La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA VOJO AL OZ

Aŭtoro: L. Frank Baum

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

1. La Vojo al Butterfield

image-012

“BONVOLU, fraŭlino,” diris la vilulo, “ĉu vi povas diri al mi kiun vojon preni al Butterfield?”

Doroteo atente rigardis lin. Jes, li certe estas vila; sed estas scintilo en lia okulo kiu estas plaĉa.

“Ho, jes,” ŝi respondis; “mi povas diri al vi. Sed tute ne estas ĉi tiu vojo.”

“Ne?”

“Necesas transiri la kvar-hektaran kampon, sekvu la vojon al la ŝoseo, iru norde al la kvin branĉoj, kaj prenu – mi konsideru – ”

“Certe, fraŭlino; ’sideru ĝis Butterfield, se vi deziras,” diris la vilulo.

“Prenu la branĉon apud la salikotrunko, mi kredas; aŭ eble la branĉon apud la terrataj truoj; aŭ eble – ”

“Ĉu ĉiu el ili taŭgas, fraŭlino?”

“Kompreneble ne, Vilulo. Necesas preni la ĝustan vojon por atingi Butterfieldon.”

“Kaj ĉu tiu estas la vojo apud la terrataj truoj, aŭ – ”

“Jadi!” kriis Doroteo; “mi devos montri al vi la vojon; vi estas tiel stulta. Atendu minuton ĝis mi kuros en la domon por preni mian sunkufon.”

La vilulo atendis. Li havis avenpajleron en sia buŝo, kiun li maĉis malrapide kvazaŭ ĝi bone gustas; sed ĝi ne bone gustis. Estis pomarbo apud la domo, kaj kelkaj pomoj falis al la tero. La vilulo opiniis ke ili gustos pli bone ol la avenpajlo, do li marŝis tien por preni kelkajn.

Malgranda nigra hundo kun brilantaj brunaj okuloj hastis el la kultivista domo kaj kuris sovaĝe cele la vilulon, kiu jam prenis tri pomojn kaj metis ilin en unu el la grandaj larĝaj poŝoj de sia vila mantelo. La hundeto bojis, kaj ĵetis sin al kruro de la vilulo; sed li ekprenis la hundon per la kolo kaj metis ĝin en sian grandan poŝon kun la pomoj. Li prenis pli da pomoj, poste, ĉar multaj estis sur la tero; kaj ĉiu kiun li ĵetis en la poŝon frapis la hundeton ie sur la kapo aŭ dorso, kaj muĝigis lin. La nomo de la hundeto estis Toto, kaj li bedaŭris sian metiĝon en la poŝon de la vilulo.

image-014

Baldaŭ Doroteo venis el la domo kun sia sunkufo, kaj ŝi vokis:

“Venu, Vilulo, se vi volas ke mi montru al vi la vojon al Butterfield.” Ŝi grimpis la barilon en la kvarhektaran kampon kaj li sekvis ŝin, marŝante malrapide kaj stumblante pro la altaĵetoj en la paŝtejo kvazaŭ pensante pri io alia kaj tial ne rimarkante ilin.

“Nu, vi ja estas mallerta!” diris la knabineto. “Ĉu viaj piedoj lacas?”

“Ne, fraŭlino; mia barbo; ĝi laciĝas tre facile dum ĉi tia varma vetero,” diris li. “Mi volegas ke neĝu; ĉu ankaŭ vi?”

“Kompreneble ne, Vilulo,” respondis Doroteo, severe rigardante lin. “Se neĝus en aŭgusto tio ruinigus la maizon kaj la avenon kaj la tritikon; kaj sekve Onklo Henriko ne havus rikolton; kaj tial li senmoniĝus; kaj – ”

“Ne gravas,” diris la vilulo. “Ne neĝos, mi supozas. Ĉu ĉi tiu estas la vojo?”

“Jes,” respondis Doroteo, grimpante alian barilon; “mi iros kun vi ĝis la ŝoseo.”

“Danĉjon, fraŭlino; vi estas tre afabla por infaneto, mi certas,” diris li dankeme.

“Ne ĉiu konas la vojon al Butterfield,” Doroteo komentis dum ŝi marŝadis laŭ la vojo; “sed mi veturis tien multfoje kun Onklo Henriko, do mi kredas ke mi povus vidi ĝin eĉ kun blindumo sur miaj okuloj.”

“Ne faru tion, fraŭlino,” diris la vilulo, fervore; “vi eble erarus.”

