La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

12. Ili Transiras la Mortigan Dezerton

“HO, domaĝe!” kriis Doroteo; “mi volis danki Joĉjon Farun pro ĉiuj liaj komplezoj.”

“Li ne havas tempon por aŭskulti dankojn,” respondis la vilulo; “sed mi certas ke li scias ke ni dankemas. Mi supozas ke li jam laboras en iu alia parto de la mondo.”

Ili nun pli atente rigardis la sabloboaton, kaj vidis ke la subo estas tiel farita ke ĝi havas du akrajn glitilojn kiuj glitos tra la sablo. La antaŭo de la sabloboato estis pinta kiel la antaŭo de ŝipo, kaj estis rudro ĉe la malantaŭo per kiu ili povos direkti la ŝipon.

Ĝi estis konstruita tuj ĉe la rando de la dezerto, tiel ke ĝia tuta longo kuŝis sur la griza sablo escepte de la malantaŭo, kiu ankoraŭ kuŝis sur la herbo.

“Eniru, karuloj,” diris la vilulo; “certe mi manipulos ĉi tiun boaton sambone kiel iu velisto. Vi nur bezonos sidi senmove en viaj lokoj.”

image-068

Doroteo eniris, portante Toton en siaj brakoj, kaj sidis sur la fundo de la boato tuj antaŭ la masto.

Buton-Brilo sidis antaŭ Doroteo, dum Poli klinis sin trans la antaŭon de la boato. La vilulo estis surgenue malantaŭ la masto. Kiam ĉiuj estis pretaj li duone levis la velon. La vento kaptis ĝin. Tuj la sabloboato ekiris antaŭen – unue, malrapide, poste pli rapide. La vilulo plene streĉis la velon, kaj ili flugis tiom rapide trans la Mortigan Dezerton ke ĉiu firme tenis la flankojn de la boato kaj apenaŭ aŭdacis spiri.

La sablo estis onda, kaj kelkloke estis tre malglata, tiel ke la boato balanciĝis danĝere flank-al-flanken; sed ĝi neniam plene renversiĝis, kaj la rapido estis tiel granda ke la vilulo mem ektimis kaj komencis demandi al si kiel malplirapidigi la ŝipon.

“Se ni renverŝiĝos kaj verŝiĝos en ĉi tiun sablon, en la mezo de la dezerto,” Doroteo pensis, “ni estos nur polvo post kelkaj minutoj, kaj tiel ni finiĝos.”

Sed ili ne elverŝiĝis, kaj post kelka tempo Polikromo, kiu kroĉis sin al la antaŭo kaj rigardadis rekte antaŭen, vidis malhelan linion antaŭ ili kaj demandis al si kio ĝi estas. Ĝi fariĝis pli klare videbla ĉiun sekundon, ĝis ŝi trovis ke ĝi estas vico de pintaj rokoj ĉe la limo de la dezerto, kaj ŝi povis vidi ke alte super tiuj rokoj estas plata tereno kun verda herbo kaj belaj arboj.

“Atentu!” ŝi kriegis al la vilulo. “Malrapidu, alie ni frakasiĝos pro la rokoj.”

Li aŭdis ŝin, kaj penis mallevi la velon; sed la vento rifuzis delasi la larĝan kanvason kaj la ŝnuregoj interimplikiĝis.

Pli kaj pli ili proksimiĝis al la grandaj rokoj, kaj la vilulo senesperiĝis ĉar li povis fari nenion por haltigi la sovaĝan rapidon de la sabloboato.

image-069
“ATENTU!” KRIEGIS POLIKROMO.

Ili atingis la randon de la dezerto kaj ekbatis rekte la rokojn. Estis bruego dum Doroteo, Buton-Brilo, Toto kaj Poli ekflugis enaeren kurbe kvazaŭ lumraketo, unu post la alia ili surteriĝis alte sur la herbo, kie ili ruliĝis senhelpe dum kelka tempo antaŭ ol povi haltigi sin.

La vilulo postflugis ilin, kapantaŭe, kaj ekteriĝis apud Toto, kiu, pro sia tiumomenta ekscitiĝo, ekprenis azenan orelon per siaj dentoj kaj skuis kaj skuetis ĝin kiel eble plej forte, kolere muĝetante. La vilulo devigis la hundeton delasi lin, kaj sidiĝis por ĉirkaŭrigardi.

Doroteo palpis unu el siaj antaŭaj dentoj, kiu malfirmĝis pro bato kontraŭ ŝia genuo dum ŝi falis.

Poli rigardis malĝoje ŝiron en sia bela gaza robo, kaj la vulpa kapo de Buton-Brilo estis firme fiksita en truo de terrato kaj li skuadis siajn etajn dikajn krurojn freneze klopodante liberigi sin.

Alimaniere ili ne estis damaĝitaj de la aventuro; do la vilulo stariĝis kaj tiris Buton-Brilon el la truo kaj iris al la rando de la dezerto por rigardi la sabloboaton. Ĝi estis nur aro da ligneroj nun, distordita pro la rokoj. La vento forŝiris la velon kaj portis ĝin al la supro de alta arbo, kie ĝiaj fragmentoj flirtis kvazaŭ blanka standardo.

“Nu,” li diris gaje, “ĉi tie ni estas; sed kie estas ĉi tie, mi ne scias.”

“Devas esti parto de la Lando Oz,” rimarkis Doroteo, venante apud lin.

“Ĉu devas?”

“Kompreneble devas. Ni estas trans la dezerto, ĉu ne? Kaj ie en la mezo de Oz estas la Smeralda Urbo.”

“Certe,” diris la vilulo, kapjesante. “Ni iru tien.”

“Sed mi nenie vidas homojn, kiuj montru al ni la vojon,” ŝi daŭrigis.

“Ni serĉu ilin,” li proponis. “Devas esti homoj ie; sed eble ili ne atendis nin, do ili ne ĉeestas por bonvenigi nin.”

image-070


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.