La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

17. La Reĝa Ĉarego Alvenas

LA bone zorgitaj flavaj domoj de la Palpbrumoj nun estis videblaj starante tie kaj tie laŭlonge de la vojo, tiel ke la regiono havis pli gajan kaj civilizitan aspekton.

Tamen ili estis domoj de kultivistoj, kaj tre apartaj; ĉar en la Lando Oz ne ekzistis urboj aŭ vilaĝoj escepte de la grandioza Smeralda Urbo en ĝia centro.

Heĝoj el ĉiamverdaj aŭ flavaj rozoj bordis la larĝan vojon kaj la kultivitaj kampoj indikis la zorgadon de siaj laboremaj loĝantoj. Ju pli la veturantoj proksimiĝis al la granda urbo des pli prospera fariĝis la lando, kaj ili transiris multajn pontojn trans la scintilantajn riverojn kaj riveretojn kiuj akvumis la landojn.

Dum ili marŝadis malhaste la vilulo diris al la

Stana Lignohakisto:

“Kia Magia Pulvoro estis tio, kio vivigis vian amikon la Kukurbokapo?”

“Ĝi nomiĝis la Pulvoro de Vivo,” estis la respondo; “kaj ĝin inventis kurbiĝinta Sorĉisto kiu loĝis en la montaro de la Norda Lando. Sorĉistino nomata Mombi akiris iom da tiu pulvoro de la kurbiĝinta Sorĉisto kaj portis ĝin hejmen. Ozma loĝis kun la Sorĉistino tiam, ĉar estis antaŭ ol ŝi fariĝis nia Princino, kiam Mombi estis transforminta ŝin en knaban formon. Nu, dum Mombi estis for ĉe la kurbiĝinta Sorĉisto, la knabo faris tiun kukurbokapulon por distri sin, kaj ankaŭ pro espero timigi la Sorĉistinon per ĝi kiam ŝi revenos. Sed Mombi ne timis, kaj ŝi ŝutis sian Magian Pulvoron de Vivo sur la Kukurbokapulon, por trovi ĉu la Pulvoro ĝuste funkcias. Ozma rigardis, kaj vidis la Kukurbokapulon viviĝi; do tiunokte ŝi prenis la piproskatolon en kiu estis la Pulvoro kaj forkuris kunprenante ĝin kaj Joĉjon, serĉante aventurojn.”

“La sekvan tagon ili trovis lignan Seg-Ĉevalon starantan apud la vojo, kaj ŝutis la Pulvoron sur ĝin. Ĝi tuj viviĝis, kaj Joĉjo Kukurbokapo rajdis la SegĈevalon al la Smeralda Urbo.”

“Kio okazis poste al la Seg-Ĉevalo?” demandis la vilulo, kiun multe interesis la historio.

“Nu, ĝi plu vivas, kaj verŝajne vi renkontos ĝin en la Smeralda Urbo. Poste Ozma uzis la ceteran Pulvoron por vivigi la Flugantan Gumpon; sed tuj kiam ĝi forportis ŝin de ŝiaj malamikoj ŝi dispartigis la Gumpon, do ĝi ne plu ekzistas.”

image-092

“Domaĝe ke la Pulvoro de Vivo estis eluzita,” komentis la vilulo; “estus utile plu povi uzi ĝin.”

“Mi ne vere estas certa pri tio, sinjoro,” respondis la Stana Lignohakisto. “Antaŭ kelka tempo la kurbiĝinta Sorĉisto kiu inventis la magian Pulvoron falis laŭ klifo kaj mortiĝis. Ĉiujn liajn posedaĵojn ricevis parenco – maljuna virino nomata Dina, kiu loĝas en la Smeralda Urbo. Ŝi iris al la montoj kie loĝis la Sorĉisto kaj elportis ĉion kion ŝi opiniis valora. Inter ili estis malgranda botelo de la Pulvoro de Vivo; sed kompreneble Dina tute ne sciis ke ĝi estas magia Pulvoro. Nu, hazarde, iam ŝi posedis dorlotbeston, grandan bluan urson; sed la urso sufokis pro fiŝosto, dum iu tago, kaj ĉar ŝi tiom elkore amis ĝin Dina faris tapiŝon el ĝia haŭto, lasante la kapon kaj kvar piedojn sur la haŭto. Ŝi tenis la tapiŝon sur la planko de sia antaŭa salono.”

