La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

10. Ili Eskapas de la Supkaldrono

LA vilulo levis sin kaj sentis sin por trovi ĉu li estas vundita; sed ne. Unu el la kapoj frapis lian bruston kaj la alia lian maldekstran ŝultron; tamen, kvankam ili faligis lin la kapoj ne estis sufiĉe fortaj por vundi lin.

“Venu,” li diris, firme; “ni devas eliri el ĉi tie iel,” kaj antaŭen li rekomencis.

La Turnloj komencis kriadi kaj ĵetadi siajn kapojn multnombre kontraŭ niajn timoplenajn amikojn. La vilulo denove estis renversita, ankaŭ Buton-Brilo, kiu bategis siajn kalkanojn kontraŭ la teron kaj kriegis kiel eble plej laŭte, kvankam li tute ne estis vundita. Unu kapo batis Toton, kiu unue kriis kaj poste kaptis la kapon per orelo kaj komencis forkuri tenante ĝin.

La Turnloj ĵetintaj siajn kapojn komencis alkuri por repreni ilin, mirinde rapide; sed tiu kies kapon Toto ŝtelis trovis ke estas malfacile reatingi ĝin. La kapo ne povis vidi la korpon per iu el siaj okulparoj, ĉar la hundo estis inter ĝi kaj ĝia korpo, do la senkapa Turnlo paŝadis sur la rokoj kaj stumblis pli ol unufoje strebante reakiri sian supraĵon. Toto penis kuri trans la rokojn kaj ruli la kapon malsupren laŭ la monteto; sed kelkaj el la aliaj Turnloj venis helpi sian misfortunan kamaradon kaj ĵetbatis la hundon per siaj propraj kapoj ĝis li devis faligi sian ŝarĝon kaj rerapidi al Doroteo.

La knabineto kaj la Filino de la Ĉielarko ambaŭ eskapis de la kapopluvego, sed ili komprenis nun ke estus senutile provi forkuri de la aĉaj Turnloj.

“Ni devas cedi,” deklaris la vilulo, per bedaŭroplena voĉo, dum li restariĝis. Li turnis sin al la malamikoj kaj demandis:

“Kion vi volas ke ni faru?”

“Venu!” ili kriis, laŭ triumfa koruso, kaj tuj ili saltis de la rokoj kaj ĉirkaŭis siajn kaptitojn ĉiuflanke.

image-056

Kurioze, la Turnloj povis marŝi ambaŭdirekten, veni aŭ foriri, sen turni sin; ĉar ili havis du vizaĝojn, kaj, kiel diris Doroteo, “du antaŭojn,” kaj iliaj piedoj havis la formon de renversita litero T (_|_). Ili movis sin rapidege kaj iel iliaj scintilantaj okuloj kaj kontrastaj koloroj kaj forpreneblaj kapoj inspiris timegon en la povraj kaptitoj, kaj sopiregigis ilin eskapi.

Sed la uloj forkondukis siajn kaptitojn de la rokoj kaj la vojo, malsupren laŭ la monteto sur flanka vojeto ĝis ili atingis malaltan monton el roko kiu aspektis grandega bovlo renversita. Ĉe la rando de tiu monto estis profunda abismo – tiom profunda ke kiam oni enrigardas oni vidas nur nigrecon sube. Trans la abismon kondukis ponto el roko, kaj aliekstreme de la ponto estis arka aperturo kondukanta en la monton.

Trans tiun ponton la Turnloj kondukis siajn kaptitojn, tra la aperturon en la monton, kiun ili trovis grandega kava kupolo lumigata per pluraj truoj en la tegmento. Tute ĉirkaŭ la cirkla spaco rokaj domoj estis konstruitaj, proksimaj unu al la alia, ĉiu kun pordo en la antaŭa muro. Neniu el tiuj domoj estis pli ol du metrojn larĝa, sed la Turnloj estis maldikaj personoj flanke kaj ili ne bezonis multan spacon. Tiom vasta estis la kupolo ke estis granda spaco en la mezo de la kavo, antaŭ ĉiuj tiuj domoj, kie la uloj povis grupiĝi kvazaŭ en granda halo.

Tremigis Doroteon vidi gigantan feran bovlon pendantan de dika ĉeno en la mezo de tiu loko, kaj sub la bovlo estis granda amaso da fajriga ligno kaj ligneroj, pretaj ekbruli.

“Kio estas?” demandis la vilulo, retirante sin dum ili proksimiĝis al tiu loko, tiel ke ili devis puŝi lin antaŭen.

“La Supujo!” kriis la Turnloj; kaj tuj post tio ili kriis:

“Ni malsatas!”

Buton-Brilo, tenante manon de Doroteo per unu dika pugno kaj manon de Poli per la alia, tiom ektimis pro tiu krio ke li rekomencis plori, ripetante la proteston:

“Ne volas esti supo, ne!”

