La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

11. Joĉjo Faru Faras

“LA marŝado fariĝas ege malglata,” diris Doroteo, dum ili plu tretadis. Buton-Brilo profunde ĝemis kaj diris ke li malsatas. Efektive, ĉiuj malsatis, kaj ankaŭ soifis; ĉar ili manĝis nenion escepte de la pomoj ekde la matenmanĝo; do iliaj paŝoj ekmalrapidis kaj ili fariĝis silentaj kaj lacaj. Fine ili malrapide transpasis la supron de kalva monteto kaj vidis antaŭ si vicon de verdaj arboj kun herba strio antaŭ siaj piedoj. Agrabla odoro ŝvebis al ili.

Niaj veturantoj, varmegaj kaj lacaj, antaŭenkuris rimarkinte tiun refreŝigan vidaĵon kaj ne bezonis multan tempon por atingi la arbojn. Tie ili trovis fonton de pura bobelanta akvo, ĉirkaŭ kiu la herbo estis plena de sovaĝaj fragplantoj, kun belaj ruĝaj beroj maturaj kaj pretaj por manĝo. Kelkaj el la arboj surhavis flavajn oranĝojn kaj kelkaj rufajn pirojn, do la malsataj aventurantoj subite trovis provizojn da multo manĝebla kaj trinkebla.

Ili tute senhezite plukis la plej grandajn fragojn kaj la plej maturajn oranĝojn kaj baldaŭ jam festenis korsatige.

Marŝinte preter la vicon de arboj ili vidis antaŭ si timigan, mornan dezerton, ĉie estis griza sablo. Ĉe la rando de tiu terura neniejo estis granda blanka afiŝo kun nigraj literoj nete pentritaj sur si; kaj la literoj faris tiujn vortojn:

image-062

“Ho,” diris Doroteo, kiam la vilulo laŭtlegis tiun afiŝon; “mi jam antaŭe vidis ĉi tiun dezerton, kaj estas vere ke neniu povas vivi kiu provas marŝi sur la sablo.”

“Do ni nepre ne provu,” respondis la vilulo, penseme. “Sed ĉar ni ne povas antaŭeniri kaj ne utilus reiri, kion ni do faru?”

image-063

“Ne scias,” diris Buton-Brilo.

“Nepre ankaŭ mi ne scias,” aldonis Doroteo, morne.

“Ho, ke Patro venu preni min,” ĝemis la bela Filino de la Ĉielarko. “Mi gvidus vin ĉiujn por loĝigi vin sur la ĉielarko, kie vi povus danci sur ĝiaj radioj de mateno ĝis nokto, tute sen zorgo aŭ problemo. Sed mi supozas ke Patro estas tro okupata ĝuste nun kaj ne povas traserĉi la mondon por trovi min.”

“Ne volas danci,” diris Buton-Brilo, sidiĝante lace sur la mola herbo.

“Vi estas tre afabla, Poli,” diris Doroteo; “sed aliaj agoj pli konvenus al mi ol dancadi sur ĉielarkoj. Mi krome timas ke ili estus iom molaj kaj disprem’blaj sub la piedoj, kvankam ili estas belegaj vidaĵoj.”

Tio ne helpis solvi la problemon, kaj ili ĉiuj eksilentis kaj rigardis unu la alian demandeme.

“Vere, mi ne scias kion fari,” murmuris la vilulo, rigardante Toton intense; kaj la hundeto svingis sian voston kaj diris “Vuf!” tutsame kvazaŭ ankaŭ li ne scias kion fari. Buton-Brilo prenis vergon kaj komencis fosi en la tero, kaj la aliaj rigardis lin dum kelka tempo profunde pensante. Fine la vilulo diris:

“Estas preskaŭ vespere, nun; do plej bone ni dormu en ĉi tiu bela loko kaj ripozu; eble je la mateno ni povos decidi kio estas farenda.”

Estis malmultaj rimedoj por fari litojn por la infanoj, sed la folioj de la arboj kreskis dense kaj servus por forteni la noktajn rosojn, do la vilulo metis molajn herbojn en la plej densan ombron kaj kiam estis mallume ili kuŝiĝis kaj dormis pace ĝis la mateno.

