloj, kaj la stratoj kondukantaj de la reĝa palaco al la juvelkovritaj pordegoj estis plenplenaj de viroj, virinoj kaj infanoj volantaj rigardi la procesion dum ĝi pasas al la verdaj kampoj kie la festeventoj okazos.

Kaj kia procesio!

Unue venis mil junulinoj – la plej belaj en la lando – vestitaj per blanka muslino, kun verdaj balteoj kaj har-rubandoj, portante grandajn korbojn da ruĝaj rozoj. Dum ili marŝis ili disŝutis tiujn florojn sur la marmorajn pavimaĵojn, tiel ke la vojo havis dikan tapiŝon da rozoj sur kiu marŝos la procesio.

Sekvis la Regantoj de la kvar Regnoj de Oz; la Imperiestro de la Palpbrumoj, la Monarko de la Manĝtuloj, la Reĝo de la Kveluloj kaj la Suvereno de la Gilikuloj, ĉiu portis longan ĉenon de smeraldoj ĉirkaŭ sia kolo por montri sin valaso de la Reganto de la Smeralda Urbo.

Sekvis marŝante la Korneto-Bando de la Smeralda Urbo, vestita per verdaj-kaj-oraj uniformoj kaj ludantaj la “Dupaŝan Ozman.” La Reĝa Armeo de Oz sekvis, ĝi konsistis el dudek sep oficiroj, de la Ĉefgeneralo ĝis la Leŭtenantoj. Ne estis ordinaraj soldatoj en la Armeo de Ozma ĉar oni ne bezonis soldatojn por bataloj, ilia celo estis nur aspekti gravaj, kaj oficiro ĉiam aspektas pli impone ol ordinara soldato.

Dum la popolo hurais kaj gestis per siaj ĉapeloj kaj poŝtukoj, venis marŝante la Reĝa Princino Ozma, aspektante tiel bela kaj dolĉa ke ne estas mirinde ke ŝia popolo amas ŝin tre profunde. Ŝi decidis ne veturi per sia ĉarego tiutage, ĉar ŝi preferis marŝi en la procesio kun siaj plej amataj regatoj kaj gastoj. Tuj antaŭ ŝi trotis la vivanta Blutapiŝa Urso posedata de maljuna Dina, kiu ŝanceliĝadis mallerte sur siaj kvar piedoj ĉar nur haŭto subtenis ilin, kaj kiu havis remburitan kapon ĉe unu ekstremo kaj nelongan voston ĉe la alia. Sed kiam ajn Ozma paŭzis dum sia marŝado la Ursotapiŝo sternis sin sur la teron por ke la princino staru sur ĝi ĝis ŝi rekomencos marŝi.

Sekvante la Princinon ruzpaŝadis ŝiaj du gigantaj bestoj, la Malkuraĝa Leono kaj la Malsata Tigro, kaj eĉ se la Armeo ne ĉeestus tiuj du estus sufiĉe fortaj por gardi sian mastrinon kontraŭ ĉia damaĝo.

Sekve marŝis la invititaj gastoj, kiujn laŭte hurais la popolo de Oz laŭlonge de la vojo, kaj kiuj tial devis riverenci dekstren kaj maldestren je preskaŭ ĉiu paŝo. La unua estis Patro Kristnasko, kiu, ĉar li estis dika kaj ne kutimiĝis al marŝado, rajdis la mirindan Seg-Ĉevalon.

La gaja maljunulo kunportis korbon da malgrandaj ludiloj, kaj li ĵetis la ludilojn unu post la alia al la infanoj dum li pasis. Liaj Rojoj kaj Kniĉoj marŝis tuj post li.