“Ne ĝenu vin,” diris la vilulo, konsole; “sendube mi fariĝos sufiĉa supo por manĝigi ilin ĉiujn, ĉar tiom granda mi estas; do mi petos ke ili unue metu min en la ujon.”

“Bone,” diris Buton-Brilo, pli feliĉe.

Sed la Turnloj ankoraŭ ne estis pretaj fari supon. Ili kondukis la kaptitojn en domon plej malproksiman de la kavo – domon iom pli larĝan ol la aliaj.

“Kiu loĝas tie?” demandis la Filino de la Ĉielarko. La Turnloj plej proksimaj al ŝi respondis:

“La Reĝino.”

Esperigis Doroteon la informo ke virino regas tiujn ferocajn ulojn, sed post momento du aŭ tri el la eskorto gvidis ilin en mornan, senmeblan ĉambron – kaj ŝia espero ekmortis.

Ĉar la Reĝino de la Turnloj montriĝis multe pli timigaspekta ol iu el ŝiaj regatoj. Unu ŝia flanko estis fajre ruĝa, kun gagate nigra hararo, kun verdaj okuloj kaj ŝia alia flanko estis brile flava, kun karmezina hararo kaj nigraj okuloj. Ŝi surhavis mallongan jupon el ruĝo kaj flavo kaj ŝia hararo, anstataŭ esti rekta, estis amaso da mallongaj bukloj sur kiuj ripozis cirkla krono el arĝento – multe fendita kaj tordita ĉar la Reĝino tiom ofte ĵetis sian kapon kontraŭ aliulojn. Ŝia korpo estis maldika kaj osteca kaj ambaŭ ŝiaj vizaĝoj estis profunde ĉifitaj.

“Kion ni havas tie?” demandis la Reĝino, akre, kiam niaj amikoj estis devigitaj stari antaŭ ŝi.

“Supo!” kriis la Turnlaj gardistoj, kunparolante.

“Ne!” diris Doroteo, indigne; “ni tute ne estas supo.”

image-057

“Ha, sed baldaŭ vi estos tio,” respondis la Reĝino, kaj ŝia malrida buŝo eĉ pli timigaspektigis ŝian vizaĝon.

“Pardonu min, plej bela vidaĵo,” diris la vilulo, klinante sin ĝentile antaŭ la reĝino. “Mi devas peti vian Serenan Majeston permesi ke ni pluveturu sen fariĝi supo. Ĉar mi posedas la Amomagneton, kaj kiu renkontas min tiu devas ami min kaj ĉiujn miajn amikojn.”

“Estas vere,” respondis la Reĝino. “Ni multe amas vin; tiom ke ni intencas multe plezuri manĝante vian brogaĵon. Sed diru al mi, ĉu vi vere opinias min tiel bela?”

“Vi estos neniom bela se vi manĝos min,” li diris, skuante sian kapon malfeliĉe. “‘Bele agas, bele estas’, sciu.”

La Reĝino turnis sin al Buton-Brilo.

“Ĉu vi opinias min bela?” ŝi demandis.

“Ne,” diris la knabo; “vi estas malbela.”

“Mi opinias vin aĉaspekta,” diris Doroteo.

“Se vi povus vidi vin, vi ege timus,” aldonis Poli.

La Reĝino fisulkis sian frunton je ili kaj turnis sin de sia ruĝa flanko al sia flava flanko.

“Forkonduku ilin,” ŝi ordonis al la gardistoj, “kaj je la sesa horo puŝu ilin tra la viandohakilon kaj ekboligu la supujon. Kaj enmetu multan salon en la brogaĵon ĉifoje, alie mi severe punos la kuiristojn.”

“Kaj cepojn, via Moŝto?” demandis unu el la gardistoj.

“Multajn cepojn kaj ajlojn kaj iomete da ruĝa kapsiketo. Nun, foriru!”

La Turnloj forkondukis la kaptitojn kaj enfermis ilin en unu el la domoj, lasante nur unu solan Turnlon kiel gardiston.

La loko estis ia magazeno; en ĝi estis sakoj da terpomoj kaj korboj da karotoj, cepoj, kaj napoj.

“Ilin,” diris la gardisto, indikante la legomojn, “ni uzas por doni guston al niaj supoj.”

La kaptitoj jam estis iom senkuraĝigitaj, ĉar ili ne vidis metodon eskapi kaj ne sciis kiom baldaŭ estos la sesa horo kiam la viandohakilo devos ekfunkcii. Sed la vilulo estis brava kaj ne intencis cedi senbarakte al tia aĉa destino.

“Mi batalos por savi niajn vivojn,” li flustris al la infanoj, “ĉar se mi malsukcesos ni ne misos pli ol antaŭe, kaj estus stulte kaj malkuraĝe sidi ĉi tie kviete ĝis oni faros el ni supon.”

image-058

La Turnlo gardanta staris apud la pordejo, turnadis unue sian blankan flankon al ili kaj poste sian nigran flankon, kvazaŭ volante montri al ĉiuj siaj avidaj kvar okuloj tiel multajn dikajn kaptitojn. La kaptitoj sidis malfeliĉe en grupo ĉe la alia ekstremo de la ĉambro – escepte de Polikromo, kiu dancadis tien kaj reen en la loketo por varmigi sin, ĉar ŝi sentis la malvarmon de la kavo. Kiam ajn ŝi proksimiĝis al la vilulo li flustris ion en ŝian orelon, kaj Poli skuetis sian belan kapon kvazaŭ pro kompreno.