“Mi ne provos,” ŝi respondis, ridante. “Jen la ŝoseo. Nu, la dua – ne, la tria turniĝo maldekstren – aŭ ĉu la kvara. Mi pensu. La unua estas apud la ulmo; kaj la dua estas apud la terrataj truoj; kaj post tio – ”

“Kio post tio?” li demandis, metante siajn manojn en la poŝojn de lia mantelo. Toto ekprenis fingron kaj mordis ĝin; la vilulo rapide elprenis sian manon el la poŝo, kaj diris “Ho!”

Doroteo ne rimarkis tion. Ŝi ombrumadis siajn okulojn kontraŭ la suno per sia brako, rigardante maltrankvile laŭ la vojo.

“Venu,” ŝi ordonis. “Estas nur iomete plu, do mi montros al vi.”

Post iom da tempo ili atingis la lokon kie kvin vojoj disbranĉiĝas diversdirekten; Doroteo indikis unu, kaj diris:

“Jen la vojo, Vilulo.”

“Mi multe dankas, fraŭlino,” li diris, kaj ekiris laŭ alia vojo.

“Ne tiu!” ŝi kriis; “vi misiras.”

Li haltis.

“Mi kredis ke vi diris ke tiu alia estas la vojo al Butterfield,” diris li, puŝante siajn fingrojn tra sian vilan barbon perplekse.

“Jes, tiel.”

“Sed mi ne volas iri al Butterfield, fraŭlino.”

“Vi ne volas?”

“Kompreneble ne. Mi volis ke vi indiku al mi la vojon, por ke mi ne erare iru tien.”

“Ho! Kien do vi ja volas iri?”

“Ne tre gravas al mi, fraŭlino.”

Tiu respondo mirigis la knabineton; kaj provokis ŝin, ankaŭ, la penso ke ŝi faris tiom da laboro senvalore.

“Estas tre multaj vojoj ĉi tie,” observis la vilulo, turnante sin ĉirkaŭen, kvazaŭ vivanta ventmuelilo.

“Ŝajnas al mi ke oni povus iri preskaŭ ien ajn, el ĉi tie.”

Doroteo ankaŭ ĉirkaŭturnis sin, kaj gapis surprizate.

Vere estis tre multaj vojoj; pli ol ŝi iam antaŭe vidis. Ŝi provis kalkuli ilin, sciante ke devus esti kvin; sed kalkulinte dek sep ŝi perpleksiĝis ĉesis, ĉar la vojoj estis kvazaŭ la spokoj de rado kaj iris ĉiudirekten el la loko kie ili staras; do se ŝi plu kalkuladus ŝi eble dufoje kalkulus kelkajn vojojn.

“Jadi!” ŝi kriis. “Antaŭe estis nur kvin vojoj, inkluzive la ŝoseon kaj ĉion. Kaj nun – ho, kie estas la ŝoseo, Vilulo?”

“Ne scias, fraŭlino,” li respondis, sidiĝante sur la teron kvazaŭ laca pro starado. “Ĉu ĝi ne estis ĉi tie antaŭ minuto?”

“Mi kredis ke jes,” ŝi respondis, ege perplekse. “Kaj mi ankaŭ vidis la terratajn truojn, kaj la mortan stumpon; sed ili ne estas ĉi tie nun. Ĉi tiuj vojoj estas tute nekonataj – kaj kiom ili estas! Kien ili ĉiuj iras, laŭ via supozo?”

“Vojoj,” komentis la vilulo, “nenien iras. Ili restas en sia loko, por ke oni povu marŝi sur ili.”

Li metis sian manon en sian flankan poŝon kaj eltiris pomon – rapide, antaŭ ol Toto povus remordi lin. La hundeto eletendis sian kapon ĉifoje kaj diris “Boj-boj!” tiom laŭte ke Doroteo eksaltis.

“Ho Toto!” ŝi kriis; “el kie vi venis?”

“Mi kunportis lin,” diris la vilulo.

“Kial?” ŝi demandis.

“Por gardi ĉi pomojn en mia poŝo, fraŭlino, por ke neniu ŝtelu ilin.”

Per unu mano la vilulo tenis la pomon, kiun li komencis manĝi, dum per la alia mano li tiris Toton el sia poŝo kaj faligis lin sur la teron. Kompreneble Toto ekkuris tuj al Doroteo, ĝoje bojante pro sia liberiĝo el la malluma poŝo. Kiam la infano karesis lian kapon ame, li sidiĝis antaŭ ŝi, kun sia ruĝa lango pendanta el unu flanko de la buŝo, kaj suprenrigardis al ŝia vizaĝo per siaj brilantaj brunaj okuloj, kvazaŭ demandante kion ili poste faru.