“Mi vidis tiajn tapiŝojn,” diris la vilulo, kapjesante, “sed neniam el blua urso.”

“Nu,” pludiris la Stana Lignohakisto, “la maljunulino supozis ke la Pulvoro en la botelo devas esti kontraŭtinea pulvoro, ĉar ĝi odoris iom simile al kontraŭtinea pulvoro; do unu tagon ŝi ŝutis ĝin sur sian ursan tapiŝon por forteni tineojn de ĝi. Ŝi diris, rigardante ame la haŭton: ‘Mi volegas ke mia kara urso denove vivu!’ Terure al ŝi, la ursa tapiŝo tuj ekvivis, ŝutite per la Magia Pulvoro; kaj nun tiu vivanta ursa tapiŝo estas granda ĝeno al ŝi, kaj multe ĉagrenas ŝin.”

“Kial?” demandis la vilulo.

“Nu, ĝi ekstaras per siaj kvar piedoj kaj ĉirkaŭmarŝas, kaj obstrukcas; kaj tiel ĝi ne utilas kiel tapiŝo. Ĝi ne povas paroli, kvankam ĝi estas viva; ĉar kvankam ĝia kapo diras vortojn, ĝi ne havas spiron en solida korpo por puŝi la vortojn el sia buŝo. Ĝi estas entute tre ĉagrena afero, tiu ursa tapiŝo, kaj la maljunulino bedaŭras ke ĝi ekvivis. Ĉiutage ŝi devas riproĉi ĝin, kaj kuŝigi ĝin plata sur la salonoplankon por povi marŝi sur ĝi; sed kelkfoje kiam ŝi foriras bazarumi la tapiŝo levas sian dorsan haŭton, kaj ekstaras per siaj kvar piedoj, kaj trotas sekvante ŝin.”

image-093

“Ŝajnas al mi ke Dina ĝuus tion,” diris Doroteo.

“Nu, ŝi ne ĝuas tion; ĉar ĉiu scias ke ĝi ne estas vera urso, nur malplena haŭto, kaj sekve tute senutila por la mondo, escepte kiel tapiŝo,” respondis la Stana Lignohakisto. “Tial mi kredas ke estas bone ke la tuta Pulvoro de Vivo estas eluzita, ĉar pro tio ĝi ne plu povas kaŭzi problemojn.”

“Eble vi pravas,” diris la vilulo, penseme.

Je la tagmezo ili haltis ĉe la domo de kultivisto, kie multe ĝojis la kultivisto kaj lia edzino doni al ili bonan lunĉon. La kultivista familio konis Doroteon, ĉar ili vidis ŝin kiam ŝi antaŭe estis en la lando, kaj ili traktis la knabineton tiom respektoplene kiel la Imperiestron, ĉar ŝi estas amiko de la potenca Princino Ozma.

Ili ne longe marŝis, lasinte tiun domon de la kultivisto, antaŭ ol atingi altan ponton trans larĝan riveron. Tiu rivero, laŭ la Stana Lignohakisto, estis la limo inter la Lando de la Palpbrumoj kaj la teritorio de la Smeralda Urbo. La urbo mem ankoraŭ estis tre for, sed tute ĉirkaŭ ĝi estis verda kampo, bela kiel bone zorgata domĝardeno, kaj en ĉi tio estis nek domoj nek kultivejoj, do la beleco de la sceno estis seninterrompa.

De la supro de la alta ponto ili povis vidi tre for la grandiozajn spajrojn kaj kupolojn de la superba urbo, scintilantajn kvazaŭ brilantaj juveloj turantajn super la smeraldaj muroj. La vilulo profunde ekspiris pro respekto kaj mirego, ĉar neniam li revis ke tiel grandioza kaj bela loko povas ekzisti – eĉ en la felando Oz.

