La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

20. Princino Ozma de Oz

image-105

LA reĝaj historiistoj de Oz, kiuj estas tre bonaj verkistoj kaj scias nenombreblan kvanton da grandaj vortoj, ofte provis priskribi la malkutiman belecon de Ozma kaj malsukcesis ĉar la vortoj ne estis sufiĉe bonaj. Do kompreneble mi ne povas esperi diri al vi kiom granda estis la ĉarmo de tiu malgranda Princino, aŭ kiel ŝia beleco hontigis ĉiujn scintilantajn juvelojn kaj grandiozan lukson kiuj ĉirkaŭis ŝin en tiu ŝia reĝa palaco. Ĉio alia bela aŭ delikata aŭ plezuriga per si mem fadis en senintereson komparate kun la sorĉeca vizaĝo de Ozma, kaj ofte estas dirite de sciantoj ke neniu alia reganto en la tuta mondo povas esperi egali la gracian ĉarmon de ŝia mieno.

Ĉio pri Ozma allogis, kaj ŝi inspiris amon kaj plej dolĉan teneron anstataŭ respekton aŭ ordinaran admiron. Doroteo ĵetis siajn brakojn ĉirkaŭ sian malgrandan amikinon kaj ĉirkaŭpremis kaj kisis ŝin ravite, kaj Toto bojis ĝoje kaj Buton-Brilo ridetis per feliĉa rideto kaj konsentis sidi sur la molaj kusenoj tre proksime al la Princino.

“Kial vi ne informis min ke vi havos naskiĝtagan feston?” demandis la malgranda knabino el Kansas, kiam finiĝis la unuaj salutoj.

“Ĉu mi ne informis?” demandis Ozma, kaj ŝiaj belaj okuloj dancis pro ĝojo.

“Ĉu?” respondis Doroteo, penante pensi.

“Kiu, laŭ via kredo, kara, intermiksis tiujn vojojn, tiel ke vi devis komenci vagadon cele Ozon?” demandis la Princino.

“Ho! Mi neniam s’pektis ke vi kaŭzis tion,” kriis Doroteo.

“Mi rigardadis vin per mia Magia Bildo dum via tuta veturo ĉi tien,” deklaris Ozma, “kaj dufoje mi pensis ke mi devos uzi la Magian Zonon por savi vin kaj transporti vin al la Smeralda Urbo. Foje kiam la Turnloj kaptis vin, kaj denove kiam vi atingis la Mortigan Dezerton. Sed la vilulo povis helpi vin ambaŭfoje, do mi nenion faris.”

image-107

“Ĉu vi scias kiu estas Buton-Brilo?” demandis Doroteo.

“Ne; mi neniam vidis lin antaŭ ol vi trovis lin en la vojo, kaj tiam nur per mia Magia Bildo.”

“Kaj ĉu vi sendis Polin al ni?”

“Ne, kara; la Filino de la Ĉielarko glitis de la bela arko de sia patro tute ĝustatempe por renkonti vin.”

“Nu,” diris Doroteo, “mi promesis al Reĝo Dokso de Vulpio kaj al Reĝo Bat-Iai de Azenio ke mi petos vin inviti ilin al via festo.”

“Mi jam faris tion,” respondis Ozma, “ĉar mi kredis ke plaĉos al vi ke mi komplezu ilin.”

“Ĉu vi ’vitis la Muz’kulon?” demandis Buton-Brilo.

“Ne, ĉar li estus tro bruema, kaj eble interrompus la komforton de aliaj personoj. Kiam muziko ne estas tre bona, kaj ludiĝas senĉese, estas pli bone ke la ludanto estu sola,” diris la Princino.

“Al mi plaĉas la muziko de l’ Muz’kulo,” deklaris la knabo, serioze.

“Sed ne al mi,” diris Doroteo.

“Nu, estos multa muziko dum mia festo,” promesis Ozma; “do mi opinias ke Buton-Brilo tute ne sentos la mankon de la Muz’kulo.”

Ĝuste tiam Polikromo endancis, kaj Ozma stariĝis por saluti la Filinon de la Ĉielarko laŭ sia plej dolĉa kaj plej elkora maniero.

Doroteo opiniis ke ŝi neniam vidis du pli belajn ulojn kunaj ol tiujn du belajn knabinojn; sed Poli tuj sciis ke ŝia propra delikata beleco ne egalas al tiu de Ozma, tamen ŝi tute ne ĵaluzis pro tio.

Oni anoncis la Sorĉiston de Oz, kaj sekiĝinta, malgranda, maljuna viro, vestita tute per nigro, eniris la salonon. Lia vizaĝo estis gaja kaj liaj okuloj scintilis pro humuro, tiel ke Poli kaj Buton-Brilo tute ne timis la mirindan personon kies famo kiel ĉarlatana magiisto disvastiĝis tra la mondo. Salutinte Doroteon tre tenere, li ekstaris modeste malantaŭ la tronon de Ozma kaj aŭskultis la viglan babiladon de la junuloj.

Nun aperis la vilulo, kaj tiom surprizis lia aspekto, ĉar li estis tute vestita per nova vila vestaro, ke Doroteo kriis “Ho!” kaj ekkunfrapis siajn manojn dum ŝi ekzamenis sian amikon per plaĉitaj okuloj.

image-108

“Li ja vere restas vila,” komentis Buton-Brilo; kaj Ozma kapjesis vigle ĉar ŝi intencis ke la vilulo restu vila kiam ŝi provizis liajn novajn vestojn al li.