Doroteo ne sciis. Ŝi ĉirkaŭrigardis penante trovi ian familiaran lokaĵon; sed ĉio estis nekonata. Inter la branĉoj de la multaj vojoj estis verdaj kampoj kaj kelkaj arbustoj kaj arboj, sed ŝi nenie povis vidi la kultivistan domon el kiu ŝi ĵus venis, nek ion ajn antaŭe viditan de ŝi – escepte de la vilulo kaj Toto.

Krome, ŝi jam ĉirkaŭturnadis sin tiom, penante trovi kie ŝi estas, ke nun ŝi ne povis eĉ scii kiudirekte devas esti la kultivista domo, kaj tio komencis malkvietigi kaj maltrankviligi ŝin.

“Mi timas, Vilulo,” ŝi diris ĝemante, “ke ni perdiĝis!”

“Ne necesas timi tion,” li respondis, forĵetante la kernon de sia pomo kaj komencante manĝi plian.

“Ĉiu el ĉi vojoj devas konduki ien, alie ĝi ne estus ĉi tie. Do kial gravas?”

“Mi volas reiri hejmen,” ŝi diris.

“Nu, kial vi ne iras?” diris li.

“Mi ne scias kiun vojon uzi.”

“Domaĝe,” li diris, skuante sian vilan kapon serioze. “Volonte mi helpus vin; sed mi ne povas. Mi ne konas ĉi regionon.”

“Ŝajne nek mi,” ŝi diris, sidiĝante apud li. “Estas kurioze. Antaŭ kelkaj minutoj mi estis ĉehejme, kaj mi nur venis montri al vi la vojon al Butterfield – ”

“Por ke mi ne erare iru tien – ”

“Kaj nun mi mem perdiĝis kaj ne scias kiel iri hejmen!”

“Manĝu pomon,” sugestis la vilulo, proponante al ŝi pomon kun belaj ruĝaj flankoj.

“Mi ne malsatas,” diris Doroteo, forpuŝante ĝin.

“Sed vi eble malsatos morgaŭ; tiam vi bedaŭros ĉar vi ne manĝis la pomon,” diris li.

“Se jes, do mi manĝos la pomon tiam,” promesis Doroteo.

“Eble ne restos pomo tiam,” li respondis, komencante mem manĝi la ruĝflankan. “Kelkfoje hundoj povas trovi sian vojon hejmen pli facile ol homoj,” li pludiris; “eble via hundo povas rekonduki vin al via kultivejo.”

“Ĉu, Toto?” demandis Doroteo.

Toto skuis sian voston fervore.

“Bone,” diris la knabino; “ni iru hejmen.”

Toto ĉirkaŭrigardis dum minuto, kaj ekkuris laŭ unu el la vojoj.

“Adiaŭ, Vilulo,” vokis Doroteo, kaj ŝi kure sekvis Toton. La hundeto trotis rapide kelkan distancon; post tio li turnis sin kaj rigardis sian mastrinon demande.

“Ho, ne supozu ke mi informos vin; mi ne konas la vojon,” ŝi diris. “Vi devos mem trovi ĝin.”

Sed Toto ne povis. Li svingis sian voston, kaj ternis, kaj skuis siajn orelojn, kaj retrotis al la loko kie ili lasis la vilulon. De tie li komencis laŭ alia vojo; poste li revenis kaj provis alian; sed ĉiufoje li trovis la vojon nefamiliara kaj decidis ke ĝi ne kondukos ilin al la kultivista domo. Fine, kiam Doroteo komencis laciĝi pro postkuri lin, Toto sidiĝis anhelante apud la vilulo, kaj cedis.

Doroteo ankaŭ sidiĝis, tre penseme. La knabineto renkontis kelkajn kuriozajn aventurojn post kiam ŝi venis loĝi ĉe la kultivejo; sed ĉi tiu estis la plej kurioza. Perdiĝi post dek kvin minutoj, tiom proksime al sia hejmo kaj en la malromantika Ŝtato Kansas, estis sperto kiu multe perpleksigis ŝin.

“Ĉu viaj gepatroj maltrankvilos?” demandis la vilulo, dum liaj okuloj scintilis plaĉe.

“Verŝajne,” respondis Doroteo, ĝemante. “Onklo Henriko diras ke ĉiam io okazas al mi; sed mi ĉiam revenis hejmen sekura, fine. Do eble li komfortigos sin per la penso ke mi revenos hejmen sekura ĉifoje.”