Reĝino Ziksi de Iks sekvis; post ŝi estis Joĉjo Past kaj la Kerubo, kun la kaŭĉuka urso nomata Para Bruin kiu fiere marŝis malantaŭ ili per siaj malantaŭaj kruroj; poste la Reĝino de Gajlando, kiun eskortis ŝiaj lignaj soldatoj; poste Reĝo Burĝon’ de Nenilando kaj lia Fratino, la Princino Lanug; post ili estis la Reĝino de Ev kaj ŝiaj dek reĝaj infanoj; post ili estis la Plektita Viro kaj la Kandulo, flank-al-flanke; post ili estis Reĝo Dokso de Vulpio kaj Reĝo Bat-Iai de Azenio, kiuj jam fariĝis bonaj amikoj; kaj fine Joĉjo Faru, kiu surhavis sian ledan ŝirmveston kaj fumadis sian longan pipon.

image-128

Tiujn mirindajn personojn ne pli elkore hurasalutis la popolo ol tiujn kiuj sekvis ilin en la procesio. Doroteo ests de ĉiu amata, kaj ŝi marŝis brak-en-brake kun la Birdotimigilo, kiun ĉiuj amis. Sekvis Polikromo kaj Buton-Brilo, kaj la popolo ekamis la belan Filinon de la Ĉielarko kaj la belan bluokulan knabon tuj kiam ili vidis ilin. La vilulo en sia vila nova vestokompleto altiris multan atenton ĉar li estis tiom neordinara. Per regulaj paŝoj marŝis la maŝinulo Tiktoko, kaj okazis pli da huraado kiam la Sorĉisto de Oz sekvis en la procesio.

La Ŝancel-Insekto kaj Joĉjo Kukurbokapo sekvis, kaj malantaŭ ili Glinda la Sorĉistino kaj la Bona Sorĉistino de la Nordo. Fine venis Vilĉinjo, kun sia aro da idoj al kiuj ŝi klukadis malkviete por tenadi ilin kunaj kaj rapidigi ilin por ke ili ne malrapidigu la procesion.

Alia bando sekvis, ĉifoje la Stana Bando de la Imperiestro de la Palpbrumoj, ludante belan marŝmuzikon nomatan “Nenia Plat’ Estas kia Stan’.”

Poste sekvis la servistoj el la Reĝa Palaco, laŭ longa vico, kaj malantaŭ ili la tuta popolo partoprenis en la procesio kaj formarŝis tra la smeraldajn pordegojn sur la larĝan verdejon.

Tie estis starigita eleganta paviliono, kun benkaro sufiĉe granda por ke sidu la tuta reĝa grupo kaj la partoprenintoj de la procesio. Super la paviliono, kiu estis el verda silko kaj orŝtofo, nenombreblaj standardoj flirtis en la venteto. Tuj antaŭ ĝi, kaj konektita al ĝi per koridoro, larĝa platformo estis konstruita, tiel ke ĉiuj spektantoj povis klare vidi la distraĵojn provizitajn por ili.

La Sorĉisto nun fariĝis Festestro, ĉar Ozma asignis al li la estradon de la prezentado. Post la kungrupiĝo de la popolo ĉirkaŭ la platformo kaj la sidiĝo de la reĝa grupo kaj la vizitantoj sur la paviliona benkaro, la Sorĉisto lerte faris ĵongladon per vitraj pilkoj kaj flamantaj kandeloj.

Li ĵetis dekumon da ili alten en la aeron kaj kaptis ilin unu post la alia dum ili falis, kaj evitis lin neniu objekto.

Post tio li konigis la Birdotimigilon, kiu lerte glutis glavon kaj tio multe interesis la rigardantojn. Post tio la Stana Lignohakisto ekshibiciis Hakilsvingadon, kaj li ĉirkaŭturnadis la hakilon tiel rapide ĉirkaŭ si ke okulo apenaŭ povus rimarki la moviĝon de la brilanta klingo.

Glinda la Sorĉistino, post tio, paŝis sur la platformon, kaj per sia magio kreskigis grandan arbon en la mezo de la spaco, aperigis burĝonojn sur la arbo, kaj naskigis el la burĝonoj bongustegajn fruktojn nomatajn tamornoj; kaj tiom multa estis la kvanto da fruktoj tiel produktitaj ke kiam la servistoj grimpis la arbon kaj ĵetis la fruktojn al la rigardantaro, estis sufiĉe por satigi ĉiun ĉeestanton.