Doroteo gvidis lin al la trono, ĉar li estis ege modesta kiam inter tiel altrangaj personoj, kaj prezentis lin gracie al la Princino, dirante:

“Ĉi tiu, Moŝto, estas mia amiko la vilulo, kiu posedas la Amo-Magneton.”

“Bonvenon al Oz,” diris la knabina Reganto, per gracia tono. “Sed diru al mi sinjoro, kiel vi akiris la Amo-Magneton kiun laŭ vi vi posedas?”

La vilulo ruĝiĝis kaj aspektis malgaja, dum li respondis per nelaŭta voĉo:

“Mi ŝtelis ĝin, Moŝto.”

“Ho, Vilulo!” kriis Doroteo. “Fi! Sed vi diris al mi ke la Eskimo donis al vi la Amo-Magneton.”

Li staris unue sur unu piedo kaj poste sur la alia, multe embarasite.

“Mi mensogis al vi, Doroteo,” li diris; “sed nun, baninte min en la Vero-Lageto, mi devas diri nur la veron.”

“Kial vi ŝtelis ĝin?” demandis Ozma milde.

“Ĉar neniu amis min, aŭ interesiĝis pri mi,” diris la vilulo, “kaj mi multe volis esti amata. Ĝin posedis knabino en Butterfield kiu estis tro amata, tiel ke la junuloj kverelis pro ŝi, kaj tio malfeliĉigis ŝin. Post mia ŝtelo de la Magneto de ŝi, nur unu junulo plu amis la knabinon, kaj ŝi edziniĝis kun li kaj refeliĉiĝis.”

“Ĉu vi bedaŭras esti ŝtelinta ĝin?” demandis la Princino.

image-109
EN LA REĜA PALACO DE OZ

“Ne, Moŝto; mi ĝojas,” li respondis; “ĉar plaĉas al mi esti amata, kaj se Doroteo ne amus min mi ne povus akompani ŝin al ĉi tiu bela Lando Oz aŭ renkonti ĝian bonkoran Reganton. Nun mi estas ĉi tie, kaj mi esperas resti, kaj fariĝi unu el la plej fidelaj regatoj de via Moŝto.”

“Sed en Oz oni amas nin nur pro ni mem, kaj pro nia komplezo inter ni, kaj pro nia bona agado,” ŝi diris.

“Mi fordonos la Amo-Magneton,” diris la vilulo, fervore; “Doroteo havos ĝin.”

“Sed ĉiu jam amas Doroteon,” deklaris la Sorĉisto.

“Do Buton-Brilo havos ĝin.”

“Ne volas ĝin,” diris la knabo, tuj.

“Do mi donos ĝin al la Sorĉisto, ĉar mi certas ke la bela Princino Ozma ne bezonas ĝin.”

“Mia tuta popolo amas ankaŭ la Sorĉiston,” anoncis la Princino, ridante; “do ni pendigos la Amo-Magneton super la pordegojn de la Smeralda Urbo, por ke kiu ajn eniros aŭ eliros la pordojn estos amata kaj amanta.”

“Jen bona ideo,” diris la vilulo; “mi konsentas pri tio tute volonte.”

La grupiĝintoj nun eniris por manĝi, kaj vi rajtas imagi ke estis grandioze; kaj poste Ozma petis la Sorĉiston montri al ili iom da sia magio.

La Sorĉisto prenis ok etajn blankajn porkidojn el interna poŝo kaj metis ilin sur la tablon. Unu estis vestita kiel klaŭno, kaj amuze agadis, kaj la aliaj saltis trans la kulerojn kaj pladojn kaj kuris ĉirkaŭ la tablo kvazaŭ konkurĉevaloj, kaj transkapen saltis kaj estis tiel viglaj kaj amuzaj ke ili ridigadis gajege la tutan grupon. La Sorĉisto trejnis tiujn dorlotbestojn fari multaj kuriozajn agojn, kaj ili estis tiel etaj kaj ruzaj kaj molaj ke Polikromo amis preni ilin dum ili pasis proksime al ŝia pozicio kaj karesi ilin kvazaŭ katidojn.

Estis malfrue kiam la distrado finiĝis, kaj ili apartiĝis por iri al siaj ĉambroj.

“Morgaŭ,” diris Ozma, “miaj invititaj gastoj alvenos, kaj vi trovos inter ili kelkajn tre interesajn kaj kuriozajn personojn, tion mi promesas al vi. La sekva tago estos mia naskiĝtago, kaj la festado okazos sur la larĝa herbaro tuj ekster la pordegoj de la Urbo, kie mia tuta popolo povos kungrupiĝi sen spacomanko.”

image-110

“Mi esperas ke ne malfruos la Birdotimigilo,” diris Doroteo, maltrankvile.

“Ho, li nepre revenos morgaŭ,” respondis Ozma.

“Li volis novan pajlon por plenigi sin, do li iris al la Manĝtula Lando, kie pajlo abundas.”

Dirinte tion la Princino bonannoktis siajn gastojn kaj iris al sia propra ĉambro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.