“Sendube vi revenos,” diris la vilulo, ridete kapjesante al ŝi. “Bonaj knabinetoj neniam spertas damaĝon, sciu. Rilate al mi, ankaŭ mi estas bona; do nenio damaĝas min.”

Doroteo rigardis lin scivoleme. Liaj vestoj estis vilaj, liaj botoj estis vilaj kaj truplenaj, kaj lia hararo kaj lia barbo estis vilaj. Sed lia rideto estis dolĉa kaj liaj okuloj estis afablaj.

“Kial vi ne volis iri al Butterfield?” ŝi demandis.

“Ĉar viro loĝanta tie ŝuldas al mi dek kvin cendojn, kaj se mi irus al Butterfield kaj li vidus min li volus repagi al mi la monon. Mi ne volas monon, kara.”

“Kial?” ŝi demandis.

“Mono,” deklaris la vilulo, “fierigas kaj arogantigas; mi ne volas esti fiera kaj aroganta. Mi volas nur ke oni amu min; kaj dum mi posedas la Amo-Magneton ĉiu renkontato nepre profunde amas min.”

image-015
“ĈI TIO, KARA, ESTAS LA MIRINDA AMO-MAGNETO.”

“La Amo-Magneton! Ho, kio estas tio?”

“Mi montros al vi, se vi diros al neniu,” li respondis, per nelaŭta, misteroplena voĉo.

“Al neniu mi povus diri, escepte al Toto,” diris la knabino.

La vilulo serĉis en unu poŝo, zorge; kaj en alia poŝo; kaj en tria. Fine li eltiris malgrandan pakon volvitan per ĉifita papero kaj ligita per katuna ŝnuro.

Li malvolvis la ŝnuron, malfermis la pakon, kaj elprenis metalan pecon kun huffera formo. Ĝi estis senbrila kaj bruna, kaj ne tre bela.

“Ĉi tio, kara,” diris li impone, “estas la mirinda Amo-Magneto. Ĝin donis al mi Eskimo en la Sandviĉaj Insuloj – kie tute ne estas sandviĉoj – kaj dum mi portas ĝin ĉiu vivanto kiun mi renkontas profunde amas min.”

“Kial la Eskimo ne retenis ĝin?” ŝi demandis, rigardante la Magneton interesate.

“Lin tedis la amado kaj li sopiris malamanton. Do li donis al mi la Magneton kaj la tujsekvan tagon griza urso manĝis lin.”

“Ĉu li bedaŭris, tiam?” ŝi demandis.

“Li ne diris,” respondis la vilulo, volvante kaj ligante la Amo-Magneton tre zorge kaj remetante ĝin en alian poŝon. “Sed ŝajne la urso tute ne bedaŭris,” li pludiris.

“Ĉu vi konis la urson?” demandis Doroteo.

“Jes; ni ofte pilkoludis kune en la Kaviaraj Insuloj. La urso amis min ĉar mi havas la Amo-Magneton. Mi ne povis riproĉi lin pro lia manĝo de la Eskimo, ĉar tia estis lia naturo.”

image-016

“Foje,” diris Doroteo, “mi konis Malsatan Tigron kiu sopiregis manĝi dikajn bebojn, ĉar tia estis lia naturo; sed li neniam manĝis ilin ĉar li havis Konsciencon.”

“Ĉi urso,” respondis la vilulo, ĝemante, “ne havis Konsciencion, sciu.”

La vilulo sidis, silenta, dum kelkaj minutoj, ŝajne pripensante la aferon de la urso kaj la tigro, dum Toto rigardis lin laŭaspekte tre interesate. La hundeto sendube pensadis pri sia rajdo en la poŝo de la vilulo kaj planadis resti ekster lia atingopovo ekde nun.

Fine la vilulo turnis sin kaj demandis, “Kiel vi nomiĝas, knabineto?”

“Mi nomiĝas Doroteo,” diris ŝi, restariĝante, “sed kion ni faros? Ni ne povos resti ĉi tie por ĉiam, sciu.”

“Ni prenu la sepan vojon,” li proponis. “Sep estas bonfortuna numero por knabinetoj nomataj Doroteo.”

“La sepa ekde kie?”

“Ekde kie vi komencos kalkuli.”

Do ŝi kalkulis sep vojojn, kaj la sepa aspektis identa al la aliaj; sed la vilulo stariĝis de la tero kie li sidadis kaj komencis laŭiri la vojon kvazaŭ certa ke jen la plej bona direkto; kaj Doroteo kaj Toto sekvis lin.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.