Para Bruin, la kaŭĉuka urso, grimpis al branĉo de la granda arbo, rulis sin kiel pilkon, kaj falis al la platformo de kiu li resaltis al la branĉo. Li ripetis tiun saltadon plurfoje, kaj tiel gajigis ĉiujn ĉeestantajn infanojn. Kiam li jam finis kaj riverencis kaj reiris al sia sidejo, Glinda skuis sian sceptron kaj la arbo ekmalaperis, sed la fruktoj restis por esti manĝitaj.

La Bona Sorĉistino de la Nordo distris la rigardantojn per transformo de dek ŝtonoj en dek birdojn, de la dek birdoj en dek ŝafidojn, kaj de la dek ŝafidoj en dek knabinetojn, kiuj bele dancis kaj poste retransformiĝis en dek ŝtonojn samajn kiel en la komenco.

Joĉjo Faru sekvis sur la platformon kun sia ilokesto, kaj dum nur kelkaj minutoj li elkonstruis grandegan flugmaŝinon, metis sian keston en la maŝinon kaj la tuto forflugis – inkluzive de Joĉjo – post kiam li adiaŭis la ĉeestantojn kaj dankis la Princinon pro ŝia gastamo.

image-129

Post tio la Sorĉisto anoncis la plej lastan prezenton,
kiun oni opiniis vere mirinda. Li inventis maŝinon kiu kapablas blovfari gigantajn sapovezikojn, grandajn kiel balonoj, kaj tiu maŝino estis kaŝita sub la platformo tiel ke nur la rando de la granda argila pipo kiu produktis la sapovezikojn estis videbla super la planko. La kaldrono da sapŝaŭmo, kaj la aerpumpiloj kiuj plenigis la sapovezikojn, estis nevideblaj, en la subo, tiel ke kiam la sapovezikoj komencis kreski sur la planko de la platformo vere ŝajnis magie al la Ozanoj, kiuj tute ne konis eĉ la ordinarajn sapovezikojn kiujn faras niaj infanoj per etkosta argila pipo kaj pelvo da sapakvo.

La Sorĉisto ankaŭ ion alian inventis. Kutime sapovezikoj estas malfirmaj kaj facile rompiĝas, ili daŭras nur kelkajn momentojn flosante en la aero; sed la Sorĉisto aldonis ian gluon al la sapŝaŭmo, kaj tio fortikigis la sapvezikojn; kaj, ĉar la gluo rapide sekiĝis kiam ĝin tuŝis la aero, la sapvezikoj de la Sorĉisto estis sufiĉe fortikaj por daŭri senrompe dum horoj.

Li komencis per blovado – per siaj maŝinoj kaj aerpumpiloj – kiu faris plurajn grandajn sapovezikojn kiujn li lasis flosi supren en la ĉielon, kie la sunradioj trafis ilin kaj donis al ili irizajn kolorojn plej belajn.

Tio instigis multajn miron kaj ĝuon, ĉar ĝi estis novaĵo por ĉiu ĉeestanto – eble escepte de Doroteo kaj Buton Brilo, kaj eĉ ili neniam antaŭe vidis tiel grandajn fortikajn sapovezikojn.

image-130
LA SORĈISTO FARIS SAPOVEZIKON ĈIRKAŬ PATRON KRISTNASKON

La Sorĉisto post tio faris aron da malgrandaj sapovezikoj kaj poste grandan sapovezikon kiu ĉirkaŭis ilin tiel ke ili restis en ĝia centro; post tio li lasis la tutam amason da belaj globetoj flosi en la aeron kaj malaperi en la tre foran ĉielon.

“Estas vere bele!” deklaris Patro Kristnasko, kiu amis ludilojn kaj belaĵojn. “Mi kredas, S-ro Sorĉisto, ke mi petos vin fari sapovezikon ĉirkaŭ min; tiel mi povos forflosi hejmen kaj rigardi la pejzaĝon sub mi dum mi veturos. Ne ekzistas loko sur la tero kiun mi ne vizitis, sed kutime mi veturas dum la nokto, tirate de miaj rapidaj boacoj. Nun mi havos bonan oportunon rigardi la pejzaĝon per taglumo, dum mi malrapide kaj senĝene veturados.”

“Ĉu vi kredas ke vi scios gvidi la sapovezikon?” demandis la Sorĉisto.