La vilulo ordonis al Doroteo kaj Buton-Brilo stari antaŭ li dum li forprenis la termpomojn el unu el la sakoj. Kiam tio estis sekrete finfarita, malgranda Polikromo, dancante proksime al la gardisto, eketendis manon kaj frapis lian vizaĝon, kaj tujtuje fordancis de li rapide por reesti kun siaj amikoj.

La kolera Turnlo tuj deprenis sian kapon kaj ĵetis ĝin kontraŭ la Filinon de la Ĉielarko; sed la vilulo atendis tion, kaj kaptis la kapon tre bele, kaj metis ĝin en la sakon, kies buŝon li ligis. La korpo de la gardisto, ĉar al ĝi mankis la kapokuloj por gvidi ĝin, kuris tien kaj reen sencele, kaj la vilulo facile evitis ĝin kaj malfermis la pordon. Bonfortune estis neniu en la granda kavo tiumomente, do li ordonis al Doroteo kaj Poli kuri kiel eble plej rapide al la elirejo kaj eksteren trans la mallarĝan ponton.

image-059

LA VILULO KAPTIS LA KAPOJN KAJ ĴETIS ILIN EN LA ABISMON

“Mi portos Buton-Brilon,” li diris, ĉar li sciis ke la kruroj de la knabeto estas tro mallongaj por rapide kuri.

Doroteo prenis Toton, kaj poste ekprenis manon de Poli kaj kuris rapide cele la elirejon de la kavo. La vilulo metis Buton-Brilon sur siajn ŝultrojn kaj postkuris ilin. Ili movis sin tiel rapide kaj ilia eskapo estis tiel neatendita ke ili preskaŭ atingis la ponton antaŭ ol unu el la Turnloj rigardis el sia domo kaj vidis ilin.

La ulo faris kriegon kiu venigis ĉiujn ĝiajn kamaradojn saltantajn el la multenombraj pordoj, kaj tuj ili komencis postkuri. Doroteo kaj Poli atingis la ponton kaj transiris ĝin antaŭ ol la Turnloj komencis ĵeti siajn kapojn. Unu el la kuriozaj ĵetaĵoj batis la dorson de la vilulo kaj preskaŭ renversis lin; sed li jam estis ĉe la buŝo de la kavo, do li demetis Buton-Brilon kaj ordonis al la knabo kuri trans la ponton al Doroteo.

Post tio la vilulo turnis sin kaj frontis siajn malamikojn, starante tuj ekster la aperturo, kaj tuj kiam ili ĵetis siajn kapojn kontraŭ lin li kaptis ilin kaj ĵetis ilin suben en la nigran abismon. La senkapaj korpoj de la plejantaŭaj Turnloj malebligis ke la aliaj kuru tre proksimen, sed ankaŭ ili ĵetis siajn kapojn penante haltigi la eskapintajn kaptitojn. La vilulo kaptis ĉiujn kaj ankaŭ ilin traaerigis suben en la nigran abismon.

Inter ili li rimarkis la karmezinan kaj flavan kapon de la Reĝino, kaj tiun li ĵetis post la aliajn tre volonte.

Baldaŭ ĉiu Turnlo en la grupo jam ĵetis sian kapon, kaj ĉiu kapo estis en la profunda abismo, kaj nun la senkapaj korpoj de la uloj estis kunmiksitaj en la kavo kaj ili tordadis sin vane penante trovi kio okazis al iliaj kapoj. La vilulo ridis kaj marŝis trans la ponton por denove esti kun siaj kamaradoj.

image-060

“Bonfortune mi lernis basballudi kiam mi estis juna,” li komentis, “ĉar mi kaptis ĉiujn tiujn kapojn facile, kaj tute neniun maltrafis. Sed venu, etuloj; la Turnloj neniam denove ĝenos nin aŭ iun alian.”

Buton-Brilo ankoraŭ timis kaj plu insistadis, “mi ne volas esti supo!” ĉar la venko okazis tiom subite ke la knabo ne povis kompreni ke ili estas liberaj kaj sekuraj. Sed la vilulo certigis al li ke ĉia danĝero ke ili fariĝos supo nun ĉesis, ĉar la Turnloj tute ne povos manĝi supon dum tre longa tempo.

Do nun, fervoraj foriri de la aĉa morna kavo kiel eble plej baldaŭ, ili rapidis supreniri la monteton kaj revenis al la vojo tuj preter la loko kie ili unue renkontis la Turnlojn; kaj estu certa ke ili ĝoje trovis siajn piedojn denove sur la malnova familiara vojo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.