Al Poli tiom plaĉis ke ŝiaj violaj okuloj scintilis kiel ametistoj, kaj ŝi fordancis de siaj akompanantoj trans la ponton kaj en grupon de plumecaj arboj bordantaj ambaŭ flankojn de la vojo. Ŝi ekhaltis por rigardi plaĉate kaj surprizate tiujn arbojn, ĉar iliaj folioj havis formon de strutoplumoj, kun la randoj de la plumoj bele buklaj; kaj ĉiuj plumoj havis la samajn delikatajn ĉielarkajn kolorojn kiuj videblis en la bela gaza robo de Polikromo mem.

“Patro devus vidi tiujn arbojn,” ŝi murmuris; “ili estas preskaŭ tiel belaj kiel liaj propraj ĉielarkoj.”

Subite ŝi ektremis pro teruriĝo, ĉar inter la arboj venis kaŝe du grandaj bestoj, ĉiu sufiĉe granda por dispremi la malgrandan Filinon de la Ĉielarko per unu bato per siaj piedoj, aŭ por manĝi ŝin per unu ekfermo de siaj enormaj makzeloj. Unu estis flavbruna leono, alta kiel ĉevalo, preskaŭ; la alia estis striita tigro preskaŭ same granda.

Poli tro timegis por krii aŭ moviĝi; ŝi staris senmove kaj ŝia koro batadis sovaĝe ĝis Doroteo kuregis preter ŝin kaj kun ĝojoplena krio ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de la giganta leono, ĉirkaŭbrakumante kaj kisante la beston laŭ evidenta ĝojo.

“Ho, mi tiom ĝojas revidante vin denove!” kriis la malgranda knabino el Kansas. “Kaj ankaŭ la Malsatan Tigron! Kiom belaj vi ambaŭ aspektas. Ĉu vi bone fartas kaj feliĉas?”

image-094
DOROTEO ĴETIS SIAJN BRAKOJN ĈIRKAŬ LA KOLON DE LA LEONO

“Tute certe jes, Doroteo,” respondis la Leono, per profunda voĉo kiu sonis plaĉa kaj afabla; “kaj nin multe plaĉas ke vi venis al la festo de Ozma. Ĝi estos grandioza, mi promesas al vi.”

“Estos multegaj dikaj beboj ĉe la festo, mi aŭdis,” komentis la Malsata Tigro, oscedante tiel ke lia buŝo malfermiĝis ege larĝe kaj montris ĉiujn liajn grandajn akrajn dentojn; “sed kompreneble mi ne povos manĝi ilin.”

“Ĉu via Konscienco ankoraŭ bone funkcias?” demandis Doroteo, maltrankvile.

“Jes; ĝi regas min kvazaŭ tirano,” respondis la Tigro, malfeliĉe. “Mi ne povas imagi ion malpli plaĉan ol posedi Konsciencon,” kaj li palpebrumis ruze al sia amiko la Leono.

“Vi trompas min!” diris Doroteo, ridante. “Mi ne kredas ke vi manĝus bebon se vi perdus vian Konsciencon. Venu ĉi tien, Poli,” ŝi vokis, “mi konigu vin al miaj amikoj.”

Poli alvenis iom timide.

“Vi havas kuriozajn amikojn, Doroteo,” ŝi diris.

“Ne gravas la kuriozeco, se ili estas amikoj,” estis la respondo. “Jen la Malkuraĝa Leono, kiu tute ne estas malkuraĝa, li nur kredas esti tia. Foje la Sorĉisto donis al li kuraĝon, kaj li ankoraŭ havas iom.”

La Leono riverencis tre digne al Poli.

“Vi estas tre bela, kara,” diris li. “Mi esperas ke ni estos amikoj kiam ni pli bone konos unu la alian.”

“Kaj jen la Malsata Tigro,” pludiris Doroteo. “Li diras ke li volegas manĝi dikajn bebojn; sed envere li neniam malsatas, ĉar li havas multon por manĝi; kaj mi opinias ke li tute neniun damaĝus eĉ se li ja malsatus.”

“Ĉit, Doroteo,” flustris la Tigro; “vi ruinigos mian reputacion se vi ne estos pli diskreta. Kio gravas en ĉi tiu mondo ne estas kiaj ni estas, sed kiaj oni kredas nin esti. Kaj, pripensante la aferon, mi estas certa ke F-ino Poli estus bonega bunta matenmanĝo.”

image-095


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.