“Ho, jes; mi sufiĉe scipovas magion por fari tion,” respondis Patro Kristnasko. “Faru la sapovezikon, kun mi en ĝi, kaj mi certe sendanĝere atingos mian hejmon.”

“Bonvolu resendi min hejmen ankaŭ per sapoveziko!” petis la Reĝino de Gajlando.

“Tute bone, sinjorino; vi la unua veturos,” ĝentile respondis maljuna Patro Kristnasko.

La bela vaksa pupo adiaŭis la Princinon Ozma kaj la aliajn, kaj staris sur la platformo dum la Sorĉisto blovfaris grandan sapovezikon ĉirkaŭ ŝin. Kiam ĝi estis kompletigita li lasis la sapovezikon malrapide flosi supren, kaj eblis vidi la malgrandan Reĝinon de Gajlando stari en ĝia mezo kaj blovgesti kise per siaj fingroj al la homoj starantaj sube. La sapoveziko ekiris suden, kaj rapide flosis en nevideblecon.

“Jen tre bela metodo veturi,” diris Princino Lanug.

“Ankaŭ mi deziras hejmeniri per sapoveziko.”

Do la Sorĉisto blovfaris grandan sapovezikon ĉirkaŭ Princinon Lanug, kaj alian ĉirkaŭ Reĝon Burĝon’, ŝia frato, kaj trian ĉirkaŭ Reĝinon Ziksi; kaj baldaŭ tiuj tri sapovezikoj supreniris en la ĉielon kaj kune forflosis direkte al la regno Nenilando.

La sukceso de tiuj aventuroj instigis la aliajn gastojn el fremdaj landoj ankaŭ entrepreni sapovezikajn veturojn; do la Sorĉisto metis unu post la alia en siajn sapovezikojn, kaj Patro Kristnasko direktis kien ili iru, ĉar li sciis precize kie loĝas ĉiu.

Fine Buton-Brilo diris:

“Ankaŭ mi volas hejmeniri.”

“Nu, tiel estos!” kriis Patro Kristnasko; “ĉar mi certas ke viaj patro kaj patrino ĝoje revidos vin. S-ro Sorĉisto, bonvolu fari grandan belan sapovezikon en kiu povos veturi Buton-Brilo, kaj mi akceptos resendi lin hejmen plene sendanĝere.”

“Mi bedaŭras,” diris Doroteo ĝemante, ĉar ŝi amis sian malgrandan kamaradon; “sed eble estos plej bone por Buton-Brilo ke li reiru hejmen; ĉar liaj gepatroj certe maltrankvilegas.”

Ŝi kisis la knabon, kaj ankaŭ Ozma kisis lin, kaj ĉiuj aliaj mangestis kaj diris adiaŭ kaj volis por li bonan vojaĝon.

“Ĉu vi ĝojas forlasi nin, kara?” demandis Doroteo, iom sopire.

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

Li sidiĝis kun la kruroj krucitaj sur la platformo, kun sia marista ĉapelo klinita malantaŭen sur lia kapo, kaj la Sorĉisto blovfaris tre belan sapovezikon ĉirkaŭ lin.

Post minuto ĝi jam estis suprenirinta en la ĉielon kaj velis okcidenten; kiam ili lastafoje vidis Buton-Brilon li ankoraŭ sidis en la mezo de la brilanta globo kaj gestis per sia velistoĉapelo al la subaj homoj.

“Ĉu vi veturos en sapoveziko, aŭ ĉu mi sendu vin kaj Toton hejmen per la Magia Zono?” la Princino demandis al Doroteo.

“Prefere per la Zono,” respondis la knabineto. “Mi iom timas tiujn sapovezikojn.”

“Vuf!” diris Toto aprobe. Li amis boji je la sapovezikoj dum ili forvelis, sed li ne volis veturi en ili.

Patro Kristnasko decidis nun foriri. Li dankis Ozman pro ŝia gastamo kaj volis por ŝi multajn bonojn. La Sorĉisto blovfaris sapovezikon ĉirkaŭ lian dikan korpeton kaj malpli grandajn sapovezikojn ĉirkaŭ ĉiun el liaj Rojoj kaj Kniĉoj.