Longe post la endormiĝo de la aliaj, tamen, la vilulo sidis en la stellumo apud la fonto, rigardante penseme en ĝian bobelantan akvon. Subite li ridetis kaj kapjesis al si kvazaŭ trovinte bonan penson, kaj post tio ankaŭ li kuŝiĝis sub arbo kaj baldaŭ trovis sin plene endorma.

image-064

En la hela matena sunbrilo, dum ili manĝis fragojn kaj dolĉajn sukoplenajn pirojn, Doroteo demandis:

“Poli, ĉu vi scias magii?”

“Ne, kara,” respondis Polikromo, skuante nee sian delikatan kapon.

“Vi devus scii iom magii, ĉar vi estas Filino de la Ĉielarko,” daŭrigis Doroteo serioze.

“Sed ni la loĝantoj sur la ĉielarko inter la lanaj nuboj ne bezonas magion,” respondis Polikromo.

“Kion mi deziras,” diris Doroteo, “estas trovi rimedon transiri la dezerton al la Lando Oz kaj ĝia Smeralda Urbo. Mi jam pli ol unufoje transiris ĝin, sciu. Unue ciklono transportis mian domon, kaj paro da Arĝentaj Ŝuoj revenigis min – dum ono da sekundo. Poste Ozma transgvidis min sur sia Magia Tapiŝo, kaj la Magia Zono de la Reĝo de la Knomoj revenigis min hejmen tiufoje. Sciu, magio efektivigis tion ĉiufoje escepte de la unua fojo, kaj ni ne povas ekspekti ke ciklono ekvenos kaj portos nin al la Smeralda Urbo nun.”

“Tute ne,” respondis Poli, grimace; “krome, mi malamas ciklonojn.”

“Tial mi volis scii ĉu vi povas magii,” diris la malgranda knabino el Kansas. “Mi certas ke mi ne povas; kaj mi certas ke Buton-Brilo ne povas; kaj la sola magio kiun havas la vilulo estas la Amomagneto, kio ne multe helpos nin.”

“Ne estu tro certa pri tio, kara,” parolis la vilulo, kun rideto sur sia azena vizaĝo. “Eble mi mem ne scias magii, sed mi povas voki al ni potencan amikon kiu amas min ĉar mi posedas la Amomagneton, kaj tiu amiko certe povos helpi nin.”

“Kiu estas via amiko?” demandis Doroteo.

“Joĉjo Faru.”

“Kion povas fari Joĉjo?”

“Ĉion ajn,” respondis la vilulo, certoplene.

“Petu lin veni,” ŝi kriis, fervore.

La vilulo prenis la Amomagneton el sia poŝo kaj malvolvis la paperon kiu ĉirkaŭis ĝin. Tenante la sorĉilon en sia manplato li rigardis ĝin firme kaj diris ĉi tiujn vortojn:

Kara Joĉjo Faru, venu,

Kaj bezonon mian tenu.

“Nu, jen mi,” diris gaja voĉeto; “sed ne diru ke mi tenu vian zonon, ĉar mi ĉiam, ĉiam surhavas propran.”

Je tio ili rapide turnis sin kaj trovis kuriozan vireton sidanta sur granda kupra kesto, kaj li elspiris fumon el longa pipo. Lia hararo estis griza, lia barbo estis griza; kaj la barbo estis tiom longa ke li volvis ĝian ekstremon ĉirkaŭ sian talion kaj ligis ilin per rigida nodo sub la leda antaŭvesto kiu atingis de lia mentono ĝis preskaŭ liaj piedoj, kaj kiu estis malpura kaj gratita kvazaŭ uzata jam delonge. Lia nazo estis larĝa, kaj supreniris iomete; sed liaj okuloj estis scintilaj kaj gajaj. La manoj de la vireto kaj liaj brakoj estis malmolaj kaj fortikaj kiel la ledo en lia antaŭvesto, kaj Doroteo opiniis ke Joĉjo Faru aspektas multe kaj pene laborinta dum sia vivodaŭro.

image-065

“Bonan matenon, Joĉjo,” diris la vilulo. “Dankon pro via rapida alveno.”

“Mi neniam malŝparas tempon,” diris la noveveninto, senhezite. “Sed kio okazis al vi? Kiel vi akiris tiun azenan kapon? Vere, mi tute ne rekonus vin, Vilulo, sen rigardi viajn piedojn.”

La vilulo konigis Joĉjon Farun al Doroteo kaj Toto kaj Buton-Brilo kaj la Filino de la Ĉielarko, kaj rakontis al li iliajn aventurojn, pludirante ke nun ili fervoras atingi la Smeraldan Urbon en la Lando Oz, kie Doroteo havas amikojn kiuj prizorgos ilin kaj resendos ilin sekure hejmen.

“Sed,” diris li, “ni trovas ke ni ne povas transiri ĉi tiun dezerton, kiu polvigas ĉiun vivantaĵon kiu tuŝas ĝin; do mi petis vin veni helpi nin.”

Joĉjo Faru fumis sian pipon kaj rigardis atente la timigan dezerton antaŭ ili – kiu etendiĝis tiom malproksimen ke ili ne povis vidi ĝian finon.

“Vi devos veturi,” li diris, bruske.

“Per kio?” demandis la vilulo.

“Per sablo-boato, kiu havas glitilojn kiaj de sledo kaj velas kiel ŝipo. La vento blovos vin rapide trans la dezerton kaj la sablo ne povos tuŝi vian karnon por polvigi ĝin.”

“Bone!” kriis Doroteo, kunfrapante siajn manojn ĝoje. “Jen kiel la Magia Tapiŝo transportis nin. Ni tute ne bezonis tuŝi la sablaĉon.”

“Sed kie estas la sablo-boato?” demandis la vilulo, ĉirkaŭrigardante sin zorge.

“Mi konstruos ĝin por vi,” diris Joĉjo Faru.

Parolante li elbatis la cindrojn el sia pipo kaj metis ĝin en sian poŝon. Post tio li malŝlosis la kupran keston kaj malfermis la kovrilon, kaj Doroteo vidis ke ĝi estas plena de ĉiaspecaj kaj ĉiadimensiaj brilantaj iloj.

Joĉjo Faru movis sin rapide nun – tiel rapide ke ili miris pro la kvanto da laboro kiun li kapablis fari. Li havis en sia kesto ilon por ĉio kion li volas fari, kaj ili nepre estis magiaj iloj ĉar ili tiel rapide kaj tiom bone efikis.

La viro zumis kanteton dum li laboris, kaj Doroteo provis aŭskulti ĝin. Ŝi kredis ke la vortoj estas plimalpli tiuj:

Por ion fari ĝuste,
Nu agu dum vi povas,
Kaj agu gaje, kantu
Kiam vin vi movas.
Ulo vere malfeliĉa
Estas laborlama;
Ulo vere tre feliĉa
Estas laborama.

Negrave kion kantis Joĉjo Faru li certe agadis, kaj ili ĉiuj apudstaris kaj rigardis lin miroplene.

Li ekprenis hakilon kaj per kelkaj hakoj faligis arbon.

Post tio li prenis segilon kaj bezonis nur kelkajn minutojn por segi la arbotrunkon en larĝajn longajn tabulojn. Post tio li kunnajlis la tabulojn formante boaton, proksimume tri metrojn longan kaj iomete pli ol unu metron larĝan.

De alia arbo li tranĉis longan, maldikan stangon kiu, post kiam li desegis ĝiajn branĉojn kaj starigis ĝin en la mezo de la boato, utilis kiel masto. El la kesto li tiris volvitan ŝnuregon kaj grandan amason da kanvaso, kaj per tiuj – ankoraŭ zumante sian kanton – li faris velon, aranĝante ĝin tiel ke eblis levi aŭ mallevi ĝin sur la masto.

Doroteo vere anhelis pro miro vidante la objekton kreski tiel rapide antaŭ ŝiaj okuloj, kaj Buton-Brilo kaj Poli ambaŭ rigardadis egale interesoplene.

“Mi devus farbi ĝin,” diris Joĉjo Faru, dum li reĵetis siajn ilojn en la keston, “ĉar tio plibeligus ĝin. Sed kvankam mi bezonus nur tri sekundojn por farbi ĝin, ĝi bezonus horon por sekiĝi, kaj tio malŝparus tempon.”

image-066

“Ne gravas al ni kiel ĝi aspektos,” diris la vilulo, “se ĝi nur portos nin trans la dezerton.”

“Tion ĝi faros,” deklaris Joĉjo Faru. “Nur atentu ne renversi ĝin. Ĉu iam vi velveturigis ŝipon?”

“Mi vidis ŝipon veligata,” diris la velulo.

“Bone. Veligu ĉi tiun ŝipon sammaniere kiel oni veligis la ŝipon kiun vi vidis, kaj vi estos trans la sablo antaŭ ol konscii tion.”

Dirinte tion li fermĵetis la kovrilon de la kesto, kaj la bruo palpebrumigis ilin ĉiujn. Dum ili palpebrumis la ĉarpentisto malaperis, kun siaj iloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.