Dum la afabla kaj kompleza amiko de infanoj supreniris en la aeron la popolo unuvoĉe huraegis, ĉar ili elkore amis Patron Kristnaskon; kaj la vireto aŭdis ilin tra la muroj de la sapoveziko kaj skuis siajn manojn responde dum li ridetis al ili. La bando ludis brave dum ĉiu rigardis la sapovezikon ĝis ĝi estis tute ne plu videbla.

“Kion pri vi, Poli?” Doroteo demandis al sia amikino. “Ĉu ankaŭ vi timas sapovezikojn?”

“Ne,” respondis Polikromo, ridetante; “sed Patro Kristnasko promesis informi mian patron dum li trairos la Ĉielon. Do eble mi hejmeniros pli facilmetode.”

Efektive, la knabino apenaŭ diris tiun parolon kiam subita radiado plenigis la aeron, kaj dum la popolo rigardis miroplene la ekstremo de belega ĉielarko malrapide malleviĝis sur la platformon.

Farante ĝojplenan krion la Filino de la Ĉielarko saltis de sia seĝo kaj dancis laŭ la kurbo de la arko, iom post iom irante supren, dum la faldaĵoj de ŝia gaza robo ĉirkaŭiris kaj fllosis ĉirkaŭ ŝi kvazaŭ nubo kaj unuiĝis kun la koloroj de la ĉielarko mem.

image-131
“ADIAŬ OZMA, ADIAŬ DOROTEO!”

“Adiaŭ, Ozma! Adiaŭ, Doroteo!” kriis voĉo kiu, laŭ ilia scio, apartenis al Polikromo; sed nun la formo de la knabineto jam unuiĝis plene kun la ĉielarko, kaj iliaj okuloj ne plu povis vidi ŝin.

Subite la finaĵo de la ĉielarko leviĝis kaj ĝiaj koloroj malrapide fadis kvazaŭ nebulo antaŭ venteto. Doroteo ĝemis profunde kaj turnis sin al Ozma.

“Mi bedaŭras perdi Polin,” ŝi diris; “sed mi supozas ke ŝi fartos pli bone kun sia patro; ĉar eĉ la Lando Oz ne povus esti hejmeca por nubfeino.”

“Tute ne,” respondis la Princino; “sed estis tre plezurige al ni koni Polikromon almenaŭ nelonge, kaj – kiu scias? – eble ni rerenkontos la Filinon de la Ĉielarko, iam.”

Ĉar la distraĵoj nun jam finiĝis, ĉiuj foriris el la paviliono kaj reformis sian gajan procesion cele la Smeraldan Urbon. El la ĵusaj akompanantoj de Doroteo restis nur Toto kaj la vilulo, kaj Ozma decidis permesi ke ĉi tiu loĝu en Oz dum kelka tempo, almenaŭ. Se li montriĝos honesta kaj fidela, ŝi promesis ke li rajtos loĝi tie por ĉiam, kaj la vilulo fervoris meriti tiun premion.

Ili agrable kunmanĝis kaj pasigis plezuran vesperon kun la Birdotimigilo, la Stana Lignohakisto, Tiktoko, kaj la Flava Kokino kiel kompanoj.

Kiam Doroteo bonannoktis ilin ŝi perkise adiaŭis ilin
ĉiujn samtempe. Ĉar Ozma konsentis ke dum Doroteo dormos ŝi kaj Toto estos transportitaj per la Magia Zono al sia propra liteto en la kultivistodomo en Kansas kaj la knabineto ridis pensante pri kiom miregos Onklo Henriko kaj Oniklino Em kiam ŝi malsuprenvenos por matenmanĝi kun ili la sekvan matenon.

Tute kontenta ĉar ŝi spertis tiel plaĉan aventuron, kaj iom laca pro la multa tre aktiva tagagado, Doroteo prenis Toton en siaj brakoj kaj kuŝiĝis sur la bela blanka lito en sia ĉambro en la reĝa palaco de Ozma.

Baldaŭ ŝi profunde dormis.

image